Eritemeca lupuso
Esenco de la sciindaĵoj pri la malsano Lupus erythematosus (Eritemeca lupuso).
La nomo de la malsano devenas el la latina nomo de la lupo, ĉar oni nomis jam delonge la invademajn kaj detruemajn haŭtmalsanojn tiel (haŭtlupo).
Nuntempe oni diferencigas kelkajn ĉefajn tipojn de lupuso:
- La sistema, tutkorpa, eritemeca lupuso (TEL), kiu atakas ĝenerale la tutan organismon.
- La diskoida, eritemeca lupuso (DEL), kiun karakterizas la ruĝaj, iomete elleviĝantaj eritemoj, ekzantemoj sur la vangoj, apud la nazo, sur la per hararo kovrita haŭto de la kapo, aŭ aliloke. La eritemoj poste povas cikatriĝi. Kelkaj %-oj de la DEL povas transformiĝi al TEL. La eritemoj povas reaperi plurfoje (recidivo).
En la sekva parto mi skribos nur pri la TEL, ĉar la DEL estas plejparte nur dermatologia malsano.
- Lupuso, kaŭzita de diversaj medikamentoj, - ĝi kutime malaperas, kiam la paciento ne prenas plu tiujn medikamentojn.
- TEL de novnaskitoj, ĝi aperas ĉe novnaskitoj de tiuj pacientinoj, kiuj suferas je TEL.
Etiologio
Etiologio (kaŭzoj) de la tutkorpa eritemeca lupuso.
La certan, unusolan kaŭzon de TEL oni ankoraŭ ne konas, sed laŭ la ĝenerala opinio ĝi apartenas al la tiel nomataj aŭtoimunaj malsanoj.
La ĉefa rolo de la imunsistemo estas la diferencigo de la propraj kaj ne-propraj substancoj de la organismo. (Ne-propraj materioj estas ekzemple la virusoj, bakterioj, la transplantitaj organoj, ktp.)
Okaze de TEL la imunsistemo atakas eĉ la proprajn ĉelojn kaj histojn de la organismo, aperas la la tiel nomataj aŭtoantikorpoj kaj imunkompleksoj, kiuj poste manifestiĝas en formo de inflamo.
Tre verŝajne la malsano estas kaŭzata de pluraj, samtempaj faktoroj
- genetikaj (unuovolaj ĝemeloj ofte, same malsaniĝas),
- mediaj (sunlumo, streso, medikamentoj, virusmalsanoj),
- hormonaj (plej ofte malsaniĝas virinoj inter la 15-a kaj 45-a vivojaroj).
Oni devas tamen scii, ke la TEL tute ne estas infekta malsano!
Simptomoj
Karakteriza trajto de TEL estas, ke ĝi povas ŝajne trankviliĝi, saniĝi kaj poste iam denove ekflami.
La plej oftaj simptomoj de TEL estas la doloraj, ŝveliĝintaj artikoj, ne-klarigebla febro, ekzantemoj apud la nazo (en formo de papilio-flugilo) kaj sur tiuj haŭtpartoj, kiujn atingas la sunlumo, doloroj en la brustokorbo, elfalo de hararo, anemio, kapdoloro, kapturniĝo, deprimo, palaj, aŭ iom blu-ruĝetaj fingroj, piedfingroj post efiko de malvarmo aŭ streso, ŝveliĝintaj limfonodoj, muskoldoloroj. Diversaj organoj, organsistemoj povas malsaniĝi: la renoj, la pulmoj, la centra nerva sistemo, la vaskuloj (arterioj, vejnoj), la sangoprodukta sistemo, eĉ la koro.
Diagnostado
La diagnozo de la malsano povas esti sufiĉe malfacila, ĉar ĝi imitas multajn, aliajn malsanojn. Oni devas tre atente ekzameni la malsanhistorion kaj la unuopajn simptomojn.
La ekzaktan diagnozon certigas la diversaj, laboratoriaj ekzamenoj de la sango, urino, ktp.
Estas tre grave demonstri la antinukleajn antikorpojn kaj la aliajn, eĉ pli specifajn antikorpojn (anti-DNA, anti-Sm, anti-RNP, anti-Ro (SSA), anti-La (SSB), ktp.
La sedimentiĝo de ruĝaj globetoj estas ofte rapida, la nivelo de komplemento estas malalta.
Povas okazi, ke nur la biopsio (histologia ekzameno) de la haŭto aŭ reno pruvas la diagnozon.
Terapio
Oni devas tute individue kuraci la pacienton. La celo de la terapio estas
- malhelpi la ekflamiĝon (recidivon),
- mildigi la simptomojn, la komplikaĵojn kaj la difektiĝon de la diversaj organoj,
- ĉesigi la dolorojn de artikoj kaj brustokorbo.
Jen la unuopaj medikamentgrupoj:
- ne-steroidaj, kontraŭinflamaj medikamentoj (ibuprofeno, naprokseno, piroksikamo, meloksikamo, rofekoksibo, ktp.)
- antimalariaj kuraciloj (hidroksiklorokino),
- kortikosteroidaj hormonoj (prednisono, hidrokortisono, deksametasono, ktp.) (en specialaj kazoj)
- metotreksato,
- gama-globulino,
- imun-subpremantaj medikamentoj (azatioprino, ciklofosfamido).
Ĉiuj, supre menciitaj kuraciloj povas kaŭzi pli-malpli gravajn, akcesorajn efikojn. Tial la paciento nepre devas strikte kunlabori kun sia kuracisto.
Prognozo
Danke al la moderna diagnostiko, terapio kaj kuracado de la organaj malsaniĝoj la prognozo signife pliboniĝis en la lastaj jardekoj. Tiamaniere la malsanuloj povas normale vivi kaj labori.
dr. Lajos MOLNÁR