Nova rigardo al la nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto

de Doug Portmann


La deirpunkto de tiu ĉi artikolo estas la grava artikolo de nia eminenta forpasinta D-ro Duncan, kun la titolo "La nomado de la elementoj" [1]. Ĝi aperis en la jaro 1950. Pasas jam pli ol 40 jaroj post tiam. Mi unue demandas, ĉu estas progreso en la nomado de la elementoj de post tiu tempo? Tiam mi konsideros nuntempajn problemojn, precipe konfliktajn nomojn. Mi proponos nomaron por la elementoj.

D-ro Duncan, en la citita artikolo, pacience kribris la nomojn de kemiaj elementoj el diversaj fontoj, kaj notis konfliktojn. Ekzemple, la elemento kun atom-numero 7 kaj la simbolo N estis nomata aŭ nitrogeno aŭ azoto en Esperanto. Kiel tiun ĉi konflikton solvi? Duncan donas siajn preferojn. En la ekzempla kazo, li ŝajne preferis "nitrogeno".

Komparante lian artikolon kun la plej lastatempaj publikigaĵoj pri la element-nomoj, mi povas aserti, ke progreso estas videbla. Unue, ne plu aperas la plimulto de arkaikaj nomoj de elementoj: ilinio (prometio), kolumbio (niobo), kasiopio (lutecio), glucinio (berilio). Mi interkrampe metas la novajn, nun internacie akceptatajn nomojn. Duncan menciis ilin, sed donas preferon al la modernaj formoj. Tamen, Duncan retenis unu arkaikan nomon: emanacio, kiun oni nun nomas radono, elemento 86.

Sed due kaj pli grave, apenaŭ aperas deviaj Esperantaj nomoj por iuj element-nomoj. Mi distingas "deviaj" disde "arkaikaj" nomoj per tio, ke "deviaj" estas kutime simple aliaj formoj de la samaj radikoj, kvankam estas du esceptoj: azoto vic' al la nun akceptita nitrogeno, kaj tun(g)steno vic' al volframo. Sed eĉ tiuj du esceptoj baziĝas sur formoj ankoraŭ ekzistantaj en kelkaj naciaj lingvoj. Tiel, "azoto" respondas al formoj en diversaj lingvoj kiel la franca (azote), rusa, kaj pola. Kaj "tun(g)steno" respondas al formoj en la angla (tungsten) kaj franca. Kontraste, la supre menciitaj arkaikaj formoj ne plu baziĝas sur ekzistantaj formoj en la etnaj lingvoj, krom eble 'kolombio' (niobo) por la angla. Tabelo 1 havas liston de deviaj element-nomoj.

Tabelo 1. Deviaj element-nomoj en Esperanto
aktiniumo (aktinio)
azoto (nitrogeno)
bariumo (bario)
fosfo (fosforo)
merkuro (hidrargo)
molibdo (molibdeno)
platino (plateno)
protaktiniumo (protaktinio)
rodiumo (rodio)
ruteniumo (rutenio)
samariumo (samario)
sulfo (sulfuro)
tungsteno aŭ tunsteno (volframo)

Duncan, kun kutima bona prudento, registras ilin, sed preferas la formojn interkrampajn, kiuj estas fakte la nun akceptitaj formoj. Unu escepto: li strange preferis protaktiniumon al protaktinio. Mi ne scias, kial li decidis eviti la nomon protaktinio, kiu ne havas alian sencon en Esperanto, laŭ PIV. Ĉiukaze, li iel ne registris protaktini(um)o en sia vortaro [6].

Mi koncedas, ke kelkaj de ili estas ankoraŭ citataj. Sed ili ne plu trovas preferon. Tiel, Westermayer mencias "platino" [2], sed preferas "plateno". Kaj Kolker en sia ruslingva kurso "Esperanto por kemiistoj" uzis "azoto" anstataŭ "nitrogeno" [3]. Sed oni devas enkalkuli tion, ke la soveta Esperanta movado estis delonge izolita de la okcidenta mondo.

Oni eble notis, ke en la supra listo la diferencoj inter la deviaj kaj nun akceptataj formoj ofte nur konsistis en ĉeesto aŭ foresto de sufikso /um-. Tiel, la diferencoj estas kutime etaj. Ni vidos la saman aferon sube.


Konfliktaj nomoj de la kemiaj elementoj en Esperanto

Estas tempo ekzameni la konfliktajn elementnomojn en modernaj Esperantaj konsultiloj. Vidu la tabelon sube. La rubrikoj reprezentas la fontojn, kiuj estas: Wr — Westermayer [2], ĤFTK — Ĥemia Fak-terminologia Komisiono [7], PIV [8], Monato [9], kaj DFE — Dictionnaire Français-Espéranto [10].


Tabelo 2. Konfliktaj element-nomoj en moderna Esperanto

Notu, ke la diferencoj inter la kolumno ne estas grandaj. Kutime temas pri diferenco en la finaĵo. El tio fluas la konkludo, ke la Esperanta element-nomaro estas rimarkinde stabila kaj respektas tradicion.

