Hejmen!
*trans. [...]
~igo Nombro transportata de unu ciferpozicio al la apuda pli
alta dum aritmetika operacio: pozitiva ~igo (dum adicio);
negativa ~igo (dum subtraho). -> prunto. [...]
- Estis granda debato pri la termino transigo el KBT
(345). POK preferas prunto por negativa transigo kaj
malprunto por pozitiva transigo. Tamen pozitiva transigo sxajnas
pli baza nocio, do estas por mi tre malkomforte derivi gxian nomon de
la alia. Kaj por mi estas malfacile imagi pozitivan transigon kiel ion
analogan al pruntado. Kaj prunti havas sendirektan signifon
(alprunti aux deprunti), do la nocio malprunti sxajnas
sensenca. Oni eble povus eviti la trian kritikon per terminoj
alprunto kaj deprunto, sed restus la unua kaj dua
kritikoj. La nocio estas uzata en la instruado de aritmetiko al
infanoj, do eble pedagogoj povus kontribui al la diskuto.