JUNTO. 3533.

A: joint, jointing, join. F: joint, jointur. G: Junktur. H: juntura, claval. I:giuntura. P: juntura. R:

 

1. Etimologie, junto devenas el la latina junctio.

Substantiva radiko. Vortformoj: junto, junti (tr), disjunto, disjuntiva.

Proksima radiko: konjunkcio.

 

2. Junto estas kuniga interspaco inter kunigitaj afero, aý la kunigo mem.

Jen fundamenta nocio per kiu estas komprenigataj æiuj kunmetoj.

Sed tiuj juntoj estas kutime rigardataj per apartaj specoj, kaj kiuj sekve estas pli specife nomataj, aý enkadre de la sama vortradiko, kiel en disjunto (vd), disjuntiva (vd), aý per proksimaj radikoj, ekzemple, konjunkcio (vd), aý simple tute aliaj vortoj.

E. Pauli.

 


JUNA, - ULO, -ULARO. 3534.

Gr: < X @ H , -" , -@ < ; < , " < \ " H , -@ L ; < , ` J 0 H , -0 J @ H . L: juvencus; juvenis, -is; juventus, -utis.

A: young; young; youth. F: jeune; jeunesse. G: Jung; Jugend. H: joven; juventude. I: giovane; gioventù. P: jovem; jovem; juventude. R: (juniyj).

 

1. Etimologie, juna devenas el la latina substantivo juvenis (= junulo). El la malfrua latina adjektivo jovialis devenis la fundamenta adjektiva radiko de la postaj lingvoj

Adjektiva radiko. Vorformoj: juna, june, juneco, juneca, junigi, junulo, junularo, junulino, gejunuloj, maljuna, maljuneco, maljuneta, maljunigi, maljuniøi, maljunulejo, maljunulino, rejunigi, rejuniûi, junaûo, maljunaûo.

 

2. Juna estas pleneco de vivo, okaze de la unua fazo de vivo en plenaøeco.

Juneco supozas tion, ke la tempo de kreskado, - de infaneco kaj adoleskanteco, -, jam finiøis, kaj ke la plenaøeco ankoraý ne estas atingata de la perdo de fortoj.

Nuance, adolto, -eco emfazas la atingon de la prenkreskado, dum juna, -eco elstarigas la fortecon ankoraý ne atingata de la malhelpoj de daýra aøo.

Inkluzivas la juneco ankaý la psikan viglecon, kies ordinara manifestacio estas la gajeco, entuziasmo, kapablo por la heroeco, idealismo, kredo je la estonto, dediæo al lernado por la triumfo.

 

3. Junularo estas tuto de la junuloj, kaj kiu estas aparta tavolo de la socio. Gravas la junularo pro ties generacia signifo de proksima anstataýanto de la nuna adolta generacio.

 

4. Socie, junularo devas vivi sian junecon kiel duflankan situacion, - la nuntempan kaj la estontan.

Antaý îio la etapoj de la vivo estu vivataj en sia nuntempo; infano estu infano, junulo estu junulo, adolto estu adolto, maljunulo estu maljunulo.

Neniu vivu antaý æio por la estonto. Tiu inversio detruas la belecon de la vivo de siatempa generacio.

 

En tiu kunteksto de elstarigo de la nuntempo, la homa vivo estu antaý îio la surtera vivo.

Erare vivas asketo, kiu nur pensas pri estonta îiela vivo. Li estu asketo, sed sen perdo de la nuntempo en si mem.

 

5. La instruo kaj morala edukado de junularo havas unuflanke la facilecon de tiu aøperiodo de la vivo, pro la pli granda kapablo fiksi la informojn en la memoro kaj ricevo de novaj praktikoj.

 

Aliflanke la fleksebleco mem de la juna aûo faciligas la misformajn agojn kaj reagojn, ofte radikalajn kaj malkoheraj.

 

Junuloj zorgu almenaý en sia radikaleco ne uzi malbonajn rimedojn por atingi bonajn celojn. Okaze de entuziamaj protestoj kontraý sociaj malbona1/4oj, ne uzu la junuloj la malordon kiel rimedon de ago. Protestoj en si mem estas rajto de æiu homo surbaze de la libereco de opinio. Sed estas necese protesti sen malordo.

 

Pesimismaj opiniantoj kredas, ke la inklino de la juneco estas al malbono. Tio pli facile okazas, se oni ne zorgis pri eduko kaj instruado.

Pri la homaj problemoj ekde de juneco, jam legeblas en la Biblio:

"La penso de la homo estas malbona jam de lia juneco" (Genezo 8, 21).

La bibliaj libroj avertas kontraý la pekoj de la junuleco kaj neceso de ia bona formado (Libro de Ijob 20,11; Psalmaro 70, 5-17; Proverboj 22,16; Ecle 6, 18; 25, 5; 30, 11; Jeremia 3, 27; 2 Timoteo 2, 22).

E. Pauli.

 


JURA LOGIKO. 3535.

1. Kiel esprimo, jura logiko aperis unuafoje en 1615, iniciate de Schickhardus. Simile jam en 1588 estis uzata logiko de la juristoj, kaj poste logiko de juøisto, aý juøista logiko, aý ankoraý leøa dialektiko.

 

2. Pro tio, ke leøo estas ordinare øenerala, same kiel la leøoj de naturo mem, la aplikado fariøas per la sinteza metodo de la silogismo.

La kompetenteco de juristo okazas en du flankoj: kono de la leøo kaj silogisma kapablo de aplikado al individuaj kazoj.

Jurisprudenco (vd 3537) estas filozofio pri juro, kun emfazo en la interpreto kaj aplikado de la leøoj, precipe surbaze de la decidoj okazintaj en tribunaloj.

 

3. Historie, jura logiko jam estis avertita afero ekde la antikvaj juristoj. Citeblas precipe la romiana Cicerono (106-43 a.K.), aýtoro de Ad Trebatium topica.

Notindas ankaý Digesto, parto de la Corpus juris civilis, tiu æi rezulte de la kompilado, de la romiaj leøoj, fare dum la jaroj 530-534, iniciate de la bizanca Imperiestro Justiniano.

Dum Renesanco prosperis ne nur la intereso pri interpreto de la Biblio, fare de la protestanta Reformacio kaj de la Katolika Eklezio, sed ankaý de la leøoj øenerale.kaj kun aplikado de la logiko de Aristotelo.

E. Pauli.

 


JURISDIKCIO. 3536.

L: jurisdictio, -onis.

A: jurisdiction. F: jurisidiction. G: Jurisdiktion. H: jurisicción. I: giurisdizione. P: jurisdicção. R:

 

1. Etimologie, jurisdikcio devenas el la latina jurisdictio, kunmeto el jus, juris kaj dictio, -onis (= diro, elvortigo).

Substantiva radiko.

 

2. Jurisdikcio estas rajto agi nome de la leøo enkadre de difinita socio. Pli strikte, la senco de jurisdikcio estas juøi; sed la senco atingas la tutan publikan administracion.

3. Specoj. Laýforme, jurisikcio povas esti ordinara, - ligita al posteno, - kaj delegita, - ricevita de la enpostenigita aýtoritatulo.

Koncerne al vasteco, jurisdikcio povas esti universala, sed ordinare estas nur teritoria. En tiu kunteksto juridikcio signifas ankaý la teritorion de jura instanco.

 

4. Laýmaterie, jurisdikcio direblas pri la afero, al kiu specife rilatas la leøo. Laý la vidpunkto de la materia vasteco, jurisdikcio povas esti øenerala, en la senco de pri æio, aý esti limigata al aparta objekto, do al aparta juro.

Tiusence, la jurisdikcio de supera tribunalo estas pri æio, kaj havas nur apartan juridikcion la specifaj tribunaloj pri juøfakoj, ekzemple, tribunaloj pri familio, pri sporto, pri laboro.

E. Pauli.

 


JURISPRUDENCO. 3537.

L: jurisprudentia, -ae.

A: jurisprudence. F: jurisprudence. G: H: jurisprudencia. I: giurisprudenza. P: jurisprudência. R:

 

1. Etimologie, jurisprudenco devenas el la latina jurisprudentia, kunmento el jus (= juro) kaj prudentia. Tiu vorto estis uzata en la antikveco kun forta senco, kiel saøa kono pri la leøoj, kaj saøa kapablo apliki ilin.

Substantiva radiko.

 

2. Jurisprudenco estas scienco pri juro, inkluzive filozofio pri juro.

En kutima kunteksto, jurisprudenco diriøas ne nur kiel teoria kono de la leøoj, sed precipe pri kiel juro estis efektive interpretata de la tribunaloj. Tio signifas reduktado de la scienco pri juro al la oficiale akceptata scio; jen jurisprudenco æefe kiel pozitiva scienco.

E. Pauli.

 


JURISTO. 3538.

L: jurista, -ae.

A: jurist. F: juriste. H: jurista. I: giurista. P: jurista. R: (jurist).

 

1. Juristo estas specialisto pri juro, tio estas, pri la devigaj reguloj ordigantaj la rilatojn inter homoj, kaj pri juûaj aferoj.

Estas profesiaj juristoj la juûistoj, la advokatoj, la profesoro pri juro, la verkistoj pri juro.

 

2. La virto de juristo estas, en ûenerala kadro, scii pri la leûoj kaj ties apliko. En specifa profesio:

Se li estas juûisto (vd);

Se li estas advokato (vd);

Se li estas profesoro kaj verkisto, devas esti teorie kompetenta.

E. Pauli.

 


JURO (formalisme). 3540.

Gr: * \ 6 " 4 @ < , -@ L . L: jus, -uris.

A: law (legal system). F: droit. G: Recht. H: derecho. I: giure; diritto. P: direito. R: (pravo).

 

1. Etimologie, juro devenas el la latina jus (= juro, justeco), surbaze de la hindeýropa radiko ye-, kun fundamenta signifo esti sankta, sana.

Substantiva radiko. Vortformoj: juro, jura, juristo, kutimjuro.

 

2. Juro estas tuto de devigaj reguloj ordigantaj la rilatojn inter homoj.

Tiu juro per kiu estas regulata la homa socio estas sur iu bazo, pri kio temas aparte la filozofio, kun pluraj doktrinoj (vd 3141).

 

3. Specoj. Vastas juro, kaj necesas ordigi øin per klara distingo de pluraj specoj.

Laýforme, dividiøas juro en fundamentajn individuajn rajtojn kaj en rajtojn rezultintajn per intekonsento.

Okazas distingo inter natura juro kaj pozitiva juro. Kompreneble, estas natura juro tiu de la individuaj fundamentaj rajtoj. Estas pozitiva juro tiu rezultinta per interkonsento, sed samtempe akorda kun la natura.

Redivideblas laýforme la juøon per la maniero krei øin. Ekzemple, skribita juro rezultinta per klara interkonsento; kutima juro, rezultinta per la eventuala uzo.

4. Laýmaterie, juro dividiøas laýenhave.

Laý la vidpunkto de la enhava vasteco, estas øenerala juro kaj speciala juro.

Redivideblas speciala juro, ekzemple, en publikan juron kaj civilan juron.

Koncerne al publika juro, elstaras la redividon en en internacian juron (vd 3542) (jus gentium) kaj en nacian juron, kun elstaro de la konstitucia juro (vd 3544).

Kaj koncerne al civila juro, elstaras kelkaj redividoj en juron de la laboro, juron de la familio, juron de la entreprenoj, juron de la komerco, juron de la mono, juron de la kontraktoj.

Kompreneble, la laýforma kaj laýmateria dividoj de miksiøas en la sama teksto. Sed tamen esence la du vidpunktoj restas distingaj.

E. Pauli.

 


JURO (fundamento). 3541.

 

1. Æu la manieroj laý kiuj la homoj interrilatas havas iun fundamenton, per kiu ili fariøas devigaj? aý ili estas simple ne devigaj, sed funkciantaj foje nur kiel teknikon de funkciado, foje uzata laý la intereso, foje nur perforte devigataj de la plimulto, aý de diktatoro?

2. Natura juro. Komprenigi la juron kiel naturan signifas rigardi øin kiel propra1/4on, rezultintan, per forma efiko, de forma kaýzo. Tiu forma kaýzo estus la homa naturo, kies individueco postulus tiun jran situacion.

Kompreneble, rezoni tiel, nur eblas pere de la racionalisma filozofio ekzemple de Platono, Aristotelo kaj stoikistoj. Same direblas pri la moderna jusnaturalismo (vd 3548).

Kompreneble, racionalisma rezonmaniero ne eblas en empiriisma filozofio, kiu sekve ne povas kohere proponi per la sama vojo naturan juron..

 

En la sekvo, oni rezoni detale, por kompreni la bazojn de la juro kiel natura.

 

3. Kie pluras la individuoj en interrilato, æiu havas siajn individuajn rajtojn, kaj samtempe devas respekti la individuajn rajtojn de la aliaj.

La pruvo pri la individuaj rajtoj rezultas kiel forma efiko de la individueco mem. Ekde la momento, ke oni akceptas la ekziston de la individueco, tiu individueco havas kiel rezulton la rajton al la individueco mem. Alidire, æiu rajtas pri sia individueco, pri sia personeco, pri si mem.

Inverse, la individuo kun rajto pri si mem, devas kohere akcepti la rajton de aliaj individuoj respektive pri si mem.

 

4. El tiu fundamenta principo pri la individua rajto pri si mem deriviøas apartaj sinsekvoj.

Unue, la libereco de la individuo finiøas, kie komenciøas la rajtoj de la aliaj individuoj.

Due, æiu rajtas al sindefendo, rilate siajn proprajn individuajn rajtojn, kaj al individua prospero.

Trie, per interkonsento æiuj individuoj kiel agi rilate la limojn okaze de la interago kaj kiel agi cele al kolektiva prospero.

Ekzemple, se unu iras, kaj alia venas sur la sama linio, okazas limo okaze de la alveno al la sama punkto. Se tiuj du pensas nur pri la limo de iliaj rajtoj, ili simple haltas. Sed, se ili pensas pri kolektiva prospero de ambaý, ili faros interkonsenton, por ke unu povu antaýeniri per unu flanko, la alia per alia flanko.

 

5. En juro surbaze de la individuaj rajtoj estas elstarigenda la efektiva individua; naturo. Okazas distingo inter individuo kaj naturo posedata. Sed, la individuo estas nur termino de rilato, al kiu estas atribuata la naturo. Tiu individua rajtas do pri sia naturo, tiel kiel øi estas.

La æefa konsistigo de la homa naturo estas la racio, kaj ties kapablo libere decidi. Aldone, la homa naturo estas ankaý korpo kaj ties sano.

Metafizikaj detaloj ankoraý distingis la homon de Platono, de Aristotelo, de stoikistoj, de modernaj filozofoj.

 

6. Juro nur kiel forto antaýsupozas, ke ne ekzistas la individua devo per si mem. Restas nur la forto de institucioj antaýekzistantaj, kaj kiuj devigas la individuojn.

Juro estas nur la forto de la plimulto, aganta perforte, aý de malplimulto, sed sufiæe forta. Kompreneble, kun iom da racieco kaj atento al la interesoj de tiu pli forta plimulto, aý malplimulto sufiæe forta.

 

Tiel jam elpensis la grekaj sofistoj na ïtatan povon.

Kiel forto estas konceptata la juro enkadre de la monisma filozofio de Hegel. La Ïtato estas la plej alta historia realo, Dio mem.

E. Pauli.


JURO. Internacia... 3542.

1. Internacia juro estas laýmateria redivido de la publika juro, kontraste al interna publika juro, la konstitucia (vd 3544).

 

Konsekvence de la kreo de pluraj regionaj Ïtatoj, tiuj politikaj organiza1/4oj interrilatas, kaj devas unu respekti la rajtojn de la aliaj, kaj aldone pro tio ke, per kolektivaj agoj, ili povos pli facile prosperi.

 

2. Surbaze de la individua fundamenta individua rajto, homoj povas iri kaj veni ien ajj sur la terglobo, kondiæe ke ili faru tion per ordo. Pro tiu sama fundamenta individua homa rajto iri kaj veni, kaj havi hejmon, neniu popola grupo estas absoluta posedanto de sia teritorio.

Jen temoj, inter alie, de la internacia juro.

 

3. Historie, la esploro pri internacia juro okazas precipe ekde la komenco de la moderna epoko, jam antaý la divolviøo de la konstitucia. Elstaris la esplorojn de la nederlandano Hugo Grotius (1583-1645), aýtoro de De jure belli ac pacis , 1625.

 

Sisteme, oni devus krei unue la universalan politikan Ïtaton, kaj nur poste, kaj adekvate, administracii la aferon per regionaj Ïtatoj.

Sed antropologie la homoj evoluis ekde la individueco en direkto de la tribo kaj etna aý nacia Ïtato, por nur fine atingi la homaran senton, kies rezulto estos forta internacia sekureko kaj prospero.

E. Pauli.

 


JURO. Konstitucia... 3544.

 

1. Konstitucia juro difiniøas kiel unu el la materiaj partoj en kiujn redivideblas laýenhave juro (vd 3545,4).

La temo de konstitucia juro estas la konstitucio (vd), per kiu la individuoj kreas per interkonsento, politikan socion, kies celoj estas la kolektiva sindefendo kaj prospero, kaj kies ekstera formo estas la konstitucia leøo, en kiu restas difinata la strukturo de tiu institucio.

 

Kiel redivido, la konstitucia juro temas nur pri la plej esenca, kaj do sen la detaloj atingantaj æiujn interagojn de la individuaj civitanoj. Enkadre de tiuj limoj, la konstitucia juro estas dirata pri la publika juro (rekto pri la socio) kaj ne pri la civila leøo.

Denove, enkadre de la publika juro, øi restas nur en la interna publika juro (rekte pri la socia interkonsento rilate la individuojn), ne pri la ekstera publika juro (la internacia).

 

2. Takse. Gravas la konstitucia juro pro la komplekseco de la socio, - riæeco kaj malriæeco, kreskemo de la loøantaro kaj sekve de la problemoj, etnaj kaj kulturaj diferencoj, inkluzive ideologiaj.

La didaktika esploro de la konstitucia juro disvolviøis precipe, ekde kiam oni voædonis la Konstitucion de Usono, setembre de 1787, en Filadelfo.

Tiuj esploroj pri la konstitucia juro enhavas du flankojn, la pozitivan studon kaj la filozofian.

 

3. Politika filozofio, aý ideologio, influas la celojn difinendajn en la konstitucio, kaj sekve decidas pri la konstitucia juro.

En moderna liberalisma Ïtato, laý jusnaturalismo (vd 3548), la politika povo havas limojn, kaj reduktiøas al kolektiva sindefendo kaj prospero.

Pro tiuj limoj en la koncepto de la liberalisma Ïtato, la konstitucio ne povas decidi pri doktrinoj (ekzemple, religiaj), nek povas esti entrepreno de produktado (ekzemple, socialisme administri la ekonomion), nek estas instrumento de korporacioj.

Politikaj partioj zorgas pri la fundamentajn celojn de la Ïtato, kaj ne povas esti korporaciaj partioj (ekzemple de klasoj, kiel de laboristoj, de entreprenistoj, de agrikulturistoj, de aoartah religioj, de familioj per voædono, ktp).

 

Inverse, en alia politika filozofio, Ïtato estas korporativisma, kies plej konataj formoj estis tiuj de faïismo kaj komunismo, aý de dekstruloj kaj maldekstruloj.

Laý la elektata filozofio, aý ideologio, okazas do granda diferenco en la koncernaj konstituciaj juroj.

E. Pauli.

 


JURO. Romiana... 3546.

Jen nomo per kiu estas konata la civila juøo de la Romia Imperio, kaj kiu estas utiligata ankoraý nuntempe kiel historia fonto de la juro.

Per tiu nomo estas precipe nomata la Kodo de Justiniano, fare de 530-534, per ordono de la bizanca samnoma imperiestro Justiniano. Tiu Corpus juris civilis, inkluzivas la jenajn tekstojn:

- Institutiones;

- Pandectae (aý Digesto);

- Codex;

- Novelallae (168 leøoj de Justiniano).

E. Pauli.

 


JUS GENTIUM (L:3547).

 

Latina esprimo, jus gentium ekvivalentas al juro de la gentoj, aý nacioj.

Jen nocio preskaý la sama kiel internacia juro (vd 3542).

Tamen okazas diferencoj de evoluo inter la romiana jus gentium kaj la moderna juro internacia.

E. Pauli.

 


JUSNATURALISMO (N). 3548.

1. Erudicia moderna esprimo, jusnaturalismo estis vortformita per kunmeto de la latina jus (= juro) kaj naturalis (= natura).

Substantiva radiko.

 

2. Jusnaturalismo estas moderna doktrino pri la fondo de la juro sur la homa naturo, emfaze konsiderata kiel racia kaj libera.

Sekve de tiu liberalismo (vd) okazas la liberala Ïtato, per la toleremo je religio kaj per la limo de la politika povo. Jen precize la æefaj konkeroj de la moderna socio.

Okazas nur nuanca diferenco kun la principoj de la antikva natura juro, sed kun pli da emfazo pri libereco. Tiu insisto pri la libereco lasis la tutan leøaron enmane de la racia homo.

 

3. Enkadre de jusnaturalismo estas la esploroj de Ugo Grotius (l583-1645), Thomas Hobbes (1588-1679), Samuel Pufendorf (1632-1694).

E. Pauli.

 


JUSTA, -ECO, -ULO (*). 3550.

Gr: * \ 6 " 4 @ H ; * 4 6 " 4 @ F b < 0 , -0 H . L: justus, -a, -um; justitia, -ae.

A: just; justice, F: juste, justice. G: gerecht; Gerechtigkeit. H: justo; justicia. I: giusto; giustizia. P: justo; justiça. R:

 

1. Etimologie, justa devenas el la latina justus (= justa), siavice el jus (= rajto, leøo, juro).

Adjektiva radiko. Vorformoj: justa, juste, justo, justa1/4o, justeco, justigo (vd), justulo, maljusta, maljusta1/4o, maljusteco, maljustulo.

 

2. Justa estas komforma al la leûo.

En aparta kaj pli strikta senco, la romiana juro, laý la difino de Ulpiano, justa, aý justeco, estas "la konstanta kaj eterna volo doni al æiu, tion kio estas sia" (Digesto, I, 1, 10).

3. Justeco estas virto per kiu homoj agas laý la normoj.

Per la virto de justeco, fariøas la justigo (vd 3555).

 

Nuance, justico estas tiu instanco kiu efikige zorgas pri la justeco en la komunumo (vd 3553), dum justeco en si mem estas nur la komformeco al la leøo.

 

4. Justulo, en teologia senco, estas homo pia rekte atenta al la diaj leøoj, laý la koncerna kredo.

En la juda biblio estas nomataj justuloj Nohao (Gen 6,9), Abrahamo (Gen 15,16), Ijob (1,1), îar ili obeis Dion kaj kultis lin.

Foje, justuloj estas nomataj la israelidoj øenerale: Jdt 10, 8; Est 11,7.

En la kristana Nova Testamento estas nomataj justuloj la kristanoj vivantaj en la kredo (1 Kor. 25,34; Rom 1,17; Gal 3, 11).

E. Pauli.

 


JUSTICO. 3553.

A: justice, administration of law. F: justice, organisme de justice. H:

Vortformoj: klasjustico, justicministo, justicoficisto, ministrejo pri justico, justickancelario, justickonciliano, justicpalaco.

 

1. Justico estas la publika instanco, kies ofico estas la administrado de justeco (vd 3550). Jen la jurisdikcia povo (vd), distinga de la leûodona povo (vd) kaj de la ekzekutivo (vd), laý la divido fare de Montesquieu.

Estas ja justico parto de la socia kontrakto, celanta la garantiojn kaj la disvolviûon de la kolektivo.

 

2. En respubliko, la administrado de justico junkcias kiel sendependa ûenerala povo. Tiel okazas per konstitucia elekto, sed ne necese. Tiu sendependeco garantias, ke justico funkciu sen ûeno fare de aliaj instancoj.

E. Pauli.

 


JUSTIGO . 3554.

A: justification. F: justification. G: Rechtfertigung. H: justificación. I: giustificazione. P: justificazione. R:

 

1. Vortformado, e la adjektivo justa (vd 3550) kaj la sufikso -ig-o, esprimanta per si mem la efikon de la kaýzo, en tiu kazo de adjektiva radiko, ke iu estas en la stato esprimata de tiu radiko.

 

2. Justigo estas pravigo fariøanta, ke iu, ne estanta justa, fariøu justa, tio estas, konforma al leøo.

Nuance, pravigo elstarigas la konformon al vero, dum justigo emfazas la conformecon al leøo. Sed ambaý terminoj uzeblas en unu kaj en alia kampo, æar eblas rekoni la kuntekston.

 

3. Specoj. Laýforme, malsamas la specoj de justigoj, laý la vidpunkto al kiuj fariøas la konformo. ...

 

4. Laýmaterie, la specoj de justigo malsamas laý la aferoj justigataj. Ekzemple, religia justigo (vd 3555), kiel en justigo de kristano; scienca, jura, filozofia justigo (vd 3556), kiel en justigo de argumento.

E. Pauli.

 


JUSTIGO, EN RELIGIO, TEOLOGIO. 3555.

 

1. Justigo, en teologia kunteksto, estas la procezo, per kiu la animo puriûas kaj estas akceptata de Dio.

Pri la detaloj de la procezo de justigo malkonsentas la religiaj grupoj.

 

2. La justigo antaýsupozas, ke Dio kompensas la justulon kaj punas la maljustajn. Jen principo pruvenda.

Koncerne al ekzisto de kompenso, ûi ne estas metafizike necesa, îar la bono devas esti farata sendepende de kompenso. Pro tio, kiu kredas je la kompenso de la bono, tiu devas aparte pruvi tion. Antropomorfisme, oni imagas, ke Dio estas kiel patro, aý kiel patrino, kiu per kompensoj altiras la gefilojn al praktikado de bono.

 

Kaj koncerne al puno de praktikantoj de malbono, same ne estas necese, ke ûi okazu. Kvankam eblas, ke Dio punu, Li havas la eternon por persvadi la malbonulojn, ke ili revenu al bono.

La purigo mem supozas la pekon, kiun la pli multaj religioj supozas difektigi la animon; tiu malbona efiko de la peko ne facile pruviûas, kvankam la konvinko pri tio estu ûeneraligata.

Certe ago rekte influas la kutimon per la ripeto de la sama ago; tiu principo de la eduko (vd) ne signifas tamen, ke okazas la difekto en si mem, kaj ke per nova kutimo oni ne revenu al la antaýa virta sinteno.

 

3. Justigo estas imagebla antaý îio pri individua peko. Æiu respondecas pri siaj agoj.

Îu estas racia la justigo rilate la pekon de aliaj? Se la patro pekis, îu la filo devas pro tio ankaö perdiûi? En tiu kazo, la justigendulo devas unue zorgi forigi la negativan antaýan malbonan efikon.

Jen la kutima kredo je la bapto, kiel rito kapabla forigi malbonajn efikojn de la peko de pasinta unua generacio.

 

4. La kristana teologio asertas, ke Dio elektis la homan rason, la idaron de Adamo. Jen la leviøo per la supernatura graco, kaj kiun la homaro, kiel tuta1/4o, perdis, pro peko de malobeo de Adamo, okaze de la epizodo pri la ne permesata fruto de paradiza arbo (Genezo, æ. 3).

Laý tiu kristana teologio, la justigo rilate la perdon de la graco nur povas denove okazi, se Dio, per propra iniciato, redonas la supernaturan gracon.

Tiu redono, laý tiu teologio, okazas per kurioza dramo. La dua persono de la dia Triunuo, la Filo de Dio, elektis unue naskiøi kiel homo, en Jesuo, kaj rekaptis antaý Dio la Patro, por la homoj, la supernaturan gracon, kaj pro tio Li estas la savinto de la homoj.

Sed Jesuo nur rejustigas tiujn, kiuj pentas je la pekoj, kredas Lin kaj akceptas la bapton; cetere, ili devas vivi laý kredo je pluraj doktrinoj, aparteni al Eklezio kaj prakti religiajn ritojn. Sed se ili individue pekas, jen nova justigo estas necesa. Kiu ne kredas kaj ne justigas sin, tiu estos damnita eterne, laý la vortoj de Jesuo mem: "Kiu kredos kaj estos baptita tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita" (Marko, 16,17).

Estas necesa la kunlaboro de la homo, laý aserto de apostolo Paýlo (Rom 5,1; Gal 3, 21).

En tiu kampo fariøis konataj kelkaj doktrinoj: pelagiismo (vd), jansenismo (vd), antaýdestinismo (vd), molinismo (vd).

E. Pauli.

 


JUSTIGO EN SCIENCO, FILOZOFIO. 3556.

1. Justigo en filozofio rilatas precipe al gnozeologia valoro de la konceptoj kaj juøoj uzataj en iu ajn demonstro.

Tiu gnozeologia uzo de la termino justigo, germane Rechtfertigung, eniris la modernan filozofion per analogio kun la morala uzo en religio kaj teologio, iniciate precipe de Kant (1704-1804), kies konteorio temis pri la limoj de la transcenda dedukto (vd).

 

2. Demandis Kant pri la rajto uzi certajn konceptojn kaj sintezajn juøojn por krei la metafizikon. Dum tiuj konceptoj kaj sintezaj juøoj ne estas justigataj, la metafiziko restas malpermesata:

"Æiuj metafizikistoj estas solemne haltigitaj de siaj funkcioj, dum ili ne kontentige respondas la demandon: kiel estas eblaj la aprioraj sintezaj konoj; nur tiu respondo povos doni al ili permeson paroli nome de la pura racio" (Prol.par. 5.).

Kompreneble, æiu metafizikisto provas respondi al Kant. Inkluzive, oni demandas æu Kant mem pravis, kiam li parolis pri aprioraj sintezaj konoj.

E. Pauli.

 

 


J-indeksoj