Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2014
Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...
Anonco de nova renkontiĝo - por tajpado uzu la x-metodon!
Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon (→ dekstra mus-butono, sube, "reŝargo de kadro")!
-
2 - 5. januaro
- 5-a Novjara Aranĝo NOVA - de Brazilia Esperantista Junulara Organizo, BEJO. Aliĝilo troveblas en la retpaĝo
- 4 - 6. januaro
- Poludnica 2014 renkontiĝo de vojaĝantoj kaj turistoj - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Tradicia renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Ján Vajs, LEK, Kolská 4, SK-031 01 Liptovský Mikulá, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com
- 15 - 21. januaro
- Jarkongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio – en Auckland. Sperta eksterlanda instruisto estas invitota. Inf.: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, New Zealand Esperanto Association, P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1150, New Zealand. Rete: info@esperanto.org.nz
- 17 - 20. januaro
- 9-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado – en Iksan, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Koreio. Rete: Lee Jungkee
- 24 - 26. januaro
- 1-a Internacia Esperanto-Kongreso en Granada, Nikaragvo. Temo: pli bona mondo eblas. Unuafoje okazos internacia renkontiĝo en tiu alloga lando de Centra Ameriko. Inf.: Esperanto Nicaragua, rete: kongreso2014@esperanto-nicaragua.org
- 24 - 28. januaro
- 49-a Brazila Kongreso de Esperanto - en Florianópolis, ĉefurbo de ŝtato Santa Catarina, Brazilo. Temo de la aranĝo: Esperanto, kial ne? - Kongresejo ĉe la hotelo: Castelmar Hotel, rua Felipe Schmidt, 1260 Florianópolis. Inf.: Esperanto-Klubo de Florianópolis, Caixa Postal n° 654, Florianópolis, SC CEP 88010-970, Brazilo. Rete: esperantokluboflorianopolis@gmail.com
- 28 - 29. januaro
- 7-a Brazila Renkontiĝo de Esperantistoj-Spiritistoj - en Florianópolis, ĉefurbo de la ŝtato Santa Catarina, Brazilo. Temo de la aranĝo: La disvastigado de Esperanto en la spiritisma medio. Renkontiĝejo: Castelmar Hotel, rua Felipe Schmidt, 1260, Florianópolis, ĉefurbo de Santa Catarina, Brazilo. Inf.: BAES Brazila Asocio de Esperantistoj-Spiritistoj, Avenida Central, Bloco 1185, Casa 01, Fundos, Núcleo Bandeirante, Braziljo, DF, Brazilo. Rete: esperantospiritismo4@gmail.com
- APERO - 8
- 21 - 23. februaro
- APERO-8 - Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8, okazonta en la apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo. Inf: VKontakte-grupo "APERO" vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio "MASI", Irina Gonĉarova, mirinda.strigo@gmail.com hejma tel. +7-495-5930575
- 25. februaro - 1. marto
- 2-a Sud-Azia Seminario, SAS-02 - en Lahore, Pakistano. Inf.: Pakistana E-Asocio, rete: pakesa@yahoo.com, aŭ Adeel Butt, retadreso: adeelbutt@asia.com, poŝtelefono: +92 313 5363211
- Esperanto-Maskerado en Rijeka
- 2. marto
- Esperanto-maskerada kompanio - en Rijeka, Kroatio. Esperanto-Maskerada Kompanio "Pa droć" el Rijeka, Kroatio, partoprenos Karnavalan paradon. Vi povas aliĝi al grupo kaj partopreni en la karnavala parado aŭ esti spektanto de la parado. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaa Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio, rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr
- 6 - 17. marto
- Speciala ekskurso 2014 - en Katmandu, Nepalo. Ekskurso por ĉiuj aĝgrupoj. Subtenita de Nepala Registara Turisma Komisiono. La ĉefa celo estas propagandi Esperanton. Inf.: Nepala Esperanto-Asocio (aliĝinta al UEA), G. P. O Box 10518, Kathmandu, Nepal. Rete nespa.1990@gmail.com
- 7 - 9. marto
- Vizitu Esperanian Kamparon! - en May-en-Multien, Francio. Tri ideoj ĉefas tiun semajnfinon: - Parolu esperante (komencantoj bonvenos), - Kunlaboru taskojn kaj ĉefe kuiradon, purigadon de manĝilaroj kaj ĉambroj, - Pratiku aktivecojn fizikajn aŭ mensajn. Inf.: JEFO, Esperanto-Jeunes, 4bis, rue de la Cerisaie - FR-75004 Paris, Francio. Rete: delphine.ya-chee-chan@esperanto-jeunes.com
- 7 - 9. marto
- Centrejo - Centr-Eŭropa Najbara Trejnaktivula Renkontiĝo de Esperantistaj Junularaj Organizoj - ĉefe por ĉehoj, poloj kaj slovakoj. Inf.: Pola E-Junularo, rete: pej@pej.pl
- 7 - 9. marto
- Viv O'Dunne - ĉe Shallowford House, Staffordshire, Anglio. Jara semajnfina kurso por komencantoj kaj post-komencantoj en Britio. En bela kamparo oni pridiskutos nur en Esperanto diversajn temojn, inkluzive de 'Chelsea Manning kaj fajfilo-blovado', 'hidraŭlika frakasado (la nova maniero havigi el roko tergason kaj nafton)', 'ĉu oni reformigu anglalingvan literumadon?' kaj 'ĉu en kelkaj landoj UEA rifuzu starigi Universalan Kongreson?' Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Anglio. Rete: eab@esperanto.org.uk
- 8 - 9. marto
- Vintraj Tagoj - en Turku, Finnlando. Aktulaj aferoj en formo de publika prelego, diskutoj, turismaj programoj, jarkunveno de EAF. Inf.: Esperantolehti/EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@esperanto.fi
- 8 - 15. marto
- Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2014 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr
- 8 - 15. marto
- 21-a Korusa Semajno ĉe Pireneoj - en La BASTIDE-sur-l'HERS, Francio. Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, traduki, lerni E-on laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ folkmuzikemaj alportos siajn instrumentojn por eventuale ludi kun lokuloj: Gérard, Patrick, Alyson & aliaj. Inf.: Tut-Pirenea Esperanto-Koruso, Jorgos ESPERANTO - Le Village - FR - 11 420 LAFAGE, Francio
- 12 - 16. marto
- Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) - Viñales, Pinar del Río, Kubo. Jam la trian fojon okazas tiu ĉi bunta renkontiĝo kun esperantistoj el tuta Kubo kaj fremdaj gastoj. Paralele okazos Radia Renkontiĝo de esperantistaj radioamatoroj. Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, rete: info@esperanto.co.cu kaj kubesp@enet.cu
- 14 - 16. marto
- Studsemajnfino - en Hall (Eerbeek), Nederlando. En ĉiu duonjaro Esperanto Nederland organizas studsemajnfinon por ĉiuj niveloj en iu loko en Nederlando. Inf.: Esperanto Nederland, Kruiszwin 1205, NL-1788 LE Julianadorp, Nederlando. Rete: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl
- 14 - 16. marto
- Cseh-seminario - en Hago, Nederlando. Kurso destinita por personoj, kiuj volas mem instrui laŭ la Cseh-metodo aŭ nur konatiĝi kun ĝi. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto iesperanto@versatel.nl
- 15. marto
- Okcidentbohemia regiona renkontiĝo en Pisek, Ĉehio. Inf.: pisek@esperanto.cz
- 21 - 23. marto
- PEKO - Printempa Esperanto-KunvenO - en Amougies/Amengijs, Belgio. La renkontiĝo celas ĉiujn: infanojn, junulojn, plenkreskulojn, komencantojn, fluparolantojn... Inf.: Doumont Valère, rue de Velaine 114/4, BE-5060 Sambreville, Belgio. Rete: doumontvalere@yahoo.fr
- 21 - 23/24. marto
- JER + SPAMO - en Szigetmonostor-Horány, Hungario. La junulara E-renkontiĝo JER daŭros ĝis dimanĉo. La movado urĝe bezonas pli sisteman kaj intensan trajnadon de gvidantoj, por agi ĉu internacie, lande aŭ loke. Laŭ la Strategia Plano de UEA, tiu Asocio devas preni pli fortan gvidan rolon en tiu aktivula maturigo. Jen la unua el kvar aŭ kvin seminarioj, kiuj okazos dise tra la mondo en 2014. La programo de ĉi tiu SPAMO (Seminario pri Aktivula Maturigo) estos malferma al partoprenontoj de JER, sed la seminario daŭros unu plian tagon. Inf.: Hungara Junulara Esperanto-Asocio, rete: jer@jer.hu
- 22. marto
- Tabloludoj - en Svitavy, Ĉehio. Inf.: dvor.libuse@seznam.cz
- 24 - 26. marto
- Irana Esperanto-Kongreso (IREK) en Tehran, Irano. La Unua Irana Esperanto Kongreso kun la temo: "Esperanto: lingvo de Ideo kaj Idealo". Inf.: Irana Esperanto Asocio, Unit 31, No. 29, Daneshgah Jang St., Kargar Ave., Tehran, Irano. Rete: info@espero.ir
- 26 - 28. marto
- The John Buchanan Masterclass - en Liverpool, Anglio. 3-taga evento: Lingvo, Literaturo kaj Kulturo de Esperanto. Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk
- 13. marto - 9. majo
- Esperantolibro-ekspozicio - en Amsterdamo, Nederlando. Ekspozicio de la Esperanto-Libro en la biblioteko de la Fakultato pri Humanistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo, kune kun la katedrulo prof-ro Federico Gobbo, la bibliotekistoj kaj kunlabore kun la Centra Oficejo de UEA. Inf.: Federico Gobbo, UvA, Spui 210, NL-1012 VT Amsterdam, Nederlando. federico.gobbo@gmail.com
- 4 - 6. aprilo
- 74a regiona staĝo - en Storckensohn, Francio. Inf.: lrnzc@neuf.fr
- 4 - 6. aprilo
- IV-a Internacia Festivalo de Esperanto-kanto - Recitado, Oratora Konkurso en Karlovo-Sopot Bulgario. Inf.: Esperinform, BG-4300 Karlovo p.k. 44, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com . Tel.: +359 885056469 (tage kaj nokte), kaj +359 335 9 3933 (nur vespere)
- 4 - 6. aprilo
- 5-a BIERO - en Havlíčkův Brod. Ĉehio
- 5 - 8. aprilo
- Jarkongreso de Francaj Fervojistoj - en Manoir de Kéralic, Francio. Inf.: rete: laurent.vignaut(ĉe)free.fr
- 5 - 10. aprilo
- 7-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - en Tbilisi, Kartvelio. Belega lando... bonega etoso... Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj kun prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj. Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Kartvelio (ni gvidos ilin tra Kartvelio laŭeble...). Konkurso pri la libro: "Kavaliro en la tigra felo". Informoj ĉe Renato Corsetti, rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org
- 5. aprilo
- Busvojaĝo tra Irano - Jen la vizitotaj urboj: Tehran - Borujerd - Esfahan - Shiraz - Bushehr - Bandar Abas-Insulo - Kish (per ŝipo). Laŭ via propono datoj kaj urboj estas ŝanĝeblaj. La elspezoj kovras la hotelon, buson, invitleteron, 3 manĝojn, kaj enirbiletojn por vidindaj lokoj kaj muzeoj. Kontaktu: Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, masud8422@yahoo.com aŭ m_tajikistan2004@yahoo.com Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890
- 12. aprilo
- Ŝĉecina Esperanta Printempo - en Ŝĉecino (Szczecin), Pollando. Inf.: PEA en Szczecin zmatczak@poczta.onet.pl
- 12. aprilo
- Omaĝo al Zamenhof - Kantono, Ĉinio. Kunveno de Kantonaj esperantistoj por omaĝi la memoron de D-ro Zamenhof. Inf.: Augusto Casquero
- 12 - 14. aprilo
- Omaĝe al Ludoviko - en Bjalistoko, Pollando. Okaze de mortdatreveno de Ludoviko Zamenhof koncerto, pikniko, komuna metado de floroj apud la monumento al Zamenhof. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piękna 3, Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl
- 12 - 17. aprilo
- 2-a Esperanta Librofoiro de Niterói - en Niterói, Brazilo. Post la sukceso de la antŭa samnoma aranĝo, la E-movado de Niterói (15 kilometrojn for de Rio) decidis organizi novan esperantistan librofoiron. Je tiu ĉi fojo oni planas pli interesan kulturan programon. Okazos muzikaj kaj teatraj prezentadoj. Inf.: NITEK, subtenate de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj Eldonejo Lorenz. Rete: maratonoj@yahoo.com.br
- 12 - 19. aprilo
- 39-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la aranĝo okazos 47-a Sesio de de AKB/AIS, Internacia Kurso por pilotoj de ekskursoj. Inf.: Esperantotur, ul. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
- 14 - 21. aprilo
- 5-a PRINTEMPE: Renkontiĝi super la valo de Mozelo dum la antaŭsemajno de pasko en Marienburg, Germanio
- 14 - 21. aprilo
- Printempa Semajno Internacia - en Xanten, Germanio. Printempa kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de
- 16 - 22. aprilo
- Internacia Junulara Festivalo, IJF-2014 - en Castelsardo, insulo Sardio, Italio. Tradicia junulara printempa aranĝo en la antaŭpaska semajno. Ĉu vi volas havi en aprilo agrable varman veteron apud la maro? Pliaj informoj ĉe la organiza adreso: ijf.admin@esperanto.it
- 18 - 20. aprilo
- 95-a Brita Esperanto-Kongreso - en Sheffield, Anglio. Ĉeestantoj aŭskultos plurajn prelegojn, inkluzive de kelkaj de vizitanta esperantista ĉefpreleganto; kaj havos la okazon ekskursi. Inf.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE, Britio. Rete: eab@esperanto.org.uk
- 19 - 26. aprilo
- 5-a FRINGOJ por infanoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Ferio-semajno kun por infanoj 8-17 jaraj, akompanataj de siaj instruistoj aŭ gepatroj. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 20 - 24. aprilo
- Antaŭkongreso Iraela Kongreso - al Jerusalemo, Jeriko, Lago de Glaileo (Tiberiado), Nazareto, Haifa, Akko, Tel Aviv-Jafo. Prezo: 500 eŭroj inkluzivas ĉion. Inf.: eli@esperanto.org.il
- 24 - 26. aprilo
- 15-a Israela Kongreso - en Kfar Hanokdim, 10 km oriente de la urbo Arad, prosime de Masada. Kfar Hnokdim estas beduen-stila tre speciala dezerta ripozejo. Informo kaj fotoj en ĝia retejo Por aliĝi skribu al eli@esperanto.org.il. Vidu ankaŭ antaŭkongreson 24-24. aprilo kaj postkongreson 26-30. aprilo
- 26. aprilo
- Regiona Renkontiĝo en Litomyl - en Ĉehio. Ĉi-foje oni admiros ne nur historiajn belaĵojn de la urbo. Planatas interesa fakekskurso al nove malfermita maŝinindustria kaj al la plej nova urba memorindaĵo, tn. Nova preĝejo de la Eklezio de Bohemaj fratoj, konstruita en 2008-2010. Detalan programon petu de svitavy@esperanto.cz
- 26 - 27. aprilo
- Jarkunveno - en Kopenhago, Danlando. Jarkunveno de Dana Esparanto-Asocio kun interesaj prelegoj. Inf.: DEA, Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, Danlando. Rete: dea@esperanto.dk
- 26 - 30 aprilo
- Postkongreso de Izraela Kongreso - vojaĝo al la Morta Maro, Eilat kaj la Ruĝa Maro, Petra kaj Wadi Rum (Jordanio) - 600 eŭroj. Sen Jordanio: 450 eŭroj. Reveno 30. de apr. vespere al Tel-Avivo aŭ Jerusalemo. Inf.: eli@esperanto.org.il
- 26. aprilo - 3. majo
- 3-a PRINTEMPaS - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Radojica Petrović el Serbio, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 30. aprilo - 1. majo
- Valpurga Nokto - en Montaro Harz (Herzberg am Harz, Germanio). Magia aventuro en la Harz-montaro, legendo de sorĉistinoj sur la monto Brocken. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 30. aprilo - 4. majo
- Ekumenaj Bibliaj Tagoj kun "Adoru" - en Tuchoměřice ĉe Prago, Ĉehio. Prelegoj pri Bibliaj temoj, E-lingvaj liturgioj, preĝoj kaj kantoj el Adoru, amika kunestado, vizitado de Prago (ankaŭ) laŭ ekumena vidpunkto. Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr. 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de
- 1 - 3. majo
- Ponta Festo 2014 - en Frankfurt (Oder), Germanio. La Ponta Festo 2014 en Frankfurt (Oder) - Germanio kaj Slubice - Pollando. Aliĝilon petu de RonaldSchindler@web.de. Inf.: Ronald Schindler, Eberswalder Str. 15, DE-15234 Frankfurt (Oder), Germanio. Rete: RonaldSchindler@web.de
- ES-PRIMO 10
- 1 - 3. majo
- EsPrimo-10 - Esperantista Primavero - en Jekaterinburg, Rusio. Tradicia printempa renkontiĝo de uralaj kaj siberiaj esperantistoj. Estas jam la 10-a tradicia aranĝo. Ĝi kolektas ĉiujare 50-70 esperantistojn, havas viglan kaj enhavriĉan programon. Inf.: Ural-Siberia Esperantista Movado, p.k. 132, RU-620041 Jekaterinburg, Rusio. Rete: esprimo@ural-sib.org
- 1 - 4. majo
- 73a Hispana kaj 18a Andaluzia Kongresoj de Esperanto - en Arundo, Andaluzio (Hispanio) - Ronda, Andalucía (España). La ĉeftemo de la Kongreso estas: Esperanto kaj Flamenko. Temas pri granda ŝanco konatiĝi kun tiu ĉi unika kultura formo, kies kerno troviĝas en la regiono gastiganta la renkontiĝon. Dum la Kongreso, oni celebros oficialajn ekzamenojn sub la Eŭropa Referenckadro. Oni organizas ankaŭ aliajn aktivadojn, kulturajn, distrajn kaj turismajn, pri kiuj ni informas en la retpaĝo de la Kongreso. Inf.: Asociación Andaluza de Esperanto, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (AEU) Calle Ánfora, 6 5° D ES-29013 Malago, Andaluzio, Hispanio. Rete: kongreso@esperanto.es aŭ esperantoarunda@gmail.com
- 1 - 10. majo
- !! NULIGITA !!
26-a Aroma Jalto - en Jalto, Ukrainio. E-festivalo kies celo estas plialtigi lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun belega naturo de Krimeo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
- 3 - 4. majo
- PRINTEMPaS - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1). Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 3 - 5. majo
- 5a Internacia festivalo de Esperanto - en Zaozhuang, Ĉinio, kie estas Esperanto-Muzeo, la plej granda en la mondo, Internacia Esperanto-Arbaro kaj Zamenhof-statuo. Inf.: s-ro Sun Mingxiao Semio@163.com
- 8 - 11. majo
- Korusa renkonto de Interkant' plu - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio kun Zdravka kaj Maja, kontakto per reto: manjo.clopeau@gmail.com.
Muzika komedio La Eta Arturo kun Isabelle Nicolas, kontakto per reto isabelle.nicolas2@gmail.com Inf.: Inf.: Kastelo Greziljono, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio
- 10. majo
- 40-a Malferma Tago de la Centra Orficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj de Detlev Blanke, Wera Blanke, Wim Jansen kaj Humphrey Tonkin. Prezentado de novaj eldonaĵoj, montrado de filmoj. En la libroservo ĉio rabatita je 1/6. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
- 11 - 16. majo
- Printempa Migrado - en Dijon, Francio. Migrado en Burgundio tra famaj vinplantejoj kaj naturaj medioj ĉirkaŭ Diĵono por ĝuemaj esperantistoj! Inf.: Olivier BUISSON, 4, rue Paul Lippe FR-21000 DIJON, Prancio. Rete: obuisson@live.fr
- 11 - 17. majo
- Renkonto de rememoroj kaj rakontoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Malnovaj e-istoj aŭ iamaj gastoj de Greziljono rakontas siajn anekdotojn, pri Greziljono kaj Esperantio; oni kune verkas belan tekstaron por eldoni ĝin kiel Kultura Kajero. Krome kantado kun Jean-Luc, libro-bindado kun Caroline, promenado tra la parko. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 12 - 18. majo
- 39-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉehio. 39-a semajna seminario kunlabore kun "Sabla printempo" Písek kaj Asocio de Handikapitaj Esperantistoj. Inf.: Jindřika Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Rete: drahotova@esperanto.cz
- 13 - 16. majo
- Tria Kolokvo pri Instruado de Esperanto - en Neuchâtel, La Chaux-de-Fonds urba biblioteko, Svislando. Esploroj kaj spertointerŝanĝoj pri la instruado de Esperanto. Inf.: ILE, pf. 2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com
- 16 - 18. majo
- songheshu@126.com6-a Junula Seminario de Esperanto - en Harbino, Ĉinio. La seminaria temo estas: "La amo de Esperanto". Inf.: LKK,S-ino Song Ping, songheshu@126.com aŭ 913768576@qq.com, telefono: +0086-13349300850; +0086-13039977859
- 17. majo
- Printempa regiona renkontiĝo - en Bludov, Ĉehio. Inf.:kvidojanik@seznam.cz
- 17 - 19. majo
- 11-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Ŝerbruko (Sherbrooke), Kebekio, Kanado. Turisma amikeca semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin
- 17 - 24. majo
- Kongreso de IFEF, Internacia Fervojista Esperanto-Federacio - en San Benedetto del Tronto, Italio. Inf.: IFEF, rete: vitorni@virgilio.it. Elŝutebla aliĝilo: ĉi tie
- 20 - 26. majo
- Kultura Ekskurso al Nederlando - en Amsterdamo-Hago-Sneek-Leeuwarden. Gvidantoj: Katalin Kovats, Sylvain Lelarge. Inf.: Centro de Interkultura Edukado, Nowy Sšcz. Rete: korlando@o2.pl
- 23. majo
- Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Vrocalov, Pollando. Inf.: Centro de Interkultura Edukado - Regiona Buroo en Vroclavo, (Malgosia Komarnicka) malgosia.eo@gmail.com / Elementa Lernejo n-ro 9 en Vroclavo, Pollando
- 23 - 25. majo
- Tutslovakia Esperanta Renkontiĝo, TER - en Martin, Slovakio. Ĉiujara renkontiĝo de (ne nur)slovakaj esperantistoj. Seminarioj, diskutoj, ekskursoj, muziko, amuzo. La ĉeftemo: "Esperanto (ne nur) en Slovakio. Kiel plu?". Inf.: Slovakia Esperanta Federacio, Stano Marček, Zvolenská 15/21, SK 036 01 Martin, Slovakio. Rete: stano.marcek@gmail.com
- 23 - 25. majo
- 1-a Srilanka Esperanto-Kongreso - en Jaela City Hall (Jaela Urbohalo) (proksime al flughaveno) Inf.: Zeiter Perera, prez. de Srilanka Esperanto-Asocio, rete: zeiter.espero@gmail.com, tel: +94 (0)711391804
- 24. majo
- BAVELO-Migrado - en Seibelseckle, Germanio. Tuttaga migrado en la bela naturo de la Nigra Arbaro, ĉi-jare ĉe la monto Hornisgrinde. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: migrado2014@esperanto-bw.de
- 24. majo
- Tradicia migrado "Domholzschenke" - en Schkeuditz proksime Lipsko, Germanio. De EspeRendevuejo 10 horoj apud urbestra domo Schkeuditz inter Lipsko kaj Halle apud S-Bahn linio numero 3, poste du horoj piedirado al ekskursa restoracio. Inf.: Esperanto grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
- 28 - 30. majo
- 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto - en Ĉinio. En orienta Ĉinio troviĝas Esperanto-urbo, en kiu estas Esperanto-Muzeo, la plej granda en la mondo, Internacia Esperanto-Arbaro kaj Zamenhof-statuo, la urbo nomiĝas Zaozhuang. De 2006 la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio okazigas Internacian Festivalon de Esperanto. Inf.: s-ro Sun Mingxiao Semio@163.com
- 28. majo - 1. junio
- Printempa BARO 2014 , (inkluzive Ĉieliro, la 29-a de majo) en Bad Münder inter Hannover kaj Hameln, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj la rivereto kaj faras lignan fajron
- 29. majo - 1. junio
- Kongreso de Espéranto-France (UFE) - en Chambéry, Francio. Komuna kongreso de UFE kaj de Rodanalpa E-Federacio. Kun ekskursoj, kutimaj kunvenoj kaj kun spektakloj de aŭstra artisto Attila Schimmer kaj folkmuzika balo. Inf.: Unuiĝo Franca por Esperanto, UFE, 4 bis rue de la Cerisaie 75004 Paris, Francio, rete: info@esperanto-france.org. Tel: 01 42 786 886
- 29. majo - 1. junio
- 64-a Studsesio: muziko, kulturo - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. esperanto-zentrum@web.de
- 30. majo - 1. junio
- Sub la ĉielo de la pistoja montaro - scienca kulturo en la naturo - en Pratorsi, apud Pistojo, Italio. Ĉielobservado per teleskopo, promenadoj tra montpadoj kaj vizitoj al sciencaj muzeoj en Toskanio. Inf.: Pistoja Esperanto-Grupo ĉe Nicola Morandi, Via dei Ciuti, 49/e. IT-51100 Capostrada, Pistoia, Italio. Rete: info@esperanto-grupo.it
- 30. majo - 1. junio
- XXVIII-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo - en Kraków, Pollando. Inaŭguro vendrede 30.05. je la 12.00h. Inf.: Krakova Societo Esperanto, Dom Kultury "Podgórze", ul. Sokolska 13. PL-30-510 Kraków, Pollando. Rete: l.jolanta.ligeza@gmail.com aŭ konsilo@gmail.com aŭ kolpand@poczta.onet.pl.
- 31. majo
- Ĝeneralaj Asambleoj de ĈEspA kaj ĈEJO - en Santiago, Ĉilio. Samtempe jaraj Ĝeneralaj Asembleo de ambaŭ oganizaĵo. Inf.: Ĉilia Esperanto-Asocio kaj Ĉilia Esperanto-Junularo, Casilla 231, Curico, Ĉilio. Rete: informaciones@esperanto.cl
- 31. majo - 14. junio
- MARO, Mara Renkontiĝo, apud Mediteraneo, dum la du semajnoj ĉirkaŭ pentekosto en suda Francio, sur la duoninsulo de St. Tropez
- junio
- Kajaka ekskurso laŭ rivero Mołtawa (Moltava) - en Pollando. Inf.: Vojevodia Filio de PEA en Gdańsk esperanto.gda@gmail.com
- 1 - 12. junio
- Ekkonu Rumanion de Karpatoj ĝis la Delto de Danubo kaj la Nigra Maro! - Braŝovo, Rumanio. 12-taga tradicia somera aranĝo en Rumanio, dum kiu oni povas malkovri diversajn regionojn de la lando, de la ĉefurbo Bukareŝto kaj Transilvanio - trapasante Karpatojn, ĝis la unika Delto de Danubo, Biosfera Rezervejo. Inf.: Rodica Todor, Valea Cetatii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, RO-500289-Brasov, Rumanio. Rete: rodica_todor@yahoo.com

- 6 - 9. junio
- 91-a Germana Esperanto-Kongreso - en Erfurt, Germanio. Aranĝo en la centro de bela urbo meze en Germanio. Ekskursoj, prelegoj, fakkunvenoj ktp. en internacia etoso. Inf.: Rudolf FISCHER, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. Rete: gek2014@esperanto.de
- 6 - 11. junio
- 1-a Tutkelta Kongreso kaj 109-a skota kongreso - en Pitlochry, Skotlando. Inf.: Francesco Maurelli, rete: skotlando@gmail.com
- 10 - 21. junio
- Ĉebalta Esperantista Printempo - en Mielno, Pollando. Inf.: PEA-filio en Gliwice stanislaw.mandrak@gmail.com aŭ staman@ka.onet.pl
- 14. junio
- Lire 2014, lima renkontiĝo ĉeha kaj germana - en Hrensko, Ĉehio. Ĉeha kaj germana migrado. Rendevuejo 11:00h stacidomo Schoena/D kaj 12:00h bushaltejo Hrensko ĉe la rivero Labe, ekmarŝo 12:30h apud Hotel Labe al natura ŝtona ponto, migrado daŭras ĉirkaŭ 2 horojn. Inf.: Esperanto-grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, DE-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de
- 15. junio
- 2a Roma Festivaleto - en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (11.30-18.00). Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. Inf.: F.E.I. - Grupo de Romo, rete: rdelre@libero.it
- 15. junio
- Grimpado al Granda Ĉantorio - en Ĉehio. Inf.: leontodo@centrum.cz
- 15. junio
- 18-a Esperanto-tago - en Pardubice, Ĉehio. Inf: pardubice@esperanto.cz
- 18 - 22. junio
- Blue floras la genciano - en Dienten am Hochkönig, Aŭstio. Spertu bonan etoson. Vidu montojn kaj urbetojn en la ĉirkaŭaĵo. Sentu kiel en 19a jarcento en malnova dometo. Estu kune kun (novaj) amikoj. Inf.: Inge Simon rete: Inge.Simon@esperanto.de
- 20 - 22. junio
- 13-a politika diskuto ĉe Balatono - internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikad-problemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj de la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! Inf.: Mackó Jenő, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20, Hungario, rete: eumacko@aol.com, tel: +36-20-3163619
- 20 - 27. junio
- 24-a Internacia Kongreso de Esperanto - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la Kongreso okazos kursoj de Esperanto kun ekzamenoj B1 kaj B2, ekskursoj al Biskupin, Toruń, Gdansk, Varsovio. Inf.: Esperantotur, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
Bronŝtejn jubileas
- 21 - 28. junio
- !!
Bronŝtejn jubileas !! - en Kievo, Ukrainio. En ĉefurbo de Ukrainio, urbo Kievo okazos Internacia renkontiĝo Bronŝtejn jubileas..., kiu estas omaĝo al jubileo de poeto, bardo, verkisto; al longjara Esperanto-aktivulo; brila preleganto, bone konata en multaj landoj; amita, amata, amota de multaj geesperantistoj Mikaelo BRONŜTEJN! Kial en Ukrainio? Simple Ukrainio estas lia patrujo, al kiu li de tempo al tempo revenas... La detalojn petu de: Inf.: Mikaelo Lineckij, Minske ŝose 10 - 55, Kiev-201, UA-04201, Ukrainio. - Pro nuna situacio en Ukrainio memkompreneble ne povos okazi la 21-28-an de jun. la Internacia renkontiĝo "Bronŝtejn jubileas"...Tamen ni provu renkontiĝi septembre - Bronŝtejn donis eventualan konsenton pri la veno. Do, se iu tre volas kunfesti la jubileon kontaktu min por pluaj informoj kaj detaloj: m-urso(ĉe)yandex.ua
- 21 - 28. junio
- Esperanto kaj marŝado - en Chamonix, Francio. Mens- kaj korpekzecoj: lernado de esperanto kaj marŝado, biciklado en la belega valo de Chamonix. Inf.: UAICL, 4 Allee du Coteau, FR-69539 Brignais, Francio. Rete: pascale.voldoire@lvman.net
- 27. junio - 3. julio
- AEPA-2014 en Karlovo, Bulgario - NE OKAZOS!
- 28. junio - 4. julio
- IES - Internacia Esperanto-Semajno - en Erevan, Armenio. Inf.: AEU (Armenia Esperantista Unuiĝo), Armenio, Erevan 0017, Sari-taĥ st.19a - 5. Rete: gajane.ae@mail.ru
- 28. junio - 5. julio
- 50-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj - en Jelgava, Latvio. La plej populara Esperanto-aranĝo en Baltiaj landoj. En la programo: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, riĉa kultura programo, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj. Inf: Margarita Zelve, Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, Rigo, LV-1050, Latvio. Rete: margarita.zelve@gmail.com
- 29. junio - 6. julio
- 4-a Turisma semajno - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Tuttagaj ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de renesancaj artistoj, gvidataj de Catherine Kremer profesia ĉiĉeronino en Esperanto laŭ ĉi tiu programo. Esperanto-kurso, kantado kaj dancado kun Jean-Luc Kristos. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org Tel.: +33 2 41 89 10 34 (respondilo)
- 30. junio - 7. julio
- Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK - en Universitato de Victoria, en Kanado. Ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj. Inf.: Ellen M. Eddy, la administranto, rete: eddyellen@aol.com
- ESPERO-2017 en Krimeo!
- 1 - 10. julio
- ESPERO - 2017 - Internacia junulara E-renkontiĝo en Krimeo, Ĉernomorskoe, ripozejo "ESPERO", str. Esperanto 1, ĉe la Nigra Maro. Somera universitato, ekskursoj, kvizoj, ludoj, instruado de E-kantoj, lignofajro, koncertoj, E-filmoj, diskoteko, butiko, E-kursoj por komencantoj laŭ metodo de Rafael Gonzales , konversacia rondo, E-teatro de miniaturoj, jogotrejnado, dancaj kursoj, metiejo, elekto de Sinjorino- kaj Sinjoro-Tarhankut, sporta konkuro, kaj aliaj... Organizanto: Ukrainia Esperanta Asocio, UkrEA. Inf: Nastja Luborosceva, Euheno Kovtonjuk kaj Jefim Zajdman, jefim_z@mail.ru
- 4 - 6. julio
- 3-a ERCOR - Esperanto-Renkontiĝo Centro-Okcidenta Regiono de Brazilo - en Goiânia, ĉefurbo de ŝtato Goiás, Brazilo. Jara tritaga aranĝo cele al pridiskuto de regiona E-Movado. Inf.: EAGO - Esperanto-Asocio de Gojaso, rete: jjm@audidata.com.br
- SoRen - Somera Renkontiĝo en Vjetnamio
- 5 - 6. julio
- SoRen - Somera Renkontiĝo 2-a - en montara belaĵo Tam Dao (Tri insuloj - insulo sur la montaro). Ĝuu someron en Esperantujo - kun vjetnamaj gejunuloj! Inf.: Vjetnama Esperantista Junulara Organizo, VEJO, rete: vejo.vjetnamio@gmail.com
- Kongreso de EEU
- 6 - 12. julio
- 10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio - en Rijeka, Kroatio. La 10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio estas regula aranĝo de EEU, kiu okazas ĉiun duan jaron kun partoprenantoj el EU. Inf.: Eŭropa Esperanto-Unio, LKK, rete: eeu@europo.eu
- 7 - 13. julio
- Elfride - en Lövberget, Dala-Floda, Svedio. Restado en tradicia arbara paŝtejo, dormo sur budaj plankoj, sabate popolmuzika festo. Inf. Martin Strid, Platingatan 11, SE-784 73, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 7 - 13. julio
- 4-a IJL - Internacia Junulara Lingvotendaro - en Jászberény, Hungario. Jam 4-an fojon estos organizata tiu lingvotendaro ekster la urbo Jászberény en mirinda, verda medio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze kaj vespere amuziĝoj. Inf.: Ferenc Harnyos, HU-5100 Jászberény, Apponyi tér 1, Hungario. Rete: harnyos@gmail.com aŭ hungario@gmail.com
- 11 - 13. julio
- 46-a Tutlanda Fervojista Amika Esperanto-Renkontiĝo - en Győr, Hungario. Tradicia renkontiĝo de hungaraj fervojistoj-esperantistoj kun partopreno de eksterlandaj kolegoj. Inf.: Jozefo Horváth, HU-9024 Győr, Ikva u. 20., Hungario. Rete: horjoz@digikabel.hu
- 12 - 19. julio
- Tihvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) - en Tihvin, Rusio. Metiejoj pri tradukarto, instruado, lingvaj festivaloj k.a., gvidataj de spertuloj. Ekskursoj, koncertoj, diskutoj, sportaj konkuroj. Inf.: Mikaelo Bronŝtejn, abonkesto 70, RU-187556 Tihvin-6, Rusio. Rete: mamuto@rambler.ru
- 12 - 20. julio
- 7-a SES, Somera Esperanto-Studado – La 7-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en Slovakio, planita en urbo Nitra. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, vespere amuzado. Inf.: petro@ikso.net
SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro
- 12 - 20. julio
- SEFT, Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: René Philipp tlustulimu@web.de
- 13 - 19. julio
- 80-a Internacia Kongreso do de Blindaj Esperantistoj (IKBE) - en termalbanejo Harkány en regiono Baranya, Hungario. La kongresa temo: "Niaj kongresoj - plaĉa diverseco" Jubilee bunta programo kleriga, kultura, distra, turisma kaj profunde ripoziga. Inf.: Orbis Pictus de Vinja Brankovič, Via Parini 5, IT-34129 Trieste, Italio, tel.: portebla +385/995011912, rete: orbispictus@iol.it
- 13 - 20. julio
- Someraj kursoj - en Lesjöfors, Svedio. Instruado je niveloj komencantoj ĝis perfektiĝantoj; ankaŭ infanoj. Inf.: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio. Rete: egarden@esperanto.seegarden@esperanto.se
- 13 - 26. julio
- Somera Esperanto-Tendaro - en Lančov, Ĉehio. Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉehio en alloga medio de la valbaraĵo Vranov en Suda Moravio! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Posttagmeze banado, boatado, ludoj, konkursoj, ekskursoj. Mendeblas ankaŭ busekskurso al Vieno. set.lancov@seznam.cz
- 14 - 18. julio
- Somera Esperanto-Kurso - en Orivesi, Finnlando. Dua somera kurso en Orivesi. Instruisto el Litovio. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Puutarhakatu 26 A 11, FI-20100 Turku, Finnlando. Rete: eafsekretario@esperanto.fi
- 14 - 18. julio
- KoRo - Karioka Renkontiĝo - en Rio de Ĵanejro, Brazilo. Eta kaj turista renkontiĝo en Rio inter la mondpokalo kaj la IJK. Programo: plaĝo, monumentoj kaj bona tempo. Antaŭkongresa nokto por spekti la finalon la 13-an de jul. Inf.: Alexandre Raymond, C/o ABENA, rua Solomon, Campo Grande, Rio de Janeiro, Rete: alekcxjo@gmail.com
- 16 - 20. julio
- Internacia Medicina Esperanto-Kongreso, 19-a IMEK - en Budapeŝto. Inf.: Shinoda Kuracejo, rete: umea@interia.pl, tel: +48-12-6499874
- 17 - 19. julio
- Kvina Ĉina E-turisma Festivalo - en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. Inf.: Baotou Esperanto-Asocio. Esperanto-Oficejo Baotou Tianjiabin Zhong xue Kunqu sanbalu, 37 hao Baotou, Interna Mongolio, CN-014010, Ĉinio. Rete: 173328878@qq.com
- 18 - 25. julio
- IJK - Internacia Junulara Kongreso - en Fortalezo, Brazilio
- 18. julio - 6. aŭgusto
- Sudamerika Karavano al Argentino 2014 - Brazilo, Urugvajo, Argentino, Paragvajo. La Vojaĝo kaj brazilaj kolegoj invitas vin partopreni en Karavano al Bonaero somere de 2014! Inf.: Arnaldo Rebelato / La Vojaĝo, rete: a.rebelato@yahoo.com.br
- 19 - 25. julio
- Internacia Esperanto-Konferenco (IEK 2014) - en Braŝovo, Rumanio. Temo: La maro en literaturo kaj muziko. Inf.: Rodica Todor, Valea Cetăţii 22, bl. B24, sc. A, ap. 5, 500289-Braşov, Rumanio. Rete: rodica_todor@yahoo.com
- 19 - 25. julio
- 46-a Konferenco de ILEI - en Montevideo, Urugvajo. Temo: Lingva justeco en praktiko: latinamerikaj spertoj kaj tendencoj. Informoj pri la konferencejo, hoteloj, programskemo, ekskursoj kaj transporto al UK. Kotizoj, aliĝmanieroj, fragmento de la Konferenca Regularo Jen papera aliĝilo por la Konferenco
- 19. julio - 3. aŭgusto
- Semajnoj de Esperanto-Perfektigo (SEP) - en Herzberg am Harz, Germanio. 2-semajna intensa lingvokurso en diversaj niveloj kaj instrukapabliga, metodika trejnado. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 19. julio - 3. aŭgusto
- Somera Esperanto-Progreso - en Herzberg "La Esperanto-urbo", Germanio. 1. Ligvokursoj por komencantoj kaj progresantoj, 2. Dusemajna klerigmodulo: dum ses tagoj semajne: antaŭtagmeze instruhoroj, posttagmeze ekskursoj, vizitadoj kun gvidado, vespere filmoj, ludoj, muziko, babilado. Inf.: Grubenhagenstrato 6, DE-37412 Herzberg am Harz...la Esperanto-urbo, Germanio. Tel. 00-49-(0)5521-5983. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 23. julio - 3. aŭgusto
- Milan Zvara Piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
- 23. julio - 6. aŭgusto
- Ne okazos.
12-a SOMERE - en Dahlem-Baasem, Germanio. Inf.: Lu Wunsch-Rolshoven, lu.esperantoland@gmx.de
- 25. julio - 1. aŭgusto
- 25-a Internacia Junulara Semajno, IJS - en Szigetmonostor-Horány, nur 10 km-ojn for de Budapeŝto. Pliaj informoj sur la hejmopaĝo. Inf.: Hungara Esperanto-Junularo, rete: steleto@gmail.com.
- Universala Kongreso en Buenos Aires
- 26. julio - 2. aŭgusto
- 99-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Bonaero, Buenos Aires, Argentinio
- 27. julio - 8. aŭgusto
- Somera Esperanto-Tendaro - en Lančov, Ĉehio. Ĉehio. Esperanto-aranĝo kun la plej longa tradicio en Ĉehio en alloga medio de la valbaraĵo Vranov en Suda Moravio! Ĉiutaga antaŭtagmeza laŭelekta instruado de lingvo (ĉiam ankaŭ Esperanto elekteblas). Posttagmeze banado, boatado, ludoj, konkursoj, ekskursoj. Mendeblas ankaŭ busekskurso al Vieno. set.lancov@seznam.cz
Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!
- 31. julio - 5. aŭgusto
- 6-a boatado sur la rivero Kupa – en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Esperanto societo, Srećko Radulović, ul. Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, rete: boatado.kask@gmail.com
- aŭgusto
- Sesa Esperantista Kajakado tra Kaszuby (Kaŝubio) - en Pollando. Inf.: Vojevodia Filio de PEA en Gdańsk esperanto.gda@gmail.com
- 1 - 9. aŭgusto
- Sennacieca semajno alternativa - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. SAT antaŭkongreso. Prelegserio pri korea natura kuracado kun Junĉjo, pri rusa pentrarto, surrealismo kaj kubismo kun Nina. Cseh-kurso kun Luz, paroliga kurso kaj teatraĵoj kun Nina, posttagmezaj ekskursoj al regionaj vidindaĵoj. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR- 49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete.: kastelo@gresillon.org
- 1 - 10. aŭgusto
- 36-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj - en Lesjöfors, Svedio. Por familioj kiuj uzas Esperanton hejme. Inf.: Sonja Petrovic, rete: sonja(ĉe)ikso.net
– Renkontiĝo de Amikoj en Altajo!
- 1 - 10. aŭgusto
- Renkontiĝo de Amikoj, RA-9 ĉe Altajo – La Novosibirska E-klubo invitas vin pasigi tempon en sovaĝa montaro Altajo! RA-9 planas distri vin en tradicia maniero: du-nivelaj E-kursoj, sportumado, metiejoj, lernado de E-kantoj, ekskursoj. Loko: la bazejo "Vagabondo" troviĝas apud la vilaĝo Ĉibit je 610 kilometroj de Barnaul en pitoreska sovaĝa loko en la montaro (de Novosibirsk la distanco estas 850 km). Alloga invito, vidu la fotojn en nia retejo...! Inf.: Katerina Arbekova, RU-630064 Novosibirsk, st. Bluhera. 24-28, Rusio. Rete: katka8@ngs.ru
- 2 - 8. aŭgusto
- !! NULIGITA !!
MIRO 2014 - en Krievci, Kroatio. MIRO estas tradicia junulara renkontiĝo kun internacia karaktero, kiu ekde 1994 okazas en Kroatio en organizado de Kroata Esperanta Junulara Asocio (KEJA). Inf.: Esperanto-societo ''Estonteco'' Krievci, Mali Potočec 32, HR-48260 Krievci, Hrvatska. Rete: esperanto.estonteco@gmail.com
- 2 - 10. aŭgusto
- 47. Internacia Esperanto-Feriado - en kuracurbo Szczawno Zdrój, ĉi-jara JES-ejo, Pollando. Heredanto de fama feriado en "Międzygórze", kun riĉa turisma programo kaj diversnivelaj lingvaj okupoj. Ebleco spekti filmojn de Roman Dobrzyński kaj aŭskulti liajn prelegojn. Belega montareta regiono, multe da verdaĵo donas eblecon bone ripozi kaj ĝui esperantan medion. Inf.: Silezia Esperanto Asocio, ul. Kociuszki 35 B, PL-50-011 Wrocław, Pollando. Rete: sea@europonto.org aŭ eo.wroclaw@gmail.com
- 3 - 10. aŭgusto
- Amika rondo - en la urbo Niĵnij Tagil, Ruslando. Amika rondo en Niĵnij Tagil, dediĉita al la festotagoj de la urbo kun ekskursoj kaj amuzaj lecionoj. Inf.: Larisa Kuzmenko kaj Esperanto-klubo, Kuŝvinskaja str. 25A, N.Tagil, Sverdlovskaja reg, Rusio. Rete: klarisa8@yandex.ru
- 4 - 10. aŭgusto
- SALO 9 - Somera Arbara Lernejo por ĝemelurbaj lernantoj - en Herzberg am Harz / Sieber, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 8 - 10. aŭgusto
- Renkonto de ekstendaranoj en SET - en Lančov, Ĉehio. Solena renkontiĝo de eksaj tendaranoj kaj amikoj en Lančov. Inf: set.lancov@seznam.cz
- 8 - 12. aŭgusto
- Monto Serein - Finsemajno kun JEFO - en Monto Serein, Francio. Renkontiĝo en ŝaledo proksime de Monto Ventoux. 35 litoj. Inf.: Celine Bernard, 4, rue Saint Florent, FR-84100 Orange, Francio. Rete: cbernard@esperanto.org
- 9 - 16. aŭgusto
- 87a SAT kongreso - en Dinano, Francio. En mezepoka belega urbo en Dinano, en turisma regiono Bretonio (okcidenta parto de Francio) okazos la SAT kongreso en 2014. Ni proponas du tagojn por antaŭkongresi, tutsemajnon por kongresi kaj postkongresi en la internacia semajno de Pluezeko. Samtempe pri infanoj oni zorgos en infanaranĝo Grezijono. Profitu viziti nian belegan regionon kaj ĝuu gastigadon ĉe la bretonaj esperantistoj. Temo de la kongreso "civitanoj loke konstruas ontecon". Inf.: Armor-Esperanto OKK Dinano, ĉe Odile Lemarchand, La Ricollais FR-22630 Evran, Francio. Rete: satdinan2014@gmail.com
- 9 - 17. aŭgusto
- 4-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj eĉ kun beboj kaj geavoj - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. SAT infankongreseto. Por infanoj: fari pupojn kaj manlaborojn kun Nicky, krei maskojn kaj grup-ludilojn kun Rolande, Esperantokursoj kun Jean-Luc kaj Luz, koncerto kaj folk-bala dancoprogramo kun Kapriol'. Inf.: Château de Grésillon, Saint Martin d'Arce, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 10 - 17. aŭgusto
- 24-a KISO - en Marburg, Germanio en la Naturamika Kabano. Venu Esperantumi somerfine!!! Ĉion plej bonan al vi - kaj eble ĝis revido dum KISO
- 10 - 20. aŭgusto
- Vojaĝo en Ĉinio - en urboj Urumĉi, Turfan, Ŝjano... La vojaĝo estas grupa vojaĝo kun ekskursoj en hindaj urboj kaj naturaj vidindaĵoj laŭvoje. En 2012 jaro ni jam okazigis la Trasiberian karavanon al Hanojo. Nun ni turistos laŭ neofte vizitata ĉina provinco: Urumĉio kun ĉirkaŭurbo, vinberaj produktejoj kaj budhanaj kavernoj ĉe antikva Turfan, travivos en sablaj dunoj apude, grimpos sur sankta monto de taoistoj Ĥuaŝanj, vizitos antikvan ĉefurbon de Ĉinio kaj komencan punkton de la Silka vojo urbon Ŝiano kun ĝiaj antikvaĵoj. Inf.: La Vojaĝo
- 11 - 14. aŭgusto
- 4-a Benina Kongreso de Esperanto - en Glazoué, Benino. Inf.: afrika.oficejo@gmail.com
- 16 - 23. aŭgusto
- 18-aj Pluezekaj Renkontiĝoj - en Plouezec, Bretagne, Francio. Venu partopreni kun ni renkontiĝon en Bretonio. Kursoj, atelieroj, turismo ktp. Inf.: Jean-Claude Dubois, 5 hent toul broc'h, Plouezec FR-22470, Francio. Rete: marbordo22@yahoo.fr
- 16 - 23. aŭgusto
- La 20-a Ekumena Espeanto-Kongreso - en Trento - Cadine, Italio. La 20-a Ekumena E-Kongreso samtempe estos la 67-a IKUE-Kongreso kaj la 64-a KELI-Kongreso. Temo de la EEK estos "Ĉu Kristo estas dividita?" (1Kor 1,13). Inf.: Giovanni Daminelli, Unione Esperantista Cattolica Italiana, via Lombardia, 37, IT-20099 Sesto San Giovanni, Italio. Rete: eekongreso@gmail.com
- 16 - 23. aŭgusto
- Orienta Esperanto-Seminario - en Ĉinio. La ĉeftemo estas Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo Esperanto. En: Dongxin Hotelo, Huojulu-7, Xi an (Siano), Ĉinio. Inf.: Xi an Esperanto-Asocio chielismo@hotmail.com
- 16 - 23. aŭgusto
- FESTO 2014 - en Pont-de-Barret, Francio. FESTO estas festivalo pri muziko kaj kulturo organizita de francaj junaj esperantistoj (JEFO). Dum la tagoj okazas muzikatelieroj, artistaj, sportaj, kulturaj, lingvistikaj kaj turismaj ekskursoj, dum noktoj vivo daŭras en diskoteko, drinkejo-trinkejo kaj gufujo. Inf.: Espéranto-Jeunes, 4bis, rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Rete: info@esperanto-jeunes.org
Somera Esperanto-Studado apud Moskvo, Rusio!
- 17 - 25. aŭgusto
- Somera Esperanto-Studado - apud Moskvo! - Renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' - kaj de diversaj retaj kursoj, je nur 20-minuta vojaĝo de la internacia flughaveno Ŝeremetjevo. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze prelegoj, ludoj, ekskursoj, vespere koncertoj, amuzo! - Bonvenon! Inf: MASI, Irina Gonĉarova, rete: mirinda.strigo@gmail.com
- 23 - 30. aŭgusto
- 81-a Itala Kongreso de Esperanto - Suno kaj montoj - en Fai della Paganella, Trento. Ĉu vi jam enuis pri tro da suno kaj tro da maro en la italaj Esperanto-kongresoj de la antaŭaj jaroj? Pro tio ni pensis ĉi-jare oferti al vi sunon kaj montojn. Ne temas pri ordinaraj montoj sed pri montegoj, la Dolomitoj, en tute norda Italio. - La kongreso okazos en pli tradicia periodo kaj ĝi pritraktos la temon "Esperanto kaj novaj teknologioj". Estos la kutima troigo pri labor-grupoj, prelegoj, kulturaj eventoj, koncertoj kaj similaj, sed vi ĉiam povos, nerimarkite, eliri kaj promeni tra la montoj. Inf.: info@esperanto.it
- 25 - 29. aŭgusto
- Biciklado en Basa Normandio - en Caen, Francio. Biciklado en Basa Normandio (Caen, Bayeux, Honfleur,Cabourg) de 20 ĝis 70 kilometroj - okaze de tridekjariĝo de Herouville Esperanto. Inf.: Yves NICOLAS, 14, place Laennec, FR-14000 Caen, Francio. Rete: ivnicolas@sfr.fr
- 29 - 31. aŭgusto
- 7a Somera Universitato de Eŭropo Demokratio Esperanto - en Kastelo Greziljono. Post la tria baloto ĉe la Eŭropa renovigo de la Parlamento, kia bilanco kaj pri la estonteco. Inf.: Eŭropo Demokratio Esperanto, bert.schumann@gmail.com
- 1 - 3. septembro
- Ekspozicio pri Internacia Amikeco - en Jokohamo, Japanio. Oni montras internacian amikecon per fotoj, klarigan panelon pri Esperantoo kaj librojn. Inf.: Jokohama Esperanto-Rondo, JP-245-0013, Yokohama-si, Izumi-ku, Nakatahigsi 2-27-24, Japanio. Rete: hiskejp@yahoo.co.jp
- 2 - 4. septembro
- Esperanta paneldiskuto kaj esperanta informstando dum 24 Ekonomia Forumo - en Krynica-Zdrój, Pollando. Inf.: Esperanta Eŭropa Unio, Halina Komar
- 5 - 7. septembro
- Iberia Renkontiĝo 2014 - en L'Arboç, Katalunio. Renkontiĝo kunorganizata de la esperanto-asocioj de Portugalio, Hispanio kaj Katalunio. Inf.: Kataluna Esperanto-Asocio, Papa Pius XI 130, ES-08208 Sabadell (Katalunio), Hispanio. Rete: info@esperanto.cat
- 6 - 7. septembro
- Aŭtunaj tagoj - en Iislami, Finnlando. Inf.: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@esperanto.fi
- 6 - 7. septembro
- Kultura semajnfino de CDELI kun André Cherpillod, - en La Sagne (NE), Svisio
- 8 - 14. septembro
- 40-a seminario en ĉeha paradizo - en Skokovy, 75 km nordoriente de Prago, Ĉehio. Restado en modesta pensiono, instruado de lingvo, promenoj en naturo, konversaciaj rondoj, familia medio, tradicia kunveno de handikapitaj esperantistoj. Inf.: Jindřika Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav CZ-293 01, Ĉehio. Tel.: +420-720-652-320, rete: drahotova@esperanto.cz
- 11 - 14. septembro
- Esperanto sur la strando - en Sopot, Pollando. Praktikante la plej taŭgan modelon de loka e-movado ni volus paroligi komencantojn, montri al gastoj eksteroridinare vizitindajn lokojn en nia regiono, konatagi kun e-tradicio. Triurba Esperantista Asocio TORENTO, PL-81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94. Pollando. Rete: torentosopot@wp.pl, tel.: +48 603 603 185
- 11 - 14. septembro
- Internacia Renkonto de Universitato de Tria Aĝo - en Bydgoszcz, Pollando. Dum la aranĝo okazos 16-a Tutpollanda Arta Trarigardo de Seniora Movado ARS-2014. Inf.: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
- 12 - 14. septembro
- Renkontiĝo de ĉeha IKUE-sekcio - en Svatý Kopeček ĉe Olomouc, Ĉehio. Konferenco de la sekcio, sanktaj mesoj, projekciado el IKUE-aranĝoj, prelego de d-ro Max Kaparů, ekskurso (alternativo la urbocentro de Olomouc aŭ bestoĝardeno en Svatý Kopeček). Inf: m.svacek@seznam.cz
- 12 - 14. septembro
- 12a Renkontiĝo de verkistoj kaj tradukistoj - en Hraćina, Kroatio. Verkistoj kaj tradukistoj renkontas publikon la 13an, kunvenas, piknikas, diskutas, prezentas novajn librojn. Inf.: Kroata Esperanto-Ligo, Knez Mislav 11, HR10000 Zagreb, Kroatio. Rete: esperanto@zg.t-com.hr
- 13. septembro
- Studsabato en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com
- 14 - 20. septembro
- Mazara Festo 2014 - festivalo de la Esperanto-kulturo en Mazara del Vallo, Sicilio. Ekspozicio de pentraĵoj, skulptaĵoj, fotografaĵoj, koncertoj, teatraĵoj, dancoj ktp. de esperantistaj artistoj. Inf.: Brunetto Cassini, skajpo: edistudio54, retpoŝte: esperanto@edistudio.it, poŝtelelefono: +39-329-7463600
- 17 - 19. septembro
- Post-somera komuna kuirado en Laarne, Belgio, iom sude de Gento
- 18 - 21. septembro
- MontKabana Renkontiĝo - en Sillian, Aŭstrio. Tradicia Esperanto-aranĝo por natur- kaj montemuloj, kiu ĉi jare festas sian 25-jariĝon! Inf.: Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio. Rete: vanja.radovanovic@ericsson.com
- 19 - 21. septembro
- PSKK: Post-Somera Komuna Kuirado - en Laarne, Belgio. Familia aranĝo kun centra temo "Naturo, Ekologio kaj Sano". Inf.: Lode Van de Velde, Antwerpsesteenweg 492, BE-2660 Hoboken, Belgio. Rete: lodchjo@yahoo.com
- 20 - 21. septembro
- Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kultura aranĝo por esperantistoj okaze de Tago de la urbo Bjelovar. Partnera lando: Hungario. Inf.: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. Rete: esperanto.bjelovar@gmail.com
- 20 - 21. septembro
- Ĉu vi volas vidi Berlinon kaj lerni Esperanton? - en Berlino, Germanio
- 20 - 28. septembro
- Ne okazos!
40-a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo - en Bydgoszcz-Toruń, Pollando. Dum la aranĝo okazos la prelegoj, diskutoj pri turismo, kulturo kaj edukado, ekskursoj kaj Internacia Ŝakturniro. Inf.: Esperantotur, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
- 21. septembro
- 17-a ERT - 17-a Esperanto-Renkontiĝo de Taguatinga - en Taguatinga, antaŭurbo de ĉefurbo Braziljo. Per la temo "Esperanto kaj Framasonismo" la aranĝo festos da 10-jariĝon de Framasona Loĝio L. L. Zamenhof starigita en Braziljo kaj festos Internacian Tagon de la Paco. Inf.: Taguatinga Esperanto-Klubo kaj Framasona Loĝio Lazaro Ludoviko Zamenhof, C-12, Edifício Paranoá Centro, sala 112 - Taguatinga - BR 72010-120 - Brasília, DF - Brazilio. Rete: taguatek@gmail.com
- 25 - 26. septembro
- Tria Interlingvistika Simpozio - en Poznań, Pollando. Temo: Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozio okazas post interlingvisika sesio kaj antaŭ ARKONES. Inf. Interlingvistikaj Studoj, Lingvistika Instituto Adam Mickiewicz Universitato, Al. Niepodległoci 4, PL-61-874 Poznań, Pollando. Rete: interlingv@gmail.com
- 25 - 28. septembro
- Regiona filatela ekspozicio kun salono de Esperanto - en Svitavy, Ĉeĥio. Ekspozicio SVITAVY 2014 estas konkursa ekspozicio de poŝtmarkoj en kategorio regiona + premiero. Celo de la ekspozicio estas propagando de filatelo inter vasta publiko kaj kvalifiko de eksponaĵoj por la ekspozicioj de pli altaj kategorioj. Inf.: Klubo de filatelistoj 05-78 Svitavy kaj Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, Zahradní 2b, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. Rete: filatelie-svitavy@seznam.cz aŭ dvor.libuse@seznam.cz
- 26 - 28. septembro
- Jubileaj 30-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES". - en Poznań, Pollando. Festivalo kultura, arta kaj scienca. Inf.: tobiasz@esenco.org
- 26 - 28. septembro
- Esperanto-kursoj por ĉiuj niveloj - en Sundern-Langscheid, Germanio. Esperanto-kurssemajnfino en popol-altlerneja klerigejo, kun kursoj por komencantoj, progresantoj kaj flu-parolantoj kaj distra programo vespere. La klerigejo ofertas ankaŭ ĉambrojn por tranokti. Inf.: Bildungszentrum Sorpesee, Brunnenstraße 36, DE-59846 Sundern, Germanio. Rete: info@bildungszentrum-sorpesee.de
- 26 - 28. septembro
- Kongreso de Esperanto-Asocio de Rumanio kaj Simpozio - en Răscruci, en distrikto Cluj, Rumanio. Okazos ankaŭ ekskurso: Laŭ elekto 1. Salminejo Turda (buse), 2. Ekskurso al Cluj-Napoca (trajne). Inf.: Esperanto-Asocio de Rumanio, petu aliĝilon de Mariana Berariu
- 27 - 28. septembro
- Inaŭguro de la ekspozicio "Esperanto kaj kolektado" - en Svitavy, Ĉehio. Tutŝtata filatela ekspozicio + Kleriga dimanĉo en Svitavy. Inf: svitavy@esperanto.cz
- 29. septembro - 4. oktobro
- Semajno de Esperanto - en Strasburgo, Francio
- 30. septembro - 13. oktobro
- Busvojaĝo tra Irano - Jen la vizitotaj urboj: Tehran - Borujerd - Esfahan - Yazd - Kerman - Bandar - Abas-insulo Qeshm (per ŝipo). Laŭ via propono datoj kaj urboj estas ŝanĝeblaj. La elspezoj kovras la hotelon, buson, invitleteron, 3 manĝojn, kaj enirbiletojn por vidindaj lokoj kaj muzeoj. Kontaktu: Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890
- oktobro
- (ĝustigota) Piedmarŝo al Everesto - en Katmanduo, Nepalo. Piedmarŝo al Everesto estas nova projekto de La Vojaĝo sporta marŝo al baza tendaro de monto Everesto (nepale Sagarmatĥa, tibete Ĉomolungma) la plej alta monto en tuta mondo. Inf.: La Vojaĝo
- 2 - 5. oktobro
- 14-a Kafoklaĉo kaj Ludoj dum REnkontiĝo Semajnfina (KoKoLoRES) - en Schwerte, Germanio. La Semajnfina aranĝo (ne nur) por ludemuloj, laŭbezone okazos kurso por komencantoj. Inf.: Petra Dückershoff, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de
- 2 - 5. oktobro
- TORPEDo 9 - en Herzberg am Harz, Germanio. Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia: klerigado, spertinterŝanĝo, faka konsultiĝo, 66a Studsesio (klerigado, studmodulo). Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 3. oktobro
- Internacia Esperanto-Filmfestivalo - en Herzberg am Harz, Germanio. Internacia Esperanto-Filmfestivalo, prezentado de et-filmoj, filmkonkurso en la Kavalira Salono. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 3 - 5. oktobro
- Flava Esperantista Renkontiĝo - en Borlänge, Svedio. Bonetosa esperantista semajnfino kun muziko, ludoj, diskutoj, naturaj ekskursoj kaj artaj metiejoj en la vilaĝo Aspnäs ekster Hernusando (Svedio) Inf: Hernusanda Esperantista Klubo (HEK), rete: esperantosverige@gmail.com
- 4. oktobro
- Kvar-Laga Migrado - en Vogezoj, Francio. Migrado ĉirkaŭ kvar lagoj en la Vogezoj: Lac Vert, Lac des Truites, Lac Blanc kaj Lac Noir. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) rete: migrado2014@esperanto-bw.de
- 4 - 11. oktobro
- 22-a internacia esperanto-semajno 2014 - en Salou (Tarragono-Hispanio). La hotelo situas tute apud la malbordo de la Mediteranea maro, eĉ golfeto kvazaŭ eniras en hotelon, ni povos ĝui neforgeseblan restadon. Inf.: Luis Serrano kaj aliaj, Font nova 32, Sabadell-Barcelono-Hispanio. rete: luis_serrano@ya.com
- 5. oktobro
- 2-a Pakistana Junulara Kongreso - ĉe Pak Tea House en Lahoro, Pakistano. Temo: Esperanto kiel dua lingvo por junuloj. Inf.: Junularo Esperantista Pakistana (JEP), JEP Oficejo, Ward No. 11, Near M. C. High School 39100 Nankana-Sahibo, Pakistano. Rete: jepoficejo@gmail.com aŭ Adeel Butt adeelbutt@asia.com tel: +92-3135363211
- 9 - 12. oktobro
- La 3-a Internacia Esperanto-Lernejo, IEL-2014 - en kastelo Bartoovice, Ĉehio. Studado de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj en belega kastelo el la 15-a jarcento. Koncerto, studado, ekskursoj. Vidu filmetojn pri ni en Youtube! Inf.: Paŭlo VS, kastelo Bartoovice 1, CZ-74254 Bartoovice, Ĉehio. Rete: verdastacio@gmail.com
- 9 - 12. oktobro
- 3-a Junulara Somera Komuna Aranĝo - JusKA - en centr-orienta provinco Camaguey, Kubo. Inf.: Ariadna García Gutiérrez arita_piscis14@yahoo.es
- 9 - 12. oktobro
- Radioamatora aranĝo - en Camagüey, Kubo, en Kampadejo "Batalla de Saratoga". Voksigno: COOBS (speciala voksigno "Batalla de Saratoga"), Sendriceviloj: FT-80C; ICOM 707; DR 130, Tunner kaj Nutrigilo: AT 130; FP-700, Antenoj: G5RV, lonkabla anteno. Frekvencoj: 40m; 20m; 15m kaj 10m (ĉefe en normalaj frekvencoj porciferecaj modoj, ni uzos RTTY kaj PSK). Modoj: RTTY, PSK31 Manager: QSL- via Javier Ramos Nistal CL2MM. Inf.: Asociación Cubana de Esperanto, Radioamatoroj, AP. 5120, CP 10500 La Habana, Cuba
- 10. kaj 18. oktobro
- 1-a Svisa Esperanto-Junularo-Kantokonkurso - en Uster kaj Vordemwald, Svisio. Antaŭselekto okazos la 10-an, finalo la 18-am de oktobro. Limdato por aliĝo estas la la 1-a de oktobro
- 11. oktobro
- 11-a Rata Rendevuo - en Rinteln, Germanio. La "Ratkaptista Bando" kore invitas al la 11-a Rata Rendevuo en Rinteln. En la programo staras: ĉiĉeronado tra la malnova urbocentro de Rinteln kaj la muzeo "Eulenburg" ("Strigokastelo"), tagmanĝo en restoracio kun elrigardo al la rivero Vezer, kaj ĉiĉeronado tra la brando- kaj likvoro-produktejo Schwarze & Schlichte, inkluzive de gustumado de la produktoj. Pli da informoj sur la retpaĝo. Inf.: Heinz-Wilhelm Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: muzikanta.hipopotamo@gmail.com
- 11. oktobro
- Literaturkunveno - en Hago, Nederlando. Inter la 11.00 kaj 16.30 horoj duobla kunveno: Ekspliko pri la instalo kaj uzo de komputilprogramo ESPSOF kaj Literaturkunveno sub gvidado de Gerrit Berveling. Inf.: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl
- 11 - 12. oktobro
- Kanzon-staĝo - en Maison Promotion Sociale Artigues-pres-Bordeaux, Francio. La Kompanoj preparas surstratan kunkantadon. Dum la UK 2015 estos proponite al la Lilla publiko kunkanti famajn francajn kanzonojn tradukitajn en esperanton Sub impulso de FaMo kaj Marcelo, laŭ ekzemploj de la parizaj Bachiques Bouzouk. Tiel ke ni preparu sufiĉan nombron da kanzonaroj kun partituroj, bonvolu perrete aŭ telefone informi nin pri via intenco partopreni en tiu speciala esperanto-kanto-staĝo kun viaj eventualaj manĝorezervoj ĉe marcel.redoulez@wanadoo.fr, tel.: +(0)5 56 21 38 64
- 11 - 13. oktobro
- La 101-a Japana Esperanto-Kongreso - en Obama, Japanio. La urbo Obama, kie okozos la 101a Japana Esperanto-Kongreso, estas malgranda urbo situanta en la cetro de Japanio, kaj frontas al Koreio. Tie ni havos la Kongreson sub jena temo: Ni akordu trans la Maro - mangxo, naturo, amikigxo -. La temo signifas, ke ĉi tie manĝaĵo estas bongusta, naturo estas abunda, kaj historie amikiĝo kun Koreio estis plenumita. Inf.: Japana Esperanto-Instituto, Wasedamachi 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio JP-1620042, Japanio. Rete: jek14o@jei.or.jp
- 17 - 19. oktobro
- 36-a BAVELO-Seminario - en Sankt Peter, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio kun diversnivelaj E-kursoj, prelegoj (i.a. de Ed Borsboom) kaj bunta programo. Inf.: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO), rete: seminario2014@esperanto-bw.de
- 17 - 19. oktobro
- 7-a SFERO (Svisa Feria kaj Familia Esperanto-Renkontiĝo) - en Vordemwald apud Zofingo, Kantono Argovio, Svislando. La aranĝo celas kunigi kaj familiojn, kiuj uzas esperanton hejme, kaj homojn, kiuj ŝatas la familian etoson. Kune, ni ĝuos grupan semajnfinon, dum kiu ni ludos, promenos, kuiros, babilos...
- 18. oktobro
- Esperantaj Preĝtagoj - en Częstochowa (Ĉenstohova), Pollando. Inf.: IKUE - Pollando
- 18 - 19. oktobro
- 8a Esperanta Kongreso de la ŝtato San-Paŭlo - en Araraquara/SP - Brazilo. Jara kongreso de la esperantistoj de la ŝtato San-Paŭlo en Brazilo. Ĉi tiu aranĝo estas realigata de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) partnere kun lokaj esperantistoj de la urbo kie la evento okazos. La ĉi-jara kongresa partnero estas Ararakŭara Esperanto-Klubo. Ni havas la plezuron anonci la apogon de Sociala Komerca Servo (SESC), Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kaj Brazil Ĉambro de la Internacia Lingvo Esperanto (portugale, CBLIE). Inf.: EASP - Esperanto Asocio de San-Paŭlo, Rua Faustolo, 124 Água Branca, CEP: 05041-000, São Paulo/SP, Tel/fax: (11) 3862-1183. Rete: prezidanto@easp.org.br
- 19. oktobro
- 1-taga junulara ekskurso al Komárom-Komarno - Jam venis aŭtuno kaj ni decidis organizi unutagan ekskurson al la limo de Slovakio kaj Hungario, por iomete revivigi la tradicion de apudlandlimaj internaciaj ekskursetoj HURA (aŭ HURAS, HURKAS), ni invitas vin promenadi kun ni en ambaŭ urboj: Komárom en Hungario kaj Komarno en Slovakio. Inf: Hungara Esperanta Junulara Asocio, hej@ijs.hu
- 19 - 24. oktobro
- 4a Esperantista Migrado Aŭtuna - en Bullay, Germanio. Partoprenu en piedaj ekskursoj laŭlonge de la rivero Mozelo, vizitu la mondfaman burgon Eltz, rigardu kelkajn pitorskajn urbetojn kaj ĝuu vingustumadon en la kelo de vinbieno. Grandparte nova programo. Nur 30 lokoj rezervitaj. Fiksa tranoktejo en la kastelo Marienburg (trajnstacio Bullay). Ĉiutagaj transportoj per trajno aŭ Mozela ŝipo. Inf.: Rudolf FISCHER, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. Rete: aliĝo, financo: ema@esperanto.de, programo: wolfgang.bohr@esperanto.de
- 23 - 26 oktobro
- Kaborba kongreseto de EASA - en Cape Town, Sud-Afriko. Inf: Organiza Komitato, Johan Kohler, rete: johan.kohler@gmail.com
- 24 - 26. oktobro
- ĈEA Kongreso - en Prostějov, Ĉehio. Inf.: cea@esperanto.cz
- 24. oktobro - 3. novembro
- AŬTUNE - en kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Kursoj, muzikado, promenado, ludoj, koruso kaj aliaj aktivaĵoj. Inf.: Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono, MCE, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 25 - 26. oktobro
- 46a Korea Kongreso de Esperanto - en Seulo, Koreio. KEA okazigos la Kongreson en Seula Junulara Gastejo en Seulo. Partoprenoj de esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj estos bonvenaj. Inf.: Seula Filio de Korea Esperanto-Asocio, 1601 (Mapo-dong,Gangbyeon Hansin Core), 18, Mapo-daero 4da-gil, Mapo-gu,Seoul, 121-703, Koreio
- 25. oktobro - 1. novembro
- Kieva Esperanto-Semajno - en Kievo, Ukrainio. Konatiĝo kun la glora slava urbo Kievo kaj laŭdezire partopreno en la informa poresperanta kampanjo. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net
- 30. oktobro - 2. novembro
- 3-a Internacia Esperanto-Lernejo - en Bartoovice, Ĉehio. Intensaj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, kie instruanto partoprenos ankaŭ Stano Marček. Inf.: verdastacio@gmail.com
- 31. oktobro - 2. novembro
- 5-a Esperanto-konferenco - en Alicanto, Hispanio. Somero aŭtune en la mondfama mezmara urbo kun subtropika klimato. Esperanto, kulturo, librobazaro, feriado. Inf.: Verde (esperante) vivi, Josef Dörr, Querstr. 11, DE-66287 Quierschied, Germanio. Rete: drfjd@web.de
- 31. oktobro - 8. novembro
- Tagoj de Internacia Lingvo Esperanto - 8" (TILE-8) - en urbo Soĉi, Rusio. Informado pri Esperanto al la ekstera mondo kaj al esperantistoj, ekskursoj, turismo, amuzaĵoj... Inf.: Vladimir Ivanoviĉ Bespalov, a/k 594, RU-354000, Socxi Rusio. Rete: bespalov_sochi@mail.ru
- 1 - 4. novembro
- Aŭtuna lingvotrejnado - en Jekaterinburg, Rusio. La programo de la trejnado efektiviĝos en du grupoj konforme al la niveloj A2, B1, 2. Ĝi celas aktivigi lingvokonojn de komencintaj esperantistoj, evoluigi iliajn bazajn lingvokapablojn. Ĉefa kunordiganto estas Raja Kudrjavceva, Abonkesto 132, Jekaterinburg, Rusio 620041. Rete: komencanto@r66.ru
- 1 - 3. novembro
- 20a Kolombia Kongreso de Eseranto - en Medeĝino, Kolumbio. Kolombia nacia kongreso de Esperanto. Ĉeftemo: Esperanto en ŝatokupoj: Avantaĝoj kaj aplikoj. Inf.: LKK de Kolombia Esperanto-Ligo congresoesperantomedellin@gmail.com
- 2 - 3. novembro
- 55a Tohoku-Kongreso de Esperanto - en Kenmin Kaikan en urbo Morioka de gubernio Iwate, Japanio. Prelegoj, deklama konkurso, interpaloro kun alilandanoj kaj aliaj. Prelego "Esperantistoj en Iwate en antaŭmilita periodo" kaj pubrika preligo: "Japana junulara kulturo en Pollando." Inf.: Saito Tume saitume@nifty.com
- 7 - 9. novembro
- KlaĉKunveno PostSomera (KKPS) - en Wijk aan Zee, Nederlando. La sekva KKPS okazos en domo ĉe la maro en Kvartalo-ĉe-Maro, nordokcidente de Amsterdamo. Ĉi-jare estos pli luksaj ĉambroj, pliaj eblecoj por memzorgi, pli bela ĉirkaŭaĵo kaj pli multaj kursoj pro kunlaboro kun la studsemajnfino de Esperanto Nederland. Legu pli kaj aliĝu en la retpaĝo. Ĝis en novembro! Inf.: Koko Poso, rete: kkps.klacxkunveno@gmail.com
- 7 - 9. novembro
- Jarkonferenco de Ĉeha sekcio de IFEF - en urbo Chodov, apud Karlovy Vary. Inf.: Jindřich Tomíek, rete: Tomisek.ck@seznam.cz
- 7 - 9. novembro
- 6-a BIERo - t.e. Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo de la klubo E-Mental - en Poděbrady, Ĉehio. Promenoj, ekskursoj, ludoj.... (Bonvolu ne peti invitleteron.) Inf.: e-mentalprago@seznam.cz
- 8 - 11. novembro
- 17-a Gliwice'a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto - en Gliwice, Pollando. Inf.: stanislaw.mandrak@gmail.com aŭ staman@ka.onet.pl
- 9. novembro
- Urugvaja - Argentina renkontiĝo - en Colonia del Sacramento, Uruguvajo. En amika etoso, membroj de la argentina kaj urugvaja movadoj renkontiĝas por plani komunan agadon de disvastigado kaj instruado de esperanto en la suda parto de Ameriko. Inf.: AEL-UES info.esperantoargentina@gmail.com
- 13. novembro
- Malfermo de ekspozicio "111 jaroj Esperanto - lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio" - en Berlino, Oranĝerio, salono "Studentenblume - tageto" (Schulze-Boysen-Straße 38). Komenciĝos je la 18-a horo. Muzika kontribuo, gvido kaj esperante kaj germanlingve tra la ekspozicio fare de Fritz Wollenberg eksplikante la fonon de la prezentataj fotoj kaj tekstoj kaj montrante interesajn aldonajn materialojn nur en tiu ĉi aranĝo, interparoladoj ĉe bufedo. Inf.: RonaldSchindler@web.de
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
- 13 - 16. novembro
- KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra Harmónia, Slovakio. Inf.: Peter Balá, rete: kaest@ikso.net
- 14 - 16. novembro
- 18-a KEKSO - en Bielefeld, Germanio. KEKSO, mallonge por "Kreativa Esperanto-KurSO", estas renkontiĝo de Germana Esperanto Junularo organizata. Regule ĝi okazas dufoje jare, dum printempa kaj aŭtuna semajnfino. La loko ŝanĝiĝas ĉiufoje, por ke la renkontiĝoj okazu en tuta Germanio. Ĝis nun ekzemple en: Rostock, Potsdam, Soest, Karlsruhe, Hamburg..
- 15. novembro
- Studsabato - en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperantokursoj kun tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com
- 15 - 16. novembro
- 26-a Eŭropa Rendevuo - en Stella-Plage, Francio. La plej grava internacia semajnfino en Francio, norde de Parizo. Bunta programo: tri diversnivelaj lingvokursoj. Koncerto de Jomo, Korusaj kantoj, impona libroservo, ekspozicio de artaĵoj, vizito de La marurbo Touquet. Inf.: Arlette Plutniak, 2 rue Ste Marguerite Résidence Les Archers Apt 23 . FR-62000 Arras, Francio. Tete: aplutniak@esperanto-nord.org
- 16. novembro
- Kunveno de EKOS - en Slanec, Slovakio. EKOS organizas sian kunvenon unuafoje ekster sia loko Koice. Kunveno en vilaĝo Slanec okazos en sukeraĵejo ĉe strato Hlavná 110, proksime al stacidomo. Ni invitas ĉiujn interesiĝantojn. Inf.: Esperanto-klubo Orientslovakia (EKOS), Bernolákova 2, SK-040 11 Koice, Slovakio. Rete: Michal Hospodár, hosmich@gmail.com
- 18. novembro
- Viena Esperanto Rondo - VERo - en Vieno, Aŭstrio. Paroliga neformala kutimtablo por rekonti E-istojn, babilado. Inf.: AEF aef@esperanto.at
- 21 - 23. novembro
- Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2014 - en Rabka-Zdrój, Pollando. Junulara renkontiĝo por novuloj kaj komencantoj, sed ne nur por ili. Organizas Pola Esperanto-Junularo, aliĝilo en la retpaĝo. Inf.: Tomasz Szymula tomasz.szymula@pej.pl
- 29. novembro
- 41-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Prelegoj, filmoj, prezentado de novaj eldonaĵoj. En la libroservo ĉio rabatita je 1/6. Inf.: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: uea@co.uea.org
- 29. novembro
- Antaŭkristnaska Renkontiĝo - en Písek. Inf.: pisek@esperanto.cz
- 29. novembro
- Jubilea Zamenhoffesto - en Berlino, "Oranĝerio", Schulze-Boyen-Straße 38. Estos prezentataj eroj el la manuskripto de la Jubilea Libro 2014. Johann Pachter, al kiu ni deziras resaniĝon, planas oferti Libroservon. Roland Schnell prezentos "Lignokarbo - Triobla profito por la klimato". La kafejo en vestiblo de la Oranĝerio regalos nin. La Jubilea ekspozicio ekde la 24a de novembro
- en Oranĝerio videblas. Kiu deziras kontribui al la aranĝado de la festo bonvolu kontakti nin. RonaldSchindler@web.de, Estraro de Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio
- 29. novembro
- Bavara Zamenhofa Festo 2014 - en Regensburgo, Germanio. Komuna zamenhofa festo de la bavataj esperantistoj kun distra programo de la 9-a gxis la 17-a horo. Inf. Uli Ender uli@esperanto-muenchen.de
- 5 - 11. decembro
- Zamenhof-Tagoj en Bydgoszcz-Toruń - en Bydgoszcz -Toruń, Pollando. Dum aranĝo okazos: 49 AKB/AIS Sesio, ekzamenoj de Esperanto por A2 kaj B1 kategorio laŭ Eŭropa klasifiko, Solena vespero kun lokaj kaj eksterlandaj esperantistoj, arta parto, lotumado ktp. Inf.: Esperantotur, PEA filioj Bydgoszcz, Toruń, str. M. Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: info@esperanto.bydgoszcz.eu
- 7. decembro
- Zamenhoffesto - en Oostende, Flandrio, Belgio. Inf.: Marc Cuffez, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende, Belgio. Rete: info@lakonko.be
- 12 - 14. decembro
- 67a Studsesio: literaturo, movadhistorio - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 12 - 14. decembro
- 15. Bjalistokaj Zamenhoftagoj - en Bjalistoko, Pollando. Prezentoj, prelegoj, kulturaj kaj turismaj programoj. Inf.: Bjalistoka Esperanto-Societo, PL-15-282 Bialystok, str. Piekna 3. Pollando. Rete: esperanto.bialystok@interia.pl
- 12 - 14. decembro
- 69-a Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo r.a. - en Homburg, Sarlando, Germanio. Ĉeftemo: Seminario "Antaŭenigi Esperanton per muziko", Lingvokursoj por komencantoj kaj progresintoj, diservo kaj libroservo, prelego de la nova prezidanto de GEA s-ro Sebastian Kirf, publika prelego pri Esperanto, filmprezentoj, Zamenhoffesto kun programo, ekskurso al la Becker-Meisberger-Instituto kaj kristnaska bazaro. Inf.: Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), Alter Hangarten 2, DE-66440 Blieskastel, Germanio. Rete: info@esperanto-saarland.de
- 13. decembro
- Tradicia Zamenhof-festo kun vespera kulturprogramo - en Herzberg am Harz, Germanio. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 13. decembro
- Marcipana Kristnasko - en Svitavy. Inf: svitavy@esperanto.cz
- 13. decembro
- Zamenhoftago - en Hago, Nederlando. Sabaton, la 13an de decembro
- 2014 IEI denove organizos Zamenhoftagon (inkl.komunan lunĉon). Antaŭtagmeze okazos prelego. Posttagmeze i.a. kvizo kaj harpoludo. Inf. Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag. Nederlando. Rete: iesperanto@versatel.nl
- 13. decembro
- Studsabato - en CDELI - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Esperanto-kursoj en tri niveloj. Inf.: Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 Prilly, Svislando. Rete: nancy.fontannaz(ĉe)gmail.com
- 23. decembro
- Antaŭnovjara Festo - en Tihvin, Rusio. Antaŭnovjara festo de Tihvina E-klubo kun gastoj el diversaj urbaj asocioj (poezia, aikidoa k.a.). Inf.: Mikaelo Bronŝtejn, 6 Mikrorajon 1-17, Tihvin, RU-187550 Rusio. Rete: mamuto@rambler.ru
- 26 - 28. decembro
- Komuna Seminario inter Ĉina-, Japana-, Vjetnamia kaj Korea junularoj (KS) - estas junulara evento, kiu ĉiujare okazas alterne en kvar aziaj landoj. Ĉi jare ĝi okazos en Ho-ĉi-minh Urbo de Vjetnamio. Ĝi estu la plej memorinda evento de aziaj junuloj ĉijare! Do bonvolu aliĝi al tiu ĉi bela evento! Inf.: LKK, rete: vejo.vjetnamio ĉe gmail.com
- 26 - 29. decembro
- 22-a Togolanda Esperanto-Kongreso kaj AMO-seminario 7 - en Vogan, Togolando. Aranĝo kiu kunigas E-parolantojn enlandajn kaj eksterlandajn dum tri-kvar tagoj por labori kaj amuziĝi, uzante la internacian lingvon. Inf.: Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), 06 B.P. 61807, Lome-TG, Togolando. Rete: utetogo@hotmail.com

- 27. decembro - 3. (4.) januaro
- 31-a IF - Internacia Festivalo - nia adiaŭa IF - en urbo Jülich, Germanio, inter nederlanda limo kaj Köln. Moderna kaj novkonstruita domo, kun hotelsimilaj kaj -komfortaj ĉambroj. Kadra temo: novaj energioj. Tuttaga ekskurso al proksima Köln, konatiĝu kun la fama katedralo kaj la ne malpli fama Kolonja Akvo 4711. Plilongiga ebleco ĝis 4-a de januaro 2015. Inf: Hans-Dieter Platz (HDP), Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio. Tel. +49-5624-8007, portebla +49-171-4964558, Reto: HDP@internacia-festivalo.de
- 27. decembro - 3. (4.) januaro
- Novjara Renkontiĝo (NR) - en Bitburg (apud Trier/Treviro), Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj - inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Inf.: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstrasse 9, DE-10551 Berlin, Germanio. Rete: lu.esperanto@gmx.de
- 28. decembro - 2 januaro
- SANO-5 - en Herzberg am Harz, Germanio. La alternativa jarŝanĝa seminario: Sano - Alternativo - Novjaro. Inf.: Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr.6, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: esperanto-zentrum@web.de
- 28. decembro - 4. januaro
- 6a JES (Junulara Esperanto-Semajno) - en Weißwasser, Germanio. Vidu ankaŭ https://www.facebook.com/junularaesemajno
- 30. decembro - 4. januaro
- Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno - en Baugé, Francio. Festa etoso kun atelieroj de kantado, ĵonglado, ŝminkado. Spektakloj de klaŭnoj, de kontakta magio. Muziko, koncertoj, ĉio kun spertaj animantoj. Inf.: Esperanto-Kulturdomo en kastelo Greziljono, MCE, Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org

--- 2015 ---
- 2 - 11. januaro
- Kongreso kaj Somerlernejo - en Melburno, Aŭstralio. Aliĝu al la 2015-a Esperanto-Somerlernejo kaj Kongreso en Melburno! La programo enhavas klasojn je du niveloj, vesperon de teatro kaj muziko, Esperanto-ekzpozicion, bankedon, ekskursojn, prelegojn pri Esperanto kaj aliaj temoj, babiladon kaj ridadon, kaj jarkunvenon. Inf.: Aŭstraliaj kaj Nov-Zelandaj Esperanto-Asocioj, Australian Esperanto Assoc. C/- GPO Box 2122, Melbourne 3001. Rete: heather@melburno.org.au
- 3 - 6. januaro
- POLUDNICA 2015 - en Malaltaj Tatroj, Slovakio. Tradicia, jam 33-a renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Inf.: Ján Vajs, LEK, kolská 4, Liptovský Mikulá, Slovakio. Rete: poludnica83@gmail.com
- 16 - 19. januaro
- 10-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Iksan. Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo okazigos renkontiĝon, en kiu oni povas praktiki meditadon, kaj sperti korean kulturon. Inf.: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Sinjong-dong, Iksan, Koreio (Suda) Rete: esperanto@saluton.net

- 23 - 27. januaro
- Jubilea, 50-a Brazila Kongreso de Esperanto - kaj 35-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. La ĉefa e-evento de Brazilo jubileas kaj ĉi-foje okazas en la "Mirinda Urbo". Informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo. Inf: AERĴ (lkk), BEL kaj BEJO. Rua Teófilo Otoni, 135, sala 302, centro, Rio de Janeiro - Brasil. Rete: disvastigo.aerj@gmail.com
- 14 - 21. februaro
- 22-a Korusa Semajno ĉe Pireneo - en La Bastide/Hers, Arjeĝio, Francio. Ĉiutage: kantado sub gvidado de Zdravka Bojĉeva, matenaj Tajĉi-ekzercoj, turismaj vizitoj, E-lernado, vesperaj ludoj, kulturaj prezentaĵoj, folk-muziko, io pli danke al vi! Du koncertoj je la fino de la semajno. Inf.: Jorgos & C.E.E.A. por Tut-Pirenea Esperanto-Koruso. Tutpeko ĉe Monik' Garrigues, Muelejo, FR-09 600 Limbrassac, Francio. Rete: tutpeko@aliceadsl.fr aŭ esperanto.ariege@free.fr
- 20 - 22. februaro
- 2-a Srilanka Esperanto-Kongreso - Kontaktpresono: Zeiter Perera
- 20 - 22. februaro
- Somera Esperanto-Tendumado - en Callejones, Graneros, Ĉilio. Semajnfino por praktiki Esperanton en neformalaj situacioj kun parolantoj kaj komencantoj de Esperanto, eĉ interesuloj pri E-o, ĉe tendara etoso. Inf.: Hector Campos Grez, Casilla 231, Curico, Ĉilio. Rete: set@esperanto.cl
- APERO - 9
- 20 - 23. februaro
- APERO-9 - Moskva Esperanto-Asocio "MASI" kore invitas ĉiujn E-parolemulojn al sia tradicia renkontiĝo APERO-8, okazonta en la apudmoskva bien-ripozejo Jerŝovo. Inf: VKontakte-grupo "APERO" vk.com/apero_ek_masi aŭ ĉe Moskva Esperanto-Asocio "MASI", Irina Gonĉarova, mirinda.strigo@gmail.com hejma tel. +7-495-5930575
- 26. februaro - 8. marto
- 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Pun Hill, Nepalo. Por konigi la mondon al Nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la renkontiĝo Inf.: Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com
- 8 - 15. marto
- Mediteranea Esperanto-Semajno, MES-2015 - en restadejo Val d' Esquiere - Les Issambres ĉe la Lazura Marbordo, Francio. Ĉu vi ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... - Informoj kaj aliĝoj: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel. +33 (0)4 94 83 06 88 - aŭ Christine Graissaguel, kris_grai@hotmail.fr
- 28. marto - 2. aprilo
- 8-a Mezorienta Kunveno - en Hammamet, Tunizio. Renkontiĝo de esperantistoj el nordafrikaj kaj mezorientaj landoj en Tunizio en la jaro 2015. Temo: Tunizio, lando de renkontiĝo inter civilizoj. Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj! Inf.: Renato Corsetti, Via de Castello, 1, I-00036 Palestrina, Italio. Rete: mezorienta.kunveno@esperanto.org
- 3 - 10. aprilo
- Printempa Semajno Internacia - en Winterberg, Germanio. Printempa kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto-Asocio, rete: petra.dueckershoff@esperanto.de, tel: +49 (0)151 / 14 43 80 74
- 15 - 19. aprilo
- Ekumenaj Bibliaj Tagoj (kun Adoru) - en Wrocław, Pollando. Prelegoj pri bibliaj temoj (ĉifoje verŝajne la Apokalipso de Johano) kantoj kaj preĝoj el "Adoru" (pruntebla), iom da turismo, amikeca internacia kunestado. Inf.: Stefan Lepping, Mellinstr 5, DE-59457 Werl, Germanio. Rete: stefanlepping@gmx.de
- 16 - 18. aprilo
- Israela Kongreso de Esperanto - en Yehiam (proksime al Ako) Inf.: Esperanto-Ligo en Israelo, ELI, rete: amriwandel@gmail.com
- 17 - 25. aprilo
- 4-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Christophe Chazarein el Okcitanio kaj Jean-Luc Kristos el Aŭvernjo. Poste eblas KER-ekzameno. Inf.: Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 20 - 26. aprilo
- Jindřika Drahotová - en Skokovy Ĉeha respubliko. Penziono ESPERO estas en malgranda vilaĝo en ĉeha paradizo en distrikto Mladá Boleslav. Aranĝas Asocio de handikapitaj esperantistoj. Inf.: Jindřika Drahotová, Sadová 745, Mladá Boleslav CZ-293 01, ČR. Rete: drahotova@esperanto.cz, tel.: +00-420 720 652 320
- 24 - 26. aprilo
- 67-a Kongreso de BEA - en Ruse, Bulgario. Inf.:Bulgara Esperanto-Asocio, BG-1303 Sofio, str. Stranĝa 79-81, Bulgario. Rete: bea_esperanto@abv.bg
- 24 - 26. aprilo
- KER-ekzamenoj dum PRINTEMPaS - en Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Internaciaj KER-ekzamenoj (B1, B2, C1) post intensaj kursoj. Inf.: MCE Grésillon, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. Rete: kastelo@gresillon.org
- 1 - 5. majo
- Mirinda Lviv - en Lviv, Ukrainio. E-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kijiv-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net

- 13 - 16. majo
- Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto - en Neuchâtel-La Chaux-de-Fonds, Svislando. Invito iris al ĉiuj ŝtatoj de la mondo. Gravega evento. Inf.: ILEI, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. Rete: mirejo.mireille@gmail.com
- 16 - 18. majo
- 12-a MEKARO - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - en Toronto, Ontario, Kanado. Turisma semajnfino en amika etoso, organizita de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj de lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio, Ontario. Ĝi okazos la 12-an fojon entute, kaj la 3-an fojon en Toronto, Ontario. Inf.: Esperanto-Rondo de Toronto informo@mekaro.ca
- 16 - 23. majo
- 67-a kongreso de IFEF - kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio en urbo Kunming, Ĉinio. Inf.: Loka Kongresa Komitato, LKK, rete: 67ifefkongreso 2015@gmail.com, telefone: +86-0871-67328966
- 22 - 25. majo
- 92a Germana Esperanto-Kongreso - en Hameln, Germanio. Karulo, kie do estas la infanoj? En la jaro 1284 je tago de Johano kaj Paŭlo buntvestita viro delogis 130 hamelenajn infanojn el la urbo. Ili malaperis en monto kaj neniam plu estis reviditaj. Ankoraŭ hodiaŭ tiu mistera legendo tiras vizitantojn el la tuta mondo al Hameleno. En la jaro 2015 je la Pentekosta semajnfino ni klopodas allogi almenaŭ 130 Esperanto-parolantojn en la urbon. La sentimulojn atendas diversaj programeroj pri la temo fabeloj, rakontoj kaj legendoj. Legendo kaj lingvo allogas, estas nia kongresmoto. Krome atendas ilin belegaj koncertoj, teatraĵoj, prelegoj, diservoj kaj fakkunsidoj. Inf.: Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, DE-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. Rete: gek2015@esperanto.de
- 5 - 7. junio
- 110a Skota Kongreso de Esperanto - en Helensburgh, Skotlando. Venu al la kongreso kun la plej alta kongresnumero en Esperantio, en la bela skota marborda urbeto Helensburgh, facile atingeble de Glasgow, kaj naskiĝloko de John Logie Baird, inventinto de la televido. Inf.: Mia Casey 1mz.casey@gmail.com
- 21 - 25. junio
- Elfriden - La longa ludo - en Dala-Floda, Svedio. Kurso pri ĉendancado en feroa maniero per baladoj el mezepoko kaj pagana tempo. Tendaro en tradicia paŝtejo en arbaro. Lastan tagon estos loka muzika festivalo kaj festena vespermanĝo. Tute senelektra. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 21. junio - 4. julio
- Elfriden - Sorparbo Internacia Spelmanslag - en Dala-Floda, Bingsjö kaj najbaraj vilaĝoj, Svedio. Formigo kaj ekzercado de internacia (popol)muzika grupo dum tendaro en tradicia paŝtejo arbara dum kvin tagoj, poste ties partopreno en popolmuzikaj festivaloj de Nås, Bingsjö, Östbjörka kaj Boda per dancomuziko kaj eble koncertoj. Tio estos okazo diskonigi la internacian lingvon al ĝenerala publika. Elekto de muziko de la grupo dependos je tio, kiuj venos. Inf.: Martin Strid, Platingatan 11, SE - 784 73 Borlänge, Svedio. Rete: martin.strid@gmail.com
- 28. junio - 6. julio
- Roskilde Festivalo 2015 - en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn
- 6 - 13. julio
- AntaŭRET - en St-Peterburgo-Niĵnij Novgorod, Rusio. AntaŭRETa programo (RET=Rusiaj Esperanto Tagoj) en Sankt-Peterburgo kaj Niĵnij Novgorod kun riĉa ekskursa programo kaj posta komuna veturado al RET. Inf.: Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru
- 11 - 19. julio
- Somera Esperanto-Studado - La 8-a renkontiĝo de lernantoj de 'lernu.net' (sed ne nur de ili) en urbo Martin, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaz, petro@ikso.net
- 14 - 21. julio
- Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) - en Ĉeboksaro/Jadrin, Rusio. RET estas tradicia aranĝo de rusiaj esperantistoj en Rusio. Inf.: Rusia Esperantista Unio, Aleksandr Blinov, pr. Lenina 7. Rete: al.blinov@gmail.com
- 18. julio
- Memortago Baghy Gyula kaj Székely Tibor - Inf.: Szegedi Eszperantó Kör, rete: Baksa József
- 18 - 24. julio
- Konferenco de ILEI - en Oostende, Belgio. Inf.: ILEI-estraro, Radojica Petrovic, rete: radojica.petrovic.rs@gmail.com
- 18 - 26. julio
- SEFT, Somera Esperanto Familia / Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. La lingvo de SEFT estas Esperanto. SEFT ne havas fiksitan programon. Nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Inf.: tlustulimu@web.de
- Jubilea, 100-a Universala Kongreso de Esperanto -
- 25. julio - 1. aŭgusto
- 100-a UK, Universala Kongreso de Esperanto - en Lille, Francio
- 31. julio - 5. aŭgusto
- 7-a boatado sur la rivero Kupa - en Sisak, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajako, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Inf.: Srećko Radulović, Esperanto societo rete: boatado.kask@gmail.com
- 1 - 8. aŭgusto
- 21a Ekumena Kongreso, 68-a de IKUE, 65a de KELI - en Strasburgo, Francio. La kongresejo: junulardomo CIARUS, proksime al la centro de la urbo. Inf.: Philippe Cousson, 26 rue de Pré Ventenet, FR-86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio, rete: philippe.cousson@sfr.fr
- IJK 2015 -
- 2 - 9. aŭgusto
- Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Wiesbaden, Germanio. La Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas la ĉefa renkontiĝo por junuloj. Inf.: x, rete: , tel:
- 6 - 16. aŭgusto
- Milan Zvara piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, (kie naskiĝis la fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco,) al la plej alta monto de Ukrainio Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kijiv-133, Ukrainio, UA-01133. Rete: volodomir@ukr.net
- 10 - 17. aŭgusto
- Internacia Junulara Semajno, IJS - en Sopron, Hungario

- 27 - 28. aŭgusto
- 2a Irana Kongreso de Esperanto - en Tehrano, Irano. Temo: Esperanto, Dialogi tutmonde. Ni invitas partopreni esperantistojn, komencantojn kaj alilandanojn. Bonvolu kontribui al la programo. Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritemajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al info(ĉe)espero.ir
- 29. aŭgusto - 8. septembro
- Ekskurso en Irano - en Tehran-Iran. Miaj amikoj aranĝis por la dua Irana Kongreso de Esperanto, do mi decidis post tiu ĉi programo havi ekskurson al Irano. Inf.: Turisma Agentejo Iran-Tehran, rete: masud8422@yahoo.com
- 25 - 27. septembro
- 31-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" - en Poznań, Pollando. ARKONES estas arta, kultura kaj scienca festivalo. Inf.: Tobiasz Kamierski tobiasz@esenco.org
- 30. septembro - 13. oktobro
- Busvojaĝo tra Irano - en Irano. Direktoro de turisma agentejo Iran-Tehran S-ro Masud Godarzi, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890

--- 2016 ---
- 14 - 16. majo
- 13-a MEKARO - Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto – en Granby, Kebekio, Kanado. Amikeca turisma semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. Inf.: Esperanto-Societo Kebekia, rete: Kontaktu nin
- 2 - 10. julio
- La 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj - en Birtonas, Litovio. Baltiaj Esperanto-Tagoj estas ekde 1959 organizata internacia Esperanto-renkontiĝo, organizata laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. Inf.: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44291 Kaunas, Litovio. Rete: irenaa@takas.lt
- 30. septembro - 14. oktobro
- Minibusvojaĝo tra Irano - en Teherano-Irano en jaro 2016. Turisma Agentejo Iran-Tehran, No 38, Sh Maleki Lane, Sivash str. Azadi ave, IRAN-BORUJERD. Rete: masud8422@yahoo.com kaj m_tajikistan2004@yahoo.com. Tel: +98-9127049890 kaj +98-9397049890
- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!
- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.
La kompiladon prizorgas: Mészáros István kaj Szilvási László
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
Lasta aktualigo: 2014.11.17.
eszperantó szótar
eszperantó tankönyvek
eszperantó tanfolyam
eszperanto
Kulturális Eszperantó Szövetség
eventoj
STEB
Eszperantó rendezvények