La "Dictionnaire Français-Espéranto" de Léger kaj Albault ankaŭ havas tiun ĉi nekonforman nomon: urano (apud uranio). Observu, ke la kolumno de nomoj de tiu ĉi vortaro hezitas inter la formoj indikitaj per krampo. Tiel, tali(um)o signifas, ke DFE permesas aŭ 'talio' aŭ 'taliumo'.

Estas notindaj\ tendencoj en iuj kolumnoj de Tabelo 2. Tiel, la nepublikigita ĤFTK-listo elmontras klaran preferon por forigo de koliziantaj vortoj, modifante la element-nomon. Mi alprenis la ĤFTK-liston por nia ankoraŭ ne eldonita Esperanta kemia lernolibro "Ĝenerala, organika, kaj biologia kemio" [14]. Sed poste mi decidis favore al alia skemo, pri kiu vidu malsupre. La listo de M. Westermayer elmontras etan tendencon konformigi la Esperantajn element-nomojn al la internaciaj simboloj de la elementoj. Tiel, ĝi havas 'aŭro' anstataŭ oro. Sed li ŝanĝis sian opinion pri 'iodo', kiam li vidis, ke ĝi kondukis al konfuzo kun la vorto periodo, se oni kunmetas 'iodo'.


Premisoj por la nomado de la kemiaj elementoj

Mi nun volas montri, ke oni povas derivi la tutan element-nomaron per apliko de kelkaj reguloj. Tiuj reguloj devas esti aplikataj en la ordo montrita, kaj ĉiu regulo superregas ĉiun regulon sub ĝi, kaze de konflikto.

Klarigoj: la adjektivo "Fundamenta", uzata malsupre, aludas vorton troveblan en la "Fundamento de Esperanto". La siglo IUPAK estas la "Internacia Unio por Pura kaj Aplikata Kemio", la respektata internacia asocio de kemiaj organizoj kaj kemiistoj.

  1. La kemiaj simboloj de la element-nomoj rekomenditaj de IUPAK estu uzataj sen escepto.
    1. Kompreneble, tiuj latin-literaj internaciaj simboloj estas vaste konataj kaj apenaŭ estas kampo de disputo. Ili estas uzataj eĉ de lingvoj, kiuj ne uzas la latinan alfabeton.
    2. La sola ebla disputeto estas la alternativa simbolo J por jodo (IUPAK: I). PIV ĝin uzas, sed ni donas prioritaton al IUPAK.
    3. En PIV enestas almenaŭ du arkaikaj simboloj por element-nomoj: Il (ilinio) kaj Ma (masurio). Ili estas anstataŭigitaj de IUPAK per Pm (prometio) kaj Te (teknecio) respektive.

  2. Por novaj element-nomoj pli grandaj ol atom-numero 103, apliku la sistemon rekomenditan de IUPAK.
    1. Tio estas, krom malgrandaj ortografiaj ŝanĝoj por adapti tiun sistemon al la esp-a ortografio.
    2. Tiu sistemo estas priskribita en la organo de IUPAK [5].
    3. Ekzemplo estas elemento 107 (simbolo: Uns), kiu estas nomata "unnilseptium" de IUPAK, kaj do "unnilseptio" en Esperanto. La nomo baziĝas sur la atomnumero por elemento 107. La sistemo estas klarigita pli detale malsupre.

  3. La nomoj elektendaj devas esti parencaj al la internaciaj sciencaj nomoj (ISN), sur kiuj oni fundamentas la respondajn element-simbolojn.
    1. Tiuj ISNoj estas la fonto de ĉiu kemia simbolo. Ofte ili originas el nov-grekaj aŭ nov-latinaj nomoj, sed ne ĉiam. Ekzemple, la simboloj O, P, Pb, Na, W, kaj Au devenas de oxigen(i)um, phosphorus, plumbum, natrium, wolfram, kaj aurum respektive.
    2. Se oni devas ignori la PIV-on kaj alpreni ISN-formon, oni konformu la nomon al la E-ortografio, kaj ne faru pluajn ŝanĝojn.
    3. En la praktiko, tiu regulo signifas, ke oni devas degradi nur du Fundamentajn radikojn: azoto kaj antimono. La simboloj por ili estas N kaj Sb, kaj do preferataj devas esti nitrogeno kaj stibio.
    4. Akcepteblaj tamen estas oro, arĝento kaj jodo, ĉar ili estas ja parencaj al la ISNoj (aurum, argentum, kaj iode), eĉ kvankam la formoj estas modifitaj pro nacilingva influo. Tiel, oni ne devas ŝanĝi ilin al aŭro, argento, kaj iodo respektive.

  4. La pseŭdosufikso -um/ en elementnomoj estu uzata, nur se la rezulto sen ĝi kolizias kun Fundamenta Esp-a radiko.
    1. Estas nur du kazoj: radiumo kaj taliumo (pro Fundamentaj radio kaj talio).
    2. La avantaĝo de tiu ĉi regulo estas, ke ĝi metas finon al la ĉiama varia nombro de Esp-aj elementnomoj, kiuj havas sufikson -um/. Se oni male volus, ke ĉiu Esp-a elementnomo havu formon distingan de samforma nekemia vorto en PIV, oni igus la kemian nomaron ostaĝo al la kapricoj de la kreskanta Esp-a vort-provizo. Pli konkrete: supozu, ke morgaŭ oni enkondukus la vorton "renio" kun nova, nekemia senco en la leksikonon. Tiam, nia kompatinda elementnomo "renio"devus tuj sin alivesti en "reniumo"!

  5. La formoj rekomenditaj de la Fundamento kaj PIV estu aplikataj, se ili ne kolizias kun la reguloj donitaj supre.
    1. La donitaj supre esceptoj ne estas multaj.
    2. Estas vere, ke malofte al PIV — aŭ Fundamenta formo mankas maksimuma internacieco, sed estas taksende ke la aŭtoritato de PIV kaj la Fundamento superpezas iun ajn adoradon antaŭ la altaro de l' internacieco. Ekzemplo en PIV estas "vanado " kiu pli internacie estus "vanadio".

Mi konjektus, ke estas la lasta regulo, kiu levos la plejmulton de disputoj. Nome, oni demandos: "Sur kiuj principoj baziĝas en element-nomaro en PIV? Ĉu ni akceptu la arbitran aŭtoritaton de PIV?".

La PIV-nomoj baziĝas sur la ISNoj, nomoj komunaj al multaj (precipe eŭropaj) lingvoj. Ili do havas internaciecon. La ISV-oj siavice baziĝas sur la simboloj de la elementoj. Preskaŭ la sola reala problemo por PIV, estis ĉu akcepti formon kun -io aŭ kun (konsonanto plus) -o. Ekzemple, ĉu titanio aŭ titano? Vidu denove Tabelon 2. Estas nur 4-5 da ili. Ĝenerale, PIV akceptas la pli mallongan formon. La sola escepto estas ke PIV registras 'uranio' anst. 'urano'. La lasta formo ricevus apogon de G. Uran kaj R. uran (en la japana ankaŭ). Sed evidente oni decidis, ke nedezirinda estas konflikto inter la planedo (kaj dio) Urano kaj la element-nomo. Pli enigma estas alia kazo: kial PIV elektis 'astateno', formo neapogita de iu ajn lingvo (laŭ mia scio)? La naciaj lingvoj subtenus aŭ 'astato' aŭ 'astatio'. Mi povas parte respondi per observo, ke PIV registras 'astata' kun alia signifo.

La transskribado de nomoj el la ISN-oj ĝenerale ne prezentas grandajn problemojn. Oni aplikas la regulojn respektatajn en Esperantujo. Tiel, latinida malmola 'c' fariĝas 'k', 'ph' fariĝas 'f', kaj vokala 'y' fariĝas 'i'. Ekzemple:

ISNEsperanto
calciumkalcio
phosphorusfosforo
yttriumitrio

Tiuj ekzemploj plue malkaŝas, ke la latina finaĵo (-us, -um) estas forprenita, kaj duoblaj konsonantoj perdas unu konsonanton. Por plua gvidado pri transskribado, vidu Wüster [15]. Duncan havigas utilajn transskribajn regulojn komence de sia vortaro [6].


Komentario

La avantaĝoj de tiu aliro al la nomado de la kemiaj element-nomoj estas

  1. simpleco,
  2. aŭtoritateco,
  3. kompleteco,
  4. konservemo.
Ĝi estas simpla, ĉar oni aplikas nur kvin regulojn, kaj la unuaj du estas mem-kompreneblaj al kemiistoj. Ĝi baziĝas sur la aŭtoritato de IUPAK, la Fundamento, kaj PIV. (Ĝi krome havas stabilecon, sed kompreneble ehnetiĝas al ŝanĝoj, kiujn eble dekretos tiuj aŭtoritatoj.) Ĝi permesas la tutan derivadon de la nomoj de la kemiaj elementoj. Fine, ĝi konservas la tradiciajn Esp-ajn element-nomojn. Eĉ la malmultaj formoj ne troveblaj en PIV estas preskaŭ ĉiuj jam proponitaj aŭ uzataj de Esp-aj kemiistoj.

La perioda tabelo rezultanta de la apliko de tiuj reguloj estas la sama kiel tiu de PIV escepte de

  1. helio anst. heliumo
  2. stibio anst. antimono
  3. aldono de nomoj por la novaj elementoj
  4. kurio anstataŭ kuriumo
  5. elimino de arkaikaj nomoj.

En Tabelo 3 estas elementa tabelo, laŭ tiuj reguloj. Ĝi estas ordita laŭ la internacia kemia simbolo de ĉiu elemento, post kiu sekvas la atomnumero. Tiam estas la Esperanta nomo, tiam la angla kaj germana nomoj. Aliaj Esperantaj nomoj — konkuraj — aperas en la kolumno "aliaj eblecoj".

