COACTIO, - ONIS. (L: 0979).

A: contraint. F:contrainte. G: Zwang. H: coacción. I: coerzione. P: coacção, coerção. R

 

1. Latina vorto, kun signifo de perforto (vd), altrudo (vd), premdeviga. El la verbo coacto, -tum, -are.

 

  1. Coactio estas devigo fare per rimedo deviganta.

3. Specoj. Laýforme, pluraj vidpunktoj povas klasifiki la specojn de coactio.

Gravas la distingo inter internaj rimedoj kaj eksteraj rimedoj de coactio. Coactio okazas per internaj rimedoj, kiam iamaniere io devigas iamaniere la liberan volon.

Okazas coactio per eksteraj rimedoj, per la socia interago . Tiu coactio fare de la socio estas redividata per difuzaj rimedoj - kiel per uzoj, kutimoj, øenaj situacioj, publika opinio, - kaj per organizitaj rimedoj, - kiel per leøoj, reglamentoj.

 

4. Laýmaterie, specoj de coactio per la afero en kies kampo øi okazas. Ekzemple, politika, religia, kultura.

E. Pauli.

 


COGITO, ERGO SUM. (L: 0980).

 

1. Latina esprimo, laývorte Mi pensas, do mi ekzistas, de Kartezio (Diskurso pri la metodo, IV, 1637) . Tiu esprimo troviûas en la latina eldono de Diskurso kun antaýmeto, laýjene: Ego cogito, ergo sum, sive existo.

 

2. Per preskaý egala esprimo pri la mio jam Aýgusteno el Hipono (354-430) provis montri la fakton de la origina certeco (Civito de Dio, XI,l6). ...

 

3. Senpera realismo pri la interna mi. Per tiu fama esprimo - cogito, ergo sum - Kartezio sinteze esprimis sian manieron de pruvo de la gnoziologia fundamenta problemo pri la memcerteco, kiel deirpunkto de la ceteraj certecoj. Mi mem reale ekzistas, æar mi rekte konstatas tion:

"Mi avertiûis, ke, dum mi volas tiel pensi, ke îio estas falsa, nepras ke mi, kiu ûin pensas, estu io. Kaj rimarkinte, ke îi tiu vero: mi pensas, do mi estas, estas tiom firma kaj tiom certigita, ke îiuj plej ekstravagancaj supozoj de la skeptikistoj ne estas kapablaj malstabiligi ûin, mi ekjuûis povi akcepti ûin, sen skrupulo, kiel la unuan principon de la filozofio, kiun mi serîas" (Diskurso IV).

 

La penso estas la esenco mem de homo, la reala substanco de la individua animo. "Mi estas io, kio pensas" (Meditoj II, 6).

Pri la kartezia metodo de solvo, multaj malakordis. Unuj opinias, ke ekde la pura penso oni ne povas fari la transiron al la reala ekzisto; sekve nur restas la neobjektivaj fenomenoj, kiel proponis la fenomenismo de Hume kaj la apriorisma ideismo de Kant.

Aliaj, reformulis la metodon, avertante ke la penso atingas rekte la eksteran objekton, la entecon, kaj daýre restas realistoj. Sed unuj, kiel Kartezio mem, fariøis peraj realistoj pri la ekstera mondo, dum aliaj restis senperaj realistoj, laý la tradicia realismo de la klasika filozofio kaj de la skolastikistoj.

3. Kartezia pera realismo rilate la eksteran mondon.En la doktrino de Kartezio oni ne rekte konas la eksteron kiel eksteran realon. La unua kono estas pri la realo de la mia mi. Koncerne al ekstero, æio restas fenomenoj, pri kio nur poste malrekte Kartezio faros la pruvon, ke ili efektive esprimas la realon.

Æar Kartezio establis la realon de la mio, li povis krei almenaý internan realismon. Li ekzemple, pruvis la ekziston de reala Dio.

En la sekvo Kartezio asert is ke Dio kreis en mi ideojn (denaskajn ideojn), kiuj estas veraj reprezentoj de la ekstera mondo. Dio ne faris tion por erarigi min, æar Li estas bona kaj verema. Jen la pera realismo de Kartezio, kontraste al senpera realismo de tiuj, kiu asertas ke la fenomeno de la kono rekte estas samtempa reala atingo de la eksteraj objektoj.

E. Pauli.

 


COMBINATORIA. Ars... (L: 0981).

 

1. Latina esprimo, signifanta kombinatorika (vd) arto, uzita de Leibniz (1646-1716), por nomi sian projekton pri scienco, kies deirpunkto estus universala karakteristiko (vd).

 

2. Imagis Leibniz la eblecon krei signon por æiu primitiva ideo, kaj ke, per la kombino de tiuj signoj, estus eble formi æiujn eblajn kombinitajn ideojn.

La sugesto de tiu projekto jam aperas en Ars Magna (vd L: 0512), de la mezepoka Raimundo Lullus (æ.1235-1315/6), kaj estis ricevinta novajn esplorojn je la 16-a kaj 17-a jc., - žus antaý Leibniz - de Agripa de Nettesheim (1486-1535), A. Kircher, P. Gassendi, G. Dalgano.

Post la Arto de kombino de Leibniz, novaj esploroj pri la temo faris Christian Wolff kaj Lambert.

E. Pauli.

 


COMPLUTENSIS. (L: 0982).

1. Rilata al la romia Complutum, poste Alcalá de Henares, en la provinco de Madrido.

2. La universitato Complutensis estis kreita en 1508, iniciate de Francisco Jimenes de Cisneros (1436-1517), antaý ke Madrido fariøus definitiva æefurbo de Hispanio, en 1561. La universitato complutensis translokiûis al Madrido en 1836

Æiutempe tiu universitato estis grava kultura centro, elstara en la hispana historio de la filozofio (vd 2763-401).

E. Pauli.

 


COMPOSSIBILIS (L: 0983).

A: F: compossible. G: H: composible. I: P: compossivel. R:

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al kune eblaj, kaj per kio estis tradukata la greka F L < * L < " J ` H . Rimarkis Goclenius ke la terminoj compossibilis kaj compossibilitas estas barbaraj kaj evitendaj en la latina.

 

2. Leibniz (1646-1716) uzis la vorton compossibilis, por averti, ke æiuj ebloj ne estas samtempe eblaj.

 

3. Kompreneble, en Dio mem æiuj ebloj estas samtempe eblaj, sed en maksimuma grado, kiel intensive infinitaj.

En finitaj aferoj okazas la ebleco de gradoj, kapablaj esti inter si kontraýaj gradoj. Kontraýaj gradoj ne eblas esti kunaj. Principe, unu esenco rifuzas la alian, kaj sekve æiu eblas esti aparta. La limigitaj esencoj estas en stato de antitipio (vd), per kio unu ne permesas eniri en la lokon de la alia.

E. Pauli.

 


CONATUS (L: 0984).

1. Latina esprimo, signifanta strebon, deziron, tendencon, instinkton, volon al memkonservo, kaj per kio estis tradukata en Renesanco la stoikan Ï D : Z (DL., VII, 85).

 

2. Conatus estas la tendenco de æiu esto al memkonservo. Tiu tendenco al la memkonservo estis esplorata de la stoikistoj kaj modernepoke ekde Spinoza, pri la ento øenerale, kaj de Leibniz kaj Th. Hobbes pri la materiaj energioj.

3. Principe, la afero reduktiøas al la øenerala propražo de la ento kiel bona. Estas bono tio, kio valoras por la ekzistanto. Ekzisti, jen la plej grava bono. Sekve, æiu deziras ekzisti kaj strebas konservi la ekziston. Same sentoj de feliæo kaj æiuj aliaj sentoj estas parto de la sama granda kunteksto de conatus.

La tendenco de memkonservo fariøas konscia en raciaj estažoj, kaj estas en la homo la volo mem.

En animaloj øenerale, conatus estas la instinkto (vd).

Eblas interpreti, ke conatus en fizikaj estažoj estas la inercio. Ordinare oni rigardas la inercion per la supraža aspekto, de konservo de senmovo, kiam la afero ne estas en movo, aý de konservo de movo, kiam la afero estas sen movo. Sed tiu kompreno de la inercio estas nur priskriba de la ekstera observo de la sentoj. Inercio devas esti rigardata kiel io pozitiva, enkadre de la ideo de conatus.

Certamaniere, antitipio estas speco de conatus, en la senco de rezistemo al penetro de aliaj en la saman lokon pro tio ke loko estas io pozitiva determino de la afero mem.

E. Pauli.

 


CONCOMITANS. (L: 0985).

A: concomitance. F: concomitance. G: Konkomitanz. P: concomitância. R:

 

1. Latina esprimo, signifanta kuneokazanta, aý kuneakompananta (vd), per kio Stuart Mill nomis al la 4-a induktiva metodo (vd), - akompanantaj varioj, - de la eksperimenta esploro.

 

2. Regulo: "Fenomeno, kiu varias æiufoje, kiam alia fenomeno varias, estas la kaýzo aý la efiko de tiu fenomeno, aý estas ligita al øi per iu fakto de kaýzado" (S. Mill, Logic, III, 8 ' 6).

Ertamaniere la aliaj induktivaj metodoj reduktiøas al tiu æi, aý æiuj reduktiøas al unu fundamenta induktiva leøo.

E. Pauli.

 


CONCURSUS DEI. (L: 0986).

 

1. Latina esprimo, enkondukita de mezepoka skolastiko, ekvivalenta al dia kunkaýzo (vd).

 

2. Concursus Dei, aö dia kunkaözo, estas la kreiva ago fare de Dio, samtempe ke la finita kreitaëo agas. Dum Dio kreas Li agas interne de la kreitažo, kaj tiu kreitažo restas ekzistanta, pro tio ke la dia ago ne æesas. Kiam, poste la kreitažo mem agas, tiu nova ago fariøas kun la samtempa partopreno de Dio. Jen la kunkaýzo.

Dio kunkaýzas la agon kaj la efikon. Ekzemple, dum homo pensas kaj havas penson, Dio samtempe faras ke tiu homo pensu kaj ke ke la penso okazu.

Same, en la naturo ûenerale, dum, ekzemple, la bovo manûas, Dio faras ke li kapablu manûi kaj ke la manûaûoj fariûu tiaj.

 

3. Doktrino. Kompreneble, se oni enmetas Dion en la mondokoncepto, tio devas esti farata filozofie kohere.

Efektive, kaözado estas io ne facile akceptebla, pro la malfacileco klarigi kiamaniere povas aperi io nova en la kampo de la enteco.

Jam la eleana antaýsokrata skolo de Parmenido perceptis tiun malfacilaëon, kaj simple neis la kreadon.

Simplaj homoj parolas pri Dio, sed ne kohere. La doktrino pri la dia kunkaözo estas unu el tiuj postuloj de la kohereco.

La koncepto de dia kunkaözo postulas atenton al la koncepto, per kio Li estas konceptata kiel kreinto (vd). Nur en tiu kazo la koncepto de dia kunkaözo havas sencon.

Principe, se Dio estas postulata kiel kreinto de la ento,- îar en tiu kazo la ekzisto nur eblas per Li, - la resto devas esti kohere klarigata per tiu principo.

 

Tri apartaj aspektoj aperas en tiu doktrino:

La du unuaj aspektoj estas antaýsupozoj de la tria, kaj do nur per la rekta kompreno de la du unuaj oni komprenos korekte la trian.

 

4. La kreo estas ago malfacile esti komprenata. Ordinare oni rigardas la kreon per la magia formo. Dio kreas magie, ekzemple, se li nur volas, kaj antaý Li aperas la kreitažon. Estas tre magia rigardo, priskribi al Kreinto, kiel diranta vorton, kaj tuj aperas la kreitan aferon.

Dio kreas per forto de la dia potenco. Efektiva volo estas potenco, kaj ne nur decido. Jen, Dio estas efektiva volo kiel potenco. Kreo ne povas esti konceptata kiel magia rezulto de la dia volo, sed kiel reala efiko de tiu dia potenco. Potenco estas fizika kapablo. Jen kiel Dio estas Kreinto. Per tiu potenca maniero esti kreinto, okazas ke Dio kaj la kreitažo estas unu en la alia. Sekve, ili ne estas apartigataj unu de alia.

Dum Dio konservas la mondon kiel konstantan ekziston, ankaý tio fariøas kiel fizika potenco de Dio. La konservo de la mondo bezonas en tiu kunteksto la konstantan aö kontinuan kaýzadon (vd 4113), latine creatio continua (vd L: 0994), fare de Dio, kiu, do, ne nur kreis, sed aldone konservas.

Sen tiu konservo, la finitaj kreitaëoj simple malaperus, kaj estus ne ebla ilia finita ago.

 

Certamaniere, Dio ne estas aparta, sed parto de la tuta sistemo, sed tiel îefa, ke la tuta realo restas preskaý nur Dio. Jen kiam monismaj kaj dualismaj sistemoj preskaö kunfandiûas.

 

5. Oni rimarku pri la kunkaýzo, post la fundamenta kreo kaj post la konservo:

a) La kunkaýzado ne estas aldona helpo kaj fortikigo de la ago de finita kreitaëo. Estas ankaý kaýzado tute fundamenta rilate la entecon, kiu kune kaýzas, sed je io tute nova.

Pro tio, la menciita kunkaözo ne nomiûas adekvate helpa kaýzo. La kunteksto (enkadre de la doktrino pri la kreo) estas, ke en îiu ago okazas iu enteca novaëo, kies kreo ne povas esti simple atribuata al finita kaýzo. Tiu kreo, kiel kreo, nur Dio povas fari.

Tomaso el Akvino emfazis tiamaniere la dian kunkaýzon, ke tiu lasta, - la dia kaýzo, - estas konsiderata eî pli efika ol la parto de la finita kaýzo (Sum. teol., II, I, q. 19, a. 4).

 

b) La ago de Dio okazas ekde la eterno kaj konserviûas senïanûe por îiam. Sekve, la tiel nomata concursus Dei identiûas kun la ago mem de la kreo. Ekde de la eterno jam okazis la kunkaýzo, malgraý la rezulto okazas nun aý okazos ankoraý estonte.

Nur per abstraktado oni distingas inter la tri: kreo, konstanta konservo de la mondo, concursus Dei.

6. Gravaj malfacilaëoj rezultas el la doktrino pri la dia konstanta kunkaýzado, îar Dio partoprenus, iamaniere almenaý , en la malperfekteco de agado de la kreitaëoj, eble eî en la malbono kaj en la konservo de la malbono.

Por mildigi la problemojn de la dia kaözo, kelkaj, ekzemple Durando el St.-Pourçain kaj Pedro Aureolo, el la 14-a jc., asertis ke Dio nur kunkaýzas per ûenerala kaýzado, kaj ke la apartaj detaloj apartenas al kreitaëoj; Dio donas al tiuj îi la necesan forton, îefe de la konservo, ili sufiîe kapablas por per si mem libere agi. Je la 16-a jc Luis de Molina (1535-1600) ankaö mildigis la kunkaözon de Dio.

Inverse, aliaj simple akceptas la antaödeterminismon, foje eî kun antaödestinon. En tiu kunteksto situas ankaö îiuj monismaj sistemoj, jen spiritualismaj, jen materiismaj. Enkadre de la skolastiko, Domingo Bannez (1528-1604), emfazis la kunkaözon de Dio.

 

7. Karteziaj filozofoj esploris rekte la problemon pri dia kaýzo. Kartezio mem dependigis îion de la volo; laö tiu volismo (vd) de dia volo dependas la logikaj principoj, kaj de dia volo dependas la eterneco de la animo, kiu do ne estus per si mem senmorta.

Arnold Geulincx (1624-1669) kaj aliaj kartezianoj, inkluzive Leibniz, proponis la okazismon (vd), tio estas, nur Dio agas en la ekstera reala mondo; kiam ni agas, okaze de nia ago, okazas ekstere rezultojn kreitajn de Dio. La argumento estis ke, per analizo, nenion oni trovas en la homa ago, kiu permesus atribui al ûi eksterajn efikojn.

En la kazo de la doktrino pri la absoluta dependo de îio rilate la dian kaözecon, kaj do ankaö certamaniere de la malbono. La mildigo okazas per la relativeco de îio. Se io montriûas unuflanke malbona, estas tamen bona en alia flanko. Laö averto de Leibniz, ombro estas manko de lumo; kvankam manko de lumo, aliaflanke ombro estas tamen iom da lumo. Pluraj aliaj aferoj estas ne tiel malbonaj, kiel ili estas interpretataj de la homoj.

 

8. Efektive, kaözado, - kiel jam avertite de la eleanoj, kiuj neis øin, - estas io ne facile akceptebla, pro la malfacileco klarigi kiamaniere povas aperi io nova en la kampo de la enteco.

La doktrino de kunkaýzo favoras al panteismo, kiun la karteziana Spinozo fakte proponis.

 

Dume, alial foriras el la problemo per la subjektiva interpreto. David Hume (1711-1776) neis la kaösecon, kaj proponis fenomenismon (vd).

Kant proponis ke kaözo kaj efiko estas aprioraj formoj de la inteligenteco. Oni pensas atribuante tion al la eksteraj aferoj, sen ke ili estas, nek eksteraj, nek interligitaj per kaýzo kaj efiko.

Sekve, la logikeco nur funkcias en la menso, kaj ne ekzistas ektere en la aferoj.

 

9. Metafizika afero. En la kunteksto de la doktrino de kunkaýzo, neniu kreitaëo rekte perceptas tiun kunkaýzon pere de kio ûi ricevas la dian agon.

Efektive, la kunkaýzo ne estas parto de la subjektiva ekzisto. Nur apartenas al objektiva ekzisto de la kreitaëo.

Oni scias pri la kunkaözo nur per raciaj argumentoj, ne per rekta konstato. Se tiu kunkaýzo de Dio estus rekte spertata, oni povus diri ke ankaý Dio mem estus nature rekte konata de la kreitaëoj, sen neceso la malrektaj vojoj de la argumentoj. Ankaý se okazus miraklo fare de Dio, tiu miraklo okazus nur kiel mirinda okazaëo; pere de argumento, oni dirus ke Dio faris ûin. Rekte pri la miraklo mem oni nur perceptas la fenomenon.

Tamen, kelkaj mistikuloj kredas, ke ili rekte spertas Dion, kaj ke ili rekte ricevas revelaciojn. Efektive, ili rekte nur atingas fenomenojn: lingvaëo kaj figuro. Pro tio, nur per rezona interpreto ili povos garantii, ke tiu lingvaëo enhave estas revelacio (vd), kaj ke la figuro estas aötenta vizio (vd). Jen malfacila tasko, kiu tamen estas strikte postulenda de tiu, kiu venas al ni kaj diras - mi ricevis la vorton de Dio kaj vidis Lin.

E. Paöli.

 


CONCUPISCENTIA. (L: 0987).

1. Latina nomo de la sensa sento, derivita el concupiscere (= arde deziri), kontraste kun la spirita sento. Ekvivalenta al kupideca (vd) (vortformado ekde Kupido).

Neologisme eblas ankaý : konkupiïi (= deziri per sensa sento); konkupiïo (= sensa sento); konkupïieco (= sensa sento dirite abstrakte, en la senco de la latina concupiscentia.

 

2. Konkupiscentia estas arda psika sensa stato..Kompare, senti estas pli ûenerala kaj delikata ol konkupiïi.

Cetere, konkupiïi estas pli faka. Ordinare homoj ne distingas inter senti kaj rezultinta psika stato nomata sento. Pro tio, en ordinara parolado sento havas du kuntekstojn: esti percepto kaj psika stato.

Konkupiïeco (vd) neniam estas percepto, nur psika stato, kaj aparta psika stato de ne spiritaj impulsoj.

 

La supozo estas ke ekzistas du genroj de sento, tiu situanta kiel stato nur de spirita kapablo kaj tiu kun partopreno de la korpo, pere de la sensoj. Aristotelo faris tiun distingon (Ret. I, 11. 1369 b 33), kiu estas menciita de Tomaso el Akvino, por nomi la duan specon concupiscentia (Sumo th. II, I, q. 30, a. 1).

E. Pauli.

 


CONDORCET. Paradokso de... 0988.

(vd Jacob). Rilatas al paradokso de Arrow (vd).

 


CONFESSIO FIDEI. (L: 0988).

 

  1. Latina esprimo ekvivalenta al kredkonfeso (vd).

2. Confessio signifas rekoni ke io estas tio, kio fakte estas. En tiu senco oni konfesas pekon kaj apartan kredon.

Nuance, konfeso supozas antaýan reziston pri la rekono. Pri religiaj doktrinoj homoj estas ofte dividitaj kaj polemikas. Interkonsento fariøas per publika deklaro nomata konfessio, kiun la subskribintoj rekonas esti la definitiva formo.

Je la komenco de la kristana eklezio, post multaj interkonsentoj, fariøis okaze de la Koncilio de Niceo (325), sub la protekto kaj influo de la imperiestro Konstantino la Granda, la Kredkonfesio de Niceo, kies teksto rekte kontraöis arianojn.

Nova grava interkonsento fariøis per la Kredkonfesio de Augsburgo, redaktata de Melanchton en 1530, akceptata de la Imperio okaze de la Paco de Aýgsburgo (1555); tiu konfessio entenas la fundamenton de protestantismo, kontraste kun la Romkatolika Eklezio, kiu siaflanke prezentis la Tridentinan Kredkonfeson, redaktita okaze de la Koncilio de Trento (1545-1563).

 

3. Principe kredkonfesoj havas almenaý la avantaøon organizi la diskutadon kaj solvi publikan ordon de grupoj.

Tamen, en si mem, interkonsento ne estas definitiva kriterio de vero. Efektive, la vero povas esti pli facile kun la plimulto. Tamen, foje øi estas kun la malplimulto.

Kristanaj koncilioj kutime decidis per voædonado, kvazaý estus eble decidi pri la vero de dogmoj simple per kvanto de balotantoj kaj nombroj. Efektive, oni nur scias kiom da voædonojn ricevis æiun tezon.

E. Pauli.

 


CONFIGURATIONISM. (A: 0988).

Angla nomo por la germana Gestalt , foje ankaý dirata forma psikologio.

 


CONSENSUS. (L: 0990).

Latina esprimo, ekvivalenta al interkonsento (vd 3584).

Neologisme: konsenso (vd 3582).

 


CONSEQUENTIS FALLATIA. (L: 0991).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al trompo de la konsekvenco.

 

2. Per consequentis fallatia estas avertite, ke ne îiam validas la inverso de la argumento:

se el la antecedento sekvas la konsekventon, inverse kaj revene, el la konsekvento ne sekvas la antecedento.

Jen do, sofismo:

"Se el A sekvas B, tiam el B sekva A" (Arist. Sof. 5. 167b 1).

E. Pauli.

 


CORNUTUS. (L: 0992).

 

1.Latina adjektiva esprimo, ekvivalenta al korna, havanta kornojn, el cornus, -us (korno). Koresponda grekaj formoj: 6 X D " H (= korno), 6 , D " J f * 0 H (= korna, kun korno).

 

2. Cornutus estas priskriba nomo de sofismo de Eýbulido (postsokrata filozofo), en kiu la konfuzo okazas en la unua premiso

"Tio, kion vi ne perdis, vi havas; vi ne perdis la kornojn; do, vi havas ilin" (D. Laerta, VII, 17).

Komparu kun la falacio de konsekvento (vd 2086).

E. Pauli.

 


CORPUS JURIS. (L: 0993).

 

1. Latina esprimo, corpus (= korpo) estas nomo de kolekto kompleta de juraj dokumentoj.

 

2. Tiusence estas konata kiel Corpus juris romani (= Korpo de romana juro) la kolekto de 4 libroj, kreitaj sub la romia imperiestro Justiniano: Pandektoj, Kodo, Institucioj, Noveloj.

 

Romkatolika Eklezio disvolvis siajn leûojn sub la titolo Corpus juris canonici (= Korpo de kanona juro).

E. Pauli.

 


CREATIO CONTINUA. (L: 0994).

Latina esprimo ekvivalenta al kontinua kreo (vd 4335), uzata por signifi aserti, ke Dio ne nur kreas, sed samtempe konservas la kreitaëon.

Nuance, la esprimo concursus Dei (vd L: 0986) signifas ke, kiam la kreitaëoj agas, samtempe Dio helpe agas kun ili.

 


CREDO QUIA ABSURDUM. (L: 0995).

 

1. Latina frazo, kun signifo "Mi kredas îar absurda" (vd 4215), kiu estas atribuata al Tertuliano, kristano de la 3-a jarcento, kaj kiu tamen ne troviûas en lia verkoj.

 

2. Kiel hiperbolo, la frazo Credo quia absurdum sufiîe draste kaj energie esprimas la ideon de Tertuliano pri kredo apogita sur fakto.

La distingo inter teologio kaj filozofio estas reliefigita de Tertuliano, avertante ke la teologio apogiûas sur la revelacio kiel fakto, kaj ne sur la filozofio, kiu do ne estas lia îefa celo.

Tamen, Tertuliano ne asertis, ke la filozofio estas rekte kontraö la teologio. Efektive, ja, la teologiaj doktrinoj de Tertuliano ricevis la almeton de raciaj prikonsideroj. Estas ankaý teologiaj temoj kun filozofiaj konceptoj, ekzemple tiuj de la dia triunuo.

E. Pauli.

 


CREDO UT INTELLIGAM (L: 0996).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al "mi kredas, por ke mi komprenu" ( vd 4216), kiu gvidis la raciigitan skolastikan teologion de Anselmo el Canterbury (Proslogio, 1).

2. Anselmo kontribuis por la racia studo de la religio, kontraste kun aliaj kiuj ekde de Tertuliano kontraýstaris la filozofian influon. Malgraý diru la principo ke sufiæas la kredo, øi proponas ke aldone oni klarigu filozofie la temojn de la kredo.

 

3. Malgraý la averto favore de la racio en teologio, la principo credo ut inteligam ne sufiæe avertas pri la antaýeco de la filzofio pri religio.

Pricipe, antaý ke teologio havu lokon, necesas la filozofio pri religio, por starigi korektan nocion pri Dio. Estas ja religio øenerala rigardo pri æio, kaj tiu rigardo devas esti korekta, precipe rilate Dion. Same pluraj aliaj filozofiaj konceptoj kaj sciencaj nocioj estas necesaj.

E. Pauli.

 


CURRICULUM, -I . (L: 0997).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al îarreto, malgrandigo de currus (= îarro). Kaj jam estis uzata en la latina por signifi la spacon kie oni kuras, kaj jam ankaý figure por signifi spacon de vivo, biografion, ekzercon de la menso.

 

2. Hodiaö curriculum restas ankoraö uzata erudicie por signifi sinsekvon de elementoj.

Direblas curriculum vitae, se la sinsekvo de informitaj elementoj estas pri homa individuo, rilate la personan situacion enkadre de profesia preparo, kaj faroj kapabaj taksi la homon (bone aö malbone).

 

3. Curriculum de kurso, estas la planita sinsekvo de studobjektoj ministrataj en lernejo (vd ...g090).

E. Pauli.