Oni komunesense nomas "argilo" la materialojn rezultantajn el la malkomponiĝo de ŝtonoj. Iliaj ĉefa karaterizo estas la knedebleco. Ili komponiĝas el diversaj aluminiaj silikatoj forte hidrataj(Kaolinito, Ilito, Klorito ...) miskitaj kun sablo kaj aliaj malpuraĵoj (notinde; metalaj oksidoj, kiuj donas al ili ilian koloron, kaj organaj subtancoj, kiuj modifas ilian knedeblecon).
Tiuj aluminiaj silikatoj estas diritaj "filitaj" (de greka vorto, kiu signifas "folio") ĉar ili formas mikroskopajn platajn kristalojn, larĝaj je malpli ol kvinono da mikrometro kaj dikaj kiel kelkaj atomaj diametroj. La akvo sorbita pro kapilareco en ili forte adherigas ilin kvankam permesas, ke ili glitu unu sur la aliaj, tute same kiel 2 vitraj malsekaj platoj; pro tio la argilo estas knedebla. Ju pli la argilo entenas da kristaloj el aluminia silikato, des pli ĝi estas knedebla; ĝi estas dirita grasa. Male, argilo enhavanta pli da sablo estas dirata malgrasa.
En skulptarto, oni ofte uzas la terminon "tero" por argilo, tio estas ankaŭ la nomo de la planedo, sur kie ni loĝas, ĉar la argiloj kaj aluminiaj silikatoj formas la pli grandan parton el ĝia ekstera krusto.
Argilo rezultas el la diseriĝo de ŝtonoj ĉefe el granito
Malkomponinĝinte, tiuj ŝtonoj donas miksaĵon el eroj da kvarco (sablo), feldspato kaj glimo. La feldspato kaj la glimo estas aluminiaj silikatoj, kiuj transformiĝas al argilo pro procezo de hidratiĝo, ĉefe efika en tropikaj landoj (lateritiĝo).
La argilaj kristaloj forprenitaj de la akvo, poste sedimentos en la lagoj, marĉoj, maroj, kavernoj, por fariĝi, miksitaj kun diversaj organaj kaj mineralaj malpuraĵoj, argilaj ŝtonojn, kiujn la homo venos ekstrakti.
La argilo estas la materialo plej pratempe laborita de la homo, kiu estus ankoraŭ vaste uzata nune. Preskaŭ eterna, ĝi komunikas al ni valoregajn informojn pri la ĉiu-taga vivo, la arto, la spiritaleco de niaj malproksimaj prauloj.
La plej malnovajn skribaĵojn oni faris sur argilo. Argilaj gravuritaj platetoj rakontas al ni la historion de Sumer 3300 jaroj antaŭ J.K. de tiam, papirusoj kaj pergamenoj de longe forpulveriĝis.
Sed oni trovas ujojn kaj ilojn datitaj je pli ol 7000 jaroj. La uzo de argilo ŝajnas komenciĝi samtempe kiel la agrikulturo: sedentariĝo? konstruado de domoj el brikoj? ebleco konstrui bakejojn? bezono de ujoj por konservi grenojn? pli granda atento pri la tero kaj ĝiaj propraĵoj?
Miksita kun akvo, la argilo iĝas pli malpli knedebla, oni povas formi ĝin per modlo aŭ mudlo. La plej komuna metiea labormetodo estas la terbudeno: ŝnuro el argilo, kiun oni ricevas, rulinte la teron sur ebena supraĵo aŭ inter ambaŭ manoj. Gluante la terbudenon spiralforme, oni povas krei ĉiajn formojn: konusojn, cilindrojn, ovojn... aŭ neregulaĵojn. Por glui la terbudenon, oni uzas ŝlimgluon, kiu estas duon-likva miksaĵo de argilo kaj akvo, kiu utilas kiel "gluo". Oni ankaŭ povas glui ajn-formajn platojn, aŭ realigi plenen formon, kiun oni poste zorge kavas. Ĉefe gravas ke la peco estu kava kun dikeco proksimume konstanta.
Sekanten, la argilo malmoliĝas, tio, kio permesas fajne prilabori ĝin (sigilado, gravuro, polurado, gratado...)
Oni povas ornami la pecon per koloraj desegnoj el engobo, kiu esta likva argilo entenanta kolorajn metalajn oksikojn (fero = ruĝa, kupro = blua, manganezo = nigra...), kiun oni aplikas sur la preskaŭ seka peco. La tero sorbas la engobon kaj tiel koloriĝas en sia maso.
Industrie, la argilo esta formata per tornado, muldado, premo; (maŝinoj kapablas sufiĉe premi por muldi preskaŭ sekan argilon).
La farita peco devas poste regule kaj malrapide seki, malproksime de varm-fontoj kaj aerfluoj. Tro rapida kaj neregula sekado estigus fendiĝon de la peco
Tute seka, la argilo iĝas tre rompema, ĝi koheras dank'al nur la organaj materioj, kiujn ĝi povas enteni.
Tiam, la argilo povas iam ajn sorbi akvon kaj reiĝi knedebla: se skulptaĵo ne plaĉas al vi, vi ĉiam povas moligi ĝin en akvo por rekuperi la teron.
Ne provu baki la argilon en kuireja bakujo. Tiel vi sukcesus nur seki ĝin. La peco devas esti varmigata je 980°C kaj la temperaturo devas grade altigi dum pluraj horoj. Grandega kvanto da akvo-vaporo ellasiĝas el la varmigata argilo, (eĉ se ĝi aspektas seka) kiu, perdinte sian akvon, malgrandiĝas je ĉirkaŭ 10%.
Dum la bakado, la materio sufera profundajn fizikajn kaj kemiajntransformiĝojn, la sablo (kvarco) iĝas vitro, novaj kristalretoj aperas, kaj la tutaĵo iĝas malmola kaj akvo-imuna.
La temperaturo devas poste malrapide malkreski.
Bone kuirita aĵo restas porhava sed rezistos ĉiame je la malsekeco (tegoloj, akvujoj, tuboj). Tiu poreco estas utiligataen trinkaĵujoj tiel nomataj alkarazo: la vaporiĝo de la likvo, likinte tra la argilporoj malvarmiĝas la entenon de la ujo.Nuntempe, oni bakas argilon en elektraj aŭ gasaj bakujoj, aŭ per sun-energio sed tradiciaj metodoj permesas baki argilon en bakujo per seg-polvo de ligno; laŭ tiel nomata "primitiva bakado".
"Ŝamoto" (aŭ ŝamota tero) estas argilo entenanta grajnojn el pulvorigita jam bakita argilo. La efiko de tiuj grajnoj estas fari la teron malpli knedebla, pli raspa, do malpli facile laborebla. Sed ili plifortikigas la argilon: Ĝi povas elteni pli alt-temperaturan bakadon sen "flui", kaj post la kuirado, la grajnoj blokas la mikroskopajn fendetojn, kiuj, propagante, estigus ekrompon. Bakate, la tero ellasas malpli da akvo-vaporon, kaj malpli malgrandiĝas, ĉar parto de ĝi estas jam kuirita. Plie, la ŝamotaj grajnoj, pligrandigante la porecon de la argilo, faciligas la vapor-ellason, kaj permesas al la peco esti pli dika sen danĝero diskrevi. (peco el argilo entenante pli ol 30% da ŝamotaj grajnoj povas esti bakita eĉ plena)
Eĉ seka, la nekuirita argilo entenas
multe da akvo ene de siaj kristaloj (tiel nomata: akvo de
kristaliĝo). Dum la komenco de la bakado, egega kvanto da
akvo-vaporo ellasiĝos tra la poroj de la tero. Jen la kialo,
por kiu la peco devas ĉiam esti kava. Se la peco
estas masiva, kvanto enkoraŭ pli granda da vaporo devos
ellasiĝi tra malpli granda surfaco, tio estigos troan premon en
la plej malgrandaj fedetoj, kavaĵoj, interspacoj en la argila
maso, tiam la peco riskas diskrevi.
Same, se la peco estas kava, sed kun parietoj tro
dikaj, aŭ sen aperturo por la vapor-ellaso, ĝi riskas
diskrevi dum la bakado.
Se vi timas, ke via peco estus tro dika, vi povas
plur-foje trapiki ĝin per nadlo, vi tiel boros kanaletojn tra
kiuj la vaporo eliros.
Vi povas ankaŭ uzi
ŝamotan teron, pli "eksplod-imuna": Peco el
argilo entenante pli ol 30% da ŝamoteroj povas elteni la bakadon,
kvankam estante plena.
Prenu 2 vitrajn platojn kies supraĵo estu
pura kaj glata. Metu guton da akvo sur unu kaj alpiku la duan sur
gî. La du platoj forte adheros pro kemiaj ligoj inter vitro kaj
akvo (tiel nomata: hidrogena ligo, ŝuldita je la elektra kampo
de la hidrogenaj atomoj). Vi povas glitigi la platojn unu sur la alia
kun malforta froto, sed vi devas forte tiri por malgluigi ilin
perpendikulare je iliaj plano
Sammaniere, la mikroskopaj platformaj argilaj
kristaloj sufiĉe adheras unuj al la aliaj por koherigi la
tutaĵon, sed la inter-glitado de la kristaloj pernesas, ke la
argila maso estu knedebla.
Vortaro pri kelkaj raraj (aŭ eĉ tujkreitaj) vortoj pri la argilo.
Por fari argilaĵo, kies nigra patino memorigas gagaton, nigran arĝenton aŭ nigran marmoron, sekvu la jenajn etapojn:
- Antaŭ la bakado: zorge poluru vian pecon.
- Post la bakado, ŝmiru vian pecon per nigra ciro kaj frotu ĝin per pulvoro de grafito.
1: Polurado de la peco.
Estas preferinde, ke la argilo estu malhela aŭ nigra. Se via argilo estas blanka, engobu la pecon per nigra engobo (likva argilo, entenante mangan-oksidon)
Kiam via argilaĵo estas duone-seka, malmola kvazaŭ ledo, milde kaj daŭre frotu ĝin per ronda, glata, malmola objekto. (ekzemple: dorso de kulero, vitra globeto, vitra stangeto, kies finon oni fandis por formi buleton...). Zorge frotu ĉiujn lokojn de la peco, eĉ en la anguloj (uzu objekton sufiĉe malgrandan por eniri en ĉiujn konkavaĵojn).
Vi devos daŭre froti, ĝis kiam la peco ŝajnu tute glata, kvazaŭ vitreca. Atentu: vi devas ne engobi jam poluritan pecon, ĉar tiam vi malpolurus ĝin.
Lasu ĝin finseki, baku.2: Ŝmiro per ciro kaj grafito.
Bakite, la argilaĵo ŝajnos malpli glata, ol kiam ĝi estis kruda. Tio estas normala: fandita kalko elsorbiĝis el la argilo kaj malglatigis la pecon.
Ŝmiru la argilaĵon per nigra ŝua ciro kaj briligu ĝin. Tion farinta, vi devos ne timi, malpurigi al vi la fingrojn. Ŝmiru la ekstremaĵon de via fingro per ciro, kaj kovru ĝin per pulvoro de grafito (kiun vi povas ricevi, frotinte plumbagon de krajonon sur fajlilo aŭ smirga papero). Frotu nun la argilaĵon per via ŝmirita fingro: maldika tavolo da grafito tiam tegos la argilon kaj donos al ĝi malhelajn rebrilojn kvazaŭ nigra arĝento aŭ gagato.