Tabelo 3. La tabelo de la kemiaj elementoj

Kelkaj rimarkoj pri la angla kaj germana kolumnoj eble interesos la leganton. La angla elementnomo "sulfur" validas en Usono, sed en Britio kaj alie oni preferas "sulphur". Kaj la brit-angla preferas la pli longajn formojn en tiuj ĉi du nomoj: alumin(i)um kaj c(a)esmm. Do, brite: aluminium kaj caesium, sed usone: aluminum kaj cesium. Plue, almenaŭ en Usono metalurgoj ankoraŭ uzadas "columbium" (Cb) anstataŭ la de IUPAK subtenata "niobium" (Nb).

La germana element-nomaro en la lastaj jardekoj fariĝas iom ĥaosa. Oni strebas konformi ĝin al IUPAK, do al la anglo-franca ortografio, malatentante la germanan ortografion. La supraj germanaj nomoj plejparte respegulas tiun tendencon. Tiel, anstataü 'k' aperas malmola 'c' (Cobalt, Zirconium). Kaj anstataŭ 'z' aperas mola 'c' (Cer anstataŭ malnova Zer). Tamen, eĉ plej moderna angla-germana germana-angla vortaro registras por kalcio germane "Kalzium" anstataŭ "Calcium" [19]. En kelkaj kazoj oni provas longigi la nomon per aldono de 'ium' (Cerium anstataŭ Cer), sed mi ne scias, kiom sukcesa estas tiu provo. Oni eĉ provis forigi delonge establitajn kaj popularajn formojn kiel 'Wasserstoff', substituante al ĝi 'Hydrogen', sed tio ne gajnas subtenon. Anstataŭ la germana simbolo por jodo, J, oni ekuzas I, konforme al IUPAK.


Analizo de la esperantaj element-nomoj en tabelo 3

Ĝenerale parolante, la supre proponita Esperanta element-numero konformiĝas al la nomoj troveblaj en PIV, nia plej grava aŭtoritato. Eble la plej grava escepto estas stibio anstataŭ antimono. Kiel vi povas vidi de tabelo 2, "stibio" apenaŭ estas mia neologismo; ĝi estas delonge proponata. Eĉ PIV menciis ĝin, kvankam ĝi ne registris ĝin: vidu sub la artikolo por "emetiko", kie troviĝas la esprimo "stibia tartrato". Uzi "stibio" estas koncedo al la logiko. Nome, ĉiu alia Esperanta element-nomo baziĝas sur la Internaciaj Sciencaj Nomoj (ISN), do kial la element-nomo responde al Sb restu escepto? La fakto, ke Esperanto aŭdacis anstataŭigi la Fundamentan "azoto" per "nitrogeno" preskaŭ ordonas similan anstataŭigon rilate al "antimono". Estas vere, ke "stibio" ne estas subtenata de grand-lingvaj analogoj. Sed, kiel ni vidis, la Fundamenta nomo "azoto" havas subtenon de grandaj nacilingvoj, kaj tio ĝin ne savis!

Oni povas kritiki la retenon de "kromo" por Cr, ĉar ĝi povas facile kolizii kun la konata Esperanta prepozicio "krom". Tiaj kolizioj precipe evidentiĝas en kunmetitaj vortoj. Tiel, ĉu "kromprodukto" estas produkto el la metalo Cr, aŭ flanka produkto? Tamen, eliri el tiu problemo ne malfacilas. Oni simple retenas la flankan 'o' en kromo en la kunmetaĵo: kromoprodukto (produkto el la metalo Cr). Kromprodukto do estas ĉiam flanka produkto. Tiun ĉi solvon fakte rekomendas PIV — vidu la artikoleton pri kromo. La sama rezonado lasas nin reteni 'boro' vic' al la pli longa 'borio'. Simile, PIV rekomendis reteni la flanka 'o' de varmo en kunmetaĵoj por eviti konfuzon.

Simila rezonado permesas elimini konfuzon en derivaĵoj de la elemento helio (He). Tiu nomo kolizias kun la scienca prefikso 'helio-' (=suno). Oni simple lasas forfali la flankan 'o' en helio dum kunmetado: heli-balono, heli-fridigita superkondukta drato. Kontraŭe: heliocentra, heliostato.

Estas unusola kazo, kie mi deflankiĝas de ĉiu aŭtoritato en Tabelo 2. Temas pri "kurio" anstataŭ la ĝis nun universale akceptata "kuriumo". Se "kurio" estus Fundamenta vorto, tiam mi ja devus akcepti "kuriumo", laŭ miaj reguloj. La sencoj atribuitaj al kurio de PIV ĉiuj rilatas al tute nesciencaj aferoj, do mi ne vidas grandan ŝancon de konfuzo. (Al tiuj PIV-sencoj devus esti aldonita unu por la unuo de radiado, la kurio. Sed tiu estas verŝajne malofte, ekster SI, kaj kutime uzata en la pluralo.)

