Hejmen!
*hok/o [...]
~eto [...] 2 TIP Supersigno kun la formo de ~o super
litero: ronda ~eto, U-~eto (kiel en la litero Ux); pinta
~eto, V-~eto (uzata sur konsonantoj i.a. en la cxehxa). ->
cirkumflekso. [...]
sub~o TIP Kromsigno kun la formo de ~o sub litero: franca
sub~o (kun la formo de eta cifero 5 sen la horizontala streko, uzata
i.a. sub la literoj C k S en la franca, portugala k turka
lingvoj); pola sub~o (kun la formo de eta joto, uzata sub
vokaloj i.a. en la pola k litova lingvoj); latva sub~o (kun
la formo de eta komo, uzata sub konsonantoj en la latva lingvo, sed
turnita super minuskla g). -> cedilo, subkomo. [...]
- Oni povus uzi apartajn neologismojn por cxiu signo, sed tio ne
donus grandan avantagxon. Plej ofte oni scias, pri kiu lingvo oni
parolas, do la distingo inter diversaj specoj de hoketo kaj subhoko ne
estas bezonata. Eble la uzado de la nomo de nacio sxajnas unuavide
malneuxtrala, sed neologismo prenita el tiu nacia lingvo apenaux estus
pli neuxtrala. Eble helpas, ke la franca kaj la pola estas inter la
kvin naciaj lingvoj de la Fundamento kaj historie gravaj por
Esperanto. Aliflanke oni povus preferi aliajn esprimojn: bovlo
anstataux ronda hoketo, kojno anstataux pinta hoketo, vosto
anstataux pola subhoko.
- Se eblas komposti la kromsignojn mem, oni prefere anstatauxigu la
priskribojn per specimenoj; sed zorge kontrolu la presprovajxojn! Jen
kelkaj nacilingvaj nomoj por helpi pri la kompostado: ronda hoketo
(breve); pinta hoketo (h\'a\v{c}ek, caron, wedge, stre\v{s}ica); franca
subhoko (cedille, cedilla); pola subhoko (ogonek, Polish hook, nasal
hook); latva subhoko (Latvian tail, comma accent, m{\=\i}kstin{\=a}juma
z{\=\i}me).