WELTANSCHAUUNG. (G: 9962).

 

1. Germana esprimo, Weltanschauung ekvivalentas, en figura senco, al mondrigardo (vd), aý mondkoncepto (vd), kunmeto el Welt (= mondo) kaj Anschauung (= intuicia vidado, alvido).

2. Weltanschauung estas globa konceptado pri la vivo, surbaze de metafizikaj tezoj, kiuj estas implicaj, kaj kutime ankaý surbaze de la psika stato de la individuo.

Foje, inverse eblas imagi al metafizikon kiel ûenerala mondkoncepto, tio estas, kiel Weltanschauung.

"Kiam Weltanschauung estas konceptata sub abstrakta formo kaj dotita de ûenerala valoro, tiam ûi estas metafiziko" (W. Dilthey, Mondo de la spirito, I).

E. Pauli.

 


X (simbolo). 9963.

 

1. X estas simbolo de alfabeta litero, kutime, kiel en la portugala, kun pluraj prononcoj.

2. En matematiko pluras la uzo de simbolo x.

En romia numerado X ekvivalentas al 10 en la araba, kaj ambaý formoj restas en la hodiaýa uzo.

En aritmetiko x signifas multobligon, kiel en 2x3=6.

Ankoraý en matematiko, x (minuskla) estas uzata por simboligi la nekonaton en ekvaciitaj problemoj. Same oni diras la x de la problemo.

 

3. En fiziko estas uzata la esprimo x radioj, kiuj trairas opakajn korpojn.

 

4. Fine, en logiko, la x uzeblas por pluraj operacioj, kies pritraktado estas tre faka.

En moderna elementa kvanteca logiko, la minuskla x estas utiligata kiel simbolo de argumento. Ekzemple, en F(x) la litero x estas nomata argumento-litero. Samcele estas uzataj ankaö w, y, z.

En supera kvanteca logiko la samaj menciitaj literoj notacias individuojn, kaj estas pro tio nomataj individuaj variantoj.

En logiko de priskriboj (vd) la x estas uzata kiel mallongigo... Ankaö estas uzata en la logiko de klasoj kaj de rilatoj.

 


Y (simbolo). 9964.

 

1. Y (en Esperanto prononcata ipsilono) estas simbolo de alfabeta litero de pluraj lingvoj, greka, latina kaj modernaj, kutime prononcata kiel i. Ekzemple, boy, flamboyant, nylon, rayon, tory.

 

2. En kemio, Y (majuskle) estas simbolo de irrio.

 

3. En matematiko y (minuskle) restas por la dua nekonata kvanto.

E. Pauli.

 


Z (simbolo). 9965.

 

1. Alfabeta simbolo de voîo frikativa konsonanto. La 28-a kaj lasta de la Internacia Lingvo.

 

2. Signo de formo: Z-fero.

 

3. En matematiko, kaj algebro: minuskle simbolo de la tria nekonata kvanto.

En romia numerado valoras 2000.

E. Pauli.

 


ZVINGLISMO. 9999.

 

1. Reformacia protestanta teologia sistemo de la sviso Ulrich Swingli (1484-1531), zvinglismo estas reinterpreto de kristanismo kun humanismaj kaj liberalaj karakteroj tipaj de la Renesanco, malakorde kun Lutero, sed precipe kontrasta kun la katolika Eklezio

Por la Eýkaristio li donis simbolan interpreton.

 

2. Kiel sciate, enkadre de la protestanta skolastiko je la komenco de la moderna epoko, okazis iom da reveno al la antikva filozofio.

En Zwinglio okazis la reveno al platonismo kun elementoj de monismo kaj stoikismo, kiel konstateblas en liaj verkoj.

E. Pauli.

 

 


V-simboloWXYZ-indeksoj