Observeblaj estas du deviaj formoj por Cr kaj Cl: ĥromio kaj ĥloro. Tiuj formoj estas la rezulto de provo revivigi la uzadon de la litero 'ĥ', precipe en la faka literaturo. Alia devia formo estas mia propono [12], "fluro" anstataŭ fluoro. Mia motivo estas la latenta konfuzo inter la derivaĵoj bazitaj sur elemento fluoro (fluorkarbono) kaj tiuj surbaze de la kemia fenomeno fluoreski (fluorometro). Sed mi konfesas, ke aliaj motivoj estas simple malpezigi "fluoro" kaj igi ĝin pli simila al la aliaj halogenoj.

Resume, mia skemo diferencas de PIV nur en malgrandaj detaloj: 1) forigo de arkaikaj formoj, 2) nemultaj ŝanĝetoj kaj 3) aldono de la nove eltrovitaj elementoj.


Kelkaj rimarkoj pri la malakordo inter simboloj kaj nomoj

Domaĝe, ke la kemiaj simboloj de la elementoj ofte ne estas deriveblaj de la Esperantaj nomoj. Sed tiu ŝuldas al la regula esp-a ortografio, avantaĝo ne forĵetinda aŭ forĵetenda. En Tabelo 3 estas 25 deviaj esp-aj elementnomoj, el kiuj ne estas plene deriveblaj la simboloj. Por la angla estas nur 11. La simboloj estas elpensitaj surbaze de la latina kaj aliaj lingvoj.

Tamen, tiu malakordo ne estas troigenda. La devioj estas facile klarigeblaj per la transskribaj reguloj menciitaj pli frue. Konsiderinda nombro de la 25 esp-aj devioj, ekzemple, estas klarigeblaj simple pro tio, ke esp-a 'k' respondas al nov-latinida 'c': kalifornio = californium. Aliflanke, la 11 anglaj devioj tute ne baziĝas sur iuj ajn reguloj. Alivorte, ne eblas ekz. antaŭdiri, kial la angla havas 'iron' responda al simbolo Fe (fero). La 11 deviojn oni devas simple parkerigi. Esperanto respektas la spiriton, ne la literon, ke la ISNoj.


La novaj elementoj kaj IUPAK

Dum la lastaj 25 jaroj oni eltrovis la elementojn kun atomnumeroj 104-109. Tiuj radioaktivaj elementoj havas tre mallongan duoniĝodaŭron. Ili estas listigitaj en Tabelo 3 (post elemento uranio) laŭ la nomoj rekomenditaj de IUPAK. Vidu la simbolojn Une ĝis Uns.

Oni komencis al ili doni nesistemajn nomojn, simile al la aliaj elementoj. Tiel, elementon 104 oni angle baptis 'rutherfordium'. En la verko "Nepivaj Vortoj" [18] troviĝas esperantigita formo de la rusa nomo por la sama elemento: kurĉatovio. Por elemento 105 tiu sama verko registras 'hanio'. Sed komence de elementnumero 104 IUPAK decidis (almenaŭ provizore) enkonduki sistemajn nomojn por la novaj elementoj.

La sistemo de IUPAK por nomi ilin estas bazita sur ilia atomnumero. Al ĉiu cifero en la numero oni asignas klasikan nombran vorteron, nome:

0123456789
nil un bi tri kvad pent heks sept okt en

Tiel, la elemento kun atomnumero 107 havas jenan nomon: un-nil-sept-io, aŭ unnilseptio. La -io estas la finaĵo por ĉiu elementnomo. Mi simple transskribis la sistemon de IUPAK, kiu estas disvolvita por la angla. Malsame ol la aliaj elementoj, tiuj ĉi elementoj havas tri-literajn simbolojn. Ili estas bazitaj sur la unu litero en ĉiu vortero. La simbolo por unnilseptio estas do Uns. B.v. noti, ke la du literoj 'n' de unnilseptio kaj aliaj tiaj elementnomoj estas probable retenindaj, ĉar ili konsistigas la elementan simbolon. Du esperantistoj esprimas sin al mi favore al redukto de la duobla 'n' al unuobla 'n'. Mi koncedas, ke la logiko de Esperanto favoras ilin.

Eble mi devus ankaŭ noti, ke tiuj ĉi IUPAK-nomoj ne plaĉas al usonaj kemiistoj. Eĉ IUPAK indikis, ke la nomoj estas nur provizoraj.


Proponoj por raciigi la Esperantan element-nomaron

Estas du proponoj raciigi la nomojn de la elementoj en Esperanto. La plej sciata estas tiu de Pióro (Pollando), kiu persiste prezentas sian skemon [11], laŭ kiu ĉiu element-nomo finiĝu je -io. Mi respondis per detala kritiko de tiu skemo [12], kaj li replikis en alia artikolo [20]. Mi ne intencas redoni mian tutan argumenton ĉi tie, sed mi diru iom. Lia celo donas doni unuforman finiĝon al ĉiu element-nomo, laŭdinda celo. Sed la kosto estas, i.a., ke ĉiu elementnomo havus minimume tri silabojn, eĉ la plej oftaj. Tiel, plumbo fariĝus plumbio. Mi favoras prudentan raciigon, sed ni ne pelu tiun tendencon al ekstremo, aŭ ni transformus Esperanton en aprioran filozofan lingvon. Ekzemple, sekvante tiun tendencon, kial ne raciigi la nomojn de la planedoj? Oni almetus finaĵon '-edo' sur la nomo de ĉiu planedo: merkuredo, venusedo, teredo, marsedo, jupiteredo, ktp.

Tamen, mi opinias, ke limigita raciigo de la element-nomoj eblas. Tiu raciigo estas kompromiso kun la pli radikala skemo de Pióro. Mi sugestas forigon de ĉiuj pseŭdofinaĵoj krom -io. Vidu Tabelon 4.

Mi menciis ĝin kiel skemon, sed pro la konservemo de Esperanto mi apenaŭ pensas, ke ĝi estos adoptita. (Pióro ĝin malakceptis.) Estas problemoj almenaŭ ĉe "karbio", ĉar kvankam oni formas 'karbido' surbaze de la (pra)radiko 'karb-', la kompleksa anjono 'karbonato' baziĝas sur 'karbon-'. Interese estas, tamen, noti ke Inĝ. Pluhař proponis ion similan por neorganikaj kombinaĵoj: sulfa trioksido [7].

Tabelo 4. Esperantaj element-nomoj kun pseŭdosufikoj

nuna formopraradikonova formo
Ckarbonokarb-karbio
Hhidrogenohidr-hidrio
Ooksigenooks-oksio
Mmolibdenomolibd-molibdio
Nnitrogenonitr-nitrio
Pfosforofosf-fosfio
Ssulfurosulf-sulfio

La alia propono venas de la estro de la Akademio de Esperanto, A. Albault. Laŭ ĝi [13], ĉiu element-nomo finiĝu je -iumo. Tiu kondukus al element-nomoj kun minimume de kvar silaboj. Se la skemo de Pióro rezultigos pezajn element-nomojn, tiu problemo estas duoble pli grava ĉe la skemo de Albault.

Se oni efektive kaj plenkore volas raciigi la elementan nomaron, kial ne etendi tiun oficialan sistemon de IUPAK klarigitan supre al la elementoj 1—103? Ekzemploj laŭ la nova utopia reĝimo: hidrogeno (1), unio; helio (2), biio; karbono (6), heksio; kloro (17), unseptio; arĝento (47), kvadseptio; uranio (92), enbiio. Tiel arĝenta klorido fariĝus kvadseptia unseptido. Jen la perfekta fílozofa skemo!


La nomado de grupoj de elementoj en la perioda tabelo

Lastatempe IUPAK sukcesis forigi la konfuzon de la nomoj de kolumnoj en la perioda tabelo de la elementoj. Ĝi kreis arab-ciferan sistemon por anstataŭigi la konkurajn usonan kaj eŭropajn sistemojn, kiuj baziĝas sur romanaj ciferoj kaj latinaj literoj [14]. Jen ekzempla parto de la 18-kolumna perioda tabelo, kun la malnovaj kaj nova skemoj:

Tabelo 5. La signado de la kolumnoj (grupoj) de la perioda tabelo

La element-nomoj montritaj en tabelo 5 estas supre de siaj respondaj kolumnoj en la perioda tabelo. Tiel halogeno estas elemento de grupo 17. Kiel oni povas diveni, IUPAK elpensis sian sistemon celintence por la versio de la perioda tabelo kun 18 kolumnoj.

Ankaŭ ekzistas specialaj nomoj por kelkaj kolumnoj kaj vicoj: halogenoj, alkalioj, ter-alkalioj, noblaj gasoj. Al Esperantistoj-kemiistoj venis la ideo, disvolvi sistemajn nomojn por la kolumnoj surbaze de la unua elemento de ĉiu kolumno. Iliaj skemoj ĉiuj implicas la uzadon de sufikso aldonebla al la unua elemento de ĉiu kolumno. Estas proponoj favore al tiuj sufiksoj: -id/, -oid/, kaj -an/. PIV havas "[lantan]ido" en sia artikoleto por lantano.

La propono por -id/ suferas pro tio, ke tiu sama prefikso ja estas kemie uzata por simpla anjono (bromido). La propono por -an/ de Pióro [11b] estas pli bona, sed bedaŭrinde ĝi same suferas pro tio, ke -an/, kemia sufikso en organika kemio, nun uziĝas ankaŭ neorganike. Tiel, 'borano' estas klaso de kombinaĵoj de boro kun hidrogeno kaj karbono. Tiel mi favoras -oid/, aŭ pli ĝuste -ojd/, variaĵo subtenita de Butler [15].

Ekzemple, la halogenoj, elementoj de grupo 17, fariĝas la fluorojdoj laŭ tiu skemo. La elementoj en grupo 10, kies ĉefo estas nikelo, fariĝas la nikelojdoj (nikelo, paladio, plateno). Se oni volas signi la elementojn de serio de apudaj kolumnoj, tiu eblas per mia skemo. Supozu, eble oni volas nomi la elementojn de fero ĝis nikelo; temas pri tri kolumnoj. Il fariĝas la fer-nikelojdoj. La skemo ankaŭ aplikeblas al la vicoj de la perioda tabelo. Tiel, la elementoj de la dua vico, Li ĝis Ne, fariĝas la litiojdoj.

Mi konas nur unu lingvon, kiu havas analogan sisteman skemon, la polan. Tiel, la nikelojdoj = P. nikelowce. Tiu ĉi sama pola sufikso -owce aplikeblas simile kiel -ojdoj.


La kombin-formoj de la elementoj

Kun la element-nomoj uziĝas serio de neorganikaj kemiaj nomenklaturaj sufiksoj: -id/, -at/, -it/, ktp. Ili uziĝas por krei nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiel, kuir-salo estas kemie NaCl, aŭ natria klorido. La sufikso -id/ en tiu ĉi nomo signas simplan anjonon.

La problemo por Esperanto estiĝas, kiam oni aldonas tiujn sufiksojn al element-nomoj kun finaĵo -io. Ĉu oni eliziu (elimimi) la literon 'i' aŭ ne? Ekzemple, ĉu natria aluminiato aŭ natria aluminato? PIV hezitas je tiu punkto pri alumin(i)ato. Sed aliloke PIV ĝenerale evitas elizion: germaniato, osmiato, siliciido. Mi opinias, ke PIV eraras. Tiel, mi aliĝas al Duncan [6] kaj Westermayer [2], kiuj subtenas elizion. PIV supozas, ke tiuj kemiaj sufiksoj kondutas kiel normalaj Esperantaj sufiksoj. Sed tiel ne estas: tiuj kemiaj sufiksoj preskaŭ ĉiam devas esti uzataj konforme al sia uzado en la gravaj naciaj lingvoj. Ili vere ne havas sendependan ekzistadon en Esperanto, escepte de tio, ke ili konformiĝas al Esp-a ortografio. Plue, rifuzi elizion kondukas nin al pezaj formoj kiel tiuj menciitaj supre. Neniu nacia lingvo, laŭ mia scio, akceptas analogajn formojn. Ili subtenas elizion. Plue, PIV mem akceptas aliajn sciencajn vort-familiojn, kiuj deflankiĝas de la deriv-sistemo de Esperanto. Tiel, ĝi metas 'spektroskopo' kaj 'spektroskopio' en unu saman artikoleton.


La metal-oksidoj

La angla, la latinidaj lingvoj, kaj la japana havas tutan serion de simplaj nomoj por la metal-oksidoj. Ili kutime finiĝas je -ia. Anglaj ekzemploj: titania, vanadia, alumina, zirconia. La germana kaj rusa ne havas tiajn nomojn. Tiel, germano dirus "Titandioxid" (TiO2), titana dioksido. Esperanto havas kelkajn simplajn oksid-nomojn: alumino (A12O3), magnezo (MnO), silico (SiO2). Observu, ke ili estas deriveblaj per ŝanĝo de -io al -o, krom kalko. Sed Esperanto ankaŭ havas neregulajn formojn: kalko (CaO) kaj barito (BaO), kiuj respondas al neregulaj formoj en naciaj lingvoj.

Ne estas granda bezono en Esperanto krei tutan serion de simplaj nomoj por metalaj oksidoj. La ordinara nomenklaturo sufiĉas: fera oksido, holmia oksido, berilia oksido. Sed se tiu bezono leviĝas, Esperanto povus krei serion de tiaj oksid-nomoj per ŝanĝo de elementoj finiĝantaj je -io al -o: uranio → urano, zirkonio → zirkono, torio → toro, bario → baro, ktp. Problemo estas, ke en ĉiuj ĉi ekzemploj insidaj vortoj jam okupas la lokojn destinitajn por tiuj neologismoj! Tiel, urano estas nomo de planedo, zirkono estas mineralo, ktp.


Konkludoj

Nuntempe ekzistas 109 fundamentaj konstrubrikoj de la materio-elementoj. En la plejmulto de lingvoj — eĉ la japana (sed la ĉina ne) — la nomoj de tiuj elementoj estas internaciaj. Plue, la simboloj por tiuj elementoj estas tut-internaciaj. Tiel, la esperantigo de la element-nomoj ne prezentas eksterordinarajn problemojn. La nomoj por la granda plejmulto de ili estas preskaŭ preter disputo.

Sed ni esperantistoj estas disputema popolo. Ni klopodas plibonigi la lingvon kaj varbi aliajn adeptojn al niaj kaŭzetoj. Jam en la unua jardeko de tiu ĉi jarcento aperis la unua propono por plibonigi la nomenklaturon de kemio [21]. Sed la plimulto de ni almenaŭ pretas aŭskulti voĉojn de aŭtoritato. Tiel, la nomenklaturaj normoj publikigitaj de ISAE [22] jam antaŭ la Unua Monda Milito plejparte validas ĝis hodiaŭ. Ili enkorpiĝis en PIV [8].

Kelkaj el ni (Pióro, Albault) volas kiel eble plej raciajn nomojn. Aliaj (Pluhař) volas severe eviti homonimojn. Ankoraŭ aliaj (Portmann) volas nomojn kiel eble plej kurtajn. Aliaj (Westermayer) volas proksimigi la elementnomojn al tiuj de IUPAK. Ĉiuj ĉi kriterioj kaj aliaj estas validaj en la formado de vortoj en Esperanto.

Mia tezo estas, ke konvenas al ni transŝovi la debaton de unuopaj elementnomoj al la principoj, kiuj subkuŝas sub tiuj nomoj. Tio ĉi ne eliminas la konfliktojn, sed ilin simpligas. Mi demonstris, ke per manpleno da reguloj, eblas derivi la tutan element-nomaron.


Literaturo

[1] Duncan, D., "La nomado de la elementoj11, Scienca Revuo, 1950, p. 128-133.

[2] Westermayer, M., "International chemical dictionary". F. R. Germanio: memeldono, 1982. 75 p.

[3] Kolker, B., "Esperanto - dlja ĥimikov" (Esperanto por kemiistoj), Ĥimija i ĵizn', 1982, n-ro 7, p. 78-81.

[4] Léger, Roger kaj A. Albault, "Dictionnaire Français-Espéranto". Francio: Editions Françaises d'Espéranto, 1961. 672 p. Vidu p. XII-XIII en la Aldonaĵo ĉe la fino de la libro.

[5] Pure and Applied Chemistry, feb. 1979, p. 383-384.

[6] Duncan, D. R., "English-Esperanto chemical dictionary". London: British Esperanto Association, 1956. 56 p.

[7] Pluhař, Zděnek, "Problemoj de la sistema ĥemia nomenklaturo en la Internacia Lingvo". En: Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko [SAEST]. Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1980. p. 86-93.

[8] Waringhien, G., red., "Plena ilustrita vortaro de Esperanto". 2-a eldono. Paris: SAT, 1977. 1303 p.

[9] Perioda tabelo de la elementoj, aperinta en: Monato, n-ro 1, 1982. p. 27.

[10] Léger, Roger kaj André Albault, "Dictionnaire Français-Espéranto". Éditions Françaises d'Espéranto, 1961. 672 p.

[11] Pióro, J., a) "Kemiaj afiksoj". Varsovio: Wydawnictwa Naukowa-Techniczne, 1966. 36 p. b) "Fundamento de kemia nomenklaturo". Varsovio: Pola Esperanta Asocio, 1986. 77 p.

[12] Portmann, D., "Recenzo de 'Kemia Nomenklaturo' de Jan Pióro". En: Akademiaj Studoj, 1985. p. 81-86

[13] Albault, A., "Studo de la vortoj entenantaj unu el la silaboj aŭ, eŭ, oŭ". Akademiaj Studoj, 1988-1990. p. 49-67; vidu p. 51.

[14] Chemical and Engineering News, 4 feb. 1985, p. 26-27.

[15] Bulter, M., "Esperanto-English dictionary". British-Esperanto Association, 1967. Vidu p. 9.

[16] Stoker, H. kaj M. Slabaugh, "Ĝenerala, organika, kaj biologia kemio: mallonga enkonduko". Tradukita el la angla de teamo sub la gvido de R. K. Jones kaj D. Portmann. Ĉikago, Usono: Esperanto-Societo de Ĉikago, malneta 'eldono' en 1987. (Ne eldonita libroforme; poparta eldono planata por Scienca Revuo.)

[17] Wüster, E., "Esperantologiaj studoj". Antverpeno: Stafeto, 1978. 254 p.

[18] Cherpillod, A., "Nepivaj vortoj". Francio, Courgenard: eldono de la aŭtoro, c1988. 179 p.

[19] Terrell, P., k.a., "Collins German-English English-German dictionary". 2a eldono. Glasgow: HarperCollins Publishers, 1991. 800+902 p.

[20] Pióro, J., "Respondo al recenzo en AkSt. 1985", Akademiaj Studoj, 1986, p. 138-140.

[21] Berthelot, P., "Provo de ĥemia nomigado en Esperanto". Francio, 1904. 16 p.

[22] "Esperanta nomenklaturo de kemio kaj vortaro de kemio". Paris: Internacia Scienca Asocio Esperantista, 1913. 14 p.


Abstract:

This article deals with the progress and problems of the nomenclature of the chemical elements. It notes the significant contribution of Duncan (1950) to this area. Only a small percentage of the names of elements in Esperanto are really in dispute, and the disputes are usually over minor variations of the same root word, as in: Francio/Franciumo (Francium). The chief contribution of this article is the proposal for a set of principles permitting the derivation of the names of every element in the Esperanto language. The resultant set is quite close to the one found in PIV, the authoritative all-Esperanto dictionary. The author also deals with the naming of groups of elements in the periodic table and the combining roots used to form inorganic compound names.


Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
            Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993

Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu