Inĝ. Zdenek POLAK
Energio ne estas nura teknika problemo, sed ankaŭ grava ekonomia faktoro en naci-ekonomio de ĉiuj ŝtatoj. Diversaj kondiĉoj de ĝia akiro postulas diversajn solvomanierojn. Lastatempe en la tuta mondo ekkreskis signifo de ĉiuspeca energio kaj ĝi devas esti ĉiam pli kaj pli forte konsiderata en la ekonomia mastrumado kaj planado. Nafta kaj energia krizo iĝis unu el la tuta aro de kaŭzoj havantaj grandegajn ekonomiajn konsekvencojn.
Energio — el unu antaŭe preskaŭ malzorgebla faktoro iĝis nun (precipe en nia lando kun larĝe disvolvita peza kaj maŝinindustrioj) tiel grava, ke ĝi eĉ limigas pluan ekonomi-evoluon kiel bariero.
Por bone pritaksi energi-fontojn gravas ilia klasifikado. Energiformojn eblas klasifiki kiel fosiliaj brulaĵoj (laŭ natura karaktero aŭ origino) aŭ laŭ relativa tempodaŭro t.n. fontoj elĉerpeblaj kaj ne-elĉerpeblaj aŭ primaraj aŭ sekundaraj. Dum tempo, kiam ĉe ni provizoj de fosiliaj brulaĵoj (nigra kaj bruna karboj) estis relative facile akireblaj en ajna kvanto kaj pro ilia malalta prezo ne estis troa intereso pri la praktika enkondukado kaj utiligado de la ne-elĉerpeblaj fontoj (suno, vento, geoterma kaj bioenergioj). Same ne estis respektata ilia plua grava faktoro rilate vivomedion (pureco). Atomenergio, kiu estis perspektive jam delonge planata, montris krom risko de danĝero pro atomrubaĵoj ankaŭ komplikaĵojn kun konstruado kaj praktika ekspluatado.
Ĉeĥoslovaka respubliko havas longforman situon kun malkonvena situo de fosiliaj brulaĵoj. Ekz. plej malmulte trovigas en orienta parto — Slovakio (karbominejoj Nováky kaj Handlová) kaj grandparte necesas transporti karbon je longaj distancoj. Aliaj fosiliaj brulaĵoj kiel propraj tergaso kaj nafto estas tre malmultaj kaj prezentas ĉe la gaso 1 % kaj ĉe la krudaĵnafto eĉ nur 0.2 % el la tuta konsumo kaj bezono. Tial konsumado de tiuj ĉi energi-formoj plene dependas de eksterlanda importo. En tempo de la sesdekaj jaroj pro relative malalta prezo, facila kaj konvena multspeca uzado en industrio oni eĉ planis pligrandigi importon de tiu ĉi energio (plano pri naftoliverado per la kondukilo “Adria” aŭ konstruo de la gasodukto el Irano). Ambaŭ grandiozaj planoj pro politikaj kaj ekonomiaj kaŭzoj ne estis realigitaj.
Kvankam atomcentralo (Jaslovské Bohunice) estis konstruata antaŭ multaj jaroj, ĝi ne plenumis esperojn (kapacito, tempolimoj). Rezultoj ne adekvatas atendantajn planojn. Tio ĉi estas kune kun internaj kaj eksteraj ekonomiaj kaŭzoj, kial necesis nove ekonomie pritaksi proprajn eblojn.
Nigra karbo de Ostrava (ĉefminejoj) plejparte estas konsumata samloke per loka peza industrio (metalurgio). Kruda nafto prezentas proksimume 25 % da tuta energio-konsumo kaj plua kresko plu ne eblas. Oni supozas certan kreskon de la plej valora energiformo — gaso. Ambaŭ krudaĵoj havas altan valoron por kemi-industrio.
Karboprovizoj post elĉerpigo de ĉefprovizoj nun troviĝas ĉiam en pli kaj pli malsimplaj situoj (bezonas pli da elspezoj kaj enorman investadon) kaj malkreskas kvalito. En la Nordbohemia Regiono, kiu nune estas ĉefliverado de karbo kaj kie koncentriĝis kemia industrio, malboniĝis vivomedio. Grandajn kvantojn de karbo oni devas de tiu ĉi regiono transportadi longdistance. Tipa ekzemplo estas kombina transportado trajn-ŝipa de nordbohemiaj minejoj al la elektrejo Chvaletice (centra Bohemio ĉe la urbo Kolín — por unu horo konsumas 2 ŝipojn) — distanco ĉirkaŭ 300 km.
Reveno al ekspluatado de propra karboprovizo kunportas grandajn ekologiajn damaĝojn. Bruna karbo el la nordbohema karbo-baseno enhavas meze de 5-7% sulfuro. Per atendota nova teknologio per gasigo de karbo eblus atingi krom gaso ankaŭ altvaloran kemian krudaĵon, — sulfuron (1 miliono t da karbo = 50 000 t S = 16.6 % da tutŝtata bezono) kaj same gravas forigo de malbonigado de vivomedio. Jen ilustra modelo de ĝusta kunligo de ekonomio kaj ekologio! Tamen oni importas certan kvanton de karbo el Pollando (elektrejo Detmarovice) kaj el Sovetunio (elektrejo Vojany — orienta Slovakio). Plua kresko de la karboimporto ne povas realiĝi.
Dum kvindekaj kaj sesdekaj jaroj aperis ankaŭ ekonomia teorio neglektanta, laŭ la principo de netaj propraj elspezoj por produkto-unuo, ekzistadon de malgrandaj produktejoj. Tiu ĉi teorio disvastiĝanta en ĉiuj naci-ekonomiaj brancoj (grandaj entreprenoj en agrokulturo kaj simile) ankaŭ malutilis al tutŝtata energio-bilanco. Pro ĝi aŭ helpe de ĝi estis nuligitaj pli ol mil etaj elektrejoj, kiuj liveradis elektron el multaj produktejoj kaj ili utiligis plejparte la akvoforton. Ĝis nelonge estis ĉiuj neelĉerpeblaj energifontoj konsiderataj kiel siaspeca raraĵo nehavanta esencan signifon. Ankaŭ teknika kaj teknologia progreso ne evoluiĝis sufiĉe rapide. Nur akriĝo de energia bilanco iom ŝanĝis opinion, sed subteno de ilia larĝa kaj praktika disvastiĝo tamen restas ĉiam nesufiĉa kaj malrapida.
Ekonomistoj apogis sin erare nur ĉefe al tre ŝanĝema indikilo “propraj elspezoj”. Oni uzadis tiun ĉi indikilon nudan — netan kaj tial teorio pri grandaj karboelektrejoj venkis. Sed samtempe ne kalkulis kaj forgesis pri malavantaĝoj: fortega malbonigado de ĉirkaŭaĵo, transportoproblemo kaj fakto, ke ĉiu produktorompo signifas preskaŭ ekonomian kaj ekologian katastrofon. Troigado de pura ekonomia indikilo montriĝis falsa. Ĉu do estas tiu ĉi ekonomia indikilo malĝusta? Tute ne. Sed ĝi devas esprimi ankaŭ du karakterizaĵojn, kiun ne havas karbo. Tio estas: 1) ne-elĉerpebleco, 2) pureco rilate la vivomedion. Ambaŭ ecoj prezentas certan ekonomian valoron, kiu pravigas nin preferi ilian uzon kompare kun karbo kaj fosiliaj brulaĵoj. Vere ekonomiaj estas tiuj manieroj, kiuj samtempe respektas ekologian flankon.
Kiel modelo por perfekta teknologio kunliganta ekologian kaj ekonomian prosperon estu la angla maniero de rubaĵlikvido “Byker” — kune kun likvido de rubaĵoj malpurigantaj naturon ĝi produktas brulaĵojn.
Por kontentigi senĉese kreskantan energiobezonon eblas du vojoj: aŭ produkti pli kaj pli, aŭ pli racie konsumi.
1) Produktado. Per renovigo de fabrikaj akvoelektrejoj kaj en agrokulturaj entreprenoj pli vasta utiligado de bioenergio eblas certigi sufiĉe energiomemprovizadon kaj memstarecon. Necesas akceli kaj pli multe subvencii teknikan esploron preferante neelĉerpeblajn fontojn. Estas ekz. nekredeble, ke akvofontoj en ĈSSR estas utiligataj nur en 30 %. Same nesufiĉe bioenergio, sunenergio kaj geoenergio en eksterlando pli multe utiligataj. Ekz. esplorado kaj utiligado de geoterma energio, por kiu estas ĉe ni en Slovakio similaj kondiĉoj kiel en Hungario, ĉe hungaroj jam funkcias pli ol 15 jaroj kaj ĉe ni nur komencas. Indikilo “propraj elspezoj” estu kompletigota per ekologia faktoro kaj ekonomia eco de “ne-elĉerpebleco”.
2) Konsumado. Energio-bezono de ĉeha industrio kaj agrokulturo estas troa kompare kun eksterlando. Antaŭaj projektoj en industrio kaj konstruado nesufiĉe solvis kaj agnoskis energiflankon. Same miope estis de oficialaj institucioj subvenciita modernigo de loĝejoj per karbohejtado, kiu pligrandigis kelkfoje karbobezonon por loĝantaro (antaŭe unu familio konsumis 20-30 t, nun por centra hejtado 80-110 t).
Energioŝparo povas esti per malrekta kaŝa maniero, per pli vasta uzado kaj denova prilaboro de uzitaj ruboj (papero, tekstilaĵo, metaloj, ktp.), ĉar ili jam enhavas signifan parton de energio. Samtempe tio solvas ekologian problemon. Multvarie necesas apliki teknikan progreson kaj koncentrigi ĝin al neelĉerpeblaj fontoj (pliperfektigi produktadon de etaj akvoturbinoj kaj aliaj instalaĵoj por memprovizado per elektrokurento — ĈKD Blansko k.a.) pliperfektigadi projektadon, kiu postrestas postulojn energiajn kaj materialbezonajn (izolmaterialoj ktp.). Nur post plej racia utiligado kaj ekspluatado de sendanĝeraj energiformoj ni kompletigu energiobilancon por atomenergio. Ĉiu konsumanto estu komplekse orientata ekonomie al energiosparado (ordonojn kaj administradon anstataŭigi per pli efika premiosistemo). Importon de energio realigi nur en necesa kvanto kondiĉe maksimuma ekspluatado de propraj rezervoj. Ekonomiaj vidpunktoj pli respektu ekologian flankon, ĉar malrespekto minacas per grandaj futuraj ekonomiaj damaĝoj kaj malutiloj. Ĉiukaze preferi neelĉerpeblajn fontojn. Reguligi transportadon por atingi minimumon de energiokonsumo. Tutan naciekonomion orientigi al malgrandigo de energiobezono (strukturaj ŝanĝoj, projektado, aŭtomata kaj mezurtekniko).
energifonto: |
prognozo 1980: |
realeco 1980: |
karbo |
59 % |
87 % |
oleo, nafto, ceteraj |
36.5 % |
0.4 % |
akvo |
2.9 % |
5.6 % |
atomo |
1.6 % |
7.0 % |
Kvantoj en % |
GDR |
Pollando |
Sovetunio |
ĈSSR |
industrio kaj konstruado |
63.2 |
71.4 |
72.2 |
71.7 |
trafiko |
1.9 |
5.2 |
7.7 |
5.5 |
agrokulturo |
4.6 |
3.5 |
7.4 |
4.4 |
dommastrumado |
12.2 |
8.2 |
6.8 |
11.4 |
aliaj |
18.1 |
11.7 |
5.9 |
7.0 |
Fonto: SAEST 1982. p. 40.
STEB: http://www.eventoj.hu