\' ó ó Dekstra korno \` ò ò Maldekstra korno \^ ô ô Cirkumflekso \" ö ö Tremao \~ õ õ Tildo \= ō ō Superstreko \. ż ż Superpunkto \u ŭ ŭ Ronda hoketo \v č č Pinta hoketo \H ő ő Longa tremao \t Arko \c ç ą ç Subhoko \d ọ Subpunkto \b Substreko {\aa} å å Ringo {\o} ø ł ø Trastreko
La unua kolumno montras la TeX-komandon por aldoni tian kromsignon al la sekvonta signo; se TeX ne povas aldoni la kromsignon al ajna signo, mi metis inter krampoj TeX-komandon por fari literon, kiu havas la kromsignon.
La dua kolumno montras unikodan literon, kiu havas la kromsignon, se tia ekzistas.
La tria kolumno montras la SGML-nomon de signo, kiu enhavas la kromsignon.
En la kvara kolumno estas Esperanta nomo de la kromsigno kun ligo al la informoj sube.
Ekzistas du atentindaj normoj rilate kromsignojn: Unikodo kaj la SGML-nomaro. Tamen, laŭ mia kompreno, ankoraŭ ne ekzistas oficiala rilato inter tiuj du normoj.
Verŝajne oni laŭtlegas literon kun kromsigno kiel "co subhoko", "no tildo", ktp.
Oni bezonas apartajn terminojn por kromsignoj en tipografio, unuflanke, kaj la lingvaj fenomenoj, kiujn ili signas, aliflanke. Ekzemple, dekstra korno povas signi akcenton, tonon, vokallongon, vokalkvaliton, aŭ ion alian, depende de la lingvo. Tamen oni povas laŭtlegi kromsignon laŭ ĝia signifo en la koncerna lingvo, se oni scias, pri kiu lingvo temas, kaj oni konas la signifon en tiu lingvo. Ekzemple, "E dekstra korno" povus esti "E akuto", "E longa" aŭ "E akcento" en iuj lingvoj.
Hemmo Tietti (Jarlibro 1995 de UEA) rekomendas alian manieron nomi kelkajn signojn dum literumado en telefono: "a streko-supren" (A dekstra korno), "a streko-falanta" (A maldekstra korno), "a streko-kuŝanta" (A superstreko), "co subhoko". Evidente literumado estas alia afero ol terminologio.
PIV havas la vorton diakrita, sed la esprimo kromsigno ŝajnas pli klara ol diakrita signo aŭ diakritaĵo.
La nomoj akuto kaj malakuto sugestas vokalkvaliton kaj ne estas bonaj tipografiaj terminoj.
Bona ĝenerala termino estas cirkumflekso, sed ĉapelo estas la kutima nomo, kiam temas pri Esperantaj literoj.
(En la antikva greka lingvo cirkumflekso signis leviĝan-falan tonon, kaj en PIV aperas sub tono la esprimo cirkumfleksa tono, kiu supozeble aludas tion. POKROVSKIJ asertas, ke en la rusa lingvo cirkumflekso estas speco de "akcento", kaj volas pro tio eviti la Esperantan vorton!)
En la SGML-normoj troviĝas "ĉ", sed "ň".
Laŭ PIV dierezo estas alternativa nomo, tamen pli bone estus diri, ke tremao signas dierezon en la franca kaj umlaŭton en la germana.
Evidentaj neologismoj. Oni povus ellasi la prefikson super- aŭ sub- en la kunteksto de lingvo, kiu uzas nur unu el la du specoj. Kaj oni povus uzi la prefikson sur- anstataŭ super-.
La kromsignon super la Esperanta litero Ŭ oni tradicie nomas hoketo; laŭ la ĉeĥa-Esperanta vortaro de HROMADA (1961/1989) ankaŭ h\'a\v{c}ek estas hoketo. La adjektivo ronda aŭ pinta distingas ilin, sed en klara kunteksto sufiĉas simple hoketo. Anstataŭ ronda hoketo la vortaro angla-Esperanta de BENSON (1995) proponas la neologismon brevo. Anstataŭ pinta hoketo PIV havas la esprimon duobla korno, kiun BENSON ŝanĝis al dukorno. Laŭ POKROVSKIJ iuj uzas por ronda hoketo la nomon bireto.
Ĉi tiu signo estas uzata nur en la hungara, laŭ mia scio. Oni povus nomi ĝin "duobla dekstra korno". (Mi ne scias, ĉu "duobla maldekstra korno" estas efektive uzata en iu lingvo, sed LocoScript 2 kapablas presi ĝin.) Tamen hungaroj manskribas ĝin kun vertikalaj, ne oblikvaj strekoj, do verŝajne la nomo longa tremao, kiun oni jam uzas en programo de MONATO, estas pli bona.
Ĉi tiu signo estas kurbo kun la kavo direktita malsupren kaj kutime ligas du vokalojn. BENSON (1995) proponas la neologismon ligaturo por la similaspekta (kaj similsenca) muzika signo. Ligsigno estas alia eblo.
Kromsigno kun la formo de hoko sub litero. Oni povas distingi tri formojn:
La vorto "cedilo" estas uzata por ambaŭ specoj de subhoko sub konsonanto; ŝajne pluraj normoj ne distingas inter tiuj du specoj, ekzemple en SGML: ç ş &gcedil; ţ. Tamen la SGML-normo ja distingas inter franca cedille kaj pola ogonek: ç ą.
A-ringo (å) {\aa} ekzistas en la dana, norvega kaj sveda, kaj en la "komune finnlanda alfabeto". En la sveda oni rigardas ĝin kiel apartan literon, kies nomo estas ĝia sono (fermita O-sono, dum O sonas kiel Esperanta U); la sveda alfabeto finiĝas per: ... Z, Å, Ä, Ö. Majuskle Å estas ankaŭ internacia simbolo de anstromo.
En la finna oni nomas A-ringon ruotsalainen o ("sveda O"); ĝi ne estas uzata en la finna lingvo mem. Ŝajne ne ekzistas Esperanta nomo de la litero en ĝenerala uzado inter svedaj esperantistoj; ili uzas la svedan nomon (iom konfuze). La supersigno havas la nomon ring en la sveda ("ringen" = "la ringo").
U-ringo ekzistas en la ĉeĥa (sed TeX ne konas ĝin). En la ĉeha la nomo de la litero estas u s krou\v{z}kem ("U kun rondeto/cirkleto", prononco [uskroŭĵkem]), kaj la supersigno mem estas krou\v{z}ek ("rondeto/cirkleto").
En fonetiko ringo super konsonanto indikas senvoĉecon; supre dekstre ĝi havas almenaŭ du aliajn signifojn.
El la diversaj ebloj (cirkl(et)o, rond(et)o, ring(et)o) mi nun emas elekti la nomon ringo, ĉar ringo implicas ion konkretan, kaj por mi ĝi implicas ion malpli grandan ol cirklo, kaj ĝi estas mallonga vorto, kiu pli taŭgas do por literumado ol ekzemple cirkleto.
L-trastreko {\l} estas uzata ekzemple en la pola, kaj O-trastreko (ø){\o} estas uzata ekzemple en la dana. Ekzistas ankaŭ aliaj literoj kun trastreko en diversaj lingvoj. Evidente la pozicio de la trastreko forte dependas de la litero, al kiu ĝi estas aldonata, kaj plej ofte oni konsideras la trastrekitan literon kiel apartan literon, ne kiel literon kun kromsigno. La SGML-nomo ne montras rilaton inter "ł" kaj "ø".
Mi havas alian paĝon pri la Signoj de Askio.
Edmund GRIMLEY EVANS
<edmundo@xxxx.xxx>
2001-01-01