O. I. MURAŜKO, N. A. KRAVĈUK
Danke al energio vivas la homo kaj vivas ĉio vivanta sur la tero. Milda energio de sunaj radioj vekis en oceanaj ondoj la unuajn loĝantojn de nia planedo. Uzante la dispersan kaj koncentritan energion ili disvolviĝis kaj komplikiĝis kaj finfine aperis la plej alta kreaĵo de la naturo — la homo. La homo komencis aktive malŝpari energion de la suno, nafto, akvo, vento, kiun li havis, kiel oni diras, “submane” kaj serci novajn specojn: la elektran kaj la atoman. Kaj komence ŝajnis, ke riĉoj de la naturo estas neelĉerpeblaj. Sed pasis ne multe da tempo kaj evidentiĝis, ke la homaro trovas sin ĉe la limo de energio-krizo. Nun la plej bonaj mensoj de la homaro persiste okupiĝas pri serĉado de novaj fontoj de energio.
Tamen oni devas ne nur produkti energion, sed ankaŭ efektive ŝpari ĝin kaj konservi la aĵojn, por kies produktado oni bezonas energion. Konservante diversajn objektojn kontraŭ frua difektiĝo kaj jam produktitan energion kontraŭ sensenca kaj efektiva malŝparado ni multe gajnas kaj kvazaŭ malfermas novan fonton de energio.
El multo da objektoj, kiuj servas al la homo, bonan duonon oni produktas el metalo. Sed akiro de la metalo postulas grandan energielspezon. Por fandi 1 tunon de aluminio oni bezonas pli ol 20 000 kWh da elektroenergio. Tamen la fidela amiko de la homo havas fortan malamikon — la korodadon. La unuan provon difini perdon de metalo pro korodado faris Gadfild en la jaro 1925. Li kalkulis, ke el 1980 milionoj da tunoj de la ŝtalo, fandita de 1860 ĝis 1920 estas korode detruitaj 660 milionoj da tunoj, t.e. proksimume 63 % de komuna kvanto aŭ jare 10 milionoj da tunoj. En nia tempo la kvanto de metalo, pereanta en la mondo pro la korodado, plimalgrandiĝis ĝis 25 %, sed la komunaj perdoj pligrandiĝis lige kun pligrandiĝo de la metalkvanto, estanta en cirkulado. La ĉefa malutilo pro-koroda estas ligita ne tiom kun perdo de metalo mem, kiom kun difektiĝo de diversaj konstruaĵoj, maŝinoj kaj aparatoj, kiuj kostas pli ol la metalo, el kiu ili estas faritaj. En treege severaj kondiĉoj troviĝas metalaj objektoj dum la transportado kaj konservado sub la libera ĉielo kaj dum la ekspluatado en sudaj kaj nordaj landoj.
La instituto, en kiu ni laboras, okupiĝas pri la problemoj de protektado de aŭtomobila tekniko kontraŭ korodado. Rondo de la problemoj, solvitaj en la instituto, estas sufiĉe larĝa. En la referaĵo estas tuŝitaj la taskoj de protektado de aŭtomobilaj provizpartoj helpe de pakado en projektajn ŝelojn. Kiel materialoj por la pakado servas speciala papero, papero kun polimera kovraĵo kaj polimeraj strioj. La materialoj formas nur pimaran, t.n. barieran, paketon, sed same ĝi estas difinita ĉeno en la sistemo de kontraŭkoroda protektado.
En konsiston de barieraj materialoj oni enigas specialajn substancojn, kiuj plimalrapidigas korodadon, tiel nomatajn inhibitorojn. La inhibitoroj malpliigas korodadon aŭ tute neniigas eblecon de ties apero. Por la sama celo oni uzas ankaŭ diversajn oleojn. Sed labori kun inhibitoraj paperoj kaj polimerstrioj estas pli oportune, sendanĝere. Oni povas pli facile mekanizi kaj aŭtomatigi la procedon.
La polimeraj pakaj strioj havas grandajn avantaĵojn super la pakaj paperoj. Strioj havas malgrandan penetreblecon rilate al agresaj gasoj kaj fluidaĵoj, ili veldiĝas sub la influo de varmo kaj la pako iĝas hermetika. Diafaneco de la strio permesas kontroli staton de la enpakitaj objektoj. Ene de la polimera pako konserviĝas mikroklimato, kontribuanta konserviĝon de la objektoj. Aro de pakaj strioj estas granda. Diverseco de striaj materialoj ĉirkaŭprenas larĝan diapazonon de kvalitoj, kio permesas elekti la plej akcepteblan materialon por ĉia metalo aŭ objektoj, faritaj el diversaj metaloj.
Koncerne la manieron de pakformado al polimeraj materialoj oni devas rimarki, ke ili estas multaj. La plej simpla rimedo estas enigo de objektoj en paketojn el polimera materialo kaj sigelo de la randoj. La procedon oni povas facile ekposedi eĉ en malgrandaj uzinoj, ĝi ne bezonas komplikan kaj multekostan istalaĵon. La objektoj en paketo libere moviĝas kaj oni povas difekti ilin dum transportado. Pli bone oni povas fiksi objekton helpe de rimedoj “termovakuoformado” kaj “termomalpliigo”. La pakadon “termovakuoformado” oni faris helpe de specialaj pakaj maŝinoj. Komence oni formas la suban parton de paketo. Por tio la strion oni varmigas per speciala varmigilo, forigas aeron el sub la strio kaj ĝi akceptas la bezonatan formon. Nun oni metas objektojn kaj kovras la paketon per dua supra strio. Poste oni varmigas la supran strion, el la suba parto forigas aeron pere de vakupumpilo. Sub la premo de la atmosfero la supra strio aliĝas suben kaj formiĝas hermeta paketo. La varmega supra strio precize ripetas konturojn de la objekto kaj kompakte kovras ĝin. La saman kompaktan paketon oni povas ricevi per efiko de nura varmo Por tia celo oni uzas speciale faritan, t.n. termomalpliigan strion. Se oni lokigas la strion en varmegan aeron (ĉ. 200 °C), ĝi malpligrandiĝas kaj kompakte tegas pakatan objekton. La rimedojn oni uzas ne nur por paki metalajn objektojn, sed ankaŭ — diversajn aĵojn, komencante de medikamentoj, nutraĵoj kaj finante per bicikloj kaj aŭtomobilaj motoroj. Biciklo, pakita en diafanan termomalpliigan strion, aspektas tre alloge. Sed pli gravas tio, ke aĉetanto povas ekvidi kiel meritojn, tiel eblajn difektojn de la produktaĵo.
En nia instituto estas prilaboritaj pakmaŝinoj, kiuj nun sukcese laboras en 30 uzinoj. Krom laboristoj de maŝinkonstruaj uzinoj ofte vizitas nin reprezentantoj de diversaj industribranĉoj. Tre bele aspektas sub diafana kovraĵo kristalaj glasoj kaj oraj ringoj. Subite venis tute neatendita mendo. Urba legomprodukta uzino petis paki ruĝvangajn tomatojn kaj verdajn kukumojn. Helpe de la pakmaŝino ni faris tion facile kaj rapide. Malfeliĉe legomoj en la hermetaj paketoj rapide sufokiĝas, eliminas multe da akvo kaj putras. Oni devis prilabori specialan ilon por pakmaŝino. Laŭ rando de la paketo restas nun truoj. Kaj enpakitaj legomoj konseviĝas bonege. Prezo de la legomoj estas iom pli granda, sed la acetanto ricevas puran kaj sendifektan produktaĵon.
Altan produktivecon kaj bonan kvaliton de pakado uzante metodon de ekstruda pakado. Pare de la metodo oni povas tre rapide pakadi cilindroformajn objektojn. Speciala maŝino-ekstrudilo ellaboras polimeran materialon en formo de maniko. La manikon oni malfermas per aero. Poste oni metas en la manikon pakatajn objektojn kaj fermas randojn de la paketo.
La pakado en polimerajn striojn estas moderna, altproduktiva metodo. La supre skribitaj pakmetodoj permesas ricevi hermetan paketon de objekto, pligrandigi produktivecon de pakado, plibonigi laborkondiĉojn, plialtigi kvaliton de paketoj. Bona paketo konservas objektojn, ŝparas homan laboron kaj energion, kiun oni devas elspezi por produkti aĵojn.
Fonto: SAEST 1982. p. 44.
STEB: http://www.eventoj.hu