F (simbolo). 2063.

 

1. En alfabeto, F estas konsonanta litero, frikativa, labiala.

 

2. En muzika notacio, de la angla-germana notacia sistemo, F estas simbolo kaj nomo de la kvara tono (696 vibroj), en la natura majora skalo, responda al en la latinidaj lingvoj, - franca, itala, hispana, portugala.

 

3. En logiko, ekde mezepoko, la litero F estas uzata por signifi apartajn modojn de silogismo. Inter la silogismoj, kies mnemonikaj nomoj komenciûas per F, estas korektaj la jenaj - Fapesmo (vd), Ferison (vd), Fespasmo (vd), Festino (vd). Cetere, ili estas redukteblaj al la 4-a modo - Ferio (vd) - de la 1-a figuro (Petro la Hispana, Summ. log., 4,20).

Foje la majuskla F, anstataý la S, estas uzata por rilatigi la subjekton enkadre de la strukturo de juûo. Aý en la propozicio, kiu havas la funkcion de konkludo en silogismo.

 

4. En la elementa kvanteca logiko F estas uzata kiel simbolo de predikato, kaj îi-kaze nomiûas "predikato letero". Ekzemple: F en Fx. Aliaj literoj samcele uzataj estas G kaj H. Kiam rekomendindas distingojn, oni uzas postmetitajn akcentojn, laöjene: F’, F’ ; G, G’ ; H’, H’ .

Kontraste, en la supera kvanteca logiko la menciitaj literoj F, G, H simboligas propraëojn kaj estas nomataj varieblaj predikatoj (hispane variables predicados).

E. Pauli.

 


FA- AL. (Ar: 2064).

(Vd Aql).

 


FABELO (*). 2065.

L: fabella,-ae; fabula, -ae.

A: tail; fairy-tail, story. F: conte; fable. G: Fabel; Maerchen. H: fábula. I: fiaba; favola. P: fábula. R: (skacka).

 

1. Etimologie, fabelo devenas el la latina fabella (= fableto), malgrandiga formo de fabula (= fablo), derivita el la verbo fabulor, -atus, -ari (= inventi aö paroli fablojn), siavice, per semantika evoluo, el la neregula verbo faris, fatum, fari (= paroli).

Substantiva radiko. Vortformoj: fabelo, fabela, fabeladi (ntr), fabelaëo, fabelaro, fabelisto, feofabelo (en kiu feo, a feino ludas rolon).

 

2. Fabelo estas literatura ûenro de distra rakonto kun aventuroj de herooj de magiaj kapabloj. Ekzemple, fabelo en kiu feo, aö feino, ludas rolon. Pro tiu distra karaktero, fabelo ïatas precipe infanojn.

Nuance, fablo (vd 2070) havas pli vastan temon, kaj kiu esploras raciajn aspektojn, sekve kun pli da grando, dum fabelo restas precipe en la emociaj efektoj de la epizodoj de herooj, kaj pro tio restas malpligranda, aspektante esti nur fabletoj.

Estas tamen diferenco inter fabelo kaj fableto. Kompreneble, estas iom da diferenco inter fabelo kaj fableto, îar la unua esence estas æiam pli emocia, duma la dua æiam pli racia.

E. Pauli.


FABLIGO; FABLIGA FUNKCIO. 2068.

A: F: fabulation. G: H: fabulación. I: P: fabulação. R:

 

1. Fabligo estas falsigata kompreno de io, tra la analoga senco prenata kiel propra.

Fablo (vd 2070, 3) esprimas ofte per rimedoj prenataj el la analogio, ekzemple, analogioj inter plantoj, bestoj, homoj. Sekve uzeblas la esprimo fabliga funkcio, por signifi la misan komprenon per propra senco, de tio kio estas nur analoga.

Fabliga funkcio, laö esprimo uzata de H. Bergson, estas la ago, per kio la inteligenteco kreas fablojn, kaj per kio oni klarigas la aperon de pluraj falsaëoj.

Du aspektoj prezentiûas en la fenomeno de fablado. Unu estas la formala aspekto de la fablado kaj fablo en si mem (vd 2070); tiusence, oni rimarkas ke homoj efektive havas la kapablon operacii por krei fablojn, kiel artesprimo. La alia aspekto estas la gnozeologia valoro de la fablado; jen la temo pri kiu temis precipe Bergson.

 

2. Îu fabloj valoras? Kiam oni kreas fablojn, kutime oni certas pri la fikcia karaktero de la tuta rakonto.

Sed pri kelkaj rakontoj kaj ideologioj, je kiuj la homoj firme kredas, oni ankaö povas meti la dubon. Okazas la demando, pro kio la homoj kreas tiom da versioj, pri kio poste ili mem poste dubas, aö almenaö dubas la postaj generacioj, kaj kiuj iras al novaja fabloj?

 

3. H. Bergson provis sian interpreton pri la fabligo, kaj en tio li dependas de persone elektita gnozeologio. Konsekvence de distingo de Bergson fare inter inteligenteco kaj intuicio (vd), kaj de ne egala valoro atribuata al unu kaj al alia, okazas du specoj de rezultoj. Pri tio longe li temis en vasta verko (La du fontoj de la moralo kaj de la religio - Les deus sources de la morale et de la religion, 1932).

La normala kompreno fare de la intuicio, atinganta la internon de la realo, konsistigata el tensio kaj dinamikeco, estas deviata de la inteligenteco, kies operaciado per la konceptoj, reduktas la realon al la statikeco kaj etendo. En tiu falsa kadro kreita de la inteligenteco, la homoj kreas fablojn, superstiîojn, mitojn, statikan moralon, statikan religion, kaj kredas je ili.

La gnozeologio de H. Bergson distingis, kiel avertite, inter intuicio, pli perfekta kono, kaj inteligenteco, malpli preciza, sed adevata al fabrikado. Ûi estas nur "la fakulto fabriki artifikajn objektojn, precipe utilaëojn, kaj varii îiam ilia fabrikado" (Kreiva evolucio, p. 151; Penso kaj movo, p. 97). Ekde îi vidpunkto, homo difiniûas ne kiel homo sapiens, sed kiel homo faber (= homo fabrikanto).

 

4. La intelekta agado detruas la veran vivon, kaj kreas la statikan religion (vd...), kiu estas malplivalora rezulto, pro la fakto mem ke ûi estas produkto de tiu malplivalora fonto. Tiu religio havas la aspekton de fikcio, superstiîo, fablo. La îefa motivo de la fabliga funkcio estas la religio, ekzistanta îiam en la homa menso, kontraste kun la îiam ekzistantaj aliaj fikcioj (Du fontoj, p. 130).

Certamaniere, tiu falsa religio estas samtempe reago, per kiu la kreo de fabloj fariûas konsolo, sed falsa konsolo (Du fontoj, î. 2). Efektive, la universala kadro de la surteraj religioj estas samtempe mizero kaj sublimo; unuflanke ili estas gvidataj per limigitaj ideoj pri Dio, kiu fariûas nedeca Dio; kaj aliflanke ili estas sublimo, îar tamen orientitaj al Dio.

Pli detale, la imagado (imagination) havas, krom la sciencan imagadon, apartan funkcion, nome fabliga funkcio (fonction fabulatrice), per kiu ûi kreas la fikciojn, kiel novelo, dramo, mito.

Pere de la fabloj, mitoj kaj religiaj ritoj, oni iluzie opinias konservi la socian konsiston kontraö la dissociiûa povo de la inteligenteco. Jen sindefendo de la naturo kontraö la egoismo, fragileco de la vivo, frustra sencerteco pri la estono. Tiaj estas la primitivaj formoj de religioj, fermitaj kaj statikaj. La rekta vojo estas alia. Laö Bergson, la vera religio fontas en la intuicio (vd), speco de mistika rekta atingo de la objekto en si mem, de la dinamika realo, de la flua moviûemo.

E. Pauli.


FABLO. 2070.

Gr: : Ø 2 @ H , -@ L . L: fabula, -ae.

A Fable. F: fable. G: Fabel. H: fábula. I: favola.P: fábula. R:

 

1. Etimologie, fablo devenas el la latina fabula (= fabulo, rakonto de fikciaj sukcesoj), el la verbo fabulor, -atus, -ari (= inventi aö paroli fablojn), siavice, per semantika evoluo, el la neregula verbo faris, -atum, -ari (= paroli).

Substantiva radiko. Vortformoj: fablo, fabli (ntr), fablaro, fablisto.

 

2. Fablo estas literatura ûenro, kun alegoria karaktero, en kiu la vero estas en la fluo de la ago esprimanta finan moralan lecionon, kaj ne en la objektoj, arboj, bestoj em si mem. Ekzemple, fabloj de Ezopo, fabloj de Lafonteno.

Nuance, fabelo (vd) havas pli simplan karakteron, nur epizoda, esplorante îefe la emocion de la magiaj okazaëoj, dum fablo esploras pli racie la moralan lecionon, kaj sekve povas fariûi pli vasta alegoria rakonto.

La grekdevena mito (: Ø 2 @ H ) restis semantike malplivaste signifa ol fablo, kaj nun signifas ion simple ne vera, æu pri dioj, æu pri mirindaj asertoj.

Legendo estas dirata pri fakto ne historia, kaj kun mirinda aspekto.

 

3. Ordinare la rimedoj de fablo estas analogioj inter homoj kaj bestoj.

Per tiuj analogioj, la plej diversaj, estas faciligata la kreo de fabloj. Sed, inverse, la homa kapablo por la fabliga funkcio (vd 2068) povas malhelpi la precizecon de la homa kompreno.

 

4. Kiel ûenro, fablo difiniûas per la temo sufiæe kapabla karakterizi la esprimon mem.

Laöscie, la temo influas la eksteran aspekton de la verko kaj pro tio, îiu aparta speco de temo korespondas al aparta ûenro (vd). Oni ne rakontas sammaniere tion, kio estas vera, kaj tion, kio estas fikcia.

 

4. Pli analize, la prezentitaj esencaj aspektoj de la ûenro fablo okazigas apartajn formojn, rezultintajn el la celo mem de la esprimo.

Precipe la rimedoj de la lingvo kapablas esprimi la temon de fablo. Beletro esploras la fablan temon, kaj verse kaj prose.

Tamen ankaö per pentro kaj per skulpto estas prezenteblaj fabloj. Ordinare, tiuj plastikaj artoj de prezentado fariûas enkadre de kunteksto jam disvastigita de la beletre verkitaj fabloj.

 

5. Koncerne al celo, la formo de ûenro fablo estas esence determinata de la temo de morala leciono.

Ne estas do fablo sen temo kun tiu celo. Morala leciono estas ja la inspiro de la epizodoj rakontataj dum la kurzo de la fablo.

Per la morala temo, fablo diferenciûas de proksimaj rakontoj, mito, legendo, popola kanto kaj tute klare de îiuj aliaj. Pro la moralo, Platono konservis en sia plano de eduko la fablojn kaj menciis Ezopon, dum li malpermesis la poezion, inkluzive de tiu homera.

 

6. La morala leciono postulas, ke la elementoj de la fablo estu kohere enmetitaj por atingi tiun lecionon; restas sensencaj tiuj elementoj de la rakonto kiuj ne koheras kun la ûenerala senco.

Principe, ne estas necese deklari eksplicite la moralon inspiritan de la fablo, kondiîe ke ûi ekzistu kiel animo nevidebla de vivanta korpo.

Per la maniero îeesti, la moralo diferencigas laöforme kaj laöstile la fablojn. Ordinare, precipe en klasikaj fabloj, la morala leciono de fablo estas klare formulita je la komenco, aö je la fino. La moderna fablo ne îiam eksplicite akcentas la moralan lecionon.

 

7. Akcidence, la formo de fablo estas determinata de ûia notinda didaktika kapablo. Tiu didaktikeco rezultas el la fakto mem, ke moralo estas prezentata kiel leciono rezultanta el la ago priskribita.

Pro tio, ke la celo estas leciono, la rimedoj devas esti trafaj kaj kapablaj alparoli iomete amuze.

La alegoriaj rimedoj, en kiu parolas objektoj, arboj, bestoj, estas ordinare mallonga rakonto, sed kun kompleta epizodo.

Laö specifaj celoj, fablo povas esti por infanoj, por adoltoj, por simplaj homoj (popularaj fabloj), por kleraj homoj, por granda publiko (retorikaj fabloj).

Aristotelo ne inkluzivis fablon en sia Poetiko, sed menciis ûin en Retoriko

Jean de la Fontaine (1621-1695), moderna majstro de la fablo, aldonis al ûi la formon de malgranda teatro.

 

8. Pro la enmetita serioza enhavo, cetere kun amuza aspekto, fabloj komprenigas la formadon de la etnofilozofio (vd 2012) kaj de la tradiciaj religioj. Îi-rilate interesas la esploriston la plej antikvaj fablaj rakontoj pro manko de aliaj sufiîe bonaj dokumentoj. Cetere, fabloj spontanee kreitaj enhavas multe de la simbolisma penso, en kies atmosfero kreiûis la tradiciaj konceptoj de la pasintaj ideologioj.

Unuflanke, simboloj helpas la pensadon, îar ili metas en imagojn abstraktajn ideojn, kaj siavice la imagojn en eksterajn artajn esprimojn; cetere, per la liniareco de la eksteraj esprimoj la ideoj ricevas iom da sinsekva ordo.

Aliflanke, tamen, la menciita simboligo malplibonigas la penson mem, precipe la plej abstrakta. En la simboligado, per kiu la spirito estas rigardata kiel lumo (fakte, spirito ne estas lumo), la tuta koncepto pri spirito difektiûas pro tio, ke ne îio en spirito estas kiel la lumo. En simboligado la religia respekto pri Dio, per kiu Dio estas rigardata kiel estanta en la alto (fakte, Dio ne estas nur en la alto), la tuta koncepto pri Dio restas difektita.

 

La spontanea kreo de fabloj, kiuj jam aperis ekde antaö la historia tempo, samtempe helpis kaj malhelpis la rektan pensadon. Jen averto pri la interpreto de îiuj antikvaj rakontoj, îu ili havas la nomon de fabloj, îu la nomon de sakraj skribaëoj. Ili povas enteni parte verajn ideojn, parte falsajn. Oni devas demitigi ilin per racia analizo. Sed pri tiu demitigo ne egale pensis la homoj. Kelkaj simple formetas iun ajn reinterpreton, îar la rakontoj estas de ili konsiderataj revelaciitaj de Dio. Aliaj prezentas variajn reformuladojn, sed ne sufiîe koheraj kun la postuloj de la scienco kaj filozofio.

 

Ekde la Renesanco kreskas la konvinko, ke la antikvaj fabloj havas valoron de simptomo de revelacio de la vero. Bruno reinterpretas kelkajn mitojn kaj adaptis ilin al sia ideologio.

Francis Bacon rigardis la fablojn ne nur fikciojn, sed kiel ian restantan memoron de la perdita pasinteco, kiu tamen ne tute silentis. "La fabloj estas nek produto de tiuj aûoj, nek frukto de poezia invento, sed preskaö sanktaj restaëoj kaj subtilaj aöroj de plibonaj tempoj, kiuj ekde la tradicio de pli antikvaj nacioj alvenis ûis la trumpetoj kaj flutoj de la grekoj" (De Sapientia Veterum, 1609, Pref.).

J. B. Vico, jarcento poste, opiniis per la kontraöa interpreto, avertante ke la popoloj kiuj kreis tiajn rakontojn, kreis ilin kiel verajn.

"La filozofoj donis al fabloj fizikajn, aö moralajn, aö metafizikajn interpretojn, laö tio ke ili havis la fantazion varmigita, fare de la oro, aö de la kompromiso, aö de la kaprico; tiel ili, prefere helpe de siaj erudiciaj alegorioj, simulis la rakontonjn esti fabloj; sed la unuaj verkistoj de la fabloj ne komprenis ilin kun tiaj erudiciaj sencoj; tio ne eblis pro ties simpla naturo kaj ignoranteco. Inverse, pro tia naturo, ili konceptis la fablojn kiel verajn rakontojn, pri siaj homaj kaj diaj aferoj" (Scienza Nuova, II, Della metafísica poètica).

Certe la primitivaj homoj kredis je la vero de la fabloj, kiel multaj samnivelaj homoj kaj infanoj ankoraö hodiaö kredas je najvaj rakontoj. Sed tio ne signifas, ke tiaj simboligoj estas fakte veraj.

En kelkaj kazoj fabloj aperas en adekvata formo, ankaö en sanktaj skribaëoj. Ekzemple, la Biblio prezentas la fablon de Jotan, en kiu arboj parolas (Juûistoj 9,7-15) kaj kun la koncerna klarigo (9,16-20): kaj la fablon de la reûo Joaï (2 Reû. 1,9 ks), kiu ankaö, kiel la unua ridindigas la ambiciojn de sensignifaj homoj.

E. Pauli.

 


FABRIKO (*). 2071.

L: fabrica, -ae; fabrico, -atum, -are.

A: fabric, factory; manufacture. F: fabrique; fabriquer. G: Fabrick; fabrickieren. H: fabrica; fabricar. I: fàbbrica; fabbricare. P: fabricação; fabricar. R: (fábrika); (fabrikovát).

 

1. Etimologie, fabriko devenas el la latina fabrica (= budo, aö oficejo, de îarpentristo, aö forûisto), siavice el la verbo fabrico, -are (= fari per artifiko), same kiel faber (= laboristo kiu prilaboras duran materialon).

Substantiva radiko. Vortformoj: fabriko, fabriki (tr), fabrikado, fabrikaëo, fabrikanto, fabriklaboristo, amasfabrikado, antaýfabrikado.

 

2. Fabriko estas ejo de pogranda produktado per artifikaj rimedoj. Jen revolucia rimedo, per kiu ïanûiûis la antaöaj formoj de arta produktado, kun samtempaj ïanûoj en la sociaj strukturoj.

Ordinare fabriko postulas la organizon en formo de entrepreno (vd), dividante pli draste la diferencon inter entreprenisto kaj laboristo.

Unuflanke fariûis pli grava la kapitalo (vd), kiu cetere apartenas ordinare nur al entreprenisto, kiu do restas posedanto de la fabriko.

Aliflanke fariûis necesa la organizado de la laborista klaso, precipe per la sindikato (vd).

Aldone, îar la afero okazas inter pluraj, fariûis ankaö necese pli strikta civila leûaro, jen pri la kapitalo, jen pri la laboro tiamaniere, ke entreprenoj kaj sindikatoj korekte funkciu.

 

3. Socia aspekto de fabriko. Ïanûigis per la fabriko la antaöa sistemo de produktado, kiuj nun postulas la entreprenan organizadon, sed ne esence rilate la homajn interrilatojn.

Novaj problemoj kreitaj de la fabriko solviûas ne necese per esenca ïanûo en la entrepreno, kiel elpensis la radikala socialismo (vd), per la propono ke øi estu nur Ïtata iniciato.

La privata entrepreno daýras esence honesta, kondiîe ke ûi estu pli atenta al la novaj cirkonstancoj.

 

Aliflanke, la socialisma entrepreno povas esti elektata, sed nur per demokratia decido. En tiu demokratia socialisma entrepreno, la sistemo de privata entrepreno povas esti revenigata per la sama demokratia decido. Pro tio, eblas la miksa sistemo, per la saøa kombino de sociaj kaj privataj entreprenoj.

Surbaze de la fundamentaj homaj rajtoj, neniam eblas forigi la privatan rajtojn de la civitanoj same entrepreni siajn fabrikojn; sed tio fariûu enkadre de la nomata neo-liberalismo (vd 5406), kun aparta leûaro, evitante do la liberalismon (vd 4570), kiu ne antaövidas la socian kontrolon.

E. Pauli.

 


FACTITIUS (L: 2072).

A: factitious. F: factice. G: gemacht;. H: facticio. I: fattizio. P: factício. R:

 

1. Latina esprimo, factitius, el la verbo facio (= fari), ekvivalentas al farita, artefarita, fikcia, kontraste al natura, denaska.

 

2. Kartezio, en la aparta kunteksto de la kartezia gnozeologio, nomis per factitius, -a al la ideoj, kies enhavo estas artefarita (vd), aö farita (vd), aö fariteca (?), kontraste kun la adventiva kaj denaska ideo. Kartezia ekzemplo de artefarita ideo: maïinanimalo; france, animal-machine (en Traité de l’homme).

E. Pauli.

 


FACTUM RATIONIS (L: 2073).

A: F: fait de raison. G: H: I: P: fato da razão. R:

 

1. Latina esprimo, factum rationis ekvivalentas al fakto de la racio, uzata de Kant.

 

2. La fundamenta fakto de la racio estas la interna logikeco.Tiu logikeco atingas îiujn formojn de la racio, la pure spekulacian racion, kaj la praktikan racion rilate al bono praktikenda.

 

3. En la kunteksto de Kant, bono estas apriora determino de la volo, kiu simple volas tiel, îar tia estas ûia esenca antaödetermino. Jen la factum rationis enkadre de la kantia doktrino, en kies klarigo la esprimo estis uzata.

Enkadre de la objektiva ontologio, la ento mem konatiûas kiel racia, kaj sekve la racio malkovras la raciecon jam ekstere de si mem, ekde la momento mem kiam ûi komencas pensi. Pripensante pri si mem, ankaö si mem estas malkrovrata kiel racia enteco.

E. Pauli.

 


FADUO (PIV Supl). 2074.

A: F: G: Fado. H: fado. I: fado. P: fado. R:

 

1. Etimologie,faduo devenas, tra la portugala fado, el la latina fatum (= fato, Fatalo).

Substantiva radiko. Vortformoj: faduo, faduaro.

 

2. Faduo estas ûenro de populara kanzono, disvolviûinta en Portugalio.

La temo de faduo estas ofte melankolia, per historiado de bonaj aferoj kiuj jam malaperis, kaj kies rememoro estas agrabla. Jen la sopiro nomata saýdado.

 

Kutime, faduo estas solkanto, kun gitara akompano.

La strukturo de faduo konsistas el 8 binaraj taktoj, distribuataj en du partojn, kun harmoniigo en G (Sol) kaj C (Do).

E. Pauli.

 


FAJRO (kiel fenomeno, elemento, simbolo) (*). 2075.

Gr:B Ø D , B L D ` H . L: ignis, -is; focus, -i .

A: fire. F: feu. G: Feuer. H: fuego. I: fuoco. P: fogo. R: (ogón).

 

1. Etimologie, fajro devenas el la latina focus (= stovo, poste ankaý fajro). La eýropa radiko bhogo-, el kiu devenas la latina focus, estas la sama de la angla bake kaj de la germana backen, ambaýkaze kun signifo baki.

Substantiva radiko. Vortformoj: fajro, fajra, fajri (ntr), fajre, fajra o, fajreco, fajrego, fajrejo, fajrero, fajreri (ntr), fajreto, fajrigi, fajrilo, fajrobrigado, fajreltena, fajrimuna, fajroloko, æielfajro (fulmo), okulfajro (brilego de pasiaj okuloj), tendarfajro (meze de la tendaro).

 

2. Fajro estas fiziko-kemia fenomeno per la oksigeniûo de alia elemento, kun produktado de varmo kaj lumo.

Por ke la fenomeno okazu, estas postulata difinita intenseco, nomata ekbruligo. Tiu itenseco povas okazi en la ordinaraj cirkunstancoj de la naturo, kaj povas ankaö esti okazigata artefarite per ekbruligo fare per iniciato de la homo.

La malkovro de la artefarita ekbruligo estas nomata invento de la fajro.

 

3. La invento de la fajro estis unu el la unuaj inventoj, per kio comenciøis la civilizacio de la primitiva homo.

Antropologiaj malkovroj montris, per la îeesto de cindroj, ke la uzo de fajro jam estis konata de homo pekinensis, de antaö miljono da jaroj.

Probable homoj unue kaptis la fajron en la naturo, eble el vulkano aö el fulmorezulto, ûis kiam ili mem lernis la ekfajrigon pere de frapo kontraö alia ïtono. Rompitaj ïtonetoj estis la unuaj efikaj iloj de tiuj homoj, kaj por fari tion, la homoj certe perceptis, alemaý post multa tempo, ke ili sufiîe fajrigas por ekbluligi sekajn kreskaëojn.

Tiuj homoj inventintaj de la fajro estis malmulte inteligentaj, sed tamen pli inteligentaj ol tiuj tute unuaj, la australopitekoj vivintaj antaý du milionoj en centrosuda Afriko.

 

4. La sekvoj de la malkovro de la fajro-uzo estis unue la civiliza evoluo. Per la fajro fariûis ebla la rostado de viando kaj kuiro de vegetaloj.

Kompreneble estis necese multa da tempo por atingi certajn teknikojn, kiel baki brikojn kaj fabriki per bakado de argilo sufiîe utilajn ujojn. Same, pasis multa tempo, ûis kiam la homo lernis adapti trunkojn al konstruado de tendoj kaj farado de primitivaj barkoj. Sed tion li atingis fari.

Antaö 15 000 jaroj homoj de okcidenta Azio jam kontrolis la ceramikon, kaj kiu kun iom da rapideco disvastiøis al la tuta mondo. Vera progreso okazis, kiam ili sukcesis per fajro prepari la kupron kaj bronzon, fine la feron.

Paralele al la civiliza evoluo, okazis la kultura transformo influe de la fajro, interalie en la kampo de scienco kaj filozofio, de simboloj kaj religio.

 

5. En scienco kaj filozofio dum longa tempo estis sensukcesaj la hipotezoj pri la naturo de fajro, pro manko de sufiîaj rimedoj, kapablaj testi la fenomenojn.

Antaý la moderna scienco oni imagis, ke fajro estis elemento, pro manko de rimedoj por konstanti la veran naturon de la fenomeno.

 

La greka filozofo Heraklito el Efezo (æ. 544 – æ. 484 a.C.), proponis ke fajro estus la origina elemento, per kies transformiûo, foje per densiøo kaj foje per maldensiøo, okazus ciujn formojn de estaëo. Per ekstingo fajro fariûus akvo kaj tero; per reveno, tero fariûus denove akvo, kaj akvo denove fajro.

Efektive Heraklito elpensis metafizikan monisman sistemon, en kiu fajro estus la ununura fundamenta dia realo, kapabla konstante per si mem moviøi kaj akiri îiujn formojn, kontraste kun la senmovisma sistemo de la eleanoj. Pro tio, ne gravis en la heraklita sistemo, îu tiu fundamenta elemento nomiøus fajro, aö per alia nomo, kondiîe ke ûi estus monisma kaj moviûema. La animo estus fajraj elementoj.

Empedoklo el Agrigento, enkadre de la sama jonia skolo de Heraklito, prezentis pli difinitan grupon de neredukteblaj 4 elementoj, nome aero, akvo, tero, fajro. Tiu sistemo, reprenata de Aristotelo, sukcesis pli ûeneralan akcepton, ûis kiam modernuloj korektis la atoman karakteron de la materio, kaj montris ke fajro estis nur fenomeno de varmo kaj lumo okaze de la transformo de la elementoj per la oksigenigo.

 

Stoikistoj , - Zenono, Epikuro, Krisipo, Cicerono, Epikteto, kaj aliaj, - kvankam parte aristotelaj, disvolvis la monisman karakteron de la filozofio de Heraklito. Nur la materio estas reala, sed la materio havas formon, per kiu ûi havas îiujn perfektecojn, nomataj per pluraj nomoj. Inter tiuj nomoj estis interalie fajro , inteleligenta fajro, logoso , animo de la mondo.

Tiaj konceptoj, same kiel la logoso de la neoplatonanoj, rilatas al la kristanaj doktrinoj, en kiu la dua persono de la Triunuo estas Logoso, la tria estas imagata foje kiel fajro kaj nomata Sankta Spirito.

 

6. Fajro kiel simbolo. Pro la analogioj kun aliaj aferoj, fajro fariûis siamaniere la koncerna simbolo.

Kiel fajro estas foje dirataj la animaj impulsoj. Kontraste kaj paralele lumo fariûis simbolo de la konkapabloj.

Sed pro manko de korekta nocio pri la fajro, ties simbolsistemo fariûis kun la plej diversaj influoj.

La prestiûo de fajro en religio îe la antikvuloj okazis pro manko de sufiîa kompreno de ûia naturo.

Same la animo foje estas rigardata kiel fajro, aö kiel lumo.

Fajro purigas kelkajn metalojn, kaj sekve pro analogio ûi servas kiel simbolo de morala purigo. Tamen, se tiu fajro estas interpretata kiel aparte supera kaýzo, ankaý tiu simbolo ricevas novajn signifojn, tiel same kiel la lumo, kiam ûi estas komprenata kiel spirita esta¼o.

 

6. Mitologie, enkadre de la grekaj rakontoj pri tio, oni kredis ke fajro estis îiela privilegio, kaj ke la titano Prometeo ïtelis ûin por la homoj.

En religioj, fajro, tiel kiel lumo (vd), estas tre ofta kiel simbolo kaj foje ankaý kiel efektiva sankta afero. Viziuloj asertas ke ili rigardas Dion kaj aliajn aferojn enkadre de granda lumo.

En certaj kazoj fajro mem estas sankta; foje ûi estas eî la naturo de Dio. Suno estas Dio, kaj dimanîo estis tago de la Suno.

Restaëo de la suna dieco konserviûas iamaniere en la nuna diservo dimanîe, pro tio ke jam por la antikvuloj tiu estis la Tago de la Suno. Ankaö pro tio ankoraö en kelkaj lingvoj restas la nomon, ekzemple en la angla Suntag, kaj en la germana Sontag, tio estas Tago de la Suno.

 

7. En vizioj de Abrahamo, dum li oferis distranîitajn bestojn, aperis Dio per fajraj signoj, kvazaö Dio estus la fajro mem. Tiam, laö la kredantoj je la Biblio, promesis Dio al la idaro de Abrahamo (judoj), la sanktan landon kaj kun eksterordinara etendo:

"Kiam la suno subiris kaj fariûis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distranîita¼oj. En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: al via idaro Mi donos îi tiun landon, de la rivero de Egitujo ûis la granda rivero, la rivero Eöfrato" (Gen. 15,17-18).

 

Ankaö en vizio al Moseo, kiam Javeo ordonis lin gvidi la israelidojn al promesita lando denove Dio parolas el la mezo de flama fajro (Eliro, 3, 3 ks).

 

8. Kristanoj ankaö ligis primitivece fajron al sanktaj aferoj. Kiel speco de blovo kaj fajro estas konceptata la Sankta Spirito (vd), foje interpretata nur kiel dia helpa graco, foje kiel tria persono de la Triunuo (Mt 3, ll; Lk 3, 16; Aktoj 2,3).

Je la pentekosta festo "subite venis el la îielo sono kvazaö blovado de forta vento, kaj ûi pleniûis la tutan domon, kie ili sidis. Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaö el fajro, kaj sidiûis sur îiun el ili. Kaj îiuj pleniûis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon" (Agoj, 2, 2-4).

Beno de fajro estas romkatolika liturgio okazanta je la Sankta Sabato. Per tiu benita fajro estas tuj poste ekflamigata la Paska kandelego, simboligante la revivantan Kriston.

 

La Infero estas fajro (Sl 67,3): Is 47,14; Jer 51,58; Mt 5,22; 13,50; 18, 8; Mk 9,48; Jud 7: Apk 19,20). Laö Johano en Apokalipso (vd):

"Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ûi la falsa profeto, kiu faris antaö ûi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliiûis al ûia bildo; ili ambaö estis ëetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro" (Apk 19,20).

9. Mazdaismo kaj ties reformita formo zoroastrismo rigardis fajron kiel esencan simbolon de Dio.

Same la aliaj orientaj religioj elstarigis la fajron, jen per ritaj uzoj, jen per simbolaj rigardoj.

E. Pauli.