skolta kaj Tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmen pluen

4. Organizo Tutmonda

En multaj landoj ekzistas nacia skoltasocio. Kelkfoje eĉ pluraj ekz. por katolikoj, protestantoj, aŭ laŭ alia, ofte religia diferenco. La federacio de la naciaj asocioj estas membro de la Skolta Konferenco, en kiu ĝi havas ses voĉojn. La S.K. kunvenas ĉiun duan jaron.

La taskoj estas prizorgataj de la Skolta Komitato, en kiu estas 12 membroj el dekdu diversaj landoj. Ili servas la Komitaton dum ses jaroj. En ĉiu dua jaro triono de ili eksiĝas.

La Skolta Monda Oficejo estas la sekretariejo. Sub gvido de generala sekretario ĝi plenumas la decidojn. de la Konferenco kaj la Komitato. La Oficejo fondiĝis en la jaro 1920 en Londono, kaj nun ĝi estas en Ĝenevo, Svislando.

Regionaj Oficejoj ekzistas por kvin regionoj:

  1. Eŭropo,
  2. Afriko,
  3. Norda Afriko kaj Okcidenta Azio,
  4. Orienta Azio kaj la Pacifika regiono,
  5. Ameriko.

La Skolta Monda Oficejo funkcias per la kotizoj de la landaj asocioj kaj donacoj. Por helpi al skoltoj en landoj, kie la financa situacio estas malfacila, estas la Skolta Universala Fonduso (Scout-U-Fund).

La Movado posedas alp-domon en Kandersteg en Svislando.

reen al la enhavo hejmen supren Ĉapitro 6

5. Organizo de Naciaj Asocioj

Nacia Asocio konsistas el grupoj. Kelkaj grupoj en unu regiono aŭ urbo formas distrikton, sub distrikta komisaro (D.K.). Super la DK-oj povas esti provinca aŭ alia (graflanda ekz.) komisaro.

Nacia ĉefestraro, en la ĉefsidejo, estras la nacian asocion. Tie kunvenas la naciaj komisaroj, sub gvido de ĉefkomisaro. La nacia super-estro estas la ĉefskolto. Kiam membro de la reĝa familio estas honora membro, tiu estas reĝa komisaro.

Kelkaj grupoj estas zorgataj de zorganto. Tiuj grupoj havas ankoraŭ alian ligon inter si, ekzemple lerneja aŭ eklezia.

Plej ofte la skoltestroj estas libervolaj, sensalajraj helpantoj. Tamen ankaŭ ekzistas profesiaj skoltestroj, ofte pro financa subvencio de nacia registaro, kiu komprenas kaj aprobas la valoran edukon de la Skolta Movado.

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer,
eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 6 Ĉapitro 6