INAŬGURA KONGRESO DE AIS-RSM-Filio Meksiko, Aprilo 22, jaro 2000, Celaya — Guanajuato — Meksiko, D-ro Prof. Rubén Feldman González, Tradukis Alberto García Fumero kaj Roberto Clemente
Dirante ke ĉi tiu estas "enkonduko"ni sugestas ke ĝi estas nur UNU el la manieroj komenci studi la verkon pri Unueca Perceptado kaj Holokinetika Psikologio. Tiu verko inkluzivas la librojn "La nova paradigmo en psikologio", originale hispanlingve, sed vendata en Esperanto de Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta Ligo por Nordameriko; "Unueca Perceptado" (nur hispanlingve); "La psikologio de la 21-a jarcento" (nur hispanlingve) kaj "La profundeco de la menso" (hispanlingve) anglalingve titolita "The Great Leap of Mind". Se vi estas seriozaj esplorantoj de la menso vi ne kontentiĝos nur per ĉi tiu enkonduko.
Ni favoras novan psikologion por la 21-a jarcento (Holokinetika Psikologio) kiu estas la neevitebla konsekvenco de la transformiĝoj de la scienco de la 20-a jarcento. Neeviteble novaj lingvesprimoj ekestiĝis (pli koheraj kaj afinaj kun profundaj komprenoj ene de psikologio). Ni devas paroli tiel, ĉar male, ni kontribuos je la konfuzo kaj apatio regantaj en la "nenies lando" de la nuna psikologio. La novaj lingvesprimoj estis poluritaj tiel semantike kiel epistemologie. La lingvesprimoj estis konfirmitaj de la individua sperto de multaj reserĉistoj (inkluzivante min mem). Tiaj lingvesprimoj kontribuis al pli preciza kaj simpla lingvo. Sed ĉi tiu simpleco ne estas improvizita; ĝi ekestiĝis de tre profundaj komprenoj (sciencaj, epistemologiaj, ekzegezaj kaj spertaj). Sen ĉi tiuj menciitaj komprenoj, simplaj lingvaĵoj kiel tiuj de la Holokinetika Psikologio, povus esti uzataj maladekvate de novicoj kaj komencantoj.
Nia lingvaĵo devos esti afina al la Unueca Perceptado, kiu estas kaj la plej grava kaj la malplej konata fakto pri la homa menso. Ni ankaŭ devos preni en konsideron nian reziston al la uzo de la nova lingvaĵo, ĉar ni estas mulditaj de la olda, malkohera lingvaĵo de la 20-jarcenta Psikologio.
Ekde la jaro 1986 mi aliĝis al nova difino de la vorto "menso": menso ne nur estas la rezulto de la interŝanĝo inter la organismo kaj la medio, de utero ĝis morto, sed ankaŭ la respeguliĝo de la baza organizado de la universo: la holokinetiko, kio ekde la implicita ordo de la kosmo manifestiĝas kiel kosmaj materio, menso kaj energio.
La kontakto kun la eksplicita (perceptebla) holokinetiko okazas nur per la Unueca Perceptado. Kiam ni parolas pri Unueca Perceptado ni konscias, ke la vorto "perceptado" estas la mensa ekkapto, kiu antaŭas kaj al la penso kaj al ĉiu racia interpretado de la spertoj. Kune kun David Bohm mi decidis nomi tiun perceptadon "unueca", ĉar ĝi estas vera kontakto percepta, ne imaga, kun la unueca (ne disigebla) realo. La vorto "unueca" signas la konscian kontakton kun ĉiuj energioj kiuj (nun) alvenas samtempe al la cerbo. Tiu ĉi kontakto, eĉ se ĝi estas nelongdaŭra, havas kaj sensan kaj emocian senprecedencan kvaliton en la individua sperto. Tiu ĉi kvalito turnas ĝin en eksterordinare gravan eventon.
Sendube la kontakto kun la holokinetiko, kiu nur povas okazi dum la Unueca Perceptado, kondukas al la necesa ŝanĝo en la aspektoj kvantuma, energia kaj molekula (elektrokemia) de la homa cerba materio. Tiu ĉi cerba mutacio devas okazi, por ke estu ebla la psikosocia ŝanĝo de la homaro en la tuta planedo. Tiu ĉi psikosocia ŝanĝo estas tio, kion oni kelkfoje aludas per la esprimo "planedskala konscio". Tiu iom "poemeca" esprimo rilatas al tio, ke oni sentas sin tute unuiĝanta al la homaro. Ĝi ankaŭ aludas al la kompata flanko de la tutmondiĝo; temas pri konscio kiu inkluzivas kaj la medion kaj la laboriston.
La psikologiaj esploroj ne povas rilati nur al musoj kaj simioj en universitata laboratorio. Ĝi devas ankaŭ esti individua sperto. Temas pri la individua kompreno de la multaj implicitaĵoj de la unueca perceptado. Pli grava ol la kompreno de si mem, estas la kompreno per si mem. Matematiko ne sufiĉas por kontakti kun la realo. Matematiko nur donas al ni falsan certecon pri la realo. Sed la Unueca Perceptado estas la komenco de la fino de la konflikto, estas movo de silento kaj paco. Kiam ĝi okazas, ekestas ega profundeco en la rilatoj inter la homoj kaj eĉ kun la aliaj mamuloj. Ankaŭ estas en la unueca perceptado konstanta kaptado de tio, kio estas malkohera en la pensprocezo, eĉ se tiu pensado plenumas funkcion, kaj ne estas nura obsedo aŭ kutimo pensi.
Ni nomas la pensprocezon "mnemonika, ejdeta, timika kaj aŭtonoma", aŭ procezo META, por ne false apartigi emociojn kaj viscerajn reagojn per la aŭtonoma nervsistemo el la enmemoraj bildoj kiuj kunekzistas kun ĉiu penso. Perceptante samtempe ĉion percepteblan, ĉesas la obsedo klasigi kion percepteblas, kiel "enan — eksteran", tio estas, kio internas kaj kio eksteras.
En la unueca perceptado spaco estas unusola, kaj la tempo estas nekoncerna. Nur penso klasas spacon kiel "enan — eksteran", aŭ "okcidentan — orientan", ktp. Per aŭskultado de birdkanto (ekzemple) ni perceptas la tutan sonon generitan de la cerbo samtempe. Plurfoje ni forgesas, ke por aŭskultado de sono, la cerbo devas transformi la sonenergion atingintan la timpanon, en elektromagnetan energion, por ke estu "konscio" pri la sono. Pro tio ni parolas pri aŭskultado de la sono generita de la cerbo. Ne eblas plena pritrakto (aŭ kuracigo) de la mensaj problemoj sen kompreno de tio, ke la unueca perceptado estas la plej grava kaj malplej konata fakto pri la menso.
Estas grava kuriozaĵo, ke la plej grandaj cerboj de la 20-a jarcento povis elpensi nenion pri la homa menso, kio ne estu penso, memoro kaj kono. Tio turniĝis ankaŭ en nekapablon malkovri. Pri tio ili ne diferenciĝis (escepte de Leibniz, per sia koncepto pri Monado, kaj Bohm per sia koncepto pri holokinetiko) disde la plej avangardaj cerboj de la lastaj 30 jaroj. Ekzemple, Alfred North Whitehead verkas "Scienco kaj moderna mondo". Tie li citas Renaton Deskarton, dirante en la ĉapitro "Scienco kaj Filozofio":
"Mi kredas vidi lumon, aŭskulti sonon kaj percepti varmon; tio ne povas esti malreala. Kio en mia memo adekvate nomiĝas percepti (sentire en la latina), tio estas nenio pli ol penso."
Kompreneble Deskarto ne nur ne kapablas percepti unuece, sed li komencas nomante "kredon" siajn perceptojn. Li reduktigas siajn perceptadon al absolutisma pensmaniero, kia estas la kredado. Por Deskarto percepti, senti kaj pensi estas la sama afero! Multaj homoj nuntempe ankoraŭ pensas tiel.
Se ne estu tion sufiĉa, en kelkaj lingvoj, samkiel en la germana, ne estas tro da diferenco inter penso kaj percepto. Tial ni konscias pri tio, ke eĉ se oni uzas poluritan kaj simplan lingvaĵon, povas esti malfacile kompreni tion, kion ni diras: ke la unueca perceptado estas la fakto plej grava pri la menso, la malplej konata, kaj ke pensi pri unueca perceptado ne estas unueca perceptado. Ni ankaŭ diras, ke la racia pensado ne estas konstante necesa. Racia kaj malracia penso povas esti entenata de la Unueca Perceptado.
Eblas nur pensi pri unueca perceptado, sed tio estas nur simpla penso. Male, pensi dum ni troviĝas en unueca perceptado estas io plena kaj profunda, kio iras preter la pensado.
La granda Whitehead citas ankaŭ al Henry Sidgwick: "Estas la ĉefa celo de la filozofio unuigi plene, porti al klara kohero, ĉiujn partojn de la racia pensado." Prenante en konsideron tiajn reduktigajn antecedentojn, eble estos malfacile akcepti aŭ kompreni kion ni diras: ke la penso povas unuigi etajn fragmentojn de la realo cele al la konstruo de granda fragmento (scienca teorio, ekzemple), sed ke la kontakto kun la realo nedividebla povas okazi nur preter la pensado, tra la mallarĝa pordo konsistigita de la unueca perceptado.
Whitehead ŝajnas bloki ĉi tiun komprenon, kiam li sugestas, ke "Leibniz kaj lia monada novaĵo troviĝas en la ekstremoj, kiuj situas ekster la limoj de filozofio certa." Whitehead forpelas al Leibniz el sia koncepto pri filozofio, kiam li, pro la koncepto "monado", situas al Leibniz ekster la filozofio. Kompreneble, ankoraŭ Whitehead ne sciis, ke en la jaro 1957 Keith kaj Upatnicks konstruos hologramon en la Universitato de Miĉigano (Usono), surbaze de sugestoj de Denis Gábor, kiu siatempe uzis la diferencialan kaj integralan kalkulon de Leibniz. Kiam Gábor ricevas la Nobelpremion, oni denove eldonas en Eŭropo la librojn verkitajn de Leibniz, nun 200 jaroj post lia morto.
Surprize estas, ke eĉ hodiaŭ, sojle de la 21-a jarcento, pli grava estas la influo de Whitehead kaj Deskarto, ol tiu de Leibniz, Gábor kaj la hologramo. Whitehead ŝajne kapablas kompreni religion nur kiel "pensmaniero".
Li skribas, en "Scienco kaj religio", ke "Scienco kaj religio estas kompareblaj kredaroj". Li memorigas nin pri tio, ke "religio ekestis en la homa sperto miksita kun la plej malrafinitaj formoj de la barbara imagopovo". Validas la demando, ĉu iu el ni komprenas religion kiel io kio ekzistas preter penso kaj scio, kion la penso kapablas nur redukti.
Yeshua Bar Joseph, pli bone konata kiel Jesuo Kristo, kriis en la stratoj de Palestinio la vorton "metanoia", kiu estis unu el plej ofte uzataj de li. La vorto metanoia neniam estis trafe tradukita en la eŭropajn lingvojn kiel la hispanan kaj la anglan. "Metanoia" signifas "preter scio, kono kaj penso". Tio estas, ke eĉ privilegia cerbo de la 20-a jarcento, kiel tiu de Whitehead, ne kapablas kompreni, ke la esenco de religio troviĝas preter ĉio kion ni kapablas kredi, koni, pensi, imagi kaj scii. Temas pri vere vivi en alia dimensio mensa. Dimensio, al kiu oni aliras per ununura kaj mallarĝa enirpordo: la mallarĝa pordo de la unueca perceptado (Metanoia).
Oni diras, ke Martin Heidegger estis la pensisto kiu plej influis la eŭropan filozofion de la 20-a jarcento. Heidegger eĉ inventis propran lingvon por paroli al ni pri siaj pensoj. Kiam oni kritikas al Heidegger, oni neniam diras, ke li ne iris preter la penso. Oni nur diras, ke en la jaro 1933, Heidegger akceptis rektoradon de la Universitato de Freiburg, post la indignita demisio de la antaŭa rektoro. Tiu indigniĝo estis la respondo al postulo de la Nazia Registaro de Adolf Hitler ne akcepti judajn lernantojn, kaj elpeli la judajn profesorojn. Heidegger ne rigardis tion problemo, kaj facilanime akceptis la vakan rektorpostenon.
Oni tion multe kritikas, kompreneble. Sed oni neniam kritikas, ke en Heideggera filozofio, li nur prenis en konsideron la pensadon. Tio ŝuldiĝas al la persista opinio, ke ekzistas nenio pli ol pensado kaj memoro en la homa menso. La vortoj "menso", "memoro" kaj "penso" turniĝis en sinonimojn por la plimulto de la homoj. En artikolo titolita "Kio estas Metafiziko" Heidegger skribas, ke la ligo inter esto kaj nenio eblas nur tra la teruro. Sed kiu ajn el ni povos tuj konstati, ke timo ekzistas nur se ekzistas penso elvokanta tiun timon. En la sama mallarĝa pordo de la nekonata mensa dimensio, kiu estas unueca perceptado, ni jam komencas sperti neekziston da konfliktoj (neekzisto de timo, kolero kaj malgajeco).
Kiam individua menso mutacias al la nekonataĵo, komenciĝas ordo, kiun oni povas nomi "kosma". Oni spertas senmezuran pacon; pacon, kiu ŝvebas super la silento okazanta kiam oni nek pensas, nek eligas vorton. Oni komprenas nekoncernon de la tempo, kvankam oni komprenas ke oni devas akurate prezenti sin al rendevuoj; oni ankaŭ komprenas la unuecon de spaco kaj energio, samkiel la neceso de unueca integriĝo de la tuta homaro. Ĉar tiu dimensio kuŝas preter la vortoj, ĝi estas preskaŭ neenvortigebla. Pro tio ni decidis paroli pri la unusola pervola aktiveco kiu (frue aŭ malfrue) permesas al ni aliron al tiu mensa dimensio.
Tiu unusola pervola aktiveco estas Unueca Perceptado. La homo, kiu ne konas la nekonatan dimension mensan (io, kion ni kune kun Bohm kaj Krishnamurti nomis "Tion") neniam velkos, ĉar li/ŝi neniam floris.
Homo sen unueca perceptado restas nekompleta.
Ni rigardu nun la 20-jarcentan Psikologion.
La plej brila figuro ankoraŭ restas Sigmund Freud, malgraŭ siaj eraroj; (eraroj de li mem per kortuŝa honesteco agnoskitaj) Freud demontras, kiel la principo je plezuro, nia malamo kaj la fandiĝo aŭ kondensiĝo de la enhavoj de nia memoro, povas influi kaj sur nian penson kaj sur nian agadon.
Freud insistas sisteme (ne mitologie samkiel la antikvaj grekoj), ke ekzistas nekonscia memoro kun REPUŜITAJ enhavoj (fremdaj al la konscio), kiuj estas tie katenigitaj de "defendo" aŭ rezisto kiu ankaŭ estas nekonscia. Li asertas, ke multaj simptomoj de psikologia malsano, kiel ekzemple ANGORO kaj obsedo (inter aliaj) estas konsciaj esprimoj de tiuj katenigitaj memorenhavoj. Tiel estas ankaŭ la Parafilioj (aŭ seksaj perversioj). Sed tiuj simptomoj kaj Parafilioj, kaj eble ankaŭ organismaj malsanoj, ne estas la nuraj manifestacioj de la katenigitaj enhavoj.
Freud asertas, ke la sonĝoj konsistigas oran vojon al tio katenigita. Ŝercoj kaj eraroj parolaj kaj skribaj ankaŭ elmontras tion katenigitan, samkiel faras niaj eklezioj, bankoj kaj armeoj per siaj fidelo kaj fido, subtenitaj nur de nekonsciaj fortoj. Ankaŭ ne povus ekzisti enamiĝoj sen (nekonscia) neado de malvirtoj kaj projekciado (nekonscia) de virtoj en la amatan personon. Krome, hipnozo (kun la forgeso de la hipnoza instigo kiu agigas nin) povas esti esenco de la kolektiva penso. Ni diras, ke ni estas katolikoj libervole, sed nur pro tio, ke ni forgesis la sennombrajn instigojn kaj familiajn kaj sociajn kiuj igas nin (nekonscie) esti katolikoj. Sammaniere kelkaj homoj patriĝas, aŭ aĉetas novan komputilon, aŭ novan aŭton.
Ni diras, ke ni ne estas rasismaj, sed nur ĝis la momento, kiam ni rigardas nin mem agaĉante aŭ parolaĉante kontraŭ nigrulo, judulo, usonano, ĉino, ruso, serbo, ktp. Ni estis forgesintaj la hipnozaj sugestoj de la kolektiva penso (kaj socia kaj familia), kiuj instigas nin senkonscie agi kaj paroli rasisme. Sed Freud ankoraŭ ne povis science paroli pri tiu ega areo de la menso kiu ekzistas preter memoro kaj penso, kaj kiu restas por ni nekonata.
Nur unueca perceptado permesas la aliron al tiu areo, kaj ekzistis fundamento nek scienca (kiel estas la holokinetiko de David Bohm) nek konkreta (kiel tia instrumento, kia estas hologramo), nek matematika (kiel estas la teoremo de Bell), nek psikoneŭrologaj (kiel estas la holonoma memoro de Karl Pribram) nek travivaĵa (kiel tiu de Krishnamurti) por unueca perceptado, ĝis sufiĉe da tempo post la morto de Sigmund Freud, la 23-an de septembro de 1939.
Bohm enformuligas " holokinetikon" antaŭ nelonge, en la jaro 1986; hologramo aperis en 1957, danke al la lasero, kaj la teoremo de Bell aperas en 1965. Pribram enformuligas holonomie sian koncepton pri holografia memoro ĝuste kiam mi konatiĝis kun li, en 1979.
En la jaro 1984, D-ro David Bohm proponis al mi artikolon enkondukan al eldono de mia libro "Unueca perceptado". Tiam, tragediaĵoj okazintaj en mia vivo forgesigis min tiun artikolon kaj ties originalan celon mem.
Komence de la jaro 2000, amiko Luis Córdova rimarkis preterlason mian. Li eltrovis neeldonitan artikolon presigitan neformale sur hejmefarita bulteno kiun mi disdonis dum la jaro 1984 mem, titoligita "A new life" (el la angla lingvo "Vivo Nova").
Ĉirkaŭ februaro, ĉi-jare (2000), finfine mi tradukis hispanen tiun donacon de D-ro Bohm. Krome, post 16 jaroj, laboro de David Bohm validas ankoraŭ kaj restas enigmo por sciencoj kaj epistemologio.
Jen la artikolo de Prof. Bohm:
La frazo "Kosmo troveblas ĉe sablero" enhavas fakton laŭ kiu , nenia objekto, persono nek okazaĵo estas tute sendependa kaj disigita. La totalo de ekzisto estas kompleta kaj ne disigebla movo fluanta. Ĉi tio akceptas ne dividojn kaj malagnoskas limojn.
Menso kaj materio estas aspektoj malsimilaj elĉerpitaj el nura ne dividebla realo, tiu realo kiu unuas kaj ne pliobliĝas. Materio, totale, estas komprenebla per la nocio, ke implicita ordo estas senpera kaj unuagrada realo, sed eksplicita ordo estas speciala kazo, kaj klare distingita el la implicita ordo. Tamen, ekestas demando (siatempe eble Descartes ĝin pripensis): Ĉu reala "substanco" de konscienco troveblas en implicita ordo?
Se oni konsiderus menson kaj materion unuigitaj, kadre de sama ĝenerala nocio pri ordo, tiam, vojo ekestus por koni iliajn interrilatojn baze de komuna grundo kaj fundamento.
La ĝenerala karakterizo de klasika fiziko estas analizo, kiu emas disigi studobjektojn je izolitaj partoj, partoj kiuj povas esti konsiderataj kiel malgrandaj diskretaj korpoj aŭ kiel idealaj senekstensiaj partetoj, kiuj estas nepre interligitaj per eksteraj fortoj de interago.
Sub rego de kvantuma fiziko, ideo klasika (pri monda disigo je pluraj kaj interagaj eroj) ne plu validas kiel algluiginda dogmo. Nia malemo por agnoski imanentan dusencecon de kvantumaj fizikistoj ĉirilate, amuzigas min.
Sendube, kvantuma teorio implicas ne disigitan realon, kompreneble, kvantumkontekste. Tamen, rimarkindas stranga lojalo al malnova kaj starema pensmaniero, tradicie uzata de fiziko por rigardi realon. Ĉi-kontekste, izoligita kaj eksterigita objekto de klasika fiziko ankoraŭ persistas. Nura diferenco nun estas ke tia objekto kapitulacis antaŭ pli ellaborigita "ento". Nova "ento" estas abstrakta, statistika artifiko, nome "onda funkcio", "ondo de ebleco", ktp.
Dusencado estas nova esprimo de la konfuzo kiu regas tra komunumo de teoriaj fizikistoj. Konfuzo ne ekestas pro ekvacioj de kvantuma mekaniko aŭ en rezultoj de eksperimentoj pripensitaj por mezuri aktivecon subatomike. La konfuzado restas en la procezo de la penso mem, kiu interpretas la rezultojn de tiuj eksperimentoj. Nenia teorio nova apartigus nin el konfuzado. Same, ĉia emo por unuigi partojn malsukcesus, ĉar tio nur kreus, neeviteble, "pensan integradon" novan. Ĉi tio signifas ke nova fragmento el penso aperus, tiu kiu, kvankam pli granda, restos kiel fragmento finfine. Mi kredas ke fragmentado estas imanenta trajto de la procezo de la penso mem.
Ĉi tiu trajto de la penso kiu igas nin dividi, distingi kaj diferencigi. Certe, ĉi tiu maniero, per kiu oni kategoriigas konojn, aplikeblas sukcese por praktikaj celoj. Konfuzo , tamen, aperas tiam kiam ni "absolute fidas" kategoriigadon. Ĉi tiu kredo (kiu neniam akceptos demandojn), rezultatas el sendiskute konsideri, ke la pensa procezo estas sendependa el la enhavo de la penso mem.
Mi proponas nocion novan pri universala ordo. Tiun mi nomigas "implicita ordo". "Implicita" — vorto devenas el latina radiko kiu signifas "ĉirkaŭvolvita" aŭ enplektita. En ordo implicita ni povus diri ke "ĉio ĉirkaŭvolvigas ĉion". Male estas "eksplicita ordo" kiu nuntempe regadas sur fiziko. En ordo eksplicita, aferoj estas "disvolvigitaj", dire ke ĉio ajn ekzistas nur en propra regiono (space kaj tempe), sed nepre ekstere de regionoj apartenantaj al ceteraj aĵoj. Stariga ekzemplo por "implicita ordo" estas lumo kiu emanas el tempa kaj spaca vasteco, el steloj, el galaksiaro. Ĉi tiu lumo konverĝas aŭ "enplektiĝas" en ĉiu punkto de la spaco.
Do, ni diru ke lumo emananta, kiu cetere enhavas informojn pri siaj devenoj, estas implicita en ĉiu universa punkto. Se oni kaptus lumon pere de ilo (ekzemple teleskopa lenso) kaj pere de interpreta metodo por signaloj ricevitaj, nur tiam, luma punkto evidentiĝus kiel ordo de fenomenoj agnoskeblaj (kiun mi nomigas "ordo eksplicita de manifestaj rilatoj"). Sen tiu interveno, tamen, sendepende de ilo aŭ interpretiga penso-aparato uzita, nenio signifa aperus al nia perceptado.
Interferenca modelo de "holografika plako" estas alia ekzemplo por implicita ordo. Informoj pri kompleta strukturo estas enplektitaj (nomu "implicitaj") ene de ĉiu holograma regiono. Tamen, se oni ekzamenus holograman surfacon, nenio signifa aperus el stria modelo de luma interferenco. Kio aperas estas simple ne konebla kiel kohera interrilato de formoj.
Aliflanke (sub adekvataj kondiĉoj) kiam hologramo kaj holograma porcio troviĝas meze de laserradia vojo, okazas, ke favorigita luma transiro rekonstituigas, tridimensie, modelon tutan kiu korespondas kun originala lumigita strukturo. Mi interpretas el ĉi tio ke implicita ordo rilata al interferencaj strioj sur holografika plako disvolviĝis je eksplicita manifesta ordo. Eksplicita ordo aperas nun kaj tiamaniere kvazaŭ agnoskebla (do perceptebla) modelo de rilatoj.
Mi ne facile el-ideis implicitan kaj eksplicitan ordojn kiel kurioza teoria eltrovo. Anstataŭe, ideo evoluis nature el propra studado pri ekzistantaj teorioj kvantuma-mekanika kaj de relativeco de Einstein.
Mi rimarkas manieron per kiu fizikistoj je altenergiaj partetoj (fizikistoj lojalaj al tio kion mi nomigas "ordo atomisma-mekanikisma") malatentas klarajn konsekvencojn, kiuj devenas el iliaj propraj teorioj. Tia emo persistas malgraŭ ke ambaŭ teorioj (kvantuma kaj de relativeco) evidentigas bezonon de ne dividita realo por rigardi la kosmon. Ene de ĉi tiu ne disigita realo, ĉiu ero de la universo (eĉ rigardanto mem kaj siaj iloj inkluzivas), konverĝas kaj kuniĝas ĉe la tuto. Ĉi-momente, atomismaj komprenmanieroj estigas simpligitaĵojn kaj "abstraktaĵojn" kiuj validas nur ene de limigita konteksto.
Ĉefa trajto de la atomisma kaj mekanisma vido (male al kvantuma teorio) estas ke oni konsideras partetojn en agadkampoj kvazaŭ ili estu diskretaj kaj space difinitaj "entoj". Eblas diri, ĉi-vidpunkte, ke ĉia ento eksteriĝas el aliaj kaj disiĝas je regionoj izoligitaj tempe kaj space.
Nekredeble, individua objekto kreita de klasika fiziko turnis sin pli abstrakta koncepto , nome "kvantuma stato" de certa sistemo. Bedaŭrinde, ankoraŭ oni prezentas tion kiel sendependa kaj izolita ekzistaĵo.
Ordinara afero estas uzado de vorto "postsignaro" ("track" el la angla lingvo) rilate al vojo kiun subatomika parteto transiras tra "bobela ĉambro". Ĉi tiu rikura uzado pruvas fortan reziston por forlasi delongan kutimon de pensado el klasika fiziko. Certe, malkontinueca koncepto mem pri "kvantumaj saltetoj" nuligas ĉian ajn ideojn pri subtile difinitaj "postsignaroj". Honeste, postsignaro estas fakvorto kiu arbitre ligas videblajn punktojn sur fotografa plako. Ĉi tiu abstraktaĵo estas konkludo kreita de penso per kiu oni supozas ke sendependa movo de lokalizita parteto ekzistas, dume kaj samtempe, parteto restas identa al si mem antaĵ kaj post la transiro. Ĝuste tio estas klasika mekanikisma vidpunkto, kiu preferas uzi partetojn kvazaŭ ili estus entoj vere apartigitaj, kies movo tra spaco kaj tempo estas rezultato de kaŭzigaj leĝoj, senkonsidere ĉu observantoj tiam ĉeestas aŭ malestas.
Mi ŝategas alvoki imagon de flua rivera torento, kies kirloj kaj ondoj (ŝanĝemaj senĉese) ne plu estus realaj sen torento mem. Izola ekzistado nur eblas kiam penso dividas kaj abstraktigas tiujn elementojn, tamen penso apartenas al tiu kiu rigardas fluan riveron. Se ĉio fluus (kiel mi proponas), ceteraj priskribeblaj okazaĵoj, objektoj kaj entoj devenus simplaj abstraktaĵoj apartenantaj al la nekonebla, nedifinebla tuto, dire ĉi-kaze, de la flua movo. Tial, sengrave de grado de progreso en kono atingita de fizikaj leĝoj, enhavo mem de ĉi tiuj leĝoj devos ankoraŭ batali sur grundo de pensaj abstraktaĵoj. Do, nur relativan sendependecon oni atingas kadre de ekzistado kaj konduto de tiaj leĝoj.
Se kvantuma teorio evidentigas ne difineblan tuton ene de flua movo, do kial teoriaj interpretoj ne preterpasas eksplicitan ordon? Mia respondo estas ke ni konvinkiĝis kredi ke nur per logika strukturado de penso ni sukcesus koni realon tiel mem kiel ĝi estas. Ĉi tiu kredo fariĝis fida dogmo por ni. Ni ege alkutimiĝis al eksplicita ordo kaj ni mem gravuris ĝin ĉe nia penso kaj ĉe nia parolo, tiel (mal)bone kaj intensmaniere ke nun ni emas tutkore kredi ke nia unuagrada sperto estas nure tio kio eksplicitas kaj manifestiĝas.
Mi rimarkis pensmanieron mi iam havis: Antaŭ ion ajn fari mi emis bezoni kompletan konceptan komprenon pri situacioj, do mi kapablus libervole elekti. Tiel mi ne falus senhelpe sub rego de malhelaj fortoj ne antaŭviditaj de mi. Sed iam, kiam mi partoprenis fizikan laboron kune de aliaj infanoj, mi malkovris ke malekvilibro ekestas el konduti ĉiam laŭ tiuj principoj.
Mia rememoraĵo estas jena: kiam mi estis 12 jaraĝa, ni devis transiri saltante riveran torenton. Dum tion mi faris , emociplene, intensa kompreno alvenis al mi. Vortaro ne sufiĉas por tion esprimi. Tamen, priskribit-forme, okazintaĵo direblas ĉi tiel: "kiam mi ekvilibriĝas per piedo sur ŝtono, mi estas en ekvilibra stato antaŭ venonta ŝtono, do per kunkoresponda sinteno mi sukcese transiros torenton. Aliflanke, se mi haltas por analizo je movad-detaloj, mi nepre falos akven". Ĉio ĉi multe signifis por mi ekde tiam. Kompreneble, tio min ankaŭ permesis sukcese transiri torenton.
Poste, mi komencis esploradon pri novaj aliaj fakoj. Mi laboris kun Albert Einstein kaj mi konatiĝis kun Jiddu Krishnamurti. Mi dekaniĝis je la duagrada lernejo fondita de li ĉe parko Brockwood, apud Londono. Mi ekrigardis agadon de menso mem kaj ne nur pri natura mondo interesiĝis.
Ni vere bezonas preterpasi limojn de rego de kvantuma fiziko, kaj certe preterpasi limojn mem de ĝenerala scienca penso. Ni devas eklabori ĝis atingi respondon al baza demando kiu estas: La procezo de la penso mem, el kio ĝi konstituiĝas?, el kio ĝi estas farita?
Mi rimarkis manierojn el kiu fragmenta pensado rezultatas, tiel same kiel mi eltrovis subtilan kredemon pro kiu ni eblas interligi ĉiajn ajn dividojn kun la nuna strukturrealo. Mia tezo estu, do, komenco por vera studado de rilato inter konscienco kaj penso.
Eldono de laboro verkita de Rubén Feldman González starigas defion novan por la psikologia grundo. Ĉi tiu verkado estas pri la eksplicita kaj la implicita ordoj de realo, kaj pri iliaj interrilatoj kun psikoterapio, edukado kaj ĉiaj homaj rilatoj.
David Bohm.
Jiddu Krishnamurti diris al mi en 1975 ke la unueca perceptado estiĝis senhalta en li nur post 1965 (70-jara tiam). Antaŭ tio unueca perceptado estis intermita en li "kiel tajdo". Mi konis lin kiam li estis 80-jara. Li mortis lucida 90-jara en Ojai, Kalifornio, Usono.
Miaj longaj dialogoj kun Jiddu Krishnamurti de 1975 (ĝis 1986) kaj kun David Bohm de 1978 (ĝis 1992) naskigis "holokinetikan psikologion". La koncepto "unueca perceptado" nomiĝis adekvate el la epistemologia vidpunkto dum tiuj dialogoj. Jiddu Krishnamurti eblis agnoski en 1975 ke la vorto "medito" uzata de li ne estis taŭga por nomi tion kion li instruis. Hodiaŭ vi havas la bonŝancon kaj la privilegion aŭskulti pri unueca perceptado.
Tiu privilegio ne estis ĝuata de Sigmund Freud, de Albert Einstein nek de Karl Marx.
Mi esperas ke vi ĉoij elstudos unuecan perceptadon serioze en via propra vivo. Eble via tuta intelekta kondiĉigo igos vin malakcepti unuecan perceptadon. Alivorte: vi devos malkovri per vi mem (malgraŭ vi mem, kaj malgraŭ ĉio kion vi estas aŭ kredas esti) la plurajn avantaĝojn de unueca perceptado.
Avantaĝoj de Unueca Perceptado:
Tuj kaj facile oni malkovras la avantaĝojn de Unueca Perceptado. Sed vi malkovros aliajn psikajn kaj fizikajn avantaĝojn per vi mem, se vi vivas en unueca perceptado ĉiutage kaj ĉiumomente.
Mi invitas vin agi laŭ la difino de unueca perceptado:
Unueca perceptado estas vivostilo, ne iu psikologia tekniko simplisma. Bonvolu esti seriozaj kaj vi vidos egajn bonaĵojn en ĉiuj la aspektoj de viaj vivoj. Vi devos esplori serioze malgraŭ vi mem. se vi ne agas konstante en unueca perceptado vi ne vidos tiajn avantaĝojn.
Mi finos ĉi tiun enkondukon per 22 frazoj de la mutacianto Jiddu Krishnamurti. Mi kredas ke ĉi tiuj frazoj estas afinaj kun la unueca perceptado. Memoru ke ĉi tio estas nur enkonduko. Hodiaŭ vi povus komenci novan vivon en unueca perceptado.
Al la starta pago de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |