skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmenpluen

29. Fak-insignoj

Skolto, kiu posedas la duagradan insignon, povas akiri insignon pri kompetenteco en ia fako. Tiu estas merit-insignofak-insigno.

En la listo de la diversaj landoj estas ia diferenco; eĉ la postuloj por la sama insigno ne ĉiam estas egalaj. La skoltaj reguloj ĉiam emfazas, ke oni uzu la kompetentecon por helpi aliajn. Tial preskaŭ ĉiam vorto kun la sufikso -isto aŭ -ista estas logika.

Por membroj de Skolta Esperanto-Ligo kelkaj insignoj estas tre valoraj: Monda frateco, Interpretisto, kaj la insigno pri Esperanto.

Ekzemploj de fak-insignoj

Li posedas la kuiristan insignon, li estas kuiristo. Por la flegista insigno oni kapablas fari bandaĝojn. Tiam oni estas flegisto.

Unua-helpista, ambulancista, flegista, publiksanista. Naĝsavista, kontraŭfajrista, gvidista. Arbarista, naturista, rimarkista, spurista kaj naturprotektista. Pionira, tendumista, kuirista. Atleta, batalista, luktista, montgrimpista, naĝista. Librista, desegnista, muzikista, interpretista. Maŝinista, elektrista, farmista, signalista. Fotografista, ŝnurturnista, rajdista. Velista, remista, stirista, pilota, meteorologa, kaj ankoraŭ multaj aliaj.


Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 30 Ĉapitro 30