Hejmen!
*ord/o. [...]
~i 1 Meti ~on en ion: [...]. 2 MAT Provizi
aron per ~o 5: ~ita aro; ~ita vektora spaco. [...]
~igi 1 Fari ion ~a: [...]. 2 KOMP Arangxi
liston laux ~o 5: alfabete ~igi nomojn. [...]
- La senco de ordo, kiun mi aludas per la cifero 5, estas
``Rilato en aro, kiu estas refleksiva, malsimetria k transitiva'';
versxajne gxi estos la lasta senco sub I.
- Senco 1 de ordi estas zamenhofa, sed eble oni marku gxin
kiel arkaikan, cxar gxin kutime anstatauxas senco 1 de ordigi. La
distingo inter la duaj, fakaj sencoj de ordi kaj ordigi
estas tamen prudenta.
- Mi sugestas novan difinon de ordi por klarigi, kial
ekzistas kaj ordi kaj ordigi, kvankam la distingo ne vere
gravas en la komuna lingvo. Mi pravigas la vortigon de la difino per la
zamenhofa citajxo ``la enkonduko de preciza ordo en nian aferon''
(lasta alineo de la parolado antaux la sepa UK). Tamen mi prenis tiun
citajxon el ne tre fidinda eldono.