EL. (He: 1698).

1. El estas la semida plej ofta antikva komuna nomo, ne persona, per kiu Dio estas menciita.

En la juda Biblio El estas komuna nomo, kaj Javeo (vd) estas persona nomo.

Tiu vorto El, troviøas en variaj formoj kaj praktike en îiuj semidaj lingvoj.

Kun ne klara etimologia origino, El ïajne devenas el pli antikva vortradiko, kiu signifas "Esti forta". Efektive, ne nur estas uzata El por mencii Dion, sed ankaö por signifi ion fortan kaj tutpovan.

 

2. Ordinare El aperas îe alia vorto, ekzemple, kune kun artikolo, "la" el, aö kun atributo el hay (= dio vivanta), El hashamaim (= dio da æielo), El Elohim (= Dio de la Dioj).

 

3. Per solemna pluralo El estas kutime menciita per Elohim, kies singulara preciza formo estas eloha, tiu singulara formo Eloha preskaö nur aperas en poezio. Ûi funkcias kiel pluralo nur kiam sintakse okazas efektiva indiko de pluraj dioj, ekzemple se estas mencio de la multaj dioj de aliaj popoloj.

E. Pauli

 


ELANO . 1700.

A: élan . F: élan. G: Elan. H: I: P: elan. R: (poryv).

 

1. Etimologie, elano devenas el la franca élan, siavice el la eöropa radiko eln-, signifanta malgrandan animalon, el kiu ankaö devenas la anglaj elk (= cervo), lamb (= ïafo), kaj la germanaj Elend (= aflikto), Lamm (= ïafo).

Substantiva radiko. Vortformoj: elano, elani (ntr).

 

2. Elano estas la antaöenmovo, per kiu movanto antaöen impetas.

Nuance impeto elstarigas la forton de la antaýenmovon, dum elano rilatigas la antaýenmovon al la interna kapablo.

Diriûas, ekzemple, elano pri la korpa impeto, de vivanta estažo, kiam øi kuras, saltas, transsaltas. Ankaý diriøas elano pri psika funkcio, kiam øi estas rigardata kiel strebanta per interna forto.

3. Bergson, por interpreti la ûeneralan naturon de la realo kiel vivan, asertis, ke æio funkcias kiel vitala elano (vd 1701), tio estas, kiel ekpuïa impulso aganta per si mem.

E. Pauli

 


ELANO. Vitala..... 1701.

1. Estas vitala elano (france élan vital) faka esprimo, per kiu Henri Bergson (1859-1941) nomis sian dinamikan interpreton de la realo kontraste kun la mekanika. Per tiu esprimo Bergson esploris la temon precipe en L’évolution créatrice, 1907).

Laý la doktrino de vitala elano la ûenerala naturo de la realo estas viva. La realo ne estas io stagna, sed funkcias kiel vitala elano, tio estas, kiel ekpuïa impulso aganta per si mem.

Nenio estas aparta substanca materio, sed nur momento de ïajna stagno, kiel per si mem moviøanta akvo fariøinta per nur momentoj glaco. La impeta vitala elano estas la esenco de la realo mem, kaj kiu tendencas evolui al æiam pli altaj formoj de vivo kaj al mem konscio.

2. Takse, la bergsona interpreto de la naturo estas tendence monisma, sed kun elstarigo de la supera realo de la vivo, tiel ke ne ekzistas la ne viva materio.

Inverse, la materiisma monismo elstarigas la mekanikan flankon de la materio, kun reduktado de la vivo al nura epifenomeno de tiu æi.

En la mezo de tiuj du monismaj interpretoj estas tiu alia monismo, per kiu la naturo estas substance unu realo, sed kun du flankoj, la mekanika kaj la viva. La naturo estas do samtempe dotita de mekanikaj kapabloj kaj de vivaj agoj. Per emerøo (vd) okazas la mekanikaj kaj vivaj manifestiøoj.

Kontraste al tiuj tri monismaj interpretoj de la naturo estas la dualisma doktrino, per kiu materio kaj vivo estas apartaj du substancoj.

E. Pauli. 

 


ELDIRI, -O. 1704.

1. Eldiri estas akcente, aý publike, aý formale diri ion, kun rekta averto pri la eldirata enhavo.

Nuance, elparolo kaj elvortigo rilatas al la materia portanto de la signifo, dum eldiro emfazas la enhavon

Edikto enhavas aldone la leøan karakteron, kiel okazis en dekretoj de romia pretoro kaj imperiestro, dum eldiro restas nur en la elvortigo.

Ordinare, eldiro celas averti pri doktrino kaj pri ordono obeenda. Ekzemple, Moseo transdonis al popolo la eldirojn de la dek religiaj ordonoj diktitaj de Javeo.

2. Lingvistiko esploras la karakterizojn de eldiroj kaj montras plurajn klasojn.

Anglaj filozofoj pri lingvo uzis la vorton uterance, foje lingvaj agoj. Kelkaj hispanoj (F. Mora) uzis proferencia.

3. En magia penso (vd) la eldiro funkcias kiel sufiîa kaözo.

4. La eldiroj de religia rito (vd) rekte efikas laý la signifo de la vortoj.

E. Pauli

 


ELDONO. 1706.

A: edition. F: édition. G: Auslage, Verlag. H: edicion. I: edizione. P: edição. R: isdanie.

1. Vortformado el la prepozicio el kaj doni, -o, por signifi publikigon kaj vendadon de verko.

  2. Kaýze de la efiko de la eldonkapablo, kreskis la moralaj, politikaj, sociaj aspektoj de la eldonado.

Principe, eldoni estas fundamenta rajto, simila al tiu de liberpenso (vd). Kiel tiu æi, la rajto de eldono estas plibonigenda, per kelkaj garantioj kaj malpermesoj.

E. Pauli

 


ELEANA SKOLO. 1708.

A: eleatic school F:école d’éllee. G: eleatische Schule. H: escuela eleatica. I: scuola di Elea. P: escola eleática. R:

 

1. Kiel nomo, eleana devenas el nomo de la urbo Eleo, fondita kiel greka kolonio en suda Italio.

Substantiva radiko. Vortformoj: Eleo, elea, eleana, eleanismo.

 

2. Antaösokrata skolo de filozofio de la 5-a jarcento a.K. Situinta en la greka kolonio de Eleo, en suda Italio, kies æefaj reprezentantoj estis Ksenofano el Kolofon, Parmenido el Eleo, Zenono el Eleo, laste Meliso el Samoso.

La karakterizo de eleana skolo estis la ontologiaj esploroj. Kune kun la pitagora skolo, eleanoj estis radikale racionalistoj, kontraste kun la jonia kaj atomisma skoloj, same antaösokrataj.

Platono estis inspirita de la pitagoranoj, dum Aristotelo de la eleanoj kun jonia kaj atomisma modero. Restis dum multa tempo la eleana influo en la malgranda sokrata skolo de Megaro, gvidata de Eýklido.

Oni povas konsideri la eleanoj kiel fondintoj de la ontologio, kaj kiu poste Aristotelo metis en pli bonan vojon.

  3. Eleanoj avertis, ke la specifa objekto de la penso estas la ento: îiuj aferoj estas ento, kaj tio, kio ne estas ento, estas nenio. La analizo de la ento rezultis en tiu fundamenta principo de tuta estonta raciisma filozofio:

"Nur la esto estas, kaj ne povas ne esti" (Frag. 4 de Parmenido).

Sed la analizo de la ento fare de eleanoj kondukis ankaö al la neo de iu ajn kreo de novaëo, neo de iu ajn multobleco kaj movo. Îi-rilate, îio estas nur ïajno de la empiriaj sensoj.

E. Pauli

 

 


ELEANISMO. 1710.

A: eleaticism. F: éleatisme. G: Eleatismus. H: eleatismo. I: eleatismo. P:eleatismo. R:

 

1. Doktrino de la skolo de Eleo, karakterizita de la unueco kaj senmoveco de la esto, kun la sekva gnozeologia interpreto de la konaj objektoj kiel subjektivaj en îio tio, kio montriûas ne unueca kaj ne senmoveca.

 

2. Per etendo, eleanismo diriûas pri certaj procezoj de kreo en arto kaj tekniko, elstarigantaj la unuecon, senmovecon kaj ripozon, kontraste kun pluraleco, fleksemo, evoluo.

E. Pauli.

 


ELEGANTA (+). 1711.

L: elegans, -tis.

A: Elegant. F: élegant. G: elegant, fein. H: elegante. I: elegante. P: elegante .R: elegantnyj.

 

1. Etimologie, eleganta devenas el la latina elegans, siavice kunmeto de e, ex (= el) kaj legere (= elekti, selekti).

Adjektiva radiko. Vortformoj: eleganta, eleganteco, elegantulo, maleleganta.

 

2. Eleganta estas estetika kvalito, per kiu estas nomata tio, kio ûustaplene distingiûas rilate aliajn.

Nuance bela estas tio, kio elstaras kiel perfekteco, dum eleganteco estas la beleco, sed de persono kaj sub la vida flanko. Same kiel beleco, la eleganteco estas tio, kio elstaras, sed rilate la personan kaj vidan aspekton.

Cetere, eleganteco, kvankam tre altira kaj dezirinda, enhavas iom da supraëeco, dum beleco montriøas pli objektiva.

3. En arto, la eleganteco fariûas objekto ne grava, sed tamen prefera. Oni elektas pentraëon ankaö pro la eleganteco.

Manierismo (vd), - transira stilo inter Renesanco kaj Baroko, - praktikis tiun arton de supraža eleganteco, tamen kun iom da sukceso en kelkaj elegantaj portretoj.

Ankaý la moderna impresionismo (vd), pro la esploro de la unua impreso de la kolorlumo, kreis belajn artaëojn (ekzemple Renoir), en kiuj ofte la eleganteco aperas kiel unu el la reprezentitaj objektoj de esprimo.

 

4. Takse kaj psikologie konsiderata, eleganteco montriûas kiel valoro dezirata de îiuj, kaj kiuj honeste povas esti celataj.

Viroj, ne nur virinoj, zorgu pri la eleganteco. Oni ne kondamnu la elegantecon en si mem, sed nur la malekvilibron kiam pli grandaj valoroj estas forgesataj pro la ne tiel multe valora eleganteco.

Kaýze de la pligranda esprimiveco de la viva korpo, kontraste kun la morta vesto, la eleganteco de prezentado esploras la ûustan ekvilibron inter tiu parto kiu restas nuda kaj tiu apartenanta al la vesto. Tiu îi, kvankam morta, havas la avantaûon povi esti ïanûita laývole. Jen pro kio okazas la modoj kiel ïancoj de la eleganteco.

E. Pauli.

 

 


ELEGIO (+). 1713.

Gr: Ķ 8 , ( , \ " , -" H . L: elegia, -ae.

A: elegie. F: élegie. G: Elegie. H: elegia I: Elegia. P: elegia R: elegija.

 

1. Etimologie, elegio devenas el la greka Ķ 8 , ( , \ " , siavice el § 8 , ( @ H (kanto de funebro), vorto origine el Malgrandazio.

Substantiva radiko. Vortformoj: elegio, elegia.

 

2. Elegio estas ûenro de poezio, lirika melankolia poemo, kun sopira tono, ordinare heksametro plus pentametro.

 

3. Laö la vidpunkto de filozofio pri arto kaj estetiko, elegio estas lirika øenro (vd).

  E. Pauli

 


ELEGHOS. (Gr:1714).

Gr: § 8 , < P @ H , -@ L . L: elenchus, -i.

A: F: elenchus. G: H: elenco. I: elenco. P: elenco. R:

 

1. Greka esprimo kun la ûenerala kaj iomete varia signifo de argumento, pruvo, refuto. Foje signifas nur temo kaj esploro.

Latinigite, elenchus liston indekson de libro (Plinio), la nomaron de rolantoj de teatro.

En esprimo ignoratio elenchi (= ignoro de la temo) la signifo rilatas al la temo, kiu estas ignorata.

Nuance, § 8 , < P @ H kaj elenchus æiam rilatas al enhavo, kaj do ne signifas tiel kiel listo, kaj do pli proksime al temaro kaj indekso.

 

2. Sofismo de ignoro de temo (= § 8 , < P @ H , -@ L . (latine elenchus, -i) estas esprimo uzata de Aristotelo, reprenata de skolastikoj kaj de Logiko de Port Royal (P. III, æ. 19), por signifi sofismon de tiu, kiu pruvas ion malsaman, ol tio, kio estas en efektiva diskutado. Tiu estis ankaý la titolo de la 6-a. logika verko de Aristotelo: C , D Â F @ N 4 F J 4 6 ä < § 8 , ( P T < (latine De sophisticis elenchis).

E. Pauli

 


ELEKTIVA. 1715

Gr. B D @ " 4 D , J 4 6 ` H .

A: elective F: électif. G: Wahlerisch. H: electivo. I: elettivo. P: eletivo. R:

 

1. Elektiva diriûas pri iu objekto, kiam ûi prezentas motivojn de prefero tiel ke ili estas selektitaj, kvankam per libera iniciato. Îiuj inklinoj de la homa volo estas samtempe liberaj kaj elektitaj, pro la influo de la objekto mem, kiu agas laö ûia grado de valoro kaj altiro.

Amo kaj amikeco montriûas tre elektivaj, îar ili jam okazas antaö la konkreta atingo de la objekto.

 

2. La elektiveco okazas prefere rilate similajn kaj afinajn personojn, karakterojn, kulturojn, objektojn. Tio jam okazas en kemia afineco, laö kiu la elementoj konbiniûas pro io, per kio ili povas konektiûi.

Homoj kun similaj kulturoj kaj valoroj pli facile elektas unuj la aliajn, kaj fariûas amikoj. Mondskale la elektiveco, per kiu la homoj estimos sin, fariûos pli facila, se, per internacia kontrolo (interalie pere de UNESKO), la diferencoj ne estos tiom multe kultivataj.

E. Pauli

 

 


ELEKTI, -O (*). 1717.

Gr: " Æ D X @ : " 4 , " Ç D , F 4 H , -, T H . L: electio, -onis.

A: election. F: election. G: Wahl. H:elección. I: elezzione. P: eleição R: (vybirat).

 

1. Etimologie, elekto devenas el la latina electio, el la radiko leg-, kiu same okazas en la greka lego (= elekti).

Verba radiko. Vortformoj: elekti (tr), elekto, elektado, elektanto, elektantaro, elektebla, elektema, elektilo, elektinda, elektita, elektito, elekti (tr), elektiva (vd), elektiveco, antaöelektilo, nelektebla, reelekti (tr), princo-elektisto, senelekte.

 

2. Elekto estas libera preno, fare de la volo (vd), pro prefero el inter du aö pluraj.

Nuance, decido elstarigas strikte la volan iniciaton, dum elekto estas la sama vola iniciato, sed kune kun la intelekto (aö racia) partopreno, per kiu fariûas la komparo inter pluraj alternativoj.

Fundamente, elekto supozas la kapablon libere decidi pri la prefero; do elekto antaösupozas la liberecon.

Figure, oni nomas ankaö elekton, kiam okazas spontaneaj kaözoj, kiu sen rezisto atingas celon. Ekzemple, la radikoj de la plantoj, elektas tion, kio estas interesa; fakte okazas nur selektado pere de la spontaneaj kemiaj reagoj.

 

3. Dum la partopreno de la racio en la vola elekto okazas subtilaj momentoj, - tiu de la praktika juøo (latine, juditium practicum) kaj tiu de la praktiko-praktika juûo (judicium practico-practicum)

Îar la elekto antaýsupozas komparon inter elekteblaj aferoj, la tuta procezo komenciûas per tiu mensa kono de la alternativoj kaj de la komparo inter ili; per tiu komparo la valoroj restas ankaö konataj. Tiu antaýsupozo, per kiu okazas la kono de la elektendaj objektoj, estas la praktika juûo, kiu tamen ankoraö ne estas la elekto mem, kiu restas por esti farata de la volo.

Denove funkcias la racio dum la vola elekto, per la racia juøo (aý praktiko-praktika juøo) . Ûi aperas samtempe en la elvortigo de la elekto: mi volas. Dum tiu praktiko-praktika juøo ekvortiøas, samtempe la volo mem agas.

Sed eblas distingi inter la racia juøo (praktiko-praktika juûo) kaj la volo, æar efektive dua fakultoj samtempe operacias.

Cetere, æar ambaý fakultoj operacias samtempe, la praktiko-praktika juøo enmetas en la volon la racian karakteron. Alidire, unu estas la formo de la alia. Pro tio, do la elekto fariûas konscia, dum ûi okazas.

  Oni rimarku ankaý ke la konscio dum la elekto ne venas el la praktika juøo, sed el la praktiko-praktika juøo.

Tamen, tiu antaýa praktika juøo estas la garantio de bona decido, pro la antaýkono de tio, kio estas elektenda de la praktiko-praktika juøo kaj efikenda de la volo. Krom tio, per la konsilo de aliaj eblas helpi el la ekstero formi la praktikan juøon.

5. La interna forto de la volo ne ekstartas nur arbitracie. La altiro de la objektoj influas la volon, kaj agas pro tio kiel motivo (vd). Cetere, okazas ankaý diferencoj de altiro de la objektoj, kaj do de motivado. Tamen, libereco signifas kapablon decidi arbitracie, malgraý la diferencoj de altiro kaj motivado de la objektoj.

Pri la influo de la objektoj en la decido de la homa volo, temas la empiria psikolologio, eduko, pedagogio. Æi-rilate notindas esploroj fare de Michotte kaj Prum.

En alternativoj la partio de pli forta altiro tendencas esti unue spontanee akceptada. Sed tio ne estas prudenta. En spontanea elekto, kun ne sufiîa esploroj, oftas eraraj elektoj. Per la eduko la individuon por alkutimiøi al prudente esploro pri kio en îiu situacio estas preferenda. Oni esploru sufiîe kritike ankaö la kontraöajn alternativojn.

Se ambaö la alternativoj enhavas negativajn elementojn, ili neniam havas la forton de iu pozitiva valoro.

Kiam la elekto devas esti farata sen altiraj alternativoj, eblas nur la pura decido. Îi-kaze, estas uzebla la iloj de hazarda ludo.

 

6. Pri la specoj de elekto oni atentu la vidpunktojn de la divido, kaj unue la pli fundamentajn.

a) laöforme okazas diversaj specoj de volo: pli aö malplikonsciaj elektoj, pli viglaj kaj malpli viglaj decidoj....

Rilate la preferon mem en la elektebla objekto, tiu objekto povas esti elektata aö nur pro la subjektiva prefero, laö valoroj celataj de la elektanto, aö pro la objektiva grupa intereso. Takse, laý etika vidpunkto, æiam pravas la elekto influata de subjektivaj celataj valoroj.

E. Pauli.

 

 


EMANCIPI, -O. 1725.

L: emancipare; emancipatio, - onis.

A: emancipate; emancipation F: émanciper; émancipation. G: Emanzipieren; Selbstaendigkeit. H: emancipar; emancipacion. I: emancipare; emancipazione. P: emancipar; emancipação. R: (emancipowac); (emancipatsija).

 

1. Etimologie, emancipo devenas el la latina emancipatio. Siavice el e (antaý konsonanto), ex (= el) kaj manceps,-itis (= posedaëo, sklavo).

Verba radiko. Vortformoj: emancipi, emancipado, emancipiûo.

2. Emancipo estas liberigo el dependo. Okazas emancipaj liberigoj el patra, kuratora, aö supera aötoritato kaj liberigoj el simila dependo, ekzemple de la virino el fermitaj kutimoj

 

3. Kelkaj liberigoj okazas pere de la normala evoluo, kiel tiu el patra, kuratora, aö supera aötoritato. La difino de la ûusta tempo, kiam okazas la sufiîa normala evoluo estas ordinare difinita per pozitiva leûo.

  Aliaj liberigoj okazis tra la tempo kiel socia evoluo el la sklaveco kaj el la pasinta malevoluo de la virinoj.

4. Emancipaj liberigoj el la sklaveco (vd) okazis enkadre de la antikva kredo, laý kiu homoj estis konsidarataj devigataj al servo, kiam ili estis ne sufiæe memkapablaj.

Same ili estis konsiderataj punendaj post perdita milito. Jen sklaveco ofta en antikveco, kaj kun periodaj emancipoj.

 

5. Figura emancipa liberigo estas, ekzemple de virino el fermitaj kutimoj (vd 1731), krom la menciita liberigo el malevoluo.

Sociaj kutimoj, foje akceptaj de religioj, fermis virinojn, ekzemple, malantaý tro da vestoj, foje eæ malantaý tuko sur vizaøo. Rilate tion, direblas ke virinoj estas emancipataj, kiam la socio kaj ili mem formetas tiajn kutimojn.

E. Pauli.

 

 


EMANCIPO DE VIRINOJ. 1727.

 

1. Virinoj ne estas kiel la viroj en tio, per kio ambaö seksoj havas efektivajn diferencojn de korpa formo, biologiaj funkcioj, psikaj preferoj. Tiuj diferencoj ne estas tiel radikalaj kiel foje ili estas teorie kaj mite proponataj, kaj foje akcentataj per falsa edukado kaj per tradiciaj eraraj kutimoj ricevitaj de la pasinto.

Tamen la diferencoj ekzistas, kaj oni devas ekvacii ilin, por difini al îiu sekso sian lokon en la socio kaj por ke îiu klare emancipu sin, se okazis premo kontraö si. Foje la leûoj proponas la egalecon, sed, la kultura situacio restas malfavora.

 

2. La jura egaleco de viroj kaj virinoj en socio komenciûas per tio, ke ambaö povu esti elektataj por estri en politika socio, en familia societo, en privataj entreprenoj.

Ekde antikva tempo ekzistis reûinoj, kvankam ne tiel ofte kiel reûoj; tiel same hodiaö virinoj elektiûas por publikaj oficoj, kvankam ne tiel ofte.

Kiam la leûa ebleco okazas, sed ne la ofteco de la elektitaj, la diferenco estas nur de efektivaj ïancoj, kiu ne prezentiûas egalaj. Tiu malegaleco okazas ne nur pro kulturaj diferencoj, sed ankaý pro malsama intereso de viroj kaj de virinoj. En kelkaj sociaj oficoj, ekzemple en publikaj lernejoj, la virinoj tre sukcesas. Rilate la familian societon la virinoj egale rajtas kun la viro la estradon.

 

Oftas tamen la leûoj kiuj difinas principe la viron kiel îefon de la familia societo.

Malpliradikale estus la leûo, se ûi determinus ke, je la momento de la geedziûo la geedzoj decidu inter si kiu estru, kaj ke se ili ne decidas, oni supozu ke la estro estu la plej maljuna.

 

3. En la subjektiva juro (tio estas, en îio kio ne estas rekte malpermesata) la egaleco de viroj kaj virinoj estas egala. Per kulturaj premoj la socio ofte ne akceptas, ke virinoj kondutu sin same libere kiel la viroj. Surstrate, ekzemple, viroj ordinare povas rigardi en la okulojn de la pasantaj virinoj, sed ne la virino.

En malevoluintaj socioj, viroj kreas la moralon por la virinoj, ne la virinoj por la viroj. Pro tio, la moralo por viroj estas pli libera, por la virinoj tre fermita. Viroj povas esti kaïe poligamiaj, virinoj ne. Monakinoj obeas regulojn establitaj de viroj.

La virina emancipo konsistas do, ne nur en pozitiva jura egaleco, sed ankaö en fundamentaj rajtoj do en tio kio ne estas malpermesata kaj estas subjektiva juro.

 

4. Tradiciaj religioj kutime ne favoras la socian partoprenon de la virinoj. Estas ja konate ke fondintoj de tradiciaj religioj estis viroj, kaj ke tiuj religioj ordinare ne akceptis la virinojn en liturgiaj servoj, kaj ke ili ofte rekte ekskludis ilin de la sacerdoteco.

Por racie klarigi kial Jesuo ne elektis virojn por la klerikaro, kelkaj asertis ke li faris tion nur atenta al tiutempa kultura koncepto. Se estus nur tiu la motivo, oni devus poste, kiam la emancipo de virinoj jam fariûis, ankaö akcepti ilin por la sacerdoteco.

Fakte, pro manko de informo, neniu povas rekte pruvi, ke Jesuo ekskludis la virinojn nur pro la kultura kontraövirina koncepto de tiu epoko.

Cetere, Jesuo ne povus resti dependa de kulturaj eraroj en religiaj aferoj. Se Jesuo estis reformisto, kaj se ne estus kontraý la virina egaleco en sociaj rajtoj, li devus almenaö diri ion pri la rajto de la virinoj îi-rilate.

 

5. Virina emancipo estas ankaö aktiva decido, per kio la virino ekprenas sur sin sian staton.

En situacio de kultura premo, ïi reagas per rekta altrudo al kontraöloj de sia aparta virina sendependa konduto. Tion la memdecidaj emancipitaj virinoj faru precipe rilate al la subjektivaj rajtoj, do pri tiuj aferoj kiuj ne estas malpermesataj. Ili ne lasu, ke la malpermeso estu nur per la deklaro de viroj

 

6. Malbonorientita virina emancipo estas, ekzemple, tiu per kiu la virinoj simple imitas la virojn en ne imitendaj kondutoj.

Viroj tendencas al efikeco kaj ne multe al perfekteco de la estetikeco. Por tio viroj ofte estas malbonedukitaj viraîoj, malvirtaj fumantoj, maldisciplinaj laboristoj, senestetikaj haruloj.

Virinoj tendencas al perfekteco, beleco, morala disciplino, ordo, harmonio, estetikeco. Bonorientita virina emancipo estas tiu, per kio virinoj preparas sin por atingi la kapablon plenumi taskojn kiujn ordinare viroj plenumas pli facile pro la apartaj tendencoj de tiuj lastaj em la kampo de efikeco.

Sed tiu plenumo ne fariøu per forlaso de la specifa kapablo de virinoj. Inverse, la vira emancipo povas okazi per dediæo al plenumo de taskoj, kiujn virinoj tendencas pli facile plenumi,

E. Pauli

 

 


EMANI, -O, -ISMO. 1728.

Gr: • B B @ D , à < " 4 ; • B B @ D , à < . L: Emano, -are; emanatio, -onis.

A: emanate; emanation; emanatism. F: émaner; émanation; émanationnisme, émanatisme. G: Emanation; emanationslehre; emanatismus H: emanar; emancion; emanacionismo; emanatismo. I: emanazione; emanatismo. P: emanar; emanação; emanacionismo, emanatismo. R: (emanatsja); (emanism). (vydeljatsja), (vydelenie).

 

1.Etimologie, emano devenas el la latina emanatio, siavice kunmeto de e (antaý konsonanto), el (= el) kaj manatio (=fluo).

Verba radiko. Vortformoj: emani (ntr), emano, emanažo, emanismo.

 

2. Emano estas io interna elmetata eksteren, sen aparta kreo, îar øi jam ekzistas antaöe kaj sufiæe multe. Ekzemple, akvo emanas el la monto; sango emanas el vundita korpo; partikloj emanas el radioaktivaj substancoj; mondo emanas el Dio (laö la emanisma doktrino).

Nuance, kreo (vd) diriûas pri faro tute nova, kio antaöe simple ne ekzistis, dum emanažo fariûas per deveno de io jam ekzistanta en io pli vasta. La karaktero de tio, kio emanas, estas ke ûi kapablas eliri, pro troeco en la fonto.

Emanismo diriøas pri la doktrino pri la emano kiel estanta la formulo de îiu transformo, precipe de la metafizika.

Paralele, kreismo (vd) estas la doktrino rilata al kreo.

Okazas ankaö nuanca diferenco inter imanenta (vd) kaj emanažo. Estas imanenta tio, kio post la kreo restas interne, kiel perfektiøo. Tiusence, ideo kreiøas interne de la fakulto pensi kaj restas kiel perfekteco de la faculto mem. Do, estas klara diferenco inter imenta kaj emanažo.

  Post tiu klarigo oni komprenas la diferencon inter imanentismo kaj emanismo. Estas imanentismo la gnoseologia doktrino, asertanta, ke la objektoj de kono estas nur la alia flanko de la konscio mem, kaj ke tiaj objektoj ne restas kiel apartaj realaj estažoj. Kontraste, emanismo povas esti ne nur imanentisma, sed ankaý realisma, æar la emanažo restas efektive metata en la ekstero.

Kompare, emerøo (vd) estas memkresko em pli bonajn situacion, kiel ekzemple, emerøanta socio, dum emano estas io nova kaj aparta rilate la fonto el kio fariøas la rezulto.

 

3. Specoj. Laöforme, emano povas esti, ekzemple, eterna, aö posttempa. Aý ankoraý, parte eterna, parte postempa.

Ankaý estas laýforma la distingo inter akcidenca emano kaj substanca emano. Efektive, eblas distingi inter akcidenca emano kaj substanca emano.

En akcidenca emano la emanigita afero jam ekzistas plene. Ekzemple, akvo emananta el monto.

Kiam el kelkaj substancoj emanas io akcidence, tiu emano fakte estas nur foriro de jam ekzistantaj aferoj, kiuj plene ekzistas kaj ne estas aperigataj en si mem.

En substanca emano la emanigita substanco fariøas, kvankam el io antaýekzistanta.

  Sed tiu substanca emanigado malfacile kompreneblas, kaj estas la motivo pro kio emanismo ne estas akceptata de pluraj. La sekvo estas, ke tiu substanca emanismo tendencas, foje simple al emanismo, foje al dualisma kreismo.

4. Laömaterie la specoj de emano okazas pro la diverseco de tio, kio emanas. Ekzemple, emano de gasoj, emano de radioaktivaj elementoj, fizikaj emanoj, metafizikaj emanoj, moralaj emanoj.

Em intereso de la filozofio estas la metafizika emano, - rilata al la ento kiel ento, - prezentata kiel fