En supozeble ĉiuj eŭropaj lingvoj la fama homsimila simio de Afriko estas konata per nomo, kiu unue (en 1738) aperis en la franca lingvo en la formo "quimpanzé", kaj poste fariĝis "chimpanzé", formo kiu iom post iom transiris asimiliĝinte en multajn aliajn lingvojn. Ankaŭ en la Internacia Lingvo Esperanto jam delonge sammaniere estiĝis la termino "ĉimpanzo". — Kvankam temas pri nomo de ekstereŭropa deveno, apenaŭ en iu eŭropa lingvo aperis iu alternativo por indiki tiun beston.
En regionoj kie la specio vivas (granda parto de tropika Afriko) ekzistas diversaj nomoj en la diversaj regionoj; sed la svahilia nomo "sukumutu" (="kiel homo") estas tre ĝenerale uzata en granda parto de Centra Afriko, eĉ ĝis tia grado ke la tieaj eŭropanoj ankaŭ ofte uzas ĝin.
Povas do miri ke, kontraste al tiu ĝenerala nesinonimeco de la nomo de tiu specio, iu terura nomkonfuzo estas ekzistinta en la sciencoj dum pli ol du jarcentoj, kaj ke tiu stato de konfuzo fakte finiĝis (almenaŭ oficiale) nur en 1985.
Oni povas prave demandi al si kiel io tia estas ebla. — Kaj tio des plie ĉar ĝenerale oni kredas kaj kredigas ke en la biologio ekzistas iu nomenklaturo latineca, kiu estas unueca kaj ĝenerale respektata, kaj kiu jam havas tradicion de pli ol du jarcentoj. La kazo de la scienca nomo de la ĉimpanzo fakte estas unu el la plej belaj ekzemploj por malpravigi tiun ĝeneralan kredon. La malkonveneco de tiu respektata nomenklaturo evidentiĝos klare el iu analizo de tiu ĉi specifa kazo. Kaj espereble tiu analizo ankaŭ konvinkos ke ne estas saĝe uzi tian nomenklaturon por krei esperanto-nomojn per kopiado de ĝiaj nomoj.
Fakto estas ke en 1985 la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo (ĝenerale konata per ĝia angla nomo: "International Commission of Zoological Nomenclature") (ICZN), altestimata aro da 25 zoologoj-taksonomiistoj, deklaris per sia Opinio n-ro 1368 ke la uzenda scienca nomo de la ĉimpanzo estas: Pan troglodytes.
Por veni al tiu ŝajne simpla decido necesis tamen en la sino de tiu komisiono iu diskuto kiu ampleksis 41 jarojn (1944-1985) kaj 44 paĝojn de la Bulteno de la Komisiono, eĉ ne enkalkulante la malpli rektajn diskutojn de la antaŭaj jaroj plus tiujn de la tuta pasinta jarcento. Kaj oni notu ke la findecido estis ebla nur danke al la fakto ke la Komisiono disponas pri "plenrajto" por povi solvi i.a. malsamopiniojn pri uzendaj nomoj.
Kaj kio estas la rezulto de la decido? Fakte per ĝi nun altrudiĝis al la sciencistaro iu nomo, kiu konsistas el du grekdevenaj vortoj (kaj kiu do neniel estas latina), ambaŭ vortoj enhavante sencon kiu neniel respondas al iu karakterizaĵo de la koncerna besto, eĉ male. Oni komprenu: "Pan" estas nomo de greka mitologia estaĵo (2) kaj "troglodytes" referas al loĝanto de kaverno. Kiel arbara besto el Afriko povis akiri tian sensencan nomon?
Kaj ni plie aldonu ke la neceso akcepti tiun sciencan nomon estas ankaŭ doloriga por tiuj, kiuj naive kredas ke ili povas formi esperantonomenklaturon surbaze de la sciencaj nomoj, ĉar jen plian fojon iliaj provoj serioze kolapsas.
Por povi kompreni kiel povis estiĝi iu tiel nelatina, malsignifa, kaj tamen akceptenda, nomo, necesas konscii iom pri la principoj kiuj regas la zoologian nomenklaturon. Krome oni devas havi ideon pri la scioj pri simioj antaŭ ducent jaroj (kiam la scienca nomenklaturo naskiĝis). Kaj plie oni atente sekvu la kapricojn de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo. Post tiuj ekscioj oni supozeble konvinkiĝos ke la sciencaj nomoj de bestoj ne estas tiom glorigendaj kiel oni kredigas al ni, kaj ke ili prefere ne estu la modeloj por nomoj en esperanto.
Jen unue iu skizo de la plej necesaj informoj.
La nunaj sciencaj nomoj (ofte erare nomataj "latinaj nomoj") de plantoj kaj bestoj k.a. rezultas el la metodo kiun la sveda natursciencisto Carolus Linnaeus (1707-1778) aplikis en siaj enciklopediaj verkoj pri la naturo. En lia tempo la latina estis la lingvo de preskaŭ ĉiuj sciencaj skribaĵoj kaj ĝi tiam havis iun vere unuecan rolon.
Nomoj de plantoj kaj bestoj en internacie uzataj libroj de tiu tempo do ankaŭ ĝenerale estis en la latina aŭ en latinigita formo de la greka aŭ de aliaj lingvoj. Sed ju pli da specioj la sciencistoj de la 16a, 17a kaj 18a jarcentoj estis ekkonintaj sekve de la esploroj ekster Eŭropo, des pli malfacila estiĝis la situacio havi uzeblajn nomojn por ili, tutsimple ĉar oni nur disponis pri la el la Romia periodo konataj vortoj. Sekve de tio estis estiĝintaj la priskribaj nomoj, kiuj kelkfoje estis ege longaj kaj komplikaj, ĉar konsistantaj el pluraj vortoj (vidu ekzemplon en B.3).
En siaj verkoj de post 1750 Linnaeus emis al plisimpligo de tiu tiam ekzistanta nomaro, tio per la uzo de duvortaj nomoj; tiaj duvortaj nomoj cetere havis la avantaĝon pli bone povi esprimi la rilatojn inter la specioj. En tiu nova nomenklatursistemo la unua vorto indikus la specialan grupon al kiu la specio apartenas (la "genro"), la dua referus al la specio mem.
Tiel estiĝis la t.n. binara (aŭ pli bone: binominala) nomenklaturo, kiun Linnaeus aplikis en 1753 por ĉiuj de li konataj plantoj en sia verko "Species plantarum", kaj en 1758 ankaŭ por ĉiuj de li konataj bestoj, tio en la 10a eldono de la fama verko "Systema Naturæ".
La nomsistemo de Linnaeus signifis grandan paŝon antaŭen por la nomado de la vivantaĵoj, sed — kiel ĉiu nova ideo — ĝi ankaŭ renkontis multajn kontraŭstarojn. Iuj akceptis ĝin (kaj ilia nombro daŭre kreskis), aliaj ne (eĉ ĝis en la mezo de la pasinta jarcento iuj rifuzis ĝin).
Tamen estis ankaŭ multaj aliaj, kiuj siaflanke akceptis la sistemon, sed preferis uzi ĝin laŭ sia propra maniero, formante aliajn nomojn ol tiujn de Linnaeus. Sekve de tio estiĝis sinonimoj, kiuj poste kaŭzis multajn konfuzojn. Mankis fakte iu gvida instanco post la morto de Linnaeus. Li mem estis kelkfoje espriminta ideojn pri sia metodo, sed li neniam estis klare indikinta la regulojn de la proceduro. Ne estas do mirinde ke kelkajn jardekojn post la apero de la unuaj binaraj nomoj, tiu nova formo de nomenklaturo jam troviĝis en embarasa kaoso.
Jam de la mezo de la 19a jarcento la bezono de nomenklaturreguloj estis proklamata kaj postulata de pluraj klarvidaj sciencistoj. Sed daŭris ĝis en la komenco de la 20a jarcento antaŭ ol tiuj reguloj vere ekzistis. Kaj intertempe botaniko kaj zoologio bedaŭrinde estis irintaj sian propran vojon.
La kodo pri zoologia nomenklaturo ekfunkciis nur en 1905. En 1913 la speciala Komisiono, kiu devis okupi sin pri ĝusta aplikado de la reguloj, ricevis plenrajton por povi decidi en specifaj kazoj. De 1905 ĝis nun la enhavo de tiu kodo jam plurfoje estas ŝanĝita (laste en 1985), tio por povi solvi la diversajn neatenditajn malfacilaĵojn, kiuj rezultas ne nur el la fuŝaĵoj de la pasinteco (kaj eĉ de la nuntempo), sed ankaŭ el la aplikado de principoj, kiun la nomenklaturkodo mem estas kreinta por povi solvi la problemojn (fakte oni atingis en la nomenklaturo la malon de tio kion oni estis alstrebinta: por povi solvi komplikaĵojn oni enkondukis principojn kiuj multfoje plikomplikigis anstataŭ plisimpligi).
Por povi kompreni pli speciale la diversajn malfacilaĵojn, kiuj koncernas la sciencan nomon de la ĉimpanzo, necesas koni kelkajn el tiuj principoj, kiuj regas tiun zoologian nomenklaturon.
Unu inter ili estas ke la sciencaj nomoj devas konsisti el latinaj aŭ grekaj vortoj. Sed por povi akcepti la multajn esceptojn (ankaŭ de Linnaeus mem), oni permesas ke la vortoj nur "aspektu" latinaj aŭ grekaj.
Alia principo estas ke nomo de specio devas konsisti el du vortoj, la unua estante substantivo kaj la dua estante adjektivo aŭ apozicia substantivo.
Alia principo estas ke por ĉiu taksono (specio, genro, familio k.a.), ekzistu nur unu nomo; tio signifas: malpermesi sinonimojn (kaj homonimojn). Por povi decidi kiun nomon oni elektu inter la sinomimoj oni enkondukis, kun la espero ke danke al ĝi oni havu objektivan kriterion, la principon de la prioritato: akceptendas la unue enkondukita nomo, kaj tio validas tiel por la genro (la unua vorto) kiel por la specio mem (la dua vorto), sendepende unu de la alia. Tia principo povas ŝajni esti lojala aprezo de la merito de tiu kiu unue distingis kaj priskribis tiun novan taksonon (genro, specio k.a.); sed aliflanke ĝi jam kaŭzis terurajn komplikaĵojn kaj diskutojn, inter kiuj la kazo de la ĉimpanzo estas unu el la plej ilustraj ekzemploj. Verdire, kvankam la ideo de tiu prioritato estas simpla en si mem, ĝia apliko neniel estas tiom simpla. Efektive, la problemoj povas esti multnombraj: ĉu vere temas pri la unua uzo de tiu nomo? — ĉu efektive temas pri tiu specio ? k.a.
Al tiu principo de la prioritato aldoniĝis aliaj principoj: nur povas veni en konsideron nomoj kiuj estas aperintaj en libroj aŭ sciencaj revuoj, kaj nur en tiuj kiuj aplikas la metodon de la binara nomenklaturo; kaj plie neniu nomo de antaŭ 1758 meritas esti prikonsiderata.
Plia koninda principo estas jena: se iu specio montriĝas aparteni al alia genro (kaj tio estas ofte iu tre subjektiva koncepto; vidu DE SMET, 1980) ol al tiu en kiu ĝi unue estis klasifita, ĝia nomo ŝanĝiĝas sed nur en tiu senco ke ĝia specinomo (do: la dua vorto de la nomo) transiras al tiu alia genro (do: al alia unua vorto), eĉ se el tio rezultas iu absurdaĵo.
Resume dirite: la "korekta" scienca nomo de bestspecio konsistas el du latinaj aŭ latinaspektaj vortoj, kiuj ambaŭ (unu sendepende de la alia) estas la unue konforme uzitaj terminoj por jen (la unua) indiki la genron en kiun oni nun klasifas la specion, kaj jen (la dua) por indiki la specion (en kiu ajn genro). Afero unuavide simpla (kvankam ne logika), sed en realeco ne tiom simpla, kiel la ekzemplo de la ĉimpanzo klare montras.
Ni aldonu ke la unua vorto devas komenciĝi per majusklo kaj ke la dua nuntempe devas komenciĝi per minusklo, eĉ se siatempe tiu litero estis skribita en majuskla formo. Kaj ni ankaŭ aldonu ke se la interpretado de ĉiuj tiuj principoj ne rezultigas kongruan opinion, la Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo povas interveni (tio ne estas la kazo en la botaniko) por decidi pri iu nomo, se almenaŭ du trionoj de ĝiaj membroj subtenas la proponitan solvon. Kaj plie estas la kutimo kelkfoje indiki la nomon en ĝia speciala kompleteco, t.e.: la nomo sekvata per tiu de la unua priskribinto de tiu taksono, plus la jaro de tiu priskribo (kaj en la kazo de specio: tio inter krampoj se la specio ne plu troviĝas en la sama genro kiel antaŭe).
Nur post konscio pri tiuj principoj la "komedio" pri la scienca nomo de la ĉimpanzo estas komprenebla.
En la pritraktado de la peripetioj rilate al la nomo de la ĉimpanzo, oni vidos ke la tuta afero de determinado de la prioritata(j) nomo(j) povas esti konsiderinde malsimpla kaj ke la bonaj intencoj de la principoj, speciale de tiu de la prioritato, ofte plikomplikigis ol plisimpligis la trovon de konvena solvo. Kaj krome estas maliluziige devi konstati ke el la aplikado de tiu principo povas rezulti nomo kiu estas malkonvena kaj eĉ tute sensenca.
La zoologia nomenklaturo jen laboras per heredaĵo el la 18a jarcento, do el tempo kiam oni eĉ ne konis unu ducentonon de la nun konataj specioj de bestoj, kaj tempo kiam la kono de ekstereŭropaj bestoj estis ekstreme malkompleta, konfuziga kaj grandparte influita de mistikaĵoj.
La sciencistaro de la 21a jarcento decidu mem ĉu valoros daŭrigi per tiu el ĝi rezultanta nomenklaturo aŭ ĉu valoros akcepti alian sistemon kiu baziĝas sur niaj nuntempaj, pli objektivaj, konoj de la bestaro kaj sur lingvo, kiu estas pli konvena ol la latina.
Kvankam oni konas Linnaeus ĉefe pro la nomenklatursistemo, kiun li estas instalinta, li fakte unualoke estis ne nomarelpensanto, sed klasifanto. Li ankaŭ ĉefe estis botanikisto kaj nur apenaŭ zoologiisto. Lia grandega merito en la klasifado de la plantoj, bestoj (kaj mineraloj) estas ke li, pli bone ol liaj antaŭuloj, vidis la morfologiajn rilatojn inter la diversaj specioj, kaj ke li ellaboris tiujn konstatojn al sistemo de prezentado. Por li la tuta naturo estis sistemo ordigebla; kaj tiun ordigon li unuafoje montris en sia en 1735 aperinta "Systema Naturæ" (= "la sistemo de la naturo"). Novaj kaj pliampleksigitaj eldonoj de tiu bona verko sekvis en postaj jaroj. En la 10a eldono (en 1758) Linnaeus indikis ĉiujn al li konatajn plantojn, bestojn kaj mineralojn per binara nomo. Sed, kiel dirite, lia intenco ne tiom estis nomadi, sed klasifadi, la speciojn kaj krome indiki iliajn propraĵojn. Ĉion tion li skribis en la latina lingvo, la universala lingvo de tiu tempo, kaj la nomoj do ankaŭ estis en tiu lingvo.
En tiu fama verko de 1758 Linnaeus distingis en la klaso Mammlia (= mamuloj) ok ordojn, el kiuj la unua nomiĝas Primates (= primatoj). Laŭ li la specioj de tiu ordo karakteriziĝas unualoke per la ekzisto de kvar paralelaj superaj "unuarangaj dentoj" (= incizivoj) kaj dualoke per la ekzisto de du mamoj sur la brusto. Surbaze de tiuj du karakterizaĵoj li metis diversajn speciojn en tiun ordon. Al nuntempuloj certe povas montriĝi strange ke eĉ la vespertojn li klasifis en tiu ordo, sed iusence lia ideo estis logika. La speciojn de tiu unua ordo li apartigis en kvar unuojn, kiujn li nomis "genera" (= genroj). Fakte la nuntempa koncepto pri "genro" multe malsimilas al tiu de Linnaeus (vidu cetere: De Smet, 1980); do ne devas miri ke lia klasifado ŝajnas al niaj nunaj generacioj iom stranga. Tiuj kvar "genroj" estas: Homo (kun 2 specioj), Simia (kun 21), Lemur (kun 3) kaj Vespertilio (kun 7).
Se oni komparas la konojn de Linnaeus kun la nuna stato de la zoologia kono, la diferenco estas frapa. La vespertoj (lia "genro" Vespertilio) nun estas konceptata kiel ordo (kun du subordoj) kun entute 15 familioj, en kiuj ĉirkaŭ 960 specioj estas grupigataj en cento da genroj de la nuna koncepto. Lia "genro" Lemur nun estas kompleta subordo de la Primatoj, kaj krome unu el la de Linnaeus cititaj specioj nun eĉ apartenas al tute alia ordo. El la 21 specioj de lia "genro" Simia jam 5 malaperis el la scienco estante nedifineblaj, kaj 1 troviĝas nun en la subordo de lia "genro" Lemur, krome nun preskaŭ 200 specioj de simioj estas konataj, kiuj estas klasifataj en 6 aŭ 7 familioj.
En alia scienco iu verko de 1758 estus konsiderata kiel interesa historia kuriozaĵo, kiu tamen ne servu por diagnozoj en la nunaj sciencoj. Sed bedaŭrinde en la biologio oni rezonas alimaniere; oni ligas sin pro tradicio al ĉiuj nomoj kiuj estas formitaj de Linnaeus kaj de ĉiuj sciencistoj (aŭ pseŭdosciencistoj) depost 1758, kaj oni atribuas valoron al tiuj nomoj, eĉ se tio kelkfoje kondukas al longdaŭraj malinterkonsentoj, al tempoperdoj, al necertecoj kaj al nekonvenaj nomoj. La ekzemplo de la nomo de la ĉimpanzo montriĝas esti unu al la plej trafaj ekzemploj por konvinki nin ke tia metodo devas esti anstataŭata per alia, pli konvena por la nuna stato de la sciencoj.
LINNAEUS do nomis en 1758 ĉiun de li konatan bestspecion per duvorta nomo. Sed, kiel supre dirite, Linnaeus ĉefe estis botanikisto. Liaj konoj pri bestoj estis malpli grandaj ol pri plantoj, kaj li ĉerpis siajn sciojn pri ili speciale el la kelkaj libroj pri kiuj li disponis. Sed la intenco klasifi la tutan naturon necesigis lin klasifi kaj nomi ankaŭ la bestojn, eĉ tiujn pri kiuj li havis nur malmultajn informojn.
Oni povas prave demandi al si ĉu Linnaeus havis klaran bildon pri la ĉimpanzo. Eble jes, sed supozeble ne.
Oni bone komprenu: Linnaeus supozeble neniam estas vidinta tian beston. Li vivis en Svedio, do tie havis malmultajn cirkonstancojn por ekkoni ĝin; sed li estis pasiginta kelkajn jarojn en Nederlando kaj li tie estis eksciinta multon pri fremdaj landoj. Al tiu lando maristoj kelkfoje alportis bestojn, kiujn ili estis aĉetintaj en Indonezio, sed kelkfoje ankaŭ en Ameriko aŭ en Afriko. Desegnaĵoj pri tiaj bestoj kelkfoje estis faritaj, sed ili estis ĝenerale tre neĝustajtaj. Linnaeus do certe sciis ke ekzistas en tropikaj landoj iuj estaĵoj kiuj similas al homoj; jam la Romia sciencisto Plinio (en la unua jarcento p.K.) estis informinta pri tiaj bestoj el Afriko. Plie en 1641 la Nederlanda anatomo Nicolaus Tulpius (la mastro de la fama pentraĵo de Rembrandt pri anatomia instruo) estis informinta pri iu "Satyrus indicus", kiu vivus en "Hindio" (t.e. en fora Azio, fakte Indonezio); kaj ankaŭ la Nederlanda vojaĝulo Bontius estis priskribinta, eĉ desegninta, tian indonezan beston en libro en 1658 kaj estis nominta ĝin "Homo sylvestris Orang Outang". Krom tio ekzistis multaj rakontoj kaj priskriboj pri sovaĝaj, harkovritaj, neparolkapablaj k.a. homaj estaĵoj, kiujn oni ne emis koncepti kiel homojn, sed kiujn oni kelkfoje komparis kun la satiroj el la greka mitologio. En la tiama koncepto ili ĉiuj eble apartenus al unu sola specio de homsimila estaĵo.
Linnaeus vere ne sciis klare. Ĉu ekzisus du homsimilaj specioj: unu pli homeca, la alia pli simieca? aŭ kio? En la 6a eldono de sia verko (en 1748) li jam estis indikinta tian estaĵon, nomante ĝin per komplika nomo: "Simia ecaudata subtus nuda" (= "senvosta simio, kiu sube estas senhara"), tio surbaze de informoj en libroj de vojaĝuloj. Tiun saman estaĵon li ree indikas en sia grava verko de 1758 (la 10a eldono), p. 25, ĉi-foje nomante ĝin per binara nomo: Simia Satyrus, sed ankaŭ samtempe malprave kredante ke ĝi estas la sama specio kiel la "Satyrus indicus" pri kiu Tulpius jam estis skribinta. La karakterizaĵoj, kiujn Linnaeus atribuas al tiu ĉi specio, estas (skribitaj en la latina lingvo, tradukitaj jen:) "De la grandeco de sesjara infano; ĝia dorso estas krudhara pro nigraj krinharoj; ĉiaj subaĵo kaj antaŭaĵo estas glathaŭtaj", kaj krome li indikas: "Loĝas en Afriko, Azio". La jen cititaj karakterizaĵoj, kvankam koncizaj, kaj la kroma refero al la (priskriba) "nomo" el 1748, bone konvenas por kredi ke jen temas pri la ĉimpanzo. Aliflanke oni ne povas pretervidi ke Linnaeus pri tiu "specio" ankaŭ citas ke ĝi vivas en Afriko kaj Azio kaj ke li krome referas al la "Satyrus indicus" de Tulpius, estaĵo pri kiu oni ĝenerale prave kredas ke temas pri specio el Indonezio, la orangutango. Do certe ne estas konvinke ke la de Linnaeus enkondukita nomo "Simia Satyrus" estus aplikebla al la ĉimpanzo.
Sed ankaŭ alia specio en tiu libro de LINNAEUS de 1758 povus esti konceptata kiel ĉimpanzo, kvankam eĉ malpli konvinke. Necesas tamen unue klare kompreni liajn konceptojn pri tiu "specio".
Kvankam Linnaeus estis tre pia homo, filo de pastoro, li tamen ne estis hezitinta koncepti la homon kiel naturan estaĵon, kiu estas certe klasifebla en la regno de la bestoj, kaj pli speciale en la klaso de la mamuloj, kaj, pro la supre cititaj karakterizaĵoj de dentoj kaj mamoj, en la ordo de la primatoj, sed en propra genro: Homo. La homo do estis por li bestspecio, al kiu povis esti atribuata binara nomo, ĝuste kiel al aliaj specioj. Kaj la dua vorto de tiu nomo devus karakterizi la koncernan specion. Certe ekzistas multaj karakterizaĵoj de la homo: senhara ("nuda") korpo, rekta staturo, granda kranio, k.a.; sed neniu inter ili estas tiel trafa kiel la mensaj kapabloj de tiu specio, tio kion la teologoj kaj filozofoj nomas la animo. Sed tian terminon Linnaeus evitis esprimi. Li do formulis ke la homo estas penskapabla, rezonanta. Tia karakterizaĵo estas klare esprimata per la latina vorto "sapiens" (aktiva participo de la verbo "sapere"). Ne gravis por Linnaeus ke la vorto "sapiens" ankaŭ estis akirinta la kromsignifon "saĝa", ĉar ĉiu latinkapabla persono el tiu tempo senprobleme komprenus ke jen la vorto signifas "penskapabla". Tiel la koncerna specio akiris unuafoje sian sciencan nomon: Homo sapiens.
Kaj por Linnaeus estis akcepteble ke la de pluraj verkistoj cititaj homsimilaj estaĵoj ankaŭ estus anoj de tiu "genro" Homo, sed ke tiuj estaĵoj tamen ne estas "penskapablaj" kaj do devas esti klasifataj en alia specio. Laŭ iuj el liaj informoj tiuj aliaj estaĵoj vivus en kavernoj, do estas "trogloditoj" (kiel tion jam estis esprimintaj la antikvaj grekoj per sia vorto "troglodytes", kiu fakte signifas "plonĝanta en kavernon"). Liaj informoj pri tiu "dua specio", nomita de li Homo Troglodytes, estas iom diversemaj kaj li dediĉas duonan paĝon al ĝi, i.a.: ĝi estas nokta estaĵo; ĝi vivas en regionoj de Etiopio (tio signifis en tiu tempo: tropika Afriko), kiel tion siatempe informis Plinio, sed ankaŭ en Javo, Ambono k.a., en kavernoj; ĝi estas la "Homo sylvestris Orang Outang" pri kiu Bontius siatempe raportis post vizito al Javo; ĝi estas la "Kakurlacko", pri kiu kelkaj vojaĝuloj rakontas (fakte la vorto "kakkerlak" estis uzata siatempe de la Nederlandanoj en Indonezio por indiki mestizajn personojn); sekvas plia aro da informoj, kiuj montriĝas esti stranga miksaĵo de diversaj karakterizaĵoj. Krome troviĝas sur la koncerna paĝo granda piednoto en kiu Linnaeus pardonpetas ke li mem ne estas povinta pristudi tiujn estaĵojn por pli klare koni ilin, kaj en kiu li certigas ke ili estas kreitaj antaŭ la homo (ĉar la homo estas la lasta kreaĵo de Dio); kaj laste sekvas la demando ĉu jen temas pri la "Homo caudatus hirsutus" (="vosthava krudhara homo") pri kiu kelkaj vojaĝuloj raportis en siaj libroj.
Jen do iu tre konfuza priskribo de specio, — io kio en la nuntempo ne plu estus akceptebla en novpriskribo de iu specio — sed kiu sufiĉas por kredigi ke Linnaeus per ĝi celis la afrikajn estaĵojn pri kiuj Plinio estis skribinta kaj kiuj eble estis ĉimpanzoj (aŭ goriloj?). Ne mirinde do ke iuj natursciencistoj en postaj jaroj akceptis ke la unue uzita nomo de la binara sistemo por indiki la ĉimpanzon estas Homo Troglodytes.
La rezulto de tiuj konfuzaj opinioj de Linnaeus estas ke, kiam en la 19a jarcento la ĉimpanzo iĝis pli konata kaj pli ofte citata en libroj, oni kredis ke Linnaeus jam estis citinta tiun specion. Sed iuj estis konvinkitaj ke temis pri lia Simia Satyrus, dum aliaj opiniis ke temis pri lia Homo Troglodytes. En la verkoj de la komenco de la pasinta jarcento ambaŭ nomoj estis uzataj ĝis kiam pli kaj pli ekekzistis duboj kaj ĝis kiam ankaŭ sinonimoj aperis (vidu sub Homo sapiens). Kiam poste la reguloj de la zoologia nomenklaturo estis formulitaj kaj la principo de la prioritato estis akceptita, la problemo iĝis vere komplika pro la fakto ke ambaŭ nomoj renkontiĝis en la 10a eldono de la "Systema Naturæ", la komenca verko de la zoologia nomenklaturo, kies nomoj havas prioritaton super aliaj. Kaj do jen la komenco de la multjardeka diskuto.
Kiel supre dirite, pluraj el la sciencistoj kiuj akceptis la binaran nomsistemon, ne necese uzis la nomojn, kiujn Linnaeus estis enkondukinta, sed modifis ilin aŭ mem faris novajn nomojn.
En la kazo de la ĉimpanzo, la unua modifita nomo estas Simia Troglodytes (do fakte iu kruciĝo inter la du nomoj de Linnaeus), uzita de germana sciencisto, la "patro de la antropologio", J. Fr. Blumenbach (1752-1840), unue en 1775 en lia verko "De generis humani varietate nativa" (= "pri la denaska varieco de la homa genro"), poste en 1779 en lia "Handbuch der Naturgeschichte" (= "manlibro de la naturhistorio"). En tiuj verkoj estas klare ke temas pri la ĉimpanzo: eĉ la nomo "Chimpansee" estas indikata en la (germana) teksto kaj krome la literaturaj referoj kaj la priskriboj ne povas lasi iun dubon. Blumenbach cetere konsciis ke la Homo Troglodytes de Linnaeus rilatas al iu miksaĵo de karakterizaĵoj, kiuj renkontiĝas ĉu ĉe mestizoj, ĉu ĉe iuj triboj, ĉu ĉe la orangutango kaj ĉe la ĉimpanzo. Konvinkite ke la ĉimpanzo ne povas esti klasifata en la genro Homo li transigis tiun specion al la "genro" Simia, sed konservis la "specian" nomon. Sed kiel ajn, li per tio kreis alian vortkombinon, do alian nomon, kaj tio multe gravis poste en la interpretado de la prioritata principo.
En la 13a eldono de "Systema Naturæ", redaktita (post la morto de Linnaeus) en 1788 de Johann Fr. Gmelin, la specio jam estas indikata per la nomo kiun Blumenbach estis uzinta.
Sed ankaŭ aliaj nomoj aperis. Speciale la francaj zoologoj de la komenco de la 19a jarcento estis tre nomkreemaj, speciale genronomkreemaj, kaj ili formis ĝenerale novajn nomkombinojn (kiuj cetere ofte estis pli bonaj ol la antaŭaj). Kelkfoje ili lasis sin inspiri de jam ekzistantaj vortoj, eĉ se tiuj estas malkonvenaj. Bona ekzemplo estas la ago de Etienne Geoffroy SaintHilaire, kiu en 1812 kreis la nomon Troglodytes niger por indiki la ĉimpanzon. Jen do tiu malkonvena "troglodito"vorto aperis denove (por bestoj kiuj tamen neniel vivas en kavernnoj), sed ĉifoje kiel genronomo. Sed fakte tiu nova nomo poste malmulte estis uzata kaj ĝi iĝis pli malpli forgesata. Tiu nomo povus esti kvalifata kiel "nomen oblitum" (=forgesita nomo) kaj oni povus proponi ke ĝi estu elstrekata el la provizo de prikonsidereblaj nomoj. Tamen ĝi neniel estis tiel komplete forgesita (vidu ekzemplon en B.2) kaj fakte neniam iu propono por klasifi ĝin kiel "nomen oblitum" estas iam farita.
La konscio, jam esprimita de E. Geoffroy StHilaire, ke la ĉimpanzo fakte apartenas al alia genro ol aliaj simioj (oni nuntempe eĉ konceptas ke ĝi apartenas al alia familio) kaŭzis ke pluraj verkoj, unu iom sendepende de la alia, enkondukis nomojn por tiu "genro". Tion faris eĉ libroj, kiuj apenaŭ aŭ ne aplikis la sistemon de la binara nomenklaturo, i.a. la influhava "Lehrbuch der Naturgeschichte" (= "lemolibro de la naturhistorio") de la germano Lorenz Oken, vol. 3, kies dua parto aperis en 1816. Por indiki la ĉimpanzon per iu scienca nomo Oken (1779-1851) serĉis tute malprave sian inspiron en la greka mitologio, memorante ke en ĝi ekzistis iu malbela arbara dia estaĵo, "Pan" kaj li sen plia pripenso aplikis tiun nomon.
Ankaŭ aperis aliaj nomoj, kiel la tute ne latinaspekta genra nomo "Chimpansee", uzita de la germano Voigt en 1831 en traduko de grava libro de la fama franca zoologo G. Cuvier. Ankaŭ aperis la grekdevena "Anthropopithecus" (ne konfuzu kun "Pithecanthropus"), uzita de la franco H.M.D. de Blainville en 1838. Krome oni konas la genronomon "Therantropud", uzita iam de la anglo Brookes en 1828, ne en vere scienca verko, sed en katalogo de vendota muzeokolekto. La listo ne estas kompleta kiel evidentiĝas el nomoj kiel "Fsihego" kaj kiel la "Andropithecus", kiun oni trovas citata en la fama esperantoenciklopedio de E. Wüster el 1929 (Wüster tie referas al tia nomo kun la saĝa konsilo ke oni prefere ne esperantigu ĝin por nomi la ĉimpanzon).
Tio do pri genronomoj; sed ankaŭ pliaj specinomoj estiĝis. Pluraj natursciencistoj ja kredis povi distingi diversajn speciojn de ĉimpanzoj kaj ili kreis nomojn por ili. Tiaj nomoj povis referi ekz. al la esploristo kiu estis koniginta tiun "specion" (ekz. la germano Schweinfurth), aŭ ili povis esprimi iun ideon pri la identeco de la koncerna taksono, ekz. per la uzo de la vorto "verus". Iom post iom tamen progresis la ideo ke multaj el tiuj "specioj" nur estas subspecioj de unu specio kaj ke fakte en multaj kazoj la distingitaj diferencoj nur tutsimple rilatas al la aĝo, aŭ al la sekso aŭ al lokaj cirkonstancoj. Nur pri la ĉimpanzoj de centra Zairio, nome tiuj vivantaj sude de la riverego Kongo (Zairo), oni povas esti certa ke ili reprezentas iun vere apartan specion, kiu estas i.a. pli malgranda ol la alia (la "nana" ĉimpanzo). Ni notu ke en la nuna zoologia nomenklaturo la subspecioj estas nomataj per trivortaj nomoj; la por iu supozita specio iam uzita vorto tiam iĝas la tria vorto de la nova nomo.
Kiel do aspektis la scienca nomaro de la ĉimpanzo en la unua duono de la 20a jarcento? Ĝi estis terura konfuzo, kiel montriĝas per jenaj ekzemploj. En mia junaĝo mi vidis en la Zoologia ĝardeno de Antverpeno ke la tieaj ĉimpanzoj havas la nomon Pan Schweinurthii. Sed poste en la universitataj kursoj mi konis tiun specion per la nomo Pan satyrus. Male, en la kursolibro, kiun mi poste uzis por instrui, tiu specio estis nomata Anthropopithecus troglodytes. Kaj en iu multe konsultata libro pri Afrikaj bestoj ĝi estis Pan troglodytes. Kia konfuzo! Kaj spite de tio ĉiuj niaj profesoroj estis ripetintaj ke la sciencaj nomoj ekzistas por internacia uzo pro la fakto ke ili estas unuecaj, t.e. por ĉiu specio ekzistus nur unu sola nomo.
Por konvinkiĝi pri la ekzistanta konfuzo de la pasintaj cent jaroj, mi antaŭ nelonge konsultis en mia propra biblioteko 14 librojn, aperintajn inter 1885 kaj 1982. Kelkaj inter ili (ĉu pro praktikaj celoj?) ne uzas la kompletan nomon, sed nur la unuan vorton (la genronomon); en tiuj libroj mi trovis jenajn sciencajn nomojn: Troglodytes (en libro de 1885), Pan (en libro de 1950). Ĝenerale tamen aperas iu pli kompleta nomo: Troglodytes niger (en libro de 1914), Pan satyrus (en libroj de 1954 kaj 1982), Pan troglodytes (libroj de 1953, 1963 kaj 1970), Antropopithecus troglodytes (1948). Iuj libroj indikas du nomojn: Anthropopithecus troglodytes (Pan chimpansee) (1961); Pan troglodytes aŭ satyrus (1948), Pan (=Anthropopithecus) troglodytes (1957). Iuj eĉ kredas ke ekzistus du specioj: Pan satyrus kaj Pan troglodytes (libro eĉ de 1982), Pan satyrus kaj Pan chimpansee (1953).
Tio ne estas farso sed pura realo. Cetere, ĉiu kiu konsultas sciencajn librojn el pasintaj jardekoj povas havi similajn spertojn.
Kaj oni povas fari iun similan serĉadon pri la nomo de la orangutango; ĝi ne plu estas nun la Simia satyrus el la 10a eldono de la "Systema Naturæ", sed anstataŭe Pongo pygmaeus (nomo same stulta kaj nekonvena kiel tiu de la ĉimpanzo), sed tio estas aparta afero, kiun oni nun ne pritraktos.
Kiu do restas preta kredi ke la scienca nomenklaturo estas unueca? Kaj kiu estus preta defendi la opinion de tiuj kiuj subtenas ke oni esperantigu tiujn sciencajn nomojn por havi propran esperantlingvan nomenklaturon?
Ĉiu kompleta nova nomenklaturo ne estus pli konvena ol la baraktado en malkonvena sistemo kiu ŝuldas sian signifon ĉefe al tradicio, ne al efikeco?
Inter la unuaj taskoj, kiujn la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo, starigita jam en 1895, devis pritraki, post kiam en 1905 la reguloj de zoologia nomenklaturo oficiale estis enkondukitaj, estis iu decido pri la aplikenda nomo de la ĉimpanzo.
Tiu komenca diskuto en si mem jam okupis plurajn jarojn sen iu ajn rezulto, cetere interrompitaj per la Unua Mondmilito. La unua demando estis: kiu estas la nomo de la ĉimpanzo en la unua verko de la agnoskita zoologia nomenklaturo, nome la 10a eldono (1758) de "Systema Naturæ" de Linnaeus: ĉu Homo Troglodytes aŭ ĉu Simia Satyrus? Pensante pri ĉi-lasta jam aperis iu komplikaĵo: dum pli ol unu jarcento la diversaj specioj, kiujn Linnaeus siatempe estis grupiginta en la genron Simia, jam estis klasifitaj unu post la alia en aliaj genroj, kaj fine nur la specio Simia Satyrus estis restinta en tiu genro Simia.
Sed kia estaĵo do estas tiu specio Simia Satyrus en la verko de Linnaeus? Kiel jam supre dirite, unuflanke la mallonga (en la verko de 1746) kaj poste reprenita (en tiu de 1758) priskriboj, plus la pli longa nova priskribo (en 1758) de tiu "specio" fare de Linnaeus klare indikas kelkajn ecojn de la ĉimpanzo; sed aliflanke la refero al la nomo "Satyrus indicus" de Tulpius montriĝas esti refero al la orangutango kaj plie la indiko "Habitat in Africa, Asia" estas montriĝinta esti refero al la du specioj.
La unua deziro en la sino de la Komisiono por povi eskapi el tiu ambiguaĵo estis: oficiale nuligi, surbaze de la plenrajto kiun la komisiono estis akirinta, la plian ekziston de la genra nomo Simia kiel uzebla nomo por prioritato, — alivorte dirite: forstreki ĝin tutsimple el la zoologia nomenklaturo. Sed tia propono ne akiris la necesan plimulton de aproboj de du trionoj de la komisionanaro por povi validi. Tiu supozita truko do ne donis solvon. Ankaŭ la proponita nuligo de la intertempe kelkfoje enveninta nomo Anthropopithecus ne akiris la necesan plimulton.
Nur kelkajn jarojn poste aperis iu propono, per kiu la genraj nomoj Simia kaj Pithecus kaj la kompleta nomo Simia satyrus (oni nun ne plu uzis la majusklan literon por la dua vorto) malaperu el la uzo. Kaj tiu propono ĉifoje akiris la necesan plimulton. La rezulto estis esprimata en 1929 per Opinio n-ro 114 de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo. Tiuj tri nomoj do ne plu povis esti prikonsiderataj en diskutoj pri la prioritato.
Per tiu forstrekado fakte nur parto de la problemo estis solvita. Ĉar se unuflanke oni estis nuliginta unu ofte uzatan specinomon (kiun jenaj uzis por indiki la ĉimpanzon, aliaj por indiki la orangutangon), aliflanke la Komisiono ne estis klare dirinta kiu nomo povus servi por anstataŭi en la kazoj de la ĉimpanzo kaj de la orangutango. Kaj sekve de tio la konfuzo restis ekzisti: la sciencistoj plie restis uzi diversajn nomojn, ĉiu laŭ sia interpretado de la reguloj (kaj speciale de la regulo de la prioritato), — aŭ tutsimple konstatante kion faras la aliaj kaj kopiante la nomojn kiujn tiuj aliaj uzis. Kaj por iuj la Homo Troglodytes de Linnaeus estas la ĉimpanzo, por aliaj ne; aliaj pli saĝe akceptis ke la Simia Troglodytes de Blumenbach sendube estus la ĉimpanzo.
En tiu tempo grandan influon en la nomado de la mamulaj genroj havis la verko de la usonano Palmer el 1904, nome lia indekso de la uzendaj (ĉar prioritataj) genronomoj de la mamuloj. En ĝi li citis ke en 1816 Oken estis uzinta por la ĉimpanzo la nomon Pan kaj li opiniis, ne konsciante pri la genronomo Troglodytes el 1812, ke tiu nomo Pan estas en tiu kazo la plej malnova, do la prioritata. Lia konstato poste estis subtenata en grava verko pri simioj fare de la brito Elliott (1913). Sekve de tio multaj zoologoj en la periodo 1920-1950 uzis la kombinaĵon Pan satyrus (el Simia Satyrus) aŭ Pan troglodytes (el Homo Troglodytes, aŭ el Simia Troglodytes) por indiki la ĉimpanzon.
Sed en la diskuto por akcepti tian nomkombinon restis problemo, kaj eĉ serioze granda. Estis sciate ke tiu libro de Oken ne konsekvence estis uzinta la binaran nomenklaturon; ĝi do estis tre pridiskutinda en tiu senco. Plurfoje esprimiĝis la ideo ke ĝi estu malakceptinda por celoj de nomenklaturo; sed el tia malakcepto rezultus ke la en tiu libro uzitaj nomoj ne rajtus esti uzataj en la zoologia nomenklaturo. — Kaj do jen denove la problemo: ĉu la genra nomo Pan estus forstrekenda nomo (pro ebla malakcepto de la libro de Oken) aŭ ĉu ĝi tamen povus akiri la indulgon de la zoologoj kaj speciale de la Internacia Komisiono kaj esti konservota? — Dum multaj jaroj la ideoj estis pridiskutataj inter specialistoj sed fakte neniu submetis ilin al la prijuĝado de la koncerna Komisiono. Kaj tiajn venis la Dua Mondmilito, kiu lamigis ĉion.
Tamen iam devis komenciĝi la vera pritraktado de tiu tikla problemo. Necesis nur ke iu submetu ĝin al la Komisiono kaj tiam la respondo espereble baldaŭ venus. Neniu tamen antaŭvidis ke tiu respondo bezonus ne malpli ol 41 jarojn.
En 1944 la usona zoologo W.H. Osgood faris la decidan paŝon: li oficiale levis la demandon ĉu la forstrekado de ĉiuj tiuj nomoj de la libro de Oken ne kaŭzus gravajn komplikojn en la uzo de kelkaj genronomoj de mamuloj, kiuj jam estis ĝenerale aplikataj, kaj li citis i.a. Pan, Panthera, Thos, Civetta... La Komisiono (tiam instalita en Londono) ne tuj povis pritrakti la problemon, kaj nur en 1948 ĝi povis komisii unu el siaj membroj (Ch. Hemming) pristudi la problemon. La respondo de Hemming ne venis tuj, kaj en 1950 la brito Morrison-Scott pli konkrete faris la proponon ke kiel ajn kelkaj ofte uzitaj nomoj de la libro de Oken estu konservataj. La raporto de Hemming (finita nur en 1954 pro la malfacilaĵo povi trovi ekzempleron de la libro de Oken) deklaris ke efektive tiu libro estas malakceptenda, sed ĝi aldonis ke aliflanke multaj el ĝiaj nomoj, ekz. Pan, estas intertempe vere ĝenerale uzataj kaj meritus eble esti konservataj por ke ne estu pli da komplikaĵoj.
Diskutado pri tiu demando de Osgood kaj pri la raporto kaj avizo de Hemming rezultigis en 1956 Opinion n-ro 417 de la Komisiono; tiu opinio estas same ambigua kiel la antaŭa (de 1929): unuflanke la Komisiono konstatas ke la libro de Oken ne konvenas por la sciencaj nomoj, sed aliflanke la Komisiono estas preta permesi ke kelkaj el la de Oken en tiu libro uzitaj nomoj povus esti konservataj, se multaj zoologoj preferus tion.
La problemoj do restis ekzisti kaj ili nun eĉ estis duoblaj: unue, ĉu la akceptenda genra nomo de la ĉimpanzo estus Pan? aŭ ĉu iu alia nomo?; kaj due, kiu estus la akceptenda specia epiteto: ĉu "satyrus" (pro la fakto ke kvankam la Komisiono siatempe estis nuliginta la kompletan nomon Simia satyrus, sed ne la epiteton "satyrus", tiu ĉi do principe restis valida) aŭ ĉu "troglodytes" (el Homo Troglodytes aŭ el Simia Troglodytes?), aŭ ĉu alia vorto aperinta post 1758 (kaj kiu cetere povus montriĝi esti pli konvena). — Sed malgraŭ la ekzistanta ambigueco, neniu ŝajne havis veran emon serĉi solvon, kvankam en tiu periodo la nombro de tekstoj pri la ĉimpanzo konsiderinde kreskis. Fakto estas ke pro tiu konsiderinda kresko de la nombro de verkoj, kiuj imitis de la aliaj verkoj la uzon de Pan, ankaŭ multe kreskadis la uzado de ĉi-lasta genronomo.
Nova pritraktado de la nomo nur ekmarŝis sekve de nova interveno de Morrison-Scott, kiu en 1965 atentigis pri sia teksto el 1950 kaj refaris konkrete sian demandon, ĉi-foje nur pri du nomoj: Pan kaj Panthera. La Komisiono nun publikigis lian tekston kaj invitis interesulojn esprimi siajn opiniojn. Ĝi ankaŭ konsilis ke, surbaze de la nova artikolo 86 (akceptita en 1958), atendante iun decidon, oni uzu la nomon kiun oni kredas esti la ĝusta. Venis nun pluraj reagoj; tiuj opinioj kondukis al kontraŭopinioj, speciale pro malprefero de la de Oken uzita nomo Pan, kaj pro la ekzisto de la (ankaŭ ne latina) kelkfoje uzitaj genraj nomoj Chimpansee (el 1831) kaj Anthropopithecus (el 1838) kaj eĉ Theranthropus (el 1828, sed ne en scienca verko), sed ĉio tio komplete preteratentante la ekziston de la genronomo Troglodytes el 1812. Prave iu zoologo plendis ke en muzeo la kuratoro ne plu scias kiun nomon meti sur la etikedo. La vigla diskuto, publikigita en la Bulteno de la Komisiono, daŭris ĝis en 1968, poste silentis... Kaj la Komisiono ankaŭ silentis.
En 1973 kvar britaj zoologoj perdis sian paciencon kaj insistis ke la Komisiono elpaŝu al decidado. Porinforme ili aldonis al sia peto tre detalan dosieron de la tuta pasinta diskuto. La tuta dosiero estis publikigata en la Bulteno. Denove sekvis komentoj, respondoj, kontraŭrespondoj, ĝis en 1977. Aparte interesa estis la interveno de la usonano Van Gelder, kiu defendis specialajn vidpunktojn kaj riproĉis la malkonvenecon de la nomenklatursistemo. Intertempe la zoologiistaro ne sciis kiu estus la vera (tio estas: konforma al la reguloj) scienca nomo de la ĉimpanzo, kaj ĉiu uzis la propran preferon, kvankam la nomo Pan troglodytes estis plej ofte uzata.
En 1978 oni fine elpaŝis al la ŝtupo de la delonge atendita decidado, sekve de nova insisto de la kvar britaj zoologoj. La 25 membroj de la Komisiono estis petataj esprimi klare sian opinion pri du demandoj. Sed kiam envenis la respondoj, du el la komisionanoj prave indikis ke la enhavoj de la demandoj ne estis sufiĉe ekskluzivaj, tiel ke estis restintaj kelkaj opinietoj pri kiuj la voĉdonantoj ne estis povintaj esprimi sin.
La tuta afero nun troviĝis vere en la kaĉo; kaj la estraro de la Komisiono ne plu sciis kiel solvi ĝin. La sola reala solvo por ili estis: nenion decidi kaj prokrasti la aferon ĝis post kiam la reviziita versio de la kodo de la zoologia nomenklaturo estus aperinta....
Kaj tiu nova kodo aperis nur en la komenco de 1985.
Tuj post tiu apero la komisiono ekagis, ĉefe pro la insistoj de ĝia prezidanto, kiu vere lacis pri la problemo. La komisionanoj ricevis voĉdonformularon, kiu nun iom pli detale kaj pli klare ol en 1978 indikis diversajn elekteblaĵojn kaj kiu emfazis ke oni ne plu diskutu sed tuj decidu. Bedaŭrinde ankaŭ tiu ĉi nova demandaro pretervidis plurajn gravajn aferojn. La respondoj envenis plej laste je la 7a de septembro 1985.
En la en decembro 1985 aperinta Bulteno de la Komisiono aperis Opinio n-ro 1368 (citita en la Enkonduko) kiu finfine liberigis la zoologojn de tiu pli ol 40 jarojn trenita problemo. Sed tiu opinio estas vere nekontentiga pro sia pretervidado de faktoj kaj pro troa erarado en detaloj.
Kiu estas la rezulto de la decido? Ni preterlasu la detalojn kaj ni nur indiku ke:
Jen terura ekzemplo de iu nomo, kiun, pretervidante ĉian deziron pri signifo, pri logikeco kaj pri latineco, la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo altrudis al la sciencistaro post pli ol kvardek jaroj da pritraktado kaj sekve de kvardekkvin paĝoj da tekstoj. Estas klare ke la anoj de la Komisiono jen troviĝis vere en lamenta stato de viktimeco de reguloj, kiujn iliaj antaŭuloj estis kreintaj.
Tiu altrudita nomo estas kompleta absurdaĵo, ĉar ĝi indikas iun tre konatan afrikan arbarbeston kiel ĝi estus "kavernoloĝa ŝafistarduondio". Kaj krome tiu nomo neniel estas latina, tio en nomenklaturo kiu propagas la uzon de la latina. Plie tiu nomo neniel estas belsona. Jen decidis ne la racieco de la scienco, nek la deziro al latineco, sed stranga aplikado de nepravigeblaj reguloj je nomoj hereditaj el la pasinteco.
Kia frenezaĵo!
La decido de Opinio n-ro 1368 pri la scienca nomo de la ĉimpanzo levas tre akrajn demandojn pri la seriozeco de la zoologia nomenklaturo entute. Ni analizu:
Analizante la laboron de la komisiono en la kazo de la nomo de la ĉimpanzo oni konstatas:
Ĉiuj tiuj konstatoj ĵetas ombron sur la tutan zoologian nomenklaturon, sed ankaŭ sur la labormetodojn de la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo. Tiu ombro aldoniĝas al la multaj obĵetoj, kiujn oni jam normale povas havi kontraŭ tiu arkaikiĝinta nomsistemo.
Sed malgraŭ ĉio tio la zoologiistaro plie akceptas labori per tia nomsistemo, apenaŭ konsciante kiom arkaiĝinta ĝi estas kaj kiom da tempo perdiĝas per tiuj diskutoj kaj per la konfuzoj en la literaturo. Nova nomadsistemo estas pli ol necesa por la zoologoj (kaj aliaj biologoj) de la 21a jarcento.
Kaj kio pri tiuj kiuj pledas por esperantigi la sciencajn nomojn? Feliĉe en la komenco de nia jarcento la unuaj adeptoj de tia ideo (de Givry kaj Verax) ne estas farintaj tion por la nomo de la ĉimpanzo; se ili estus farintaj tion, oni nun eble havus la saman kompoŝton kiel en la "unueca" (?) zoologia nomenklaturo. Prave Wüster avertis en 1929 kontraŭ tia agado, prenante eĉ kiel ekzemplon la genronomon de la ĉimpanzo kiu laŭ li estus Andropithecus (ĉu eraro aŭ kio?) kaj rekomendis uzi ĉiam en esperantotekstoj la jam ekzistantan nomon.
Intertempe la scienca nomo Pan troglodytes ĝeneraliĝis kaj de 1985 ĝi (bedaŭrinde) estas konfirmita kiel la akceptinda. Ĉu tiu nomo en iu esperantigo do iĝus "Pano troglodito" aŭ "Pajno troglodito" aŭ kio alia? Ĉiukaze en kvar SUK-kajeroj, verkitaj de la norvega zoologo C. STØP-BOWITZ, svarmas la de li "esperantigitaj" sciencaj nomoj, sed la ĉimpanzo restas (feliĉe) nur nomata per la ordinara esperantonomo. Kaj se oni rigardas la esperantigitajn nomojn de tiuj verkoj, oni cetere ofte levas la brovojn pri multaj inter ili.
Oni rimarku ke la "Provizora privata listo de nomoj de bestoj. Mamuloj" de W. F. PILGER, kvankam neniel privata (ĉar bele eldonita) kaj neniel provizora (ĉar ĝi invitas al uzo de tiaj nomoj) indikas je p. 24 "pano" kiel esperantigita scienca nomo uzinda de sciencistoj (ĉu nur provizore aŭ ĉu nur private?).
Montriĝas jen bona okazo por atentigi al la intereshavantoj ke iu speciala nomsistemo, Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.), sistemo kiu uzas esperanton por formi nomojn laŭ strikte sciencaj principoj, komplete eskapas el tiuj misaĵoj de la scienca nomenklaturo kaj el la misbakaĵoj de la esperantigoj de ties nomoj. La nomoj de tiu N.B.N. devas esti konformaj al antaŭe akceptitaj reguloj, devas esti aprobitaj de tri biologoj kaj devas esti oficialigitaj per Decido de la estraro de la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo.
En la kazo de la NBN-nomo de la ĉimpanzo kvar esperantistaj zoologoj iam estis implikitaj en la koncerna decido, kiu cetere ankaŭ trenis dum preskaŭ du jaroj. Tiu Decido n-ro 10, farita je la 29a de novembro 1988, komunikis ke la NBN-nomo de la ĉimpanzo estas: *Lertantropo familitipa*. Tia nomo indikas ke temas pri la specio, kiu estas la tipa (laŭ NBN-konceptoj) de sia familio kaj ke tiu familio konsistas el specioj, kiuj, pli ol la specioj de aliaj familioj de la ordo *Antropordanoj*, karakteriziĝas per iu speciala lerteco (tial: *Lertantropoj*). Tia nomo estas plensignifa, orientiga en la taksonomio, simpla, bonsona kaj facile memorebla, kaj ĝi krome estas aprobita de tri biologoj kaj poste konfirmita de la estaro de asocio al kiu jam pli ol tricent personoj estas esprimintaj sian konfidon.
La sciencistaro de la 21a jarcento, ne plu kononte la latinan lingvon kaj dezironte praktikajn metodojn, iam troviĝos antaŭ dilemo: kian nomenklaturon uzi? Se ĝi referigos sin per la ekzemplo de la nomo de la ĉimpanzo ĝi konstatos: unuflanke iu nelogika, neinforma, nelatina, altrudita nomo, rezultanta el fuŝaĵoj de antaŭ pli ol ducent jaroj, — aŭ aliflanke iu logika, informa, esperantlingva kaj procedure akceptita nomo. Kiun elekton fari? Aŭ ĉu iu havus preferon por iu nomenklaturo kiu transprenas la fuŝaĵojn de la unua? Kaj la sciencistaro konsciu: la nomo de la ĉimpanzo estas nur unu el la multegaj, kiuj estas en la samaj cirkonstancoj.
Se la tiama sciencistaro preferos la duan solvon, la signifo de la lingvo esperanto multe pliiĝos. Sed oni nun ne povas esti profeto pri la estonteco.
Fonto: Scienca Revuo Vol. 46 (1995)(2) - 167. pp. 12-37
STEB: http://www.eventoj.hu
Reen al la antaŭa paĝo! |