Antaŭparolo Terminoj A - K Terminoj L - Z Tabeloj


Meteologia terminaro

de Maurice Lewin 1961 - UEA

Terminoj L - Z

Ĉi tiu terminaro estis eldonata de UEA en 1961 kiel dua parto de la jarlibro.
Ĝi estas uzenda zorgeme, konsideru ankaŭ PIV.

Fontoj: PV = Plena Vortaro, S = Scienca kaj Teknika Terminaro, N = neologismo
La tekstoj en angulaj krampoj [ ] estas aldonitaj.
PIV = Plenta Ilustrita Vortaro
 

 

labilo (N)nestabila atmosfero kun gradiento pli ol adiabata
Lagrange-transformigo (S)matematiko procedo en hidrodinamiko
Lambrecht-polimetrokombina higro- kaj termometro
latenta (PV)kaŝita, nevidebla sed ekzistanta
latenta nestabilokondiĉa nestabilo rilata al alto
latenta kalorokalorkvanto ensorbata aŭ ellasata dum statoŝanĝo de medio
latitudo (PV)grada distanco de iu loko al ekvatoro, ekz. alta, meza, mezalta
lavango (PV)subita falo de amaso de glacio kaj neĝo el monta deklivo
lavanga ventoloka ventego post okazinta lavango
lavanga pluvo = pluvtorentosubita pluvego (A: cloud burst)
lazuro (PV)blua koloro de la ĉielo
lentoforma nubo (S)ĉapnubo (A: lenticular cloud)
lesteovento en Madeiro
levantovento en Gibraltaro kaj Kanaria insularo
leveĉovento en Hispanujo
liflanko (S) [PIV: leo, mallofo]ŝirmita flanko de montaro kun malhumida klimato
liflanka ondaro (S)ŝirmitaj ondoj (A: leewaves)
likva (PV)flueca, malsolida
supervarmigita likvaĵolikvaĵo super la vaporiĝa temperaturo
subfridigita likvaĵolikvaĵo sub la frida temperaturo
limo (PV)finloko de iu spaco aŭ tempo
limometroilo por mezuri distancon al objekto (A: limit gauge)
limo de videblomaksimuma distanco de klara observado per limometro
linio de skvaloj [PIV: skualoj]= skvalfronto (A: linesquall)
lite- (N)pseŭda prefikso pri solidaĵo
litemeteorometeoro el solidaj polveroj (A: lithometeor)
litesferoekvivalenta solida tavolo de la terkrusto
litrounuo de volumena enhavo
-lizopseŭda sufikso pri nuliĝo, ekz. ciklonolizo, frontolizo
lizimetroilo por mezuri pluvan perkolaton
logarimta spiralo (PV)matematika kurbo laŭ kiu la ventrapido kreskas kun la alto
-logopseŭda sufikso pri scienculo, ekz. geologo, meteologo k.a.
loka (PV)malvastarea
loka horsistemotempo uzata en 15 gradoj larĝa intermeridiana fuzo
loka klimatoklimato rilata al difinita distrikto
longitudo (PV)angulo inter loka kaj Grinviĉa meridianoj
lumo (PV)radiado sentebla per okulo
infraruĝa lumonevideblaj longondaj radioj en lumspektro
ultraviola lumonevideblaj mallongondaj radioj en lumspektro
superalpa lumokrepuska lumiĝo de neĝkovritaj montpintoj (G: Alpenglühn)
postlumopostkrepuska lumiĝo de nuboj
lumaj makulojenxcielaj ŝajnreflektoj de suno (A: sun dogs)
lumineskolumelsendo pro kemia reago (kp. fluoresko)
mara lumineskolumelsendo el marsurfaco kaŭzata de mikroorganismoj
luno (PV)satelito de nia terglobo
luna kalendarotempodivido bazita sur la luna cirkulado
luna monatoperiodo de kompleta cirkulado de la luno videbla el tero
sidera lunperiodolunperiodo rilata al astraro
sinoda lunperiodolunperiodo rilata al lunfazoj
lunfazojnovluno, plenluno, lunkvaronoj
lunaj perturbojneregulaĵoj ĉe la cirkulado de la luno
lustro (N)jarkvino: 5-jara periodo uzata en meteaj statistikoj (L: lustrum)
maestrovento en Adriatika maro
magneto (PV)objekto (peco de ŝtalo) havanta povon altiri feron
magneta dekliniĝo (S)horizontala devio 'D' de la norda direkto
magneta subkliniĝodevio 'S' sub la horizontala direkto de libere movebla magneto
magnetofortohorizontala 'H' kaj vertikala 'V' fortoj devenaj de magneto
magnetografo3-magneta aparato por registri la grandojn D, S, H, V.
magenetogramoregistra folio de magnetografo
termagnetismofenomeno kaŭzanta tersurfacan magnetokampon
magnetisma ŝtormotuttera magnetokampa perturbo
magneta indekso= magneta karakterizo kun indicoj 0, 1, 2
makro-prefikso pri grandeco
makroklimatologioscienco pri vastspacaj klimataj elementoj
maksimo (PV)preciza esprimo de iu principo
vetermaksimoproverbo rilata al vetero
maksimumoplej granda kvanto aŭ valoro
maksimumkvadrata metodomatematika procedo por ekarta kompensigo
makulosenlumo olko sur helo fono
sunmakulojmalhelaj kampoj sur sunsurfaco
lummakulojŝajreflektoj en ĉielo de la suno aŭ luno
malĵiro (N)maldekstruma ventoturno (A: backing) (kp. ĵiro)
malmultpluvonesufiĉo da pluvo por agrokulturo
malmultpluva klimatosezono, periodo, k.a.
malpuro atmosferaseaera fumo, planktona polvo (kp. aerosolo)
malsekaĵogrunda akvozo
mamatusomamforma nubo
mamatokumulusonubo kun marmoraspekta bazo (A: pocky cloud)
manometro (PV)ilo por mezuri premon en gaso
maro (PV)akvokovrita parto de la terglobo, larĝe ligita kun aliaj akvokovritaj terenoj
marbrizodemara aerfluo
marfluegokonstanta fluo de vastaj akvoamasoj
martemperaturotemperaturo ĉe la marsurfaco
marbordoĉemara terlimo
maronda indeksokun numeraloj 0 ĝis 9, (vd. marondiĝan liston)
marondiĝo = svelo (N)ondiĝo kaŭzata de distanca vento
marniveloalto ĉe marsurfaco
marpolusa aero = M.P.A.depolusa supermara aerfluo
mapo (PV)geografia karto
mapdiagramomapo kun surpresita grafikaĵaro de isolinioj
klimatologia mapomapo montranta distribuon de iu meteo
margules-formuloformulo pri surfaca nekontinuo de frontoj
marprofunda termometro kaj termografo
marsden-kvadratomapa subdivido de oceana surfaco
maso (PV)kvanto de materio en korpo
matenokomenca parto de tago
matenruĝo = aŭroroĉiela koloriĝo
mega-prefikso pro miliono aŭ grandeco
megadinounuo de forto egala al unu miliono da dinoj
megaterma klimatoklimato studata pri la longtempa evoluo de meteoj
mejlounuo de distanco (brita)
marmejlosesdekono de grado ĉe la ekvatoro
meniskokurba surfaco de likvaĵo en tubeto
meridiano (PV)ĉefa cirklo sur terglobo tra la polusoj
merkatora projekciomapdesegna metodo laŭ Merkator
meteo (N)atmosfera elemento aŭ fenomeno rilata al klimato kaj vetero ekz. humido, nubo, vento
meteavertoprognozo pri danĝera vetersituacio
metebultenoperioda veterprognozo
metegraforegistrilo de iu ajn meteo
metegramo (S)desegnaĵo de veterevoluo ĉe iu stacio (G: Meteogramm)
meteologospertulo pri atmosferaj fenomenoj kaj la vetero
metestaciooficiala observejo de meteaj fenomenoj (F: meteo)
meteologioscienco pri atmosferaj fenomenoj kaj elementoj
aeronaŭtika meteologio (S)branĉo de meteologio aplikata al aviado
dinamika meteologio (S)branĉo de meteologio pri aermovaj fenomenoj
eksperimenta meteologiobranĉo de meteologio uzanta laboratoriajn metodojn
sinoptika meteologiovastspaca studo de meteaj fenomenoj okazantaj samtempe
meteorosablero aŭ ŝtono vaganta tra interspaco de nia planedaro
meteorŝtono (PV) = aerolitomondspaca korpo falinta teren (A: meteorite)
metro (PV)unuo de longo
dinamika metrounuo egalvalora al 10**5 ergoj
geopotenciala metroenergio de masunuo falanta unu metron ĉe marnivel = 0,98 gd.m.
-metro (PV)pseŭda sufikso pri mezurilo, ekz. manometro, termometro, k.a.
mezo (PV)punkto egaldistanca de la ekstremaĵoj
mezkvadrata ekartomezumo por devioj ĉe ekartokalulado
mezoklimatologioscienco pri lokaj meteaj kondiĉoj
meza tempoegaligita loka horsistemo
mezosferoaertavolo inter 40 kaj 80 km alta
mezopaŭzosupra limo de la mezosfero
mezumo = averaĝovd. mezkvadrata ekarto
mezanto (L)duonsumo de maksimuma kaj minimuma valoroj (A: Median)
mikro-prefikso por milionono aŭ malgrandeco
mikroskopoaparato ebliganta observadon de etaj korpoj
mikroklimatoklimata modifo en malvasta specifa spaco
mikroklimatologiolaboratoriaj observadoj sur malvastaj spacoj
mikrobaromilono de milibaro
mikrobarograforegistrilo de etaj premŝanĝoj
mikrosismojkontinuaj etaj tertremoj
milibarounuo de atmosfera premo = 0,75 mm Hg, sim. 'mb'
minimumomalplej alta valoro de iu grando
minimumo metearegiono okupita de sistemo de malalta premo
minimumkvadrata regulomatematika metodo pri kalkulado kun ekartoj
miraĝovidiluzia fenomeno pro luma refrakto dum ĝia paso tra nehomogena aertavolo
mistralo (PV)malvarma vento en suda Francio
modvaloroplej ofte okazanta grando
molo (N)specifa molekula pezo
monato (PV)tempa periodo, dekduono de jaro
kalendara monatoplentaga periodo, 28 ĝis 31 tagoj
sinoda kalendaroobservebla preciza periodo inter du novlunaj fazoj, proksimume 27 1/4 tagoj
Monda Meteologia Organizo (M.M.O.)apartenanta al U.N.O.
morsa signarotelekomunika alfabeto el strekoj kaj punktoj, laŭ Morse
musono (PV)ventego en Azio kies direkto ŝanĝiĝas laŭ sezonoj (monsumo, S, ne rek.)
musona pluvo,klimato, nubo, vento, k.a.
nadiro (PV)ĉielcentro de la kontraŭobserva hemisfero
nebulo (PV)atmosfero kun ŝvebantaj akvogutetoj (A: fog)
malseka nebulo = brumo (S)nebulo akvoza pro subfridiĝo (A:mist) (G:Dunst)
advekcia nebulonebulo kaŭzita de varma aerfluo en malvarman regionon
disradia nebulonebulo kaŭzita de nokta malvarmiĝo de grundo
glaci-nebuloatmosfero kun ŝvebantaj glacieretoj (A: ice mist)
nebulpluvo = drizelo (N)etguta precipito (A: drizzle)
nebularko = Bouguer halooblanka ĉielarko (A: fog bow)
nebulnumero (N)indico por nebulo laŭ ĝia diafaneco (A: nebule)
nebula tagotago kun malklara aero, videblo ĝis 1 km
nebulgenezo kaj nebulizoformiĝo kaj malapero de nebulo
indekso de nebulecokvalifiko de nebuloj laŭ indicoj 3f ĝis 8f
neĝo (PV)precipito de floketaj glacikristaloj (F: neige)
neĝkristaloj = neĝerojsesangulaj branĉitaj glaciformaĵoj
neĝodrivoaero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: snow lying)
neĝolimocirkonferenco de neĝkovrita regiono
neĝoŝtormo = blizardo (N)forta neĝofalo kun vento
neĝometro = nivometroilo por mezuri la dekecon de neĝtavolo
neĝotagotago kun daŭra neĝofalo
neĝpluvo = slito (N)pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet)
nefo-pseŭda prefikso pri nubo
nefoskopo (S)montrilo de nubvoja direkto kaj angulrapido
nefometro (S)ilo por mezuri nubrapidon kaj kvanton
neŭtra punktoloko de ĉielo kie reflektita sunlumo ne estas polarizita
nigrampola termometro= solariza termometro
nimbodifraktaj lumringoj en nebulo (glorkrono, ne rek.) (A: glory)
nimbostratusomezalta unuforma pluvnubo (nimbuso, PV, ne plu uzata)
nipher-ŝirmiloventŝirmilo de pluvometro
nitrogenogasa komponento de aero
nivo-pseŭda prefikso pri neĝo
nivometro (S)neĝometro
nivelo (PV)horizonta ebeno (A: level)
nivellinioj= izohipsoj
nodo (S)unuo de ŝipvetura rapido, po marmejlo en horo
nokto (PV)malhela periodo de diurno
nokta radiadokonstanta malforta aŭroro
nomogramokalkulhelpa diagramo
normo (PV)konsentita grando por fari komparojn
norma atmosferoteoria atmosfero kun ĉiuj normaj kvalitoj
norma ekartoleĝomatematika formulo pri ekartoj
norma devio = ekartodevio kalkulita per konvencia metodo
norma tempo= loka horsistemo
laŭnormigo (S) = kalibrigoĝustigo de aparato
norterovento en Texas kaj Centra Ameriko (A: norther) (Hisp: norte)
nubo (PV)videbla amasiĝo de densa nebulo en supra aero
nubaj tipojĉefaj karakterizoj de nuboj
nubaj specojspecoj de nuboj laŭ formo, strukturo kaj grando
nubaj variojvarioj de nuboj laŭ travideblo kaj makroskopa elemento
nublumiĝoelnuba radiado
nubenŝprucigoinjekto de etaj kristaloj en nubon por pluvinstigo
nubreflektorolampo ĵetanta fortan lumfaskon al nubbazo
nubŝvelaĵo (S)branĉa nuboparto, aperanta pro aera nestabilo
nubeĥonuba reflekto de radiaj ondoj
plennuba tago aŭ ĉielotago kun nubtego de indico 8/8 (A: overcast sky)
nuboza ĉieloĉielo mezgrade nubkovrita
nubtega indekso de Bofortklasifiko de nubkovriĝo per frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8
nukleo de glaciiĝopolvero kolektanta aerhumidon
numera kvanto = skalaro (S)sendirekta grando
objektivaprognozado, farata laŭ fiksa numera regulo
observi (PV)atente rigardi por esploradi per aŭ sen instrumentoj
veterobserva flugospecifa flugo de aviadilo kun registriloj
veterobserva ŝipooceana meteostacio
solobservistoununura meteologo ĉe stacio
oceano (PV)vasta marsurfaco sur terglobo
oceana fluegodaŭra kaj vasta akvofluo en oceano
oceana veterŝipoŝipstacio ekipita por veterobservado
oceanografio (PV)scienco pri oceanaj fenomenoj
Okcidentolandoj kuŝantaj vestre de Azio (kp. vestro)
okluso (S)levigo de varma aero per malvarma fronto sekvanta ĝin (kp. sekluso) [PIV: okluzio]
oksigenogasa komponento de aero
ombro (PV)spaco ŝirmita de lumo
terombromalluma konuso en spaco kontraŭsune de la terglobo
enombra temperaturotemperaturo de termometro ŝirmita kontraŭ lumo
ondo (PV)perioda oscilo de akvosurfaco aŭ aeramaso
ondolongo (S)distanco inter du samfazaj punktoj de ondo, sim. 'X'
ondoamplitudoduondistanco inter ekstremaj pozicioj
ondorapidotempa intervalo inter du samaj fazoj de ondo
ondokresto = ondoverteksoplej supera punkto de ondo
ondotrogoplej malsupra punkto de ondo
onda kurblinio= ondoforma grafikaĵo (laŭ y = sin x)
optiko (PV)branĉo de fiziko pri lumaj fenomenoj
optikaj fenomenojĉiellazuro, haloo, korono, aŭroro, ĉielarko, k.a.
Oriento (PV)Aziaj landoj kuŝantaj eoste de Eŭropo (kp. eosto)
orientiĝi (PV)determini la sekvatan direkton
orografia ventovento influata de lokaj montformoj
orografiakonverĝo, okluso, nubo, ciklogenezo, k.a.
ozono (PV)alotropa formo de oksigeno en aero
ozonometromezurilo de ozonozo pere de fotoelektra ĉelo
ozonosferoatmosfera tavolo kun plej granda ozonhavo (12 ĝis 18 km alta)
-oza (S)sufikso pri enhavo, ekz. saloza, vaporoza, ktp.
pakiso (N)dispecigita glacitavolo
paleo-pseŭda prefikso pri praepoko
paleoklimatologiostudo pri klimato en praepokoj
paliuso (N)pluva vuala nubo super nimbostratuso L: palium)
pamperoventego en Urugvajo
paralakso (S)ŝajna ŝanĝo de pozicio de objekto
paralaksa ekartoeraro pro oblikva observado de indikilo
parametro (PV)konstanta grando ĉe variantoj
parahelio (S)apudsuna lummakulo
parahelia haloohorizontala ĉielringo tra la suna altitudo
parantihelio (S)kontraŭsuna laummakulo
paraseleno (S)apudluna lummakulo
paraselena haloohorizontala ĉielringo tra la luna altitudo
parantiseleno (S)kontraŭluna lummakulo
pasatoj (N)regulaj ventoj blovantaj en tropikaj zonoj al ekvatoro de NE - norde, kaj de SE - sude de la ekvatoro (trado, PV, ne rek.) (G: Passaten)
pasata regionolimo, zono, pluvo, tavolo, nuboj ktp.
kontraŭpasatovento super pasato blovanta en kontraŭa direkto al ĝi
-paŭzopseŭda sufikso pri divida surfaco inter atmosferaj tavoloj, ekz. tropopaŭzo, stratopaŭzo, k.a.
periheliopunkto ĉe tera orbito plej proksima al la suno
periodo (PV)tempodaŭro, nombro da sinsekvaj tagoj
periodecoregula tempa variado
periodogramo de Schusterstatistika metodo pro difini periodajn variojn
perkolato (S)penetrado de surfaca akvo en grundon (A: percolation)
permafrosto (N)daŭra frosteco de grundo
persistemolongdaŭra ekzisto de fenomeno
persona ekartoripeta neprecizo de iu observisto
perturbo (PV)rompo de reguleco de fenomeno
marperturbojneregulaj ondiĝoj
atmosferaj perturboj (S)neregulaj aerfluoj
radioperturbojĝenaj bruoj dum radiodisaŭdigo (A: atmospherics) (atmosferaĵoj, S, ne rek.)
akvaj perturbojkirliĝo de akvo kies flurapido superas certan gradon
pikno-pseŭda prefikso pri likvodenso
piknometro (S)ilo por mezuri likvodenson
pileuso (N)= ĉapnubo: kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus)
pilotbalonolibera baloneto por esplorado de supraj atmosferaj tavoloj
piranometrospeco de pirheliometro por mezuri ĉielan radiadon
pirgeometro (S)ilo por mezuri noktan terradiadon
pirheliometro (S)ilo por mezuri rektan sunradiadon
piŝtonadohidrarga oscilo en barometro
pitota tubotubforma rapidometro uzata ĉe aviadilo
planktono (S)mikroorganismoj ŝvebantaj en aero kaj en maro
pliaĵo = inkrementopligrandiĝo de grando
pluvo PV)precipito de akvogutoj (F: pluie)
pluvetoetguta pluvo
pluvometroilo por mezuri precipitaĵan kvanton (G: Pluviometer)
pluviograforegistrilo de nivelo en akvokolekta tubo
pluvarkoĉielarko okazanta pro lumrefrakto (A: rainbow)
pluvostriarostriaro en luma spektropro aera humido (A: rainbands)
pluvinstigopluvfarado pere de nubŝprucigo per arĝentajodidaj kristaloj
pluvokvantoĝenerala, regiona, perioda, k.a.
pluvtorentosubita pluvego kun tondro (A: cloud burst)
nebulpluvo (S) = drizelo (N)pluvo de maldikaj pluveroj
neĝopluvo = slito (N)precipito de malseka neĝo (A: sleet)
sangopluvoruĝsalboza pluvo
pluvmanka sezonoperiodo de pli ol 15 tagoj sen luvo (A: drought)
spurpluvoprecipito nemezurebla pro ĝia malgranda kvanto
pluvŝirmita aeromalmultpluva regiono ĉeflanka de montaro
fridigita pluvopluvgutoj de subnula temperaturo
pluvkolekta basenoderniĝareo ĉirkaŭita de altaĵoj
pluvkolekta dividiĝoaltaĵo inter drenareoj
pluva sezonosezono de pluvo en tropikaj regionoj
pluva tagodiurno kun pli ol 0.2 mm da pluvo
pluva periodo15 sinsekvaj pluvaj tagoj
pluverometroilo pro mezuri grandon de gutetoj
orografia pluvopluvo kaŭzata de ascenda humida aerfluo
pluvgutopluvero
polarizo (PV)orientado de lumondoj kiu kaŭzas refrakton aŭ reflekton de ĉielaj lumradioj en sola ebeno
polarizoskopoindikilo de luma polarizo
polarizometroilo por mezuri lokan polarizan proporcion (A: polarimeter)
polimetro de Lambrecht= higrometro kun termometro
politropa atmosferoatmosfero kun terorie rektlinia termofelo laŭ alto
polvo (PV)sableroj kaj malpuraĵoj en la atmosfero
polvometro (=konimetro, S, ne rek.)nombrilo de polveroj en uno de aera volumeno
polvoŝtormomaldikgrajna sabloŝtormo (A: dust storm)
polva trombokonvekcia kirlovento super dezerto (A: dust devil)
polusoekstrema fino de la terakso (norda, suda) aŭ de iu alia rimarkinda punkto
polusa aerfluofrida aeramaso venanta el norda regiono
polusa jarokonsentita tempo por polusa esplorado
polusa frontolinio de termoŝanĝo inter polusa kaj tropika aerfluo
polusmara aerfluoaerfluo venanta supermare el poluso
sudpolusa kontinento= Antarktiko
polusaj cirklojnorda kaj suda cirkoj je 67 gradoj de latitudo
poniento (S)vento en Gibraltaro
potencialo (PV)laŭpozicia mezuro de latenta energio
potenciala temperaturotemperaturo kiu okazas dum adiabata premvario
precipito (PV)nesolvebla komponaĵo en likvaĵo kiu amasiĝas funde (fizika nocio)
metea precipitokondensaĵo de akvo en atmosfero
precipitaĵojakvoelementoj falantaj el nuboj
precipitakvoekvivalenta akvotavolo de la suma precipito
instigita precipitaĵoprecipitaĵo artefarita pere de nubenŝprucigo
precipitoroziocirkla diagramo de precipito
preciza (PV)detale determinita, tute ĝusta
preciza mezuromezuro kun antaŭe difinita ekarto
premo meteapezo de aerkolono super unuo de surfaco
atmosfera premoaerpremo ĉe marnivelo, 1013 mb
alta premo = alto (uzenda mallongigo)regiono de anticiklono (A: high)
malalta premomalalto (uzenda mallongigo): depresio, regiono de ciklono (A: low)
premgradientopremfalo kalkulita je certa distanco kaj direkto
ĝeneral premŝanĝovastaera premfalo (A: surge)
printempojara sezono inter vintro kaj somero
probabla ekartospeciale difinita meza ekarto el nombro da observaĵoj
prognozo (PV)antaŭdiro laŭ probablaj kondiĉoj, avizo
veterprognozoantaŭdiro de veterstato
postprognozodu- aŭ tritaga prognozo
sezona prognozolongperioda prognozo pro pli ol 7 tagoj
solobserva prognozoantaŭdiro fare de sola observisto
prognostikokolekto de vetermaksimoj (A: weather lore)
projekcio (PV)mapdesegna metodo, ekz. merkatora, ortomorfa, stereografa, k.a.
prokrastomemĝustiĝa tempo de aparato (A: lag)
prujno (PV)mola kovraĵo de glaciiĝinta nebulo (A: hoar frost)
prujnofadenojglacikistalaj prujneroj
pseŭda (PV)falsa, ŝajna
pseŭdoadiabatosatura adiabato
pseŭdociruso= ambosnubo
pseŭdotajdoj = sejŝoj (N)nivelŝanĝoj okazantaj ĉe lagoj, ekz. la ĝeneva (A: Saiche)
psikropseŭda prefikso pri humido
psikrometro (S)higrometro kun duampola termometro (A: hygrodeik)
psikrometro enspirapsikrometro kun enspirilo
pura (PV)sen iu materia aldono
atmosfera malpurofumo kaj polveroj en la aero
purgovintra ventego, kun neĝo, en Rusujo
purpura lumo (PV)krepuska ĉiellumo
radaro = radiobirilo (pref.)ilo por determini direkton kaj distancon de objekto
radio (PV)rektlinia propago de elektromagneta energio (A: ray)
radiadoatmosfera, difuza, polariza, altonda, k.a.
ĉirkaŭsunda radiado (S)energielsendo de suno al spaco
radia nebulo, frosto, veterometeoj kaŭzataj pro tera fridiĝo
eltera radiadoradiado kaŭzanta perdon de tera varmo
kosma radiadoradiado ricevata el ekstertera spaco
radioaktiva (S)emananta radiumajn korpusklojn
radio-pseŭda prefikso pri elektromagneta ondpropago
radiofotografio = radiobildigoradiotranssendo de faksimiloj
radiobirilo (S)aparato por serĉado de direkto kaj distanco de ŝtormoj aŭ de telegrafaj dissendoj
radioastronomiostudo de steloj per esplorado de diversaj radioj
radiometeologiostudo de vetero per radio
radiosondilo = meteografolibera meteoesplora balono kun radioaparato (A: radio sondes)
radiosondaĵojserio de mesaĝoj elsendataj dum esplora flugo (A: radio sondages)
radioeĥadoperradia birado por direkto kaj distanco de objekto (A: radar)
rafalo (N) = ventofrapoaerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio (A: guste) (F: rafale)
Rayleigh (Rejli) -difuzolumdifuzo per aermolekuloj (A: Rayleigh scattering)
rebato (S)vento sur Lago de Ĝenevo
redukto almarnivelaĝustiga transformigo de barometraj observaĵoj
reflekto (PV)respeguliĝo de lumradioj de korpa surfaco
refluo (S) = malfluso (pref.)forflua mara tajdo (A: ebb)
refrakto atmosfera (PV)direktoŝanĝo de lumradioj pasantaj la atmosferon
refraktaj fenomenojmiraĝo, haloo, pluvarko k.a.
registra balonolibera, kaŭĉuka baloneto kun meteaj registriloj
regresia ekvaciolinea interrilato inter du aŭ pluraj grandoj
rejfo (N)firma kovraĵo de glaciiĝinta roso (G: Reif [rim.: Reif = prujno!, devas esti G: weisser Tau; propono: glacia roso aŭ rosglacio])(A: silver thaw = rime)
rekurbiĝodirektoŝanĝo de tropika ĉiklono
renverso (N)pli ol 90 gradoj da diferenco de fludirekto inter la supra kaj malsupra aeramaso
réseau mondialmondreto de meteostacioj
réseau mondialmetea internacia jarlibro
reŝabarovento en Kurdistano
revenfrapokontraŭira branĉeto de flumolinio
Reynolds-nombrokoeficiento de turublento en viskeca fluidaĵo
reziduodiferenco inter observita kaj kalkulita valoroj
rezultantogeometria sumo de vektoroj
Richardson-nombroaerodinamika konstanto
rikoltveterovetero rilata al agrokulturo
rikolta staciostudejo de agrometeaj elementoj
roso (PV)surgrundamalsekaĵo pro nokta kondensiĝo
roseroakvoguto estiĝanta nokte sur planto
roslagetoaltmonta lago retenanta akvon eĉ dum daŭra senpluveco
rosopunktovaporsaturiĝa temperaturo en kontakto kun akvo (A: dew point)
rosometroilo por mezuri kvanton de rosa precipitaĵo (drosometro, S, ne rek.)
Rossby-diagramoaerologia diagramo pri humido kaj premo
ruli (PV)
rulkumulusostratokumuluso
rulnubo = arkusoarko de nuboj (A: roll cloud)
neĝrulaĵojmoviĝantaj neĝocilindroj
rutino (PV)kutima procedo
sablo (PV)malgrandaj grajnoj de kvarco
sabloŝtormodikgrajna polvoŝtormo
sablokirlokirlovento super dezerto (A: dust devil)
salo (PV)kemia kombinaĵo de acido kun bazo
mara salozecosalenhavo en akvo ĉe marsurfaco
sastrugoj (N)neĝondegoj sur gleĉero
saturo (PV)maksimuma vaporpremo je iu temperaturo de aero
satura deficitodiferenco inter premoj observata kaj saturo
Schuster-periodogramostatistika metodo por difini periodajn variojn
Scintilo (S)trembrilo de astroj
sejŝoj (N)pseŭdotajdoj sur lagoj, ekz. sur la ĝeneva lago
sejstanovento en Persujo
seka (PV)ne enhavanta akvo, (kp. humida)
grunda malsekaĵoakvozo de la grundo, perkolita akvo
instigita sekigolaŭvola forigo de grunda akvozo (A: exciccation)
forsekiĝodaŭra perdo de akvozo, dreniĝo (A: desiccation)
sekakaj malseka ampoloj de la psikrometro
sekulara variolongperioda (centjara) veterŝanĝo
sekulara tendencolongperioda inklino ŝanĝiĝi
selo interciklonamalaltapremo inter ciklonoj (A: col) (G: Sattel)
serejno (S)precipitaĵeto el sennuba ĉielo (G: Serein)
senventeco (S)= kalmo (N)
serena (PV)hela sennuba kaj senventa, ekz. serena vetero, serena tago, (A: fine day)
subtropika sereno= kalma zono (A: hores latitude
sezono (PV)laŭtemperatura jarperiodo
sferikoj (N)radiobiraj ŝtorminformoj (A: sferics)
sidera (S)stelrilata, ekz. sidera tempo, horsistemo, horloĝo
signalo (PV)telekomunika signo por transsendi sciigon k. a.
signaro meteainterkonsentita telekomunika simbolaro
signaro de Morsetelekomunika alfabeto formita el strekoj kaj punktoj
simboloj meteajinternacie akceptitaj etaj desegnaĵoj por meteaj ecoj
simpiesometrospeco de barometro
simuno (N)nedaŭra sukfoka polvovento en Arabujo
sinoptiko (S)kolektado de smatempaj tutmondaj observaĵoj
sinoptika periodointerkonsentita tempo de observoj
sinoptikaj staciojobservejoj en la sinoptika reto
sinoptika meteologioscienco pri tutmondaj kaj samtempaj observaĵoj
siroko (PV)varma suda vento en Nordafriko kaj Mezoriento
sismo (PV) = tertremorapida oscilo de terkrusto
sismograforegistriolo de sesmaj osciloj
mikrosismojetaj sismoj ĉiam observeblaj
situo de meteostaciogeografia pozicio de observejo
skalo (PV)gradlinio de instrumento
termometra skalode R mur, Celsius, Fahrenheit, Kelvin
tricentgrada skalotermoskao por mezuri absolutan temperaturon laŭ Kelvin
skalaro (S)sendirekta grando
-skopopseŭda sufikso pri montrilo aŭ observilo, ekz. teleskopo
skvalo [PIV: skualo]nedaŭra ventofrapo kun aŭ sen pluvo (G: Bö) (A: squall)
skvalnazo (S)subita direktoŝanĝo en barogramo (F: crochet de grain)
skvalfrontolonga linio de antaŭeniĝantaj skvaloj (A: line squall)
skvalnubo= kumulonimbuso
burka skvaloskvalo kun fulmo kaj tondro
skudoj (N) = fraktostratusojrapidmovaj nubpecoj (A: scuds)
slito (N)pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet)
solanovarmega eosta vento en Hispanujo
solarizo (N)ensorbo de suna energio (A: Insolation)
solarizografo = sunograforegistrilo de sunradia daŭro kaj potenco
solarizometroilo por mezuri sunradian energion falantan sur unuo de surfaco (A: solarimeter)
solariza termometronigrampola termometro
solariza klimatoklimato influata sole per suna energielsendo
solariza konstantoenergio ricevata ĉiutage el suno sur unuo de tersurfaco
solenojdo (S)aerkolono inter 2 izobaraj kaj 2 izoteraj surfacoj (A: solenoid) [PIV: solenoido]
solstico (PV)dato de plej alta aŭ malalta sundeklino
somero (PV)varma jarsezono
somero de St. Lukosomero je 18a de oktobro
somero de St. Martenosomero je 11a de Novembro
pseŭdosomerovarma post somera sezono (A: indian summer)
sondo (PV)prova esplorado de supra atmosfero kun posta detaligo
sondilobalono, aviadilo, raketo aŭ kajto kun registriloj
sondbalonobalono, 1.2 ĝis 2.0 m diametre kun subpendigita registrilo (F: ballon sonde)
sorbo (PV)ensuĉo de fluaĵo
atmosfera ensorboperdo de sunradia energio dum ĝia paso tra la atmosfero
spektromultkolora bildo de difrakta lumfasko
spektroskopomontrilo de kolora strio de lumradioj
spektrometroilo por mezuri spetran absorbon en aera vaporo
spektraj nevideblaj radiojinfraruĝaj kaj ultraviolaj radioj
sporada (PV)nedaŭra kaj ripeta: ekz. sporada veterŝanĝo, subrilo, pluvo k.a.
spurpluvoetguta precipitaĵo ne atinganta teron (vidu: virgalo) (G: Spur)
stabiloekvilibra stato de la atmosfero kiam vertikala termogradiento estas ne pli ol adiabata
nestabilotermogradiento superanta adiabatan
absoluta stabilostabilo nerilata al aera saturo
stacio meteaoficialigita observejo de veterelementoj
internaica staciretotutmonde distribuitaj observejoj (F: réseau mondial)
stacia indicokvinlitera simbolo de ĉiu ajn observejo
stagno (PV)senflua restado
stagnanta akvosenflua akvosurfaco en marĉo
ventostagnosenventeco, (vd. kalmo)
stato (PV)maniero de estado de ĉielo, maro, grundo, k.a.
statoskopomontrilo de aerpremaj ŝanĝoj
statistikolistigo de kolektitaj ciferaj informoj kaj ilia scienca perlaboro
Stephan-leĝoleĝo pri disradiado
Stephenson termometra ŝirmilonormaprotekto de termometro kohntraŭ senpera sunradiado
stepo (PV)senarba ebena grandskala kerbejo en Siberio kaj Ukrajno
strato-pseŭda prefikso pri mezalto
stratosferoatmosfera tavolo inter 10 kaj 40 km alta
stratpaŭzodivio inter strato- kaj mezosfero 40 km alta
stratuso (PV)malalta tavola nubo
stratokumulusovuala sterna nubo
Stuve-diagramointerrilato inter temperaturo kaj premo
subsidomalsupreniĝo de aeramaso sen horzontala movo
sublimado (PV)senpera ŝanĝo el solida al vapora stato
subtropikazono, aero, altapremo, k.a.
suestadoj (N)ventegoj en La Plata
sulko ciklonalinio de malalto tra la ciklona centro (A: trough)
sumatrnaso (S)skvalo en Malako
suno (PV)centra astro de nia planedaro
sun-brilo, -lumo, -spektro, ktp.
sunhelotempo kiam estas videbla ombro
sunleviĝo, sunsubiĝokrepuskaj periodoj
sunradia termometro = solarizometronigrampola termometro
sunografo = heliograforegistrilo de sunbrila daŭro
sunkolonolumreflekta fenomeno super la suno
sunmakulojmalhelaj kampoj sur la sunsurfaco (A: sunspots)
sunmakulaj numeroj de Wolfkarakteriza indekso de periodeco de sunmakuloj
sunaltitudoangulo de suna pozicio super la horizonto
ĉirkaŭsuna koronolumanta zono ĉirkaŭ la suno videbla dum eklipso
sunumieksponsi al sunradioj (kp. solarizo)
surfaco (PV)supraĵo de korpo
surfaca nekontinuoŝanĝiĝo de regulaj aerkondiĉoj
surfaco izobara,surfaco izotera
surfaco deglisasurfaco de descenda aerfluo
surfaca inversioĉegrunda temperaturkresko laŭ alto
subsida surfacosurfaco de malsupreniĝo sen vento
svelo (N)mara ondiĝo kaŭzita de distanca vento
ŝajnleviĝooptika altiĝo de la horizonto aŭ objekto
ŝamalosomera vento en Irako
ŝaŭro (N)nedaŭra precipito el konvektica nubo (G: Schauer) (A:shower)
nestabila ŝaŭro = pasanta ŝaŭrokaŭzata de elter radiado
ŝinuko (N)varma vento en Rocky Montaro
ŝprucigo (PV)disĵeto en nubon de glacieretoj aŭ arĝenta-jodido por instigi precipiton
ŝpruigventohorizontala rapidega altnivela vento (A: jet stream)
ŝtormo (PV)forta atmosfera perturbo
ŝtormokulocentra kvieta areo de tropika ŝtormo
ŝtormocentroregiono de oftaj ŝtormogenezoj
ŝtormokonuso = anemometroŝtormaverta maniko super havenoj
ŝtormsistemovastspaca aeramasa cirkulado
ŝtormoleĝojreguloj por eviti danĝerojn de tropikĉiklonoj
ŝtormavertoavizo pri danĝera vetero
ŝtormbiradoŝtormlokalizo de ŝtormo per radio
kirloŝtormotropika ĉiklono (A: revolving storm)
ŝtormkurbiĝodeviigo de ŝtorma direkto
ŝtormovojolongdistanca ŝtormpropago (kp. trajektorio)
tagoluma parto de diurno
meza suna tagomeza periodo de kompleta tera rotacio rilate al suno
sidera tagolaŭstela periodo de tera rotacio
klara tagotago kun nubkovro de indico ĝis 2/8
tagiĝolumiĝo antaŭ la sunleviĝo (A: dawn)
tagdekoperiodo ofte uzata en metea statiskiko (A: decade)
tagnokto (ne rek.) (vd. diurno)
tajdo (PV)regula alterna nivelŝanĝo de maro ĉe la marbordo: tajdo alta, malalta, granda, malgranda, novluna, mezluna, k.a.
atmosfera tajdoeta aera premŝanĝo kun duontaga periodeco
tavolo (PV)vastarea horizontala aeramaso super la terglobo
-Heavisidetavolo (S)atmosfera tavolo 100 ĝis 225 km alta
tefigramodiagramo de atmosferaj kvalitoj en supraj tavoloj
tele-prefikso pri granddistanca ago
telemeteografo (S)aŭtomata distanca veterstacio
telemetro (PV)ilo por mezuri distanco de objekto
teleindikilo (S)mekanika distanca informilo pri temperaturo, vento, ktp
teleskopo (PV)optika ilo por observi astrojn
televizio (S)= televida sistemo
tempo (PV)
loka tempo = fuza horsistemolaŭsuna meza tempo (L.A.T)
sidera tempolaŭstela horsistemo
Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.):horsistemo ĉe Greenwich Observejo
brita somera tempo (B.S.T.)dumsomera horloĝa tempo antaŭenigita je 1 horo de G.M.T.
temperaturo (PV)grado de varmo aŭ frido
absoluta temperaturo = kelvina temperaturoCelsiusa temperaturo + 273 gradoj
enombra temperaturotemperaturo en loko ŝirmita de sunlumo
potenciala temperaturotemperaturo de nesatura aero, adiabate kunpremita al 1013 mb
ekvivalenta temperaturotemperaturo ĝustigita laŭ aera humido
temperatura inversiokresko de temperauro rilate al alto
temperatursuma devio de normosupervaloro de temperaturo
temperaturogradientoŝanĝiĝo de temperaturo rilate al alto
tendenco barometratrihora premŝanĝo antaŭ observo
teodolito pilotbalonaaparato por determini la direkton de pilotbalono
tero (PV)nia planedo, precipe ĝia ekstera krusto
terventovento venanta el interna regiono de kontinento
terkurentoelektrofluo en la terkrusto
terradiadoenergio dissendata el la tersurfaco
termagnetismo = geomagnetismomagnetismo kaŭzata de teraj elektraj kurentoj
tertremo = sismorapida oscilado de terkrusto
tertermometrotermometro por esplori temperaturon je diversaj terprofundoj
termalo (N)ascenda aerfluo favora al velglisado
termo-pseŭda prefikso pri varmo kaj frido
termoekvatoroĉirkaŭgloba linio de maksimuma temperaturo iom norde de la geografia ekvatoro
termosferoatmosfera tavolo kun konstanta temperaturo pli ol 80 km alta
termosumosumo de temperaturoj observitaj dum iu periodo
termogradomezurunuo ĉe la termometra skalo
termografo profundmararegistrilo de subakvaj temperaturoj
termogramodiagramfolio de termografo
termometro (PV)ilo por mezuri temperaturon
termometro nigrampoloilo por mezuri maksimuman temperaturon en sumlumo
termometro enkadrigitatermometro firme fiksita ĉe barmoetro
termometro svingeblatermometro pendanta je ŝnuro (A: whirled thermometer)
termometro surrazena= termometro tersurfaca
geotermometrotermometro enterigita 30 - 100 cm profunde sub la tersurfaco
termometra ŝirmilode Andersen, Sthephenson, k.a.
duampola termometro = psikrometrotermometro kun seka kaj malseka ampoloj
termohigrografotermoregistrilo kun harfaska higrografo
termodinamikobranĉo de fiziko pri kaloro kaj varmo
termodinamikaj diagramojadiabata, aerologia, k.a. diagramoj
termodinamika rosopunktorosopunkto en malvarma aero
tetagramoaerologia diagramopri aeramasoj
tifonoĉiklono en Pacifiko (tajfuno, PV, ne rek.)
tindalometro (S) = polvometroilo por mezuri aeran polvon
tipo (PV) = speciokarakteriza modelo
veteraj tipojekz. ciklona, norda, vestra
nubaj tipojvidu aldonan nubliston
tondro (PV)postfulma krakbruego
tondronubokumulonimbuso
tondroŝtormo= burko (N)
topo-pseŭda prefikso pri regiona tereno
topografio (PV)scienca pri tersurfaca diversece
topogramodiagramo pri terena variado
torento (PV)rapida akvofluo
torenta pluvo= pluvoverŝo (A: cloud burst)
tornado (N)rapidega mallarĝa ĉiklono (A: whirlwind)
totalizatoro = telehietometroilo por mezuri pluvkvanton ĉe distancaj observejoj
trado,antitrado (PV, ne rek.) (vd.pasato)
trajektoriovojo de moviĝanta korpo, ekz. de aerero aŭ pafitaĵo (kp. fluvojo) (G: Flugbahn)
tramontanovento en S.V. de Francujo
trogo (N)linio de minimuma premo en ciklono (G: Troglinie)
tromborotacianta funelforma nubo super maro dum tornado (A: water spout)
tropikoj (PV)terglobaj cirkloj paralelaj al ekvatoro ĉe 23 gradoj de latitudo
tropika aero = ekvatora aerostabila aerfluo devenanta de la intertropika zono
intertropika klimatovarmega zono inter du tropikoj
troposfero (S)la malsupra atmosfera tavolo 0 ĝis 17 km alta
tropopaŭzo (S)divido inter stratosfero kaj troposfero 10 ĝis 17 km alta
tundro PV)marĉa stepo en Kanado kaj Siberio kun permafrosta grundo
turbulento (S)kirla movado en fluidaĵo (A: eddy)
turbulentakirle moviĝanta (turboza, S, ne. rek.)
turbilimetro (S)ilo por mezuri rotacian rapidon
urltraviolaj radiojmallongondaj transviolaj nevideblaj lumradioj en spektro
unuojde longo, rapido, premo, humido, precipito, k.a.
uragano (PV)ventego de Boforta indico 12
Vaisala-diagramointerrilato inter temperaturo kaj premo
vakuosenaera spaco de nula premo
valbrizoanabata vento laŭlonge de valo
varioj (PV)sinsekvaj ŝanĝoj ekz. dumtaga, diurna, interdiurna, jara, sekulara, k.a.
variografo (S)registrilo de aerprema ŝanĝiĝo
variometro (S)ilo por mezuri aerpreman ŝanĝiĝon
varmo (PV)fizika stato de korpo de supernula temperaturo
varma sektorotropika parto de depresia aerfluo
varma zonointertropika regiono
varma frontoĉegrunda divida surfaco inter varma kaj malvarma aeramasoj
malvarma = fridade subnula temperaturo
varma ondovastspaca estiĝo de vermega vetero (A: heat wave)
vaporo (PV)gasforma akvo en atmosfero
vaporstrekostria nubtrenaĵo sekvanta al aviadila flugvojo
vaporpremotensio de aera humidozo, mezurata en mm Hg
vapordensomaso de vaporo en unuo de aera volumeno
vaporiĝometro (S) = atmometro (S)ilo por mezuri vaporiĝrapidon (A: evaporimeter)
subfrida vaporovaporo je temperaturo sub la fridpunkto
vatounuo de elektra potenco
vektoro (S)reprezento de fizika kvanto per grando kaj direkto
velglisosenmotora aerveturo (A: gliding)
vento (PV)daŭra horizontala aerfluo
ventofortoforto de vento esprimata kutime kiel ventrapido
ventodirekto = ventofontokompasodirekto de venta origino
ventodeviodevojiĝo de vento el sia teoria direkto
ventoinversiokontraŭa ventofluo
ventofrapo = rafalo (N)aerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio
ventoflageto aŭ manikoanemoskopo (A: wind sleeve)
ventorozio (N)cirkla ventodiagramo (ventocirklo, S, ne rek.) (A: windrose)
ventindekso boforta(Vidu aldonan liston)
ventostagno ekvatora = doldrumo (N)kalma zono kun oftaj ŝtormoj
anabata ventoascenda vento super deklivo
katabata ventodescenda vento super deklivo
geostrofa ventokomponento de vento influata de terrotacio
negeostrofa ventokomponento de vento neinfluata de terrotacio
ciklostrofa ventovento influata de centrifuga forto
plejofta ventovento blovanta dum la plimulto de la tempo
gradienta ventoinfluata nur de la aerpremo
vendavaloskvalo en Hispanujo
ventoli (PV)trasendi freŝaeran fluon
veranosomera senpluva sezono en Mez-Ameriko
veranilonedaŭra senventa sezono en Mez-Ameriko
verda ekbrilosubita verdkoloriĝo de la supra sunrando antaŭ ĝia subiro
vertekso (N) = krestokojno de altapremo en ciklona regiono
vestro (N) [PIV: uesto]kompasa direkto, (kp. okcidento) (G: Westen) (A:west)
vetero (PV)stato de la atmosfero laŭ mallongtempa vidpunkto
serena veterosenventa, senpluva kaj sunhela vetero
rikoltrilata veterovetero prognozata por agronomoj
veterprognozoantaŭdiro de veterkondiĉoj
veterkonsiladoinformado pri probabla stato de vetero
veterservado aerologia (S)perioda publikigo de veterprognozoj
veterstato ĝeneralalongperioda prognozo de vetero
veterŝipoaerologia oceana ŝipstacio
veteraviadiloveterobserva aeroplano
vetermapo sinoptikavastspaca mapo kun veteraj grafikaĵoj
vetermaksimoproverba esprimo pri vetero
veterĉifraro (S)numera signaro pri la stato de veterelementoj (A: code)
vetersentemecosentokapablo por vetera influo je homa bonfarto
vespero (PV)fina parto de tago
vesperiĝopostkrepuska periodo (A: dusk)
vili-viliĉiklono en Aŭstralio
vintro (PV)frida jarsezono
vintrumo = pseŭdovintrohumida vintrosimila sezono en subtropika klimato
virazonomarbrizo en Hispanujo
virgalo (N)branĉo de altokumuluso aŭ altostratuso kies precipito ne atingas teron (A: virga)
virtuala temperaturoimaga temperaturo laŭ humido
viskeco (S)interna froto de aero kaj fluidoj
vo-depresiovo-forma sulko de ciklono
vorticoflukirlo
absoluta vorticecoflukomponento orta al aerflua vojo
vulkana polvoŝvebantaj polveroj de vulkana deveno
zefirovestra brizo dum solstico
zenitocentra ĉielpunkto super la observanto (kp. nadiro)
magneta zenitodirektiĝa punkto de libera magneto
cirkumzenita arkomalvasta difrakta lumringo
zianometro (S)mezurilo de ĉiela lazuro
zodiako (PV)ĉiela zono tra la ekliptiko
zodiaka lumonokta lumiĝo dum ekvinokso
zonogeografie difinita terparto, vasta aŭ ĉirkaŭgloba


Fonto: Meteologia terminaro. Aperis en la dua parto de la jarlibro de UEA en 1961.
Enkomputiligita de Detlef Meier
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/