Indrikoterio(Indricotherium)
En 1995 mi vizitis la Nacian Sciencan Muzeon en Tokio por vidi specialan ekspozicion pri malaperintaj mamuloj. La ekspozicio estis tre interesa. Ĝi montris fosiliojn de bestoj kiuj proksime rilatas al modernaj animaloj; praĉevaloj, praursoj, praelefantoj (mamutoj), ktp., kaj ankaŭ de tre strangaj bestoj kiujn oni apenaŭ imagus, ekzemple: tre granda dazip-simila besto kun vosta klabo (Doedicurus clavicaudatus), tigrosimila marsupiulo kun longegaj tranĉdentoj (Thylacosmilus atrox), kaj multaj aliaj.Post la malapero de la dinosaŭroj antaŭ 65 milionoj da jaroj, la mamuloj, kiuj ĝis tiam estis nur rat-similaj marĝenuloj, komencis preni la rolojn kiujn la dinosaŭroj antaŭe okupis. Ili evoluis por ekspluati novajn mediojn kaj vivmanierojn, kaj kiel grupo fariĝis tre diversa. Dum la paso de milionoj da jaroj, multaj strangaj bestoj aperis kaj malaperis.
Mi sekvis la vojon de la ekspozicio de ĉambro al ĉambro. Kiam mi eniris iun ĉambron, mi miregis. Antaŭ mi estis skeleto de grandega besto. Mi unua penso estis "dinosaŭro", sed ne, tio estis mamulo: la indrikoterio (Scienca nomo: Indricotherium).
Laŭ paleontologoj, la indrikoterio atingis altecon de 5.5 metroj ĉe la ŝultroj. Antaŭe oni taksis ĝian pezon je 30 metraj tunoj, sed nun ekspertoj kredas ke ĝi estis multe pli svelta, inter 10 kaj 15 metraj tunoj. Por komparo, averaĝa afrika elefanto atingas 3.2 metrojn ĉe la ŝultroj, kaj pezon de 6 tunoj. Mi mem altas 1.78 metrojn, do la indrikoterio estis tri fojojn pli alta ol mi. Ĝi estis, laŭ nuna scio, la plej granda tera mamulo kiu iam ajn vivis.
Angla paleontologo, C. Forster-Kuper (C. Forster Cooper) malkovris la unuajn fosiliojn de indrikoterio en 1910, en Baluĉistano, provinco de Pakistano. Diversaj paleontologoj elektis diversajn nomojn por la bestego. Nuntempe la nomo Indricotherium ŝajnas esti plej akceptata, sed oni ankaŭ ofte vidas Baluchitherium aŭ Paraceratherium.Pri la origino de la nomo: therium estas greka radiko kiu signifas "besto". Indrik estas mita besto de Rusa folkloro. Laŭ la mito, la Indriko estis Lordo de la Animaloj. Tio estas sufiĉe taŭga nomo por la plej granda mamulo kiu iam ajn paŝis sur tero. Tamen la mita Indriko havis kornon, kaj la indrikoterio ne havis. Baluchitherium kompreneble signifas "Besto de Baluĉistano". Pri la signifo de Paraceratherium, mi ne certas.
Jen la scienca klasifiko de indrikoterio:klaso: Mammalia ordo: Perissodactyla familio: Hydracodontidae genro: Indricotherium specio: transouralicum
Indricotherium de Chris Loades
Perissodactyla signifas malparhufulojn, tio estas, mamuloj kiuj havas malparan nombron da diĝitoj (piedfingroj). Indrikoterio havis tri diĝitojn po piedo. La ordo inkluzivas modernajn ĉevalojn, tapirojn, kaj rinocerojn. La indrikoterio estis fakte parenco de la rinocero. En desegnoj kaj modeloj de la besto, ĝi aspektas kiel longkola senkorna rinocero.La indrikoterio vivis antaŭ proksimume 30 milionoj da jaroj, en la regionoj de Pakistano, Mongolio, kaj Ĉinio. Ĝi probable manĝis foliojn de arboj.
KLIVO
januaro 2000
indriko@yahoo.com
http://purl.oclc.org/net/klivo/
Origine: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/indriko.htm