Sube estas trovebla listo de radik-vortoj, registritaj en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", sed ne donitaj en PIV aŭ PIV-Suplemento. La formato estas:
1.) Esperanta vorto,
2.) difino,
3.) etimo en kvadrataj krampoj,
4.) fonto, se citita en alia fonto krom PIV aŭ PIV-S, en angulaj krampoj, kaj
5.) gravaj sinonimoj, en kurbaj krampoj.
Jen listo de mallongigoj uzitaj sube, kaj la jaro de publikigo, por la nomataj fontoj:
Ni limigis la fontojn al konsultverkoj. (Ĉiuj aperas en la Bibliografio.) Tiel, ja povas okazi, ke donita "neologismo" aperis en tiu aŭ alia presita esperanta fonto, ekz. en revua artikolo, kaj la leganto ne trovos indikon de tio sube. Ni registris la plej fruan fonton el la supra listo. D. Portmann registris nombron de tiuj neologismoj en jena artikolo: Akad. Studoi 1988-1990, paĝoj 276-300 (v. la Bibliografion). Tiu ĉi glosaro enhavas pli ol 600 enskribojn.
Konsiderinda nombro de tiuj ĉi vortoj troveblas en Kemia Internacia (1965-1968). Kelkfoje ni indikas tiun fonton sube, sed nur esceptokaze.
La mallongigoj por lingvoj estas: A. angla, F. franca, G. germana, Gr. greka, H. hispana, L. latina, Pg. portugala, R. rusa.
<Duncan> | 1956 | English-Esperanto chemical dictionary / Duncan |
<DFE> | 1961 | Dictionnaire Français-Espéranto / Léger & Albault |
<EMT> | 1979 | Esperanta medicina terminaro / Hradil |
<Wr> | 1982 | International chemical dictionary / Westermayer |
<Krause> | 1983 | Wörterbuch Deutsch-Esperanto / Krause |
<ETF> | 1987 | Esperanta terminaro de fiziko / Katsumori k.a. |
<NePIV> | 1988 | Nepivaj vortoj / Cherpillod |
<EB> | 1988 | Esperanta bildvortaro / Eichholz |
<BT> | 1989 | Biblioteka terminaro / Portmann & Koralo |
abieta (acido) la ĉef-konsistigienzo de kolofonio (k.v.), triringa nesaturita kombinaĵo <Wr>.
adlo la organika kemia grupo R-C(=O)-[derivita el "acido"] <Duncan>.
aco, -ac/o mallonga formo de acido; esperantismo. Ekzemploj: acetaco (aceta acido), benzoaco (benzoa acido) [ĝin inventis ukraina esp-a kemiisto M. Popov] <Wr>.
Figuro 1. - Adenino |
adenino dukerna bazo de nuklea acido; vidu la figuron <Wr>.
adenozino nukleozido el adenino kaj ribozo <EMT>.
adukto kemia adicia produkto formita sen rompo de ligoj; ekz., bora trifluorido kaj etila etero; NePIV registris ian 'adukti' [L. adductus].
aerogelo ĝelo kun malfermita strukturo.
aglikono la alkohola porcio de glikozido <EMT>.
ajova (esenco) la esenca oleo de la semoj de Carum copticum.
akridino la kemiaĵo C6H5-CHN-C6H5, el tri kondensitaj ringoj.
akriflavino flava tinkto kaj antisepsaĵo por vundoj.
aktinono radioaktiva izotopo de radono, masnombro 219 <Wr>.
alanila temas pri la acilo de alanino, kiel en alanilglicino.
aldosterono hormono, kiu estas grava en la renoj <Wr>.
aldrino nesistema nomo por tre venena kaj efika insekticida substanco organoklora plurringa.
algoritmo problemo solvebla per poŝtupa matematika (ofte komputila) procedo [L. algorismus] <Krause>.
alkido polimero el karboksila acido kaj alkoholo <Duncan>.
alkilo la alkano kiel funkcia grupo, ofte simbolita per R [G. Alkyl] <Duncan>
alkino analogo de alkano kun triobla(j) ligo(j); la plej simpla ekzemplo estas etino <Wr>.
aloksazino heterocikla kombinaĵo, C10H6O2N4, trovebla en iuj plantaj pigmentoj <Wr>.
alostera kvalifikas kombinadon kun proteino ĉe nekutima centro.
Figuro 2. - Alozo |
alozo D-aldoheksozo, kun ĉiuj grupoj OH je la dekstra flanko, laŭ la projekcio de Fischer; vidu la figuron <Wr>.
altrozo D-aldoheksozo, kun ĉiuj grupoj OH je la dekstra flanko, laŭ la projekcio de Fischer, krom la supra, kiu elstaras maldekstren <Wr>.
amidino la organika kemia funkcia grupo RC(=NH)NH2.
ammino amoniako kiel kunordiĝa grupo {amoniako, azano}.
amonilizo lizo aŭ disigo per amoniako.
anaforezo tipo de elektroforezo, kie la dispersitaĵo migras al la anodo.
anatazo kvarangula titana dioksido uzata kiel blanka pigmento <Wr>.
androsterono androgena hormono, hidroksiketona kombinaĵo, trovebla en homa urino <EMT>.
aneli enkonduki ringon en kombinaĵon [A. anellate]; Duncan enkondukis tiun ĉi vorton kun alia senco, nome A. anneal (varmizi).
aneroida kvalifikas tipon de barometro, kies agoj dependas de ŝanĝoj de formo en sentiva metala skatoleto, pligrandigitaj per leviloj.
anizolo nesistema nomo por metoksi-benzeno <Wr>.
anolito elektrolito kemie ŝanĝita pro ĝia proksimeco al anodo <Wr>.
anomero la diastereoizomera ringo de sukeroj.
ansa pri kombinaĵoj konsistantaj el hidrokarbona ĉeno ligita ambaŭfine al atomoj sur aromata ringo, aŭ al heteroatomoj ligitaj al la ringo.
antiacido rimedo, kiu efikas kontraŭ troa acido en la stomako; EMT registras tiun ĉi forme de 'antiacida' <EMT>.
antihistamino substanco kiu kontraŭas histaminon en la korpo, malhelpante la simptomojn de kataroj kaj alergioj <EMT>.
antikodono sinsekvo da tri nukleotidaj bazoj sur molekulo de transiga RNA, kiu kapablas hidrogene ligiĝi kun komplementa sinsekvo (kodono) sur mesaĝista RNA <Wr>.
antipiretiko febro-reduktenzo <EMT>.
antistoksa en ramana spektro, kvalifikas linion pli alt-frekvenca ol linio de ekscitiĝo.
antocianidino klaso de derivaĵoj de 3,5,7-trihidroksiflavilia klorido, kiu troviĝas en la koloraĵoj de floroj <Wr>.
antocianino nomo por pluraj diversaj glukozidaj pigmentoj, kiuj estigas gamon de bluaj, violaj, kaj ruĝaj koloroj en plantoj <Wr>.
antrono 9(10H)-antracenono, antraceno kun keton-grupo sur centra atomo.
anuleno tute konjugiĝintaj ciklaj polienoj, ekz. 18-anuleno (18 karbonatomoj en la ringo, aromata kombinaĵo) <Wr>.
arginazo enzimo kiu lizas argininon en i.a. ureon.
Figuro 3. - Arginino
|
Figuro 4. - Asparagino (Asp)
|
Figuro 5. - Asparta acido (Asp) |
arginino aminacido de formulo C6H14N4O2, akirebla el guanidino, probable esenca por la vivo; vidu la figuron.
arilo aromata grupo, ekz. fenilo <Duncan>.
arino kutime efemera kemia speco kun triobla ligo en benzenringo; ekz. estas fenino (k.v.).
asfalteno la porcio de asfalto aŭ bitumo solvebla en karbona disulfido, sed nesolvebla en parafino aŭ etero.
asparagino aminacido kun amid-grupo; vidu la figuron.
asparta (acido) kristala aminacido kun grupo de karboksila acido, trovebla en plantoj; vidu la figuron.
aspartamo arta dolĉigenzo, estero de aminacido. Scienca nomo: metila 3-amin-N-(α-karboksifenetil)-sukcenaminato Blankaj kristaloj.
aŭrino tinkto surbaze de trifenilmetano, pli precize rozola acido; koloro: flava (baza) ĝis fuksina (acida) <Wr>.
aŭstenito solida solvaĵo de karbono en fero, konsistigenzo de ŝtalo sub iuj kondiĉoj <Wr>.
aŭtoprotolizo proton-interŝanĝo inter identaj molekuloj de solvenzo.
aza– prefikso en la kemia nomenklaturo de Hatzsch-Widman, montranta ke nitrogenatomo anstataŭas karbonatomon en molekula skeleto (ringoj aŭ ĉenoj) <Wr>.
azano pli sistema nomo por amoniako; ĝin rekomendis nomenklatura komisiono de la "American Chemical Society" (Usona Kemia Societo; v. Fletcher en la Bibliografio). Sed ĝia ĉefa uzado estas por liveri sistemajn nomojn de la pli altaj kombinaĵoj konsistantaj el ĉenoj de N kaj H. Tiel, H2N-NH-NH2 nomiĝas triazano {amoniako, amono, trihidrogena nitrido}.
azeotropo likva miksaĵo, kiu bolas pli alte (aŭ pli malalte) ol iu ajn de ties komponantoj, ekz. etanolo kaj akvo <Duncan>.
azino klasnomo por diversaj tinktaĵoj (kolorigaj substancoj) kun pluraj N-atomoj, forme de iminoj.
aziridino ciklopropano kun nitrogena heteroatomo, C2H5N {etilenimino}.
babito lagra alojo, el Cu, Sn, kaj Sb [A. babbit] <NePIV>.
bariono difino por tiu klaso de korpuskloj troviĝas en PIV-S, kie ĝi nomiĝas "barjono", nomo malpli konvena, ĉar ĝi ne estas jono. La "Esperanta Terminaro de Fiziko" de Katsumori k.a. (1987) uzas la pli ĝustan "bariono" <ETF>.
barno unuo de areo en nuklea fiziko, egavalora al 100 kvadrat-femtometroj en la sistemo SI.
bekerelo mezuro de aktiveco de radionuklido; NePIV registris 'bekverelo' [de Becquerel, franca fizikisto] {bekverelo, bekrelo}.
bentonito alia nomo por natria montmorilonito (k.v.), akvoŝveliĝema argilo.
benzaldehido la aldehido derivita de benzoa acido, nome ø-CHO <Wr> {benzen-karbaldehido}.
benziliden– la grupo derivita de benzaldehido, duvalenta, kiam oni formetas la oksigenatomon <Wr>.
benzofenono la aromata ketono ø-CO-ø {difenila ketono}.
bertolido kombinaĵoj de varia konsisto, en intermeza kristala fazo.
betaino natura aminacido, N,N,N-trimetilglicino, ne trovebla en proteinoj, sed trovebla en ĉiuj histoj [L. beta, beto] <Wr>.
bilimbino ruĝ-flava pigmento, trovebla en galo, urino, kaj sango <Wr>.
biocido arta detruenzo de ĉiu malutila besteto aŭ planteto sed precipe mikroorganismojn.
biosentilo sentilo uzanta biologian materialon por detekti kaj mezuri kemiajn kombinaĵojn.
biotino senkolora kreskiga vitamino, forme de komplekso de vitamino B , trovebla en gisto, hepato, kaj ovoflavo <Wr>.
blanĉo kemiaĵo kiel natria hipoklorito kiu blankigas kaj heligas teksaĵojn [Portmann; kompromisa formo el diversaj eŭropaj lingvoj: A. bleach, F. blanche, G. Bleich-] {paligenzo}.
Figuro 6. - Bornano
|
Figuro 7. - Bukminsterfulereno |
bornano cikla saturita bicikla hidrokarbono, C10H18; vidu la figuron <Wr>.
bradikinino kinino kun naŭ aminacidaj unuoj.
brukito minerala formo de titana dioksido; havas ortorombajn kristalojn kaj brunan aŭ nigran koloron [de H. Brooke, angla geologo] <Wr>.
bukminsterfulereno membro de nova klaso de karbonaj kombinaĵoj, la fulerenoj (k.v.). Ĝi havas la formulon C60 kaj la formon de sfero; vidu la figuron {futbaleno}.
butira (acido) alternativa, latineca nomo por butera acido, kiu estas kvarkarbona acido, C4H9COOH; PIV preferas buteran acidon, kvankam ĝi mencias 'butirata' en la artikoleto por 'fermento'. [L. butyrum, butero] <Duncan> {butera acido}.
candelo lum-intenso, unuo de mezuro en SI (Sistemo Internacia de Mezurunuoj). Oni povas alternative uzi 'kandelo', sed tio enkondukas iomete da ambigueco. Ĝi havas la mallongigon cd [Portmann] {kandelo}.
cefalino nesistema nomo por fosfatidil-etanolamino <Wr>.
centromero punkto sur kromosomo, per kiu ĝi ŝajne alligiĝas al la bobeno en mitozo.
cerebrozido ia lipido, kutime trovebla en la nerva histo <EMT>.
cermeto materialo el ceramikaĵo kaj metalo <NePIV>.
cerota (acido) saturita grasacido, CH3(CH2)24-COOH, trovebla en abelvakso kaj langraso <Wr>.
cetano senkolora hidrokarbono likva de formulo C16H34.
cimeno vulgara nomo por p-metilizopropilbenzeno <Wr>.
citidila (acido) nukleotido citozin-hava <Wr>.
citidino nukleozido citozin-hava <Wr>.
citokinino nomo por diversaj plant-kreskigaj substancoj kiuj estas kutime derivaĵoj de adenino.
Figuro 8. - citozino |
citozino nitrogen-enhava bazo, komponanto de DNA; vidu la figuron <EMT>.
citrakona (acido) 2-metil-2-butendiacido <Wr>.
citrulino kristala aminacido, interprodukto en la transformiĝo de ornitino al arginino <Wr>.
dansilo la funkcia grupo l-dimetilamin-naftalen-5-sulfonilo.
dari plene sekigi per altaj temperaturoj [G. darren; Wr ĉerpis ĝin el pli frua verko de Dellian] <Wr>.
debajo unuo de elektra dipola momanto [de Debye, nederlanda kemiisto].
deki– faka prefikojdo por sistemo de dek izolitaj ringoj kunligitaj. Noto: Wr registris 'deci-\ sed por unuo de mezuro; ŝajnas bone, enkonduki 'deki-' por la nova senco {deci-}.
dekstrano polisakarido kun branĉoj de diversaj longoj; produktiĝas per fermentado <EMT>.
delfinidolo heksahidroksiffavilio, antocianidino el la floroj de la delfinio <Wr>.
delokalizacio dissterniĝo de la elektronoj ĉirkaŭ nukleo en aromataj sistemoj {dislokiĝo}.
deniero teksaĵ-scienca termino de mezuro. Ĝi estas la unuo de pezo de fadeno aŭ tvirno (k.v.) esprimita kiel la pezo en gramoj de 9000 metroj.
diastereoizomero stereoizomeroj, kiuj ne estas enantiomeroj.
dieldrino nesistema nomo por persista organoklora epoksida insekticida substanco [ĝia nomo aludas la fakton, ke ĝi estas produkto de la reakcio de Diels-Alder].
digeri konverti nesolveblajn substancojn en solveblan formon per kuirado, acidoj, alkaloj, enzima lizo, ktp. Noto: digerado estas industria procedo, dum digestado estas biologia procezo. Eble la distingo ne bezonatas. [L. digerere] <Duncan> {digesti}.
diklorvoso nesistema nomo por kontraŭ-insekta organofosfata kombinaĵo.
dioksino treege toksa klor-enhava heterocikla restaĵo en iuj insekticidoj.
diploida kun duoble da kromosomoj; EMT registris la substantivon <EMT>.
dodekano la saturita senbranĉa hidrokarbono C12H26 <Duncan>.
dokozano la saturita senbranĉa hidrokarbono C22H46 <Duncan>.
dopamino deskarboksiliĝinta formo de dopao, precipe en la surrena glando <Wr>.
dopao farmaciaĵo uzata por kuraci la afekcion de Parkinson; ĝi estas derivaĵo de alanino (aminacido) {levodopao}.
dopi uzi drogojn (kiel steroidojn) por plialtigi la kapablojn de atletoj aŭ bestoj [A. dope, N. dopen] <Krause>.
doso cilindra-forma lad-skatolo, por drinkaĵoj aŭ manĝaĵoj [G. Dose] {lad-skatolo, lada skatolo}.
dulcit(ol)o dolĉa polihidroksi-kombinaĵo: HOCH2(CHOH)4CH2OH.
ekscimero kuniĝo de molekuloj, kiuj ekzistas nur en elektrone ekscititaj statoj.
ekscitono elektrona stato de ekscitiĝo en kristaloj.
ekzergona pri procezo, kiu perdas energion <EMT>.
ekzopeptidazo nomo por grupo de enzimoj, kiuj hidrolizas peptidajn ligojn <Wr>.
elektrofilo kemia speco, kiu emas reakcii kun elektron-riĉa kombinaĵo.
elektroforezo moviĝo de ŝargitaj eretoj de dispersita fazo sub influo de elektra kampo <EMT>.
elemio serio de bonodoraj oleorezinoj el tropikaj arboj de familio Burseraceae, kaj uzata en lakoj kaj pres-inkoj <Wr>.
enantiomero ano de paro de du spegul-izomeroj.
endergona pri procezo, kiu gajnas energion <EMT>.
endorfino mallongigo por endogena morfino, trovebla en la cerbo <EMT>.
enflurano nesistema nomo por 2-klor-1-(difluormetoksi)-l, 1,2-trifluor-etano.
enzo, -enz/ sufikso signifanta la substancon, kiu plenumas la agadon de la radiko: solvenzo, iritenzo, akvomoligenzo. Ĝi estas multe uzata en Wr kaj EB. La tradicia sufikso estas -il/o, kiu ja restas por aparatoj, ne substanco: miksilo, portilo. La participa sufikso -ant/o restas ne nur por personoj, sed ankaŭ por unuopaj specoj: akceptanto, donanto. Pensebla estas ankaŭ la pasiva komplemento de -enz/o, nome -ez/o: sufikso signifanta la substancon, kiu suferas la agadon de la radiko: solvezo (solvitaĵo). [ĉeĥa Esperantisto, Inĝ. Pluhar, proponis -enz/o ĉ. 1975.] <Wr> {anto, ento, ilo}.
epdo alia scienca nomo por kemia bazo, siglo elelektron-para donanto; esperantismo elpensita por eviti la plursencecon de la vorto 'bazo' [Portmann].
epigenito la mineralo Cu7As2S12, kupra sulfoarsenido kun fero <Wr>.
Figuro 9. - Epiklorhidrino |
epiklorhidrino epoksido (oksirano) kun klormetila flankĉeno; uzata en la fabrikado de epoksi-rezinoj; vidu la figuron <Wr> {klormetil-oksirano}.
epimero spac-izomeroj kun du aŭ pli da ĥiralaj centroj. Ili havas malsamajn konfiguraciojn ĉe unu el ili.
epinefrino alia internacia nomo por adrenalino <Wr>.
epiterma kvalifikas energion iomete pli grandan ol la energio de termika agitado; ekz., epitermaj neŭtronoj.
epoksido kombinaĵo kun funkcia grupo, konsista el oksigenatomo ligita al du apudaj karbonatomoj, donanta trimembran ringon.
eritrito mineralo Co3(AsO4)2 8H2O, hidrata kobalta arsenato <Wr>.
eritritolo la kombinaĵo CH2OH-CH(OH)-CH(OH)-CH2OH, kun la grupoj OH je la dekstra flanko en la projekcio de Fischer <Duncan>.
eritro– greka scienca prefikso, en kemio kaj medicino [Gr. ερνθρoς ruĝa] <Wr>.
estragona (oleo) aroma esenco kun aniza odoro; NePIV havas 'estragono' <NePIV>.
eŭgenolo likva senkolora fenolo aromata, trovebla en kariofila oleo, kaj uzata en gustigenzoj kaj parfumoj <Wr>.
eŭkariota (ĉelo) biologia termino: rilatas al ĉelo kun evidenta nukleo <EMT>.
ezo, -ez/ prefikso signifanta la substancon, sur kiu estas plenumita la agado de la radiko; komparu al 'enzo'. Preskaŭ la sola apliko de ĝi en tiu ĉi vortaro estas en 'solvezo' (la solvita speco) [Portmann].
faĝo mallongigo de bakteriofago.
farnezila kvalifikas nesaturitan hidrokarbonon, kiu okazas en biosintezo {famezola}.
farnezolo senkolora likvo el la oleo de iuj plantoj; interprodukto en la biosintezo de kolesterolo <Wr>.
fenazino trikerna rekta heterociklaĵo, kun du N-heteroatomoj en la centra kerao; tre toksa per la buŝo.
fenazono la kombinaĵo C12H8N2, heterociklaĵo. Kristaliĝas en flavajn prismojn.
fenetidino nesistema nomo por etoksi-anilino.
fenino benzeno sen du hidrogenoj, kun triobla ligo. Pli internacia estus benzino (A. benzyne), kiu probable ne konvenas pro kolizio kun la ordinara, establita senco de benzino [Portmann] {deshidrobenzeno}.
feritino proteino stokanta feron <EMT>.
Figuro 10. - feroceno |
feroceno sandviĉa kombinaĵo de ferjono inter du pentadienaj ringoj; vidu la figuron.
feromono grava klaso de biokemiaĵoj, uzataj en insektoj por logi la alian sekson <Wr>.
ferredoksino nomo por diversaj fer-havaj plant-proteinoj, elektron-portantoj en fotosintezaj organismoj kaj iuj bakterioj <Wr>.
-fila kemia sufiksojdo kun signifo "ŝata" [Gk. filos].
filoĥinono alia nomo por vitamino K1, trovebla en verdaj folioj kaj la hepato {fitonadiono}.
fita (acido) fosfor-entena acido el la semoj de plantoj.
fitino kalcia kaj magnezia salo de fita acido (k.v.).
fitokemio la kemio de plantoj.
fizo fendeto; la problemo kun fendeto estas ke ĝi ne taŭgas por pluformado [L. fissus = fendita].
flavilio 2-fenil-1-benzopirilio.
flavino biokemia pigmento forme de nukleotido <Wr>.
fluomaro nesistema kemia nomo por 2,2,2-trifluoretila vinila etero, anestezaĵo.
fluorimetrio instrumento, kiu mezuras la intenson de fluoreskado.
–foba kemia sufiksojdo kun senco "malŝata": hidrofoba, nukleofoba [Gk. –φοβος].
fonolito griza aŭ verda vulkana roko; variaĵo de feldspato <Wr>.
fonono kvantumo de harmoniaj vibroj <ETF>.
formamido vulgara populara nomo por la plej simpla amido, H-CO-NH2 <Wr> {formiamido, metanamido}.
fosfokinazo alia nomo por kinazo (k.v.).
fotoelektrono elektrono ekscitita de lum-energio, kiu ebligas al ĝi eskapi de surfaco.
fotoelsendo la elsendado de ekscititaj elektronoj (fotoelektronoj, k.v.) de surfaco [el 'foto' (lumo) kaj elsendo].
fotokolorimetro aparato por kolorimetraj analizoj, kun monokromatoro kaj fotoelektra detektilo.
fraktalo matematika figuro (ekz. poligonoj) uzata kiel ŝablono por formi kompleksajn kunmetitajn bildojn.
ftalocianino klaso de tinktoj (kolorenzoj) <Duncan>.
fukozo aldoza sukero, trovebla en ligita formo en diversaj glikozidoj (dekstroĝira formo) kaj en fukoj (livoĝira formo) <Wr>.
fulereno nova klaso de sferaj aŭ kaĝaj karbonaj molekuloj (sen aliaj elementoj), la tria formo de karbono krom diamanto kaj grafito. Ekz. bukminsterfulereno (futbaleno), C60 (k.v.). Ekzistas nun diversaj substituitaj fulerenoj, eĉ kun metalatomo ene de la kaĝo.
Figuro 11. - Fulveno |
fulveno flava oleo, izomera al benzeno; vidu la figuron <Wr>.
furazano heterocikla kombinaĵo kvinmembra, C2H2N2O, kun du N-heteroatomoj kaj unu O-heteroatomo.
furfurila epiteto por 2-hidroksi-metil-furano [etimo: L. furfur = brano].
furoilo nesistema nomo de furan-karbonilo.
fusko malbrilaĵo sur metalo pro surfaca oksidiĝo, ekz. sur arĝento [Portmann, de L. fuscus = malluma].
galaktozemio nomo de afekcio por troa galaktozo en la sango <EMT>.
galakturona (acido) kristala aldehida acido, trovebla precipe polimeriĝinte en pektino <Wr>.
gameksano vulgara nomo por la gama-heksaklorcikloheksano, C6H6Cl6, potenca insekticido <Wr>.
gangliozido iu ajn glikolipido, kiu hidrolizite liveras heksozan sukeron; trovebla precipe en la plasma membrano de cerbaj ĉeloj <Wr>.
genomo la tuto de la gen-materialo en estaĵo. Por alternativa kunmetaĵo 'genaro' v. Scienca Revuo. 43 (1992)(2), p. 41 <EMT> {genaro}.
getito tipo de hidratigita fer-oksido: FeO-OH.
Figuro 12. - Giberela acido |
giberela acido la kristala acido C19H22O6, parenca al giberelino; vidu la figuron.
giberelino plantkreskiga hormono, optike aktiva acido; ĝi stimulas la kreskadon de tigoj de cearaloj kaj tabako <NePIV>.
gliadino prolamino akirita de alkohola ekstraktado de gluteno <Wr>.
gliceraldehido dolĉa aldehido, interprodukto en sakarida metabolo; reduktite liveras glicerolon <Wr>.
glicerila radikalo de glicerolo, post forpreno de la grupoj OH <NePIV>.
glicidila rilatas al la reakciema grupo oksiranil-metilo.
glicila unuvalenta acila radikalo de glicino, H2N-CH2-C(=O)- <Wr>.
glik– scienca prefikso, signanta la ĉeeston de suker-simila grupo en molekulo {gluk-, gluko-, gliko-}.
glikogenezo la formiĝo kaj stokiĝo de glikogeno.
glikoĥola karaterizas acidon, kies salo estas la ĉefa komponanto de homa galo; EMT registris 'glikokolata acido' <EMT>.
glikolipido grasaj substancoj, kiuj hidratigite liveras grasajn acidojn kaj sakaridon. Temas pri lipido kun sakarida grupo <EMT>.
glikolizo la eluzado de glukozo de la korpo <EMT>.
glioksimo la kombinaĵo HON=CH-CH=NOH, solvebla en akvo <Wr>.
glukagono proteina hormono, stimulanta kreskon de sukera enhavo de la sango per tio, ke ĝi pliigas la rapidon de disiĝo de glikogeno en la hepato. Trovebla en la pankreato <EMT>.
glukano klasnomo por polisakaridoj el D-glukozaj meroj (unuoj) aranĝitaj laŭ rektaj aŭ branĉaj ĉenoj, kun glukozidaj ligoj. Dekstrano (k.v.) estas ekzemplo.
glukona (acido) kristala acido akirita per oksidigo de glukozo; aplikata por metal-purigo <Wr>.
glukurona (acido) la aldehid-hidroksi-acido CHO(CHOH)4COOH, ofta konsistigenzo de mukopolisakaridoj kaj urino <Wr>.
Figuro 13. - Glutama acido (Glu) |
glutama (acido) kristala aminacido C5H9NO4, vaste trovebla en bestaj kaj plantaj proteinoj, uzata forme de natria salo kiel spicaĵo; vidu la figuron [gluteno + amino] <EMT>.
glutelino klaso de proteinoj de plantoj; nesolveblaj en akvo <Wr>.
grejo unuo de sorbita radiado, 1 ĵulo je 1 kg de cel-objekto; NePIV havas 'grajo'.
guanidino derivaĵo de guanino (vidu malsupre) <Duncan>.
guanila (acido) nuklea acido (polinukleotido), entenanta guanozinon; trovebla en la pankreato kaj gisto <Wr>.
Figuro 14. - Guanino |
guanino ĉefa bazo de nuklea acido; vidu la figuron <EMT>.
guanozino nukleozido el ribozo kaj guanino <Wr>.
hadrono kopusklo, kiel mezonoj aŭ barionoj, kiu impliciĝas en fortaj nukleaj interagoj.
haploida karakterizita per unuopa aro da nepariĝintaj kromosomoj.
hapteno parto de antigeno, kiu reakcias kun antikorpo <EMT>.
hematoksilino koloriga biokemiaĵo trovebla en Haematoxylon campechianum, tropika arbo.
hemiacetalo adicia produkto de hidroksilo kaj aldehido <EMT>.
hemocianino senkolora kuprohava spir-sistema pigmento solvita en la sangoplasmo <Wr>.
hemoproteido proteido kun prosteta grupo el porforino kombinita kun fero <Wr> {hemoproteino}.
heteroatoma molekulo el pluraj specoj de atomoj; malo de homoatoma <Wr>.
heteroliza kvalifikas jonojn de malsamaj ŝargoj, formiĝintaj kiam kovalentaj kombinaĵoj disrompiĝas.
hevea kvalifikas naturan kaŭĉukon; NePIV registras'heveo' <NePIV>.
hialurona (acido) viskoza mukopolisakarida acido, trovebla i.a. en la vitreo (akva humoro) de la okulo <Wr>.
hidantoino kvinmembra heterociklaĵo, kun du N-heteroatomoj en la kerao {l,3-diazaciklopentan-2,4-diono}.
hidnokarpa (acido) ciklopentenil-11-undekanacido, iam uzita por kuraci lepron <Wr>.
hidrazido kombinaĵo formiĝinta el la adicio de hidrazino al karbonil-hava kombinaĵo (ketono, aldehido), precipe R-CO-NH-NH2.
hidrazono derivaĵo el hidrazino, de tipo R2C=N-NH2 <NePIV>.
hidrofoba grupo aŭ kombinaĵo, kiu ne havas afinecon por akvo; PIV havas nur 'hidrofobia', kvankam ĝi registras 'hidrofila' <Duncan> {akvopela}.
hidroformi formi benzinon per kataliza deshidrogenigo.
hidrogelo ĝelo riĉa je akvo, kiu estas la dispersenzo.
hidroĥinono 1,4-dihidroksibenzeno, kiu povas facile perdi siajn H-atomojn de la hidroksiloj, oksidiĝante kaj formante konjugitan diketonon (ĥinono).
hidrokso hidroksi-anjono, kiu agas kiel ligando.
hidrolazo enzimo katalizanta hidrolizan reakcion.
hiperglikemio afekcio rezultanta el alta nivelo de sangosukero <EMT>.
hiperinsulinismo troa insulino en la sango <EMT>.
hiperono korpusklo de maso pli ol neŭtrono sed men ol deŭterono.
hipertona kvalifikilo por relative alta osmoza premo <Wr>.
hipervitaminozo troa koncentriĝo de vitamino A en la korpo <EMT>.
hipoglikemio afekcio pro malalta nivelo de sangosukero <EMT>.
hipotona kvalifikilo por relative malalta osmoza premo <EMT>.
Figuro 15. - Histidino (His) |
histidino baza, kristala aminacido, kiu formiĝas kiam disfendiĝas multaj proteinoj; vidu la figuron <Wr>.
histogramo speco de matematika diagramo uzanta vertikalajn bendojn (ort-anguloj, ŝtupoj) por reprezenti valorojn sur la ordinato {ŝtupogramo}.
homoatoma molekulo el nur unu speco de atomo; malo de heteroatoma <Wr> {samatoma}.
homoenzimo kompleta aktiva enzimo, rezulte el kombino de apoenzimo kaj koenzimo <Wr>.
homoliza kvalifikas neŝargitajn molekulojn, formiĝintajn kiam kovalentaj kombinaĵoj disrompiĝas.
homopolimero polimero el nur unu monomero, ekz., polieteno.
hordeino proteino de hordeo, la semoj de Hordeum sativum <Wr>.
ĥalkogeno la opa nomo por la oksigeno kaj la elementoj sub ĝi en la perioda tabelo (sulftiro, ktp); Duncan registras la altemativan 'kalkogeno' [Portmann] <Duncan>.
ĥelato komplekso el ligando(j) kunordiĝanta(j) al centra metala atomo; Duncan registras la alternativan 'kelato' [Portmann] <Duncan>.
ĥolin'a, (ĥolin-) temas pri kombinaĵoj kun rilato al kolesterolo; EMT havas 'kolino' <EMT> {kolino}.
idozo D-aldoheksozo, kiu havas la unuan kaj trian grupojn OH maldekstre, kaj la aliajn dekstre, en la projekcio de Fischer <Wr>.
ilido kemia speco duoblaliga kaj polusigita el onia (k.v.) kombinaĵo <Wr>.
indano 2,3-dihidroindeno, senkolora likvaĵo, C9H10.
indikano substanco parenca al indigo; ĝi estas la β-glukozido de indigo [L. indicum = indigo] <NePIV>.
inflekso tie, kie la inklino de kurbo iras de konkavo al konvekso, aŭ reciproke <EB>.
inozino hipoksantina ribozido; blankaj pintoj (kristalnadloj), solvebla en akvo <Wr>.
inozitolo kombinaĵo de formulo C6H6(OH)6, cikloheksanheksolo; ano de grupo de kristalaj spacizomeraj ciklaj alkoholoj <Wr>.
interleŭkino klas-nomo por grupo de protein-faktoroj, kiuj efikas sur primarajn ĉelojn.
ionono nesaturita ringo-hava ketono, kies β-formo estas respondeca por la odoro de violoj. Duncan registris 'jonono', sed la vorto ne rilatas al jonoj [Portmann] <Duncan>.
izoaloksazino flava solido, prakombinaĵo de multaj flavinoj <Wr>.
izocianato la reakciema funkcia grupo -N=C=O, ofte formata el fosgeno kaj amino. Izocianataj kombinaĵoj estas uzataj en la produktado de poliuretanoj, grava klaso de plastoj.
izocianido la funkcia grupo -N=C: <Wr> {PIV: karbilamino}.
izocitra internacia termino por substanco parenca al citra acido; ĝi rolas en la biokemia citr-acida ciklo.
izoenzimo ano de pluraj molekule apartaj sed funkcie identaj enzimoj <EMT>.
izoĥinolino dukerna aromata kombinaĵo kun nitrogena heteroatomo, izomera kun ĥinolino.
izoĥoro aro de statoj kun identa volumeno de sistemo.
Figuro 16. - Izoleŭcino (Ile) |
izoleŭcino kristala viv-esenca aminacido, izomera kun leŭcino; vidu la figuron <Wr>.
izopieza okazanta je la sama premo.
izosbesta (punkto) punkto de intersekcaĵo por serio de miksaĵoj, kies absorbajn kurbojn (absorbo kontraŭ ondolongo) oni supermetas sur la sama papero. Tiu intersekcaĵo okazas, kiam la sumo de la koncentrecoj de la ĉefaj absorbaj komponantoj estas konstanta. Tiu stato okazas, ekz., en kemia ekvilibro aŭ dum reakcio (reakcianto kaj produkto).
izostero kurbo figuranta kemian specon kun konstanta volumeno.
izotakta epiteto por polimero kun regule altenaj grupoj sur la ĉeno.
jonito jon-interŝanĝa rezino [R. ионит].
jonoforezo enkonduko de jonigita substanco, precipe drogo, tra haŭto per apliko de kurento. La EMT fakte registras "jontoforezo" eble sub angla influo <EMT> {jontoforezo}.
kadaverino diamina alkano, tre odoraĉa; Wr en la unua eldono de sia vortaro alprenis ĝin, sed en la dua eldono revenis al la formo uzita en PIV: kadavrino. Tiu lasta sugestas inan kadavron [L. cadaver] <Wr>.
kalkito alternativa nomo por la konsonant-plena kalk(o)ŝtono; ne konfuzu kun kalcito [Portmann; de 'kalk' + 'it' (geologia sufiksojdo)] {kalkŝtono}.
kanabinolo fiziologie neaktiva kristala kombinaĵo de kanabo, C21H26O2 <Wr>.
kanamicino antibiotiko el Streptomyces kanamyceticus, konsistanta el du aminsukeroj ligitaj al amin-parto.
kananga kvalifikas esencon de Canaga odorata, la latina botanika nomo.
Figuro 17. - Kapsaicino |
kapsaicino senkolora irita fenola amido, de kapsiko; vidu la figuron {kapsikino} <Wr>.
kapsolo malgranda pelvo <EB>.
karageno alga koloido, el irianda musko [el irlanda lok-nomo] <NePIV>.
karbamoila la funkcia grupo -C(=O)NH2, kiel en karbamoila klorido {karbaminoila} <Wr>. karbanjono. la karbona anjono <Wr>.
karbarilo vulgara nomo por N-metila naftila karbaminato, la insekticido "Sevin" <Wr>.
karbazido la kombinaĵo (NH2-NH)2C=O <Wr>.
karbeno duvalenta malstabila karbono, >C:.
karboksi– la karboksilo kiel prefikso, ekz. karboksi-fenolo. Noto: la PIV-difino por karboksilo estas erara aŭ arkaika. La karboksilo estas la acida funkcia grupo -COOH <Duncan>.
karnaŭba (vakso) kvalifikas ventumil-folian palmon de Brazilo (Copernicia cerifera), kiu donas vakson [Pg. carnauba] <Wr>.
katalazo ĉela enzimo <EMT>.
katenano kombinaĵo el grandaj interpenetraj ringoj, kiuj inter si ne ligiĝas; simile al la ĉeneroj de ĉeno (kateno).
katolito la likvo proksima al la katodo <Wr>.
kaŭsto alkalo.
kelvino la temperatura unuo en la internacia mezur-sistemo SI [A. Lordo Kelvin, fizikisto] <Krause>.
ketogena rilatas al la produktado de ketonaj korpoj <Wr>.
ketoksimo la kemia funkcia grupo > C=NOH. ketolo. alkoholo kun keton-funkcia grupo.
kimotripsino, ĥimotripsino enzimo kiu efikas sur proteinojn, rompante internan peptidan ligon <Wr> {ĉimotripsino}.
kinazo enzimo katalizanta la transigon de fosfataj grupoj de ATF aŭ ADF al substrato [W]
kinino nomo por iu el diversaj polipeptidaj hormonoj, kiuj agas sur glatan muskolon; ne konfuzu kun ĥinino, kiun PIV ankaŭ nomas "kinino" [el kinet(ik)a] <EMT>.
kirala epiteto por molekulo posedanta almenaŭ unu centron de nesimetrio (neegaleco de spegul-bildoj) {ĥirala}.
klatrato kaĝ-kombinaĵo, kiu formas kiam molekuloj kaptiĝas en la interspacoj de kristala krado. Uzita en Kemio Internacia, 3 (2), p. 183 [L. clathratus = krada, grek-devena].
kloroĥino substanco uzata por kuraci malarion; ĝi estas derivaĵo de ĥinolino.
kloromicetino varnomo por kloramfenikolo, farmaciaĵo <Wr>.
kobalamino ano de la grupo de la vitaminoj B12 [kobalto + amino] <Wr>.
kodono la genetika 3-litera vorto, kiu specifas amin-acidon <Wr>.
koenzimo la neproteina organika porcio de enzimo kompleksa <Duncan> {kunenzimo}.
koercitiva kvalifikas forton respondantan al nul-valoro de magneta indukto kaj magnetado en magnetoj dum supermagnetado <NePIV>.
kofaktoro la neproteina porcio de enzimo kompleksa; Wr havas 'kunfaktoro'.
koligativa karakterizas econ, dependa de la nombro da enestantaj eretoj.
kolofonio tipo de rezino uzata dum veldado kaj lutado. PIV nomas ĝin "kolofono", kiu kolizias kun tute alia difino por la vorto <BT> {kolofono}.
kondroitino muko-polisakarido, kiu okazas en bestaj histoj forme de ties sulfato <Wr>.
konfiguracio aranĝo de la partoj de iu tuto. Menciita en PIV en artikolo pri 'spaco', sed mankas artikoleto por ĝi. Oni ne korektis tiun mankon en PIV-Suplemento <Duncan>.
Figuro 18. - Ekzemploj de konformaciaj izomeroj |
konformacio provizora spaca aranĝo de molekulo, pro rotaciaj barieroj ĉirkaŭ unuoblaj ligoj; vidu la figuron <Wr>.
kontamini difektema disvastigo de toksa aŭ sepsa materio. Ĝi aperis en Kemia Internacia, vol. 4 (1968), n-ro 1, p. 78 [L. contaminare] <EMT> {distoksi}.
koordinacia la kazo kie unu atomo liveras ambaŭ elektronojn al ligo (valento) inter du atomoj.
kopolimero polimero el du aŭ pluraj monomeroj <Wr> {kunpolimero}.
korino kvarkerna porfirin-simila kombinaĵo (sen centra kobaltatomo), fundamento de kobalaminoj.
koroneno tut-simetria sepkerna aromata hidrokarbono.
kortikosterono senkolora kristala steroido kaj hormono de la surrena kortiko; grava en metabolo <Wr>.
kortizolo dihidro-derivaĵo de kortizono, por kuracado de reŭmatojda artrito <Wr>.
krafto tipo de fortika, dika papero aŭ kartono [G. Kraft = forto].
kreatino blanka, kristala, nitrogenhava substanco trovebla en muskoloj de vertebruloj <Wr>.
kriohidrata eŭtekta sistemo el salo kaj akvo.
kriostato reguliga aparato por subteni malaltajn temperaturojn.
kristalito parteto de solido kun alta grado de ordo, de nanometra dimensio.
Figuro 19. - Krizeno |
krizeno kvarkerna aromataĵo, C18H12; vidu la figuron <Wr>.
kromano dihidrobenzopirano, kies derivaĵoj efikas kiel koronariaj vazodilatenzoj <Wr>.
kromoproteido kombinaĵo de proteino kun metal-hava pigmento aŭ karotenojdo <Wr>.
kronopotenciometrio analizo surbaze de la tempo post kiu rapida ŝanĝo en potencialo de mezura elektrodo okazas.
ksantogenato salo aŭ estero de diversaj tio-acidoj, precipe C3H6OS2.
kserogelo seka ĝelo.
ksilulozo kvinkarbona ketozo, sukero, el ksilozo. Ĝi rolas en sakarida metabolo.
kumeno vulgara nomo por izopropilbenzeno; formas stabilan hidroperoksidon <Wr>.
kvadro kub-simila laŭ formo; orta paralelepipedo [G. Quader] <EB>.
kvadrupolo sistemo de du interkompensaj elektraj aŭ magnetaj momantoj; t.e. du kontraŭaj dipoloj {kvarpoluso}.
kvater– faka prefikojdo por sistemo de kvar izolitaj ringoj kunligitaj.
kvenĉi hardi ŝtalon per rapida malvarmigado [A. quench] <Wr> {tremphardi, transhardi}.
kvercitino flava kristala pigmento; okazas forme de glikozidoj en diversaj plantoj <Wr>.
kvinkve– faka prefikojdo por sistemo de kvin izolitaj ringoj kunligitaj.
laktamo klasnomo por ciklaj amidoj <Wr>.
laktido heterocikla kombinaĵo kun du estergrupoj en sesmembra ringo.
lamini platigi en lamenon; metalurgia termino <EB> {lamenigi, laminati}.
lapdano aroma amara oleorezino el cistoj [L. lapdanum].
lejko hela koloriga substanco el tinkto (k.v.) kombinita kun neorganika vehiklo [A. lake, prononcita 'lejk'] <Duncan>.
lepidokrocito la fera mineralo FeO·OH, krustema formo de getito, sed kun alia X-radia strukturo <Wr>.
lepidolito vari-konsista glima mineralo, el kalio kaj oksigeno, aluminio, litio, kaj eble aliaj specoj kiel fluoro kaj akvo; uzataj en glazuroj kaj emajlo <Wr>.
liazo enzimo formanta duoblajn ligojn per tio, ke ĝi forprenas grupojn de substrato sen hidrolizo, aŭ aldonas grupojn al duoblaj ligoj <Wr>.
lidito nigra silica skisto <Wr>.
Figuro 20. Lidokaino |
lidokaino nomo nesistema por loka anestezaĵo; vidu la figuron.
ligando kunordiĝa jono aŭ molekulo en komplekso.
likopeno karotenojda pigmento, la ruĝa kolorenzo de la tomato <Wr>.
liksozo D-aldopentozo, kun la tria grupo OH dekstre en la projekcio de Fischer <Wr>.
limoneno vaste trovebla terpena hidrokarbono, de formulo C10H16, konsistigenzo de esencoj de citronoj kaj oranĝoj; odoras citrone <Wr>.
linaloolo aroma likva alkoholo; okazas en libera kaj esterigita formo en esencoj; uzata en parfumoj kaj sapoj [devenas fine de mezepoka L. lignum aloes, t.e. ligno de aloo] <Wr>.
liofila kvalifikas koloidon, en kiu la eretoj solvatiĝas per la medio <NePIV>.
liofoba kvalifikas koloidon, en kiu la eretoj ne solvatiĝas per la medio, ekz., solo de nobla metalo en akvo; la formo de NePIV estas 'liofobia' <NePIV>.
liogelo ĝelo riĉa je likvo, likvoza ĝelo.
lipo– scienca prefiksojdo signanta grason; ekz. lipoproteido (k.v.) [Gk. λιπος= graso] <EMT>.
lipoa (acido) ano de grupo de mikrobaj kreskigaj faktoroj; esencaj por la oksidiĝo de α-keto-acidoj en metabolo <Wr>.
lipofila rilatas al afineco por grasoj; grasema.
lipogenezo naskiĝo de grasacidoj el acetila koenzimo A <EMT>.
lipolizo la disigo aŭ disiĝo de grasaj substancoj (lipidoj).
lipoproteido proteino enhavanta lipidon; Wr registris 'lipoproteino' eble sub anglalingva influo, sed la ĉi-tiea termino estas pli internacia kaj logika <Wr> {lipoproteino}.
liposomo art-veziko kun fosfolipidaj tavoloj.
lizozimo enzimo en ovoblanko kaj salivo <EMT>.
luciferazo enzimo en luma molusko, kiu lumineskas en malvarma, sed ne varma, akva solvaĵo. Noto: oni povas registri ĝin (kaj luciferinon) sub 'Lucifero' en Esperanta vortaro, sed nature oni ankoraŭ devas klarigi ĝin.
luciferino akvo-solvebla proteino de luma molusko kaj lampiro.
luminoforo substanco, kiu ekscitite lumineskas.
lutidino monometilizita piridino.
makrocikla temas pri tre grandaj atomaj ringoj.
makroskopa temas pri aĵo, kiu estas videbla per la homa okulo, sen mikroskopo.
Figuro 21. - Malea acido |
malea (acido) nesistema nomo por dikarboksila acido, nome cis-buten-diacido; vidu la figuron <Wr>.
malona (acido) nesistema nomo por dikarboksila acido, nome propan-diacido, HOOC-CH2-COOH; utila en organika sintezo <Wr>.
malvidolo la blua aglikono de la glikozido malvino en la sovaĝa alteo <Wr>.
manano ano de grupo de polisakaridoj, polimeroj de manozo, kiuj rolas en la ĉelparietoj de plantoj <Wr>.
mandela (acido) vulgara nomo por fenilhidroksiaceta acido <Wr>.
manitolo dolĉeta kristala alkoholo, trovebla en multaj plantoj, kaj uzata kiel uriniga drogo kaj provenzo de rena funkciado <Wr>.
manozo aldozo de formulo C6H12O6 <Wr>.
margara (acido) vulgara nomo por heptadekanacido <Wr>.
martensito la malmola, ĉefa konsistigenzo de ŝtalo <Wr>.
masikoto flava, nefandita plumba oksido (PbO), uzata ĉefe kiel pigmento <Wr>.
mekloretamino genra nomo por drogo kontraŭkancera. Ĝi estas terciara amino kun la kemia formulo: C1CH2CH2-N(CH3)-CH2CH2C1.
melamino 2,4,6-triamin-s-triazino, uzata en rezinoj [G. Melamin].
melanocit(-stimula hormono) melanocitoj estas haŭt-ĉeloj produktantaj melaninon.
melanterito la mineralo FeSO4·7H2O, virga fer(II)a sulfato <Wr>.
melibiozo la disakarido C12H22O11, trovebla en manao (drogo), kaj la flava alteo, kaj havebla per hidrolizo de rafmozo <Wr>.
melita (acido) vulgara nomo por heksakarboksil-benzeno C6(COOH)6.
mentadieno klaso de terpenoj kun du duoblaj ligoj <Wr>.
mentono substanco trovebla en mentaj folioj: izopropila metila cikloheksanono. Ne konfuzu ĝin kun la senco de mentono registrita en PIV <Wr>.
mero, -mer/o scienca sufiksojdo signanta kemian unuon aŭ parton. Oni kombinas ĝin kun la sciencaj nombroj: ekz., monomero, dimero, trimero. Tiuj vortoj ne estas aparte listigitaj en tiu ĉi glosaro (escepto: oligomero). Ĝi povas esti uzata memstare en Esperanto en la senco de ripeta unuo [de Gr. μερος, parto].
merkapto– prefiksojdo por la grupo -SH. <NePIV>.
metadono drogo uzata por kuraci heroin-manion; ĝi estas heptanono kun feniloj kaj terciara amino <Wr>.
metahemoglobino internacia termino parenca al hemoglobino.
metamera pri izomeroj, kie la funkcia grupo aŭ radikalo troviĝas en malsamaj pozicioj de la molekulo <Wr>.
metasilikata (acido) la acido H2SiO3, aŭ HO-S(=O)-OH.
metateza kvalifikas specon de kemia reakcio, en kiu neniu ŝanĝo je oksidiĝonombro okazas.
metilidino la unukarbona radikalo -CH = aŭ -CH<.
Figuro 22. - METIONINO (Met) |
metionino kristala sulfurhava viv-esenca aminacido [el 'metila' kaj 'tion' kaj 'ing']; vidu la figuron <Wr>.
metoksiflurano komerca nomo por anastezaĵo, fluor-etero.
mezitileno olea hidrokarbono en karbogudro kaj nafto; 1,3,5-trimetilbenzeno; bona solvenzo.
mezomero resonanca elektrona strukturo de benzenojda kombinaĵo; kontraste al PIV, kiu registras nur 'mezomerio', tiu ĉi verko ekuzas 'mezomero', el kiu oni povas facile derivi 'mezomereco' <Duncan>.
mezomorfa epiteto por stato de ioma ordo de molekuloj en likvo.
mikrokalorimetrio parto de kalorimetrio traktanta tre malgrandajn ŝanĝojn de varmo.
mikrosomo opa nomo por diversaj strukturetoj en ĉelo <EMT>.
mioglobino ruĝa, fer-hava proteina pigmento en muskoloj; simila al hemoglobino. Ĝi transportas oksigenon <Wr>.
miozino muskola proteino apartenanta al la globulinoj <Wr>.
mirceno la nesaturita hidrokarbono 2-metil-6-metilen-1,7-oktadieno; uzata en parfumoj <Wr>.
mitoĥondrio parto de la ĉel-strukturo [Gk. mitoĥondrion, el μιτος (fadeno) kaj όνδριν (grajneto)] <EMT> {mitokondrio}.
mitomicino aro de antibiotikoj sintezitaj de japanaj grundaj bakterioj.
mokra sinonimo por malseka. Depost la tempo de la rusa revolucio, ne plu eniras Esperanton slavismoj, malgraŭ la sinteno de Zamenhof. Ĉu fine ne estas tempo forigi tiun diskriminacion? Nature, ĝi estas nur alternativo, kiun oni povas laŭvole ignori. Oni jam elpensas nederivitajn vortojn por aliaj mal-vortoj, do jen la tempo por 'mokra' [Portmann, slavismo, ekz. R. мокрий, mokrij] {malseka}.
molala kvalifikas molojn de solvezo (solvita substanco) pa 1000 gramoj da solvenzo
monocita pri sangoĉeloj (leŭkocitoj) kun bazoŝatanta citoplasmo <EMT>.
montan(vakso), montana (vakso) rilatas al malmola, rompiĝema vakso minerala, akirita el lignito, uzata en polurenzoj, karbon-papero, kaj izolaj materialoj <Wr>.
montmorilonito argila mineralo kun industria valoro <NePIV>.
morfolino vulgara nomo por cikloheksano kun nitrogena kaj oksigena heteroatomoj transe lokitaj, C4H9NO {4-aza-1-oksa-cikloheksano}.
mukopolisakarido ano de polisakaridoj el heksoz-amino, kiun konsistigas mukoproteidoj, glukoproteidoj, kaj sangogrupaj substancoj <EMT>.
mureksida kvalifikas reakcion por detekto de ura acido, kiu ekakiras violan koloron, traktite de nitrata acido kaj amoniako.
murio koncentrita salakvo [L. muria] <EB>.
mutageno substanco, kiu povas kaŭzi mutaciojn en la ĉeloj de la vivantaj estaĵoj <EMT>.
mutazo nomo por nombro da enzimoj, kiuj katalizas molekulajn transgrupiĝojn, precipe se temas pri migrado de fosfat-grupo de unu hidroksilo al alia en la sama molekulo <Wr>.
Figuro 23. - NAFTACENO |
naftaceno linia kvarkerna aromata hidrokarbono (kvar sesmembraj ringoj); vidu la figuron <Wr>.
nefelometrio tekniko por mezuri la opakecon (nubecon) de solvaĵo; la instrumento estas la nefelometro <Wr>.
neotilo nesistema nomo por metila propila etero.
nervono cerebrozido senfosfora kaj lipidoida, en cerba kaj nerva histo.
neŭramina (acido) komponenzo de lipidoj; de formulo C9H17O8N <Wr>.
niacino niacino estas alia internacia nomo por nikotin-amido aŭ nikotina acido <EMT> {niacinamido}.
nitronia kvalifikas la jonon NO2+ derivita de nitrata acido; rolas en la nitroizo.
nitroprusido la kompleksa jono pentacian-nitrozil-ferato(III), [Fe(CN)5NO]2<Wr>.
nomogramo grafikaĵo figuranta ekvacion kun tri variabloj; oni povas meti rekton sur po unu valoro de du variabloj por determini la valoron de la tria. Ekzemplo de nomogramo sekvas p. 110 de vol. 4 (1968), n-ro 2 de Kemio Internacia <EMT>.
nor– kemia nomenklatura prefikso por indiki perdon de metileno de origina kombinaĵo, ekz., en kolesterolo.
noradrenalino, norepinefrino du malsamaj nesistemaj nomoj por la sama biokemiaĵo: C8H11O3N. La "nor" estas speciala kemia prefikso <Wr>.
novi– faka prefikojdo por sistemo de naŭ izolitaj ringoj kunligitaj.
novolako solvebla fenol-formaldehida rezino.
nuĉo suĉ-filtrilo, t.e. filtrado helpata de suĉado [G. Nutsche] <Wr>.
nukleino dubasenca internacia vorto, signifanta 1) nuklea acido, 2) nukleoproteido <Wr>.
nukleofilo speco kiu emas reakcii kun elektron-malriĉa kombinaĵo.
nuklido nomo por la atomkerno (nukleo) en radiokemio <Wr>.
oestradiolo ina seks-hormono {estradiolo} <EMT>.
oestrano Kombinaĵo hidrokarbona kvarkerna, simila al la steroidoj, kun formulo C18H17 {estrano}.
oestriolo kristala oestrogena ina seks-hormono, glikolo de formulo C18H24O3 {estriolo} <EMT>.
oksa– prefikso en kemia nomenklaturo de Hatzsch-Widman, signanta ke oksigenatomo anstataŭas karbonatomon en molekula skeleto (ringoj aŭ ĉenoj) <Wr>.
oksetano nomo laŭ nomenklaturo Hantzch-Widman (vidu tiun sekcion) por oksaciklobutano, kvarmembra ringo kun O-heteroatomo, C3H6O.
okti– faka prefikojdo por sistemo de ok izolitaj ringoj kunligitaj.
oligomero kombinaĵo konsistanta el pluraj ripet-unuoj (meroj), sed ne tiom multaj, kiel polimero [de Gr. ολιγος, kelkaj + μερος, parto].
onia kvalifikas tipon de katjono kiu rezultas el adicio de du kombinaĵoj (ekz. fosfonio, sulfonio, amonio).
Figuro 24. EKZEMPLO DE ORBITALO d |
orbitalo iu el la diversaj spacoj plej ofte okupataj de elektrono en sia iro ĉirkaŭ la nukleo. PIV uzas "orbito" en tiu ĉi senco, sed "orbitalo" estas internacia tra la eŭropaj lingvoj; vidu la figuron por ekzempla orbitalo <Wr>.
orcinolo la duhidroksila benzena derivaĵo C6H3(CH3)(OH)2; derivebla de likenoj <Wr>.
organelo aparta ĉela strukturo, analoga al organo <EMT>.
organo– prefiksojdo indikanta ke la sekvanta elemento estas rekte ligita al karbono en kombinaĵoj. Ekzemploj: organo-fosfora, organo-bora, organo-metala. Oni povas eviti tiun ĉi iom internacian neologismon per uzado de 'organika': fosfor-organika, bor-organika.
organolepta kvalifikas analizon per la sensoj: gustumo aŭ flaro <EMT> {organoleptika}.
organosolo solo havanta organikan likvon kiel la dispersenzon.
ornitino kristala aminacido, biokemie grava en la estiĝo de ureo <Wr>.
orselina (acido) natura reakcia produkto de acetila KoA, likena aromata acido kun du grupoj OH <Wr>.
ortofosfato fosfato de formulo PO4R3 <EMT>.
ortoromba rilatas al sistemo de kristaliĝo karakterizita per tri neegalaj aksoj, inter si ortaj <Wr>.
pa prepozicio de dividado aŭ distribuo, ekz. kilometroj pa horo. Ĝi malhavas la ambiguecon de siaj konkurantoj <EB> {je, en, -e}.
papavino alia, iomete pli sistemo nomo por heroino. Ĝi evitas la misanalizon 'hero-ino' [Portmann, de papavo].
parationo komerca nomo por forta organofosfata insekticida substanco <NePIV>.
parciala kvalifikas ekvaciojn kun pli ol unu sendependaj variabloj <Wr>.
parisono arda bulo de vitro, farota en vitran produkton <EB> {gutego}.
paskalo unuo de premo en la internacia SI-sistemo de mezuroj [nomita honore al B. Pascal, franco] <DFE, Appendice>.
paterno regula kaj celkonforma sinsekvo de markoj. Tiu ĉi neologismo estas multe uzata de Eichholz, kvankam ne en EB. Tiu ĉi terminaro difinis ĝin pli strikte ol li, limigante ĝin al la elektronika senco, kiel sur ekrano de televido aŭ oscilografo [A. pattern].
pelargona (acido) nesistema nomo por nonan-acido <Wr>.
pelargonidino tetrahidroksiflavilia klorido, antocianidino de la pelargonio (kaj aliaj plantoj).
pelargonino pelargonidina glikozido, antociano derivebla de floroj <Wr>.
pentaeritritolo kvar-hidroksila alifata alkoholo, (HOCH2)4C, utila en la plasta kaj polimera industrio <Wr>.
pentozo kvin-karbona monosakarido <Duncan>.
pepsinogeno proenzimo (k.v.) sekreciata en la stomako, kie ĝi estas ŝanĝita en la aktivan formon pepsino <EMT>.
perila kvalifikas iujn aziajn mentojn, de kiuj devenas sekiĝa oleo [latina bonatika termino, Perilla]; NePIV havas la substantivon <NePIV>.
perileno kvarkema aromata hidrokarbonaĵo, simetria kombinaĵo.
peritekta pri kombinaĵo kun kaj solida kaj likva komponantoj kiu formiĝas kiam la solida fazo interagas kun la likva dum malvarmiĝo.
peŝto difektema insekto aŭ planto [Portmann, de L. pestis; la ĝusta formo estus 'pesto', sed ĝi kolizias kun samforma vorto].
piceno dibenz(o)fenantreno, C22H14, el karbogudro.
piezo forto aplikata sur surfacon aŭ objekton. PIV listigas ĝin en alia senco [Gr. πιεζειν-premi].
pimela (acido) nesistema nomo por heptandiacido, HOOC-(CH2)5-COOH<Wr>.
pinakoido prisma kristala faco intersekcanta unu akson de kristala sistemo kaj paralelanta la aliajn du <EB>.
Figuro 25. - PINANO |
pinano biciklo-kombinaĵo, saturita hidrokarbono kun sistema nomo trimetil-biciklo-[3.1.1]heptano; formo de terpeno en esencoj; vidu la figuron <Wr>.
piperazino kristala heterocikla dunitrogena bazo, C4H10O2 <Wr>.
piperidino likva heterocikla bazo, sesmembra saturita ringo, en kiu unu nitrogenatomo anstataŭas unu karbonatomon; havas pipran amoniakan odoron <Wr>.
piranozo monosakarido en la formo de cikla hemiacetalo kun piran-ringo <EMT>.
pirazino Benzeno substituita de du transaj nitrogenaj heteroatomoj, C6H4N2.
pirazolo kvinmembra heterocikla nesaturita kombinaĵo kun du N-heteroatomoj apudaj: C3H4N2.
Figuro 26. - PIRENO |
pireno kvarkerna aromata hidrokarbono, formale konsistanta el du naftalenoj kondensitaj laŭlarĝe; vidu la figuron <Wr>.
piridinio la pozitive ŝargita piridina jono, al kiu ligiĝas nukleofila (k.v.) speco al la vaka paro de elektronoj de la N-atomo.
piridoksalo aldehido kun formulo C8H9NO3, membro de grupo de vitaminoj B6.
pirimidino organika bazo forme de benzenringo substituita per du nitrogenaj heteroatomoj en la meta-pozicio; ĝiaj derivaĵoj grave rolas en nukleaj acidoj <Wr>.
pirogena varmo-produkta; menciita en PIV sub "bitumo", sed ne registrita <EMT>.
pirolidino plene saturita pirolo, C4H9N <EMT> {azaciklopentano}.
pirosolo koloida sistemo stabila nur ĉe altaj temperaturoj.
piruva (acido) la keto-acido kun strukturo CH3CO-COOH; rolas en glikolizo, kie ĝi estiĝis de glukozo [piro- + uvo (vinbero)] <Wr>.
plasmido ekster-kromosoma ringo de DNA (geno), mem-replikiĝanta <EMT>.
plasmologeno klaso de fosfolipidoj, kun branĉo derivita de etanolamino kaj du aliaj nesaturitaj grupoj <Wr>.
plastisolo plasto uzata forme de solvaĵo aŭ emulsiaĵo {plastosolo}.
pleksiglaso komerca nomo por travidebla, fortika plasto [komerca nomo (verŝajne usona), Plexiglas] <Wr>.
pnuo mallongigo por 'pneŭmatiko', kaj alternativo al la de PIV registrita 'pneŭo'. La franceca 'pneŭo' posedas du malkutimajn son-unuojn 'pn' kaj 'eŭ', kio estas maloportuna por prononcado. Tiu maloportuneco ne ĝenus, se temas pri fakeca termino, sed pnuo estas ĉiutaga objekto [Portmann] {pneŭmatiko, pneŭo, gumrado}.
poliacido acido kun pluraj grupoj -COOH.
poliatoma konsistanta el pluraj atomoj.
polikerna temas pri sistemo de pluraj ringoj kondensitaj, ĉu heterocikla ĉu karbocikla {plurkerna}.
poliprotona aludas acidojn, kiuj liveras plurajn hidrogenjonojn (aŭ protonojn) {plurprotona}.
polisomo aro da ribosomoj kunligitaj de molekulo de mesaĝista RNA; prezentas centron por protein-sintezo <Wr>.
poliuretano klasnomo por polimeroj karakterizitaj per ligoj de tipo -O-C(=O)-NR-; kutime produktataj per reakcio inter poliolo kaj izocianato. Noto: 'poliuretano' meritas enskribon en jena glosaro ĉar ĝi ne konsistas el meroj de uretano.
Figuro 27. - PORFINO |
porfino kombinaĵo el rondo de kvar pirolaj kernoj kunligitaj, kiuj povas ĉirkaŭi kaj kunordigi centran metalatomon. Formulo: C20H14N4. Purpura solidaĵo. Vidu la figuron.
porfirino kvar pirol-ringoj kunigitaj per ligoj =C- en unu grandan ringon; kutime entenas centran metalatomon, kiel hemoglobino [Gr. πορφυρα, purpuro] <Wr>.
pozitrono pozitive ŝargita elektrono <ETF> {pozitono}.
prazeolito verda variaĵo de la mineralo iolito <Wr>.
precipitino antikorpo formiĝinta en la seroj de animaloj, kiu precipitas ksenojn.
pregnano tetracikla (kvarkerna) hidrokarbono; devena kombinaĵo de iu steroido.
prekursoro substanco, kiu agas kiel oportuna deirpunkto por sintezi aliajn kombinaĵojn [L. praecursor = antaŭkuranto] <Wr>.
prenil–, prenilo la radikalo Me2C=CH-CH2- {3-metil-2-butenilo}.
prepolimero substanco, kiel reakciema oligomero, kiu agas kiel oportuna deirpunkto por sintezi polimerojn {antaŭpolimero}.
preprinto scienca komunikaĵo (kiel referaĵo) publikigita en provizora formo [A. preprint = antaŭpresitaĵo] <BT>.
procio la normala izotopo de hidrogeno, kun masnombro 1 {protio}.
proenzimo neaktiva formo de enzimo <EMT>.
prokaino estero de para-aminbenzoa acido; loka anestezenzo [el 'pro' kaj 'kokaino'] <NePIV>.
propadieno duoble nesaturita akumula propano kun la strukturo H2C=C=CH2 {propandieno} <Wr>.
Figuro 28. - PROSTAGLANDINO |
prostaglandino hormonsimilaj biologiaj kombinaĵoj, de speco grasacida, troveblaj en semeno; vidu la figuron [el 'prostato' kaj 'glando'] <EMT>.
proteazo enzimo hidrolizanta proteinojn <EMT> {proteinazo}.
protolizo interŝanĝo de protonoj de du specoj en solvaĵo.
protrombino proteino necesa por la koaguliĝo <EMT>.
pteridino kristala flava bicikla bazo, C6H4N4, struktura konsistiganto de diversaj bestaj pigmentoj <Wr>.
pululano biopolimero kaj glukano el triozaj meroj (unuoj); ĝin sintezas Aureobasidium pullulans. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de PIV pululi, sed kompreneble la senco de pululano estas apenaŭ divenebla de pulul + ano.
purino heterocikla dukerna kombinaĵo kun kvar N-heteroatomoj, C5H4N4, bazo kaj konsistiganto de DNA kaj RNA.
purpurino trihidroksiantraĥinono, havebla forme de ruĝaj pintoj, solvebla en akvo <Wr>.
putrescino diamina alkano, tre odoraĉa <Duncan>.
radiolizo kemia malkompono per radiado.
regio– kemia prefiksojdo, indikanta specifiecon al regiono, t.e. specifa loko sur molekulo. Ekz., regiospecifa.
regresio matematika funkcio liveranta la mezan valoron de serio de grafikaj valoroj.
remo unuo de radiado ekster la sistemo SI [angla siglo, el 'Roentgen equivalent man' = rentgena egalvalora homo] <EMT>.
renino rena enzimo <EMT>.
reopeksio la konverto de soloj en ĝelojn sub agitado; la malo de tiksotropio.
resurso terriĉ(aĵ)o, aŭ rimedoj el la naturo [F. ressource, A. resource, R. ресурс]
retinalo flav-oranĝa aldehido el vitamino A; ĝiaj kombinaĵoj kun proteinoj formas la vidajn pigmentojn de la okulo <Wr>.
retinalo kombinaĵo en la retino, lum-sentiva <EMT>.
retinolo la ĉefa formo de vitamino A <Wr>.
rezolo rezino el la kondensado de fenolo kaj aldehido <Wr>.
ribonukleotido nukleotido kun ribozo, konsistiganto de DNA <EMT>.
ribosomo nukleoproteinaĵoj en la citoplasmo, kie la sintezo de proteino havas lokon; Wr registris 'ribozomo' <Wr>.
ribozido ĉiu glukozido entenanta ribozon.
ribulozo nomo por ketopentozo; la keto-grupo situas en la 2-pozicio <Wr>.
rinsi tralavi, ellavi, gargari; 'rinsi' troveblas en kunmetita formo en EB [A. rinse, F. rincer] <EB>.
rodamino ano de grupo de flav-ruĝa ĝis bluaj fluoreskaj tinktoj <Wr>.
rodopsino ruĝa, lumsentiva pigmento en la okuloj de fiŝoj kaj vertebruloj; ebligas vidi en malhela lumo {vida purpuro} <Wr>.
rozola (acido) kombinaĵo de formulo C20H16O3, indikenzo kaj interprodukto en la fabrikado de tinktaĵoj.
safranino klas-nomo por aro de tinktoj (kolorigaj substancoj), kiuj estas amin-derivaĵoj de bazoj. Unu el ili estas fenazina (k.v.) tinkto. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de safrano (PIV).
safrolo venena cikla olea etero, ĉefa komponanto de sasafrasa oleo; uzata en parfumoj <Wr>.
sakarazo enzimo invertanta sakarozon (=invertazo) <EMT>.
salolo nesistema nomo por fenola salicilato.
Figuro 29. - SANTONINO |
santonino venena, amareta kristala kombinaĵo, trovebla en la burĝonoj de la artemizioj; uzata kiel vermifugo; vidu la figuron <Wr>.
sarkozino metilglicino, MeNH-CH2-COOH.
seksi– faka prefikojdo por sistemo de ses izolitaj ringoj kunligitaj.
semikarbazono kombinaĵoj formitaj per derivado per semikarbazino; la semikarbazonoj estas nete karakterizeblaj per siaj fandopunktoj.
septi– faka prefikojdo por sistemo de ses izolitaj ringoj kunligitaj.
Figuro 30. - SERINO (Ser) |
serino kristala aminacido kun hidroksilo; vidu la figuron <NePIV>.
serotonino fenola amino, potenca vazostringenzo; trovebla en la sero kaj muka membrano de mamuloj <Wr>.
sferulito geologia termino; sfera agregaĵo de fibroj aranĝitaj ĉirkaŭ centro.
sfingolipido lipido kun longaĉena bazo <Wr>.
sfingomjelinazo enzimo implicita en la afekcio de Niemann-Pick; NePIV havas 'sfingomjelinazo'.
sfingozino longaĉena nesaturita amin-alkoholo, trovebla precipe en nerva histo kaj ĉelmembranoj <Wr>.
sililo la grupo -SiH3 {silanilo}.
siloksano kombinaĵo kun alternaj siliciaj kaj oksigenaj atomoj, kaj ofte kun alkiloj sur la silici-atomoj; menciita sub "silikono" en PIV sed ne registrita.
sindiotakta epiteto por enantiomera polimero, kiu havas regule alternajn konfiguraciajn flankatomojn aŭ funkciajn grupojn.
sintono iu ajn kompleksa organika konstrubriko, uzata en organika sintezo [A. synthon].
skvaleno necikla hidrokarbono C30H50, vaste distribuita en la naturo; prekursoro de sterolo <Wr>.
slurio fluema disersaĵo de malsubtilaj eretoj en likvo, ekz., pulvorigita karbo en akvo [A. slurry]
smegmo sekrecio de sebuma glando.
smekta tensidaj (k.v.) anizometriaj molekuloj aranĝitaj regule en du direktoj, sed aleatore en tria direkto [Gk. puriga, sapa].
somatotrofino kreskiga hormono de la hipofizo <Wr>.
sorbitolo dolĉeta alkoholo; uzata kiel humidigenzo kaj moligenzo <Wr>.
sorbozo optike aktiva sakarido, keto-heksozo; de iu sorpa arbo (Sorbus aucuparia) {sorpozo}.
spektrogramo fotografia diagramo aŭ bildo reprezentanta la intenson de radiado laŭ frekvenco.
spektrometro aparato mezuranta la intenson de radiado (ekz., lumo) tra bendo de ondolongoj <EB>.
spektrometrio la tekniko de mezurado de la intenso de radiado laŭ frekvenco. Ĝi analizas spektrojn kaj ties bendojn kaj determinas, kiuj bendoj apartenas al kiuj atomaj aŭ molekulaj specoj.
spirituso alkoholo por drinkaĵoj kaj medikamentoj <Duncan>.
Figuro 31. EKZEMPLO DE SIMPLA SPIROKOMBINAĴO |
spiro– nomenklatura prefisko, signanta ciklan alifatan hidrokarbonon kun almenaŭ unu karbono apartenanta al du ringoj; vidu la figuron <Wr>.
stalagmometro mezuro de surfaca tensio de likvo per mezuro de falantaj gutoj de kapilaro de sciata intema diametro <EMT>.
stanito mineralo Cu2FeSnS4, sulfido de kupro, fero, kaj stano; havas metalan brilon kaj troviĝas en grajnaj masoj <Wr>.
stibio racia nomo por la elemento antimono (Sb) [L. stibium] <DFE>.
stibnito stibia tromp-erco, Sb2S3.
stilbeno aromata hidrokarbono C14H12, ø-CH=CH-ø, uzata kiel luminoforo kaj en la produktado de tinktoj <Wr>.
streno la plilongiĝo de materialo sub apliko de streĉa forto; trovebla eh EB en kunmetita formo [A. strain, de L. stringere = stringi] <EB>.
suberino grasa substanco en korko [L. suber = korko] <NePIV>.
sulfadiazino la kombinaĵo H2N-ø-SO2-NH-C4H3N2, pirimidinil-sulfanil-amido, sulfonamida drogo.
sulfamoila la radikalo NH2SO2- <Wr>.
sulfano klasnomo por ĉenaj kombinaĵoj el sulfuro kaj hidrogeno.
sulfatidoj lipoidaĵoj, en kiuj enestas esteroj de sulfata acido <Wr>.
sulfena (acido) la acidoj R-S-OH, kiuj kutime ne estas stabilaj.
sulfhidrilo la funkcia grupo -SH <EMT> {sulhidrilgrupo}.
sulfoksido la nomo por la sulfur-hava funkcia grupo >S=O.
ŝero forto orte al la ebeno de kontakto inter du korpoj [A. shear, G. Schere] <ETF> {tratondo}.
ŝikima (acido) biokemiaĵo; kristala konsistigenzo de plantoj; molekula formulo de C7H10O5.
ŝlako skorio, precipe rub-produkto de alt-forna funkciado [G. Schlack] <Krause>.
ŝlamo koteca, viskoza maso de organika materio [G. Schlamm].
tagatozo nefermentigebla ketoheksozo, C6H12O6 <Wr>.
taktasolo spontanee anizotropa solo.
Figuro 32. - TALOZO |
talozo D-aldoheksozo, kun unu grupo OH, la malsupra, dekstraflanke en la projekcio de Fischer; vidu la figuron <Wr>.
teflono™ varnomo por solida varmorezista fluorkarbono uzata kiel glitiga tegenzo interne de potoj kaj patoj {Teflon, F-vakso}.
tejĥoa (addo) polimero de iuj biokemiaj fosfatoj, kun tiaj aldonaj kombinaĵoj kiel glukozo, ligitaj al la ĉefĉeno de l' polimero; troveblaj en la ĉelparieto de kelkaj bakterioj [Wr havas 'teikona', neĝusta transskribo] <Wr>.
tejĥurona (acido) polimero simila al tejĥoa acido, kun uron-acidaj substituantoj [Wr havas 'teikurona'] <Wr>.
teknurgo, teknurgio Tiu ĉi neologismoj estas pli oportunaj ol la kutimaj terminoj. Oni proponas ilin kiel alternativojn por la pezaj 'inĝeniero, inĝenier-arto'. Precipe bezonata estas alternativo al peza 'inĝenier-arto'; la de PIV-S registrita 'inĝenierio' estas ses-silaba mamuto kaj latinidismo. Same pri la anglismo 'inĝenierado' [Portmann; el komunuzaj grekaj vorteroj: 'tekn' + 'urg(i)o'].
telomero unuopa mero (k.v.) ĉe la fmo de polimero.
tensido surface aktiva substanco [G. Tensid] <Wr>.
teofilino izomero de teobromino, alkaloido el te-folioj kun formulo C7H8O2N4·H2O. Stimulas la koron.
ter– scienca prefiksojdo kemia kvalifikanta kombinaĵojn el tri kunligitaj (ne kondensitaj) ringoj.
teratogena kvalifikas substancon, kiu povas misformi fetojn <EMT>.
termoelemento ilo por mezuri malgrandajn kurentojn, el drata hejtilo kaj termoparo (k.v.).
termogravimetrio determino de mas-perdo en substanco, kiam oni aplikas konstante kreskantan temperaturon.
termolizo disrompo (ekz., de kemiaj ligoj) per apliko de varmo <EMT>.
termoparo junto (kuniĝo) inter du dratoj de malsamaj metaloj, ĉe kiu povas estiĝi kurento, varmigite <Wr>.
termopilo aparato konsistanta el kombino de pluraj termoparoj, por generi elektron <Wr>.
terpineolo nomo de tri izomeraj alkoholoj aromaj, kun formulo C10H17OH, troveblaj en esencoj kaj uzataj en parfumoj <Wr>.
terpino kombinaĵo Me2OH(OH)-C6H9-Me(OH), akirita per oksidigo de terebint-oleo.
terpolimero polimero el tri malsamaj monomeroj {tripolimero}.
Figuro 33. - TETRACIKLINO |
tetraciklino membro de klaso de drogoj kun kvar kondensitaj ringoj; vidu la figuron <EMT>.
tetrozo kvar-karbona monosakarido <EMT>.
tiazino nomo de kombinaĵoj kun sesmembra ringo, kiu entenas unu nitrogenan kaj unu sulfuran heteroatomon; kelkaj rolas kiel tinktoj aŭ trankviligenzoj <Wr>.
tigla (acido) vulgara nomo por 2-metil-2-buten-acido <Wr>.
timidino nukleozido el timino kaj desoksiribozo; enestas en la strukturo de DNA <Wr>.
Figuro 34. - TIMINO |
timino nukle-acida bazo; menciita en PIV-S sub "acida" sed ne registrita; vidu la figuron [G. Thymin, grekdevena] <Wr>.
tinkto kolorenzo, precipe tiuj, kiuj ensorbiĝas en kolorigotan materialon. PIV iom uzas 'tinkturo' en tiu ĉi senco, dubasencan francismon. Preskaŭ neniu alia lingvo agas kiel PIV kaj ŝarĝas 'tinkturo' kun du sencoj. La alia senco de 'tinkturo', "solvaĵo de la aktivaj principoj ... en alkoholo ..." restu [Portmann; L. tinctus, participo de tingere = kolori, trempi; modifita formo de 'tinkturo'] {tinkturo, kolor(ig)ilo, kolor(ig)aĵo, kolor(ig)enzo}.
topokemio kemio de reakcioj ĉe izolitaj centroj.
toro unuo de premo, sed ne aprobita de SI [de Torricelli, italo].
tosilo siglo por toluensolfonilo, ofta funkcia grupo.
traci, tracenzo izotopoj uzataj en medicino por lokalizi, aŭ "traci", afekciitan parton de l' korpo. Eble tiu ĉi neologismo ne estas bezonata; Eichholz uzis ĝin en alia senco en EB [A. trace, tracer] {spuri}.
transferazo enzimo, kiu ebligas la transigon de kemia grupo de unu molekulo al alia <EMT>.
Figuro 35. - TREONINO (Thr) |
treonino senkolora kristala aminacido viv-esenca; vidu la figuron <Wr>.
treozo iu tetrozo, nome CHO-(CHOH)2-CH2OH.
tres– altemativa, pli distinga prefiskojdo anstataŭ multobliga 'tri'; vidu la sekcio pri "Sciencaj Nombroj" [Portmann, de L. tres] {tri-, tre-}.
triazino heterocikla ses-membra ringo kun tri N-heteroatomoj.
triazolo heterocikla aromata kvin-membra ringo kun tri N-heteroatomoj.
tristearino kristaligebla triglicerido C57H110O6 de steara acido; trovebla precipe en malmolaj grasoj <Wr>.
triterpeno nomo por ĉiu ano de klaso de terpenaj kombinaĵoj kun 30 karbonatomoj; la formala konstru-briko por tiuj kombinaĵoj estas izopreno <Wr>.
trombino enzimo, kiun produktas protrombino (k.v.); ĝi faciligas la koaguladon de sango.
trombokinazo enzimo en sangaj platetoj, implicitaj en koagulado.
tropano kombinaĵo de formulo C8H15N, fundamento de grupo de alkaloidoj.
tropolono la sepringa kombinaĵo 2-hidroksi-2,4,6-cikloheptatrien-1-ono.
tujano vulgara nomo por 4-metil-1-(izopropil)-biciklo[3.1.0]heksano <Wr>.
turbidometrio mezurado de lum-tralaso tra diafana aŭ nuba solvaĵo, kiu havas ŝvebantajn eretojn.
tvirno forta ŝnureto el pluraj kuntorditaj fibroj; uzataj por ligado aŭ trikado [G. Zwirn] <EB>.
ubiĥinono ĥinono kun longa izoprenojda branĉo; rolas en la ĉela spirsistemo. Uzita en Kemio Internacia, majo-aŭgusto 1967, p. 126 forme de 'ubikinono'. [la 'ubi' devenas de L. ubique, ĉie] <Wr> {koenzimo Q, ubikinono}.
unnilenio * radioaktiva elemento kun atomnumero 109. Vidu la sekcion Tabelo de la Kemiaj Elementoj" por plua klarigo [komponita el un-nil-en-io, kie un = unu, nil = nul, kaj en = naŭ, do 109; simila rezonado klarigas la subajn elementojn] {unilenio}.
unnilheksio radioaktiva elemento kun atomnumero 106 {unilheksio}.
unnilkvadio radioaktiva elemento kun atomnumero 104 {unilkvadio}.
unniloktio radioaktiva elemento kun atomnumero 108 {uniloktio}.
unnilpentio radioaktiva elemento kun atomnumero 105 {unilpentio}.
unnilseptio radioaktiva elemento kun atomnumero 107 {unilseptio}.
ura (acido) kvalifikas acidon trovebla en urino; iom erare nomita 'urea acido' de PIV <Duncan>.
Figuro 36. - URACILO |
Figuro 37. - URIDILA ACIDO |
uracilo nukle-acida bazo, nur en RNA; menciita en PIV-S sub "acida" sed ne registrita; vidu la figuron [el ur-ac-ilo, kiel 'ur' parencas el ura acido, kaj 'ac' al aceta aci(lo] <EMT>.
uridila (acido) akvosolvebla acido uzata en biokemia esploro, konsistanta el uracila parto kaj D-riboza parto kaj fosfata parto; vidu la figuron <Wr> {uridina fosfata acido}.
uridino kristala nukleozido, el uracilo kaj ribozo; rolas en sakarida metabolo <Wr>.
urobilino bruna, gala pigmento, kiu produktiĝas per metabolo de bilirubino (k.v.) en la intestoj.
urobilinogeno senkolora kombinaĵo formiĝanta en la intesto per redukto de bilirubino (k.v.); ĝi povas oksidiĝi al urobilino (k.v.).
urokromo flav-kolora substanco en urino.
urona (acido) monokarboksila sukera acido de aldozo, karboksilaj acidoj de tipo HOOC(CHOH)nCHO, en kiu la primara OH-grupo estas oksidiĝinta al karboksilo. Produktoj de oksidiĝo de sukeroj <Wr>.
vabo mielĉelaro aŭ strukturo kun grandaj poroj [G. Wabe] <EB> {mielĉelaro}.
Figuro 38. - VALINO (Val) |
valino kristala vivesenca aminacido, precipe en fibraj proteinoj; vidu la figuron <Wr>.
vanilino aroma kemiaĵo el la vanila fabo: 4-hidroksi-3-metoksi-benzaldehido. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de PIV vanilo.
varfarino potenca kontraŭronĝula veneno; derivaĵo de hidroksi-kumarino; ĝi malhelpas koaguladon de la sango. Ĝi ankaŭ uziĝas en la medicino.
vatio alia elekto anstataŭ 'vatto' en PIV, por eviti la duoblan konsonanton de 'vatto' [H. vatio] {vatto, vato, ŭato}.
vatro varmointerŝanĝilo. PIV nomas tion "radiatoro", misgvida nomo. Vatraĵo estas la likvo en la sistemo [siglo el 'varmo-transigilo'] <EB>.
veratra (acido) vulgara nom-epiteto por 3,4-dimetoksibenzoa acido.
vermikulito hidratigita silikato, en etaj pecoj <NePIV>.
vicinila tuj apuda, ekz. grupoj sur najbaraj atomoj en ĉeno.
vinilideno la duvalenta nesaturita grupo H2C=C<, kiel en vinilidena klorido H2C=CCl2 <Wr>.
visko– kemia prefiksojdo en la senco de viskoza, ekz. viskoelasta.
viskoso viskoza celuloza solvaĵo uzata por fari fibrojn <EB> {viskozo}.
zeolito nomo por klaso (natura aŭ sinteza) de poraj hidrataj silikatoj, analoge al feldspatoj; ili funkcias kiel jonitoj en akvomoligo kaj sursorbenzoj kaj katalizenzoj [Gr. ζειν (boli) + λιτος (ŝtono)] <Wr>.
zimogeno alia nomo por proenzimo (k.v.) <EMT>.
Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993
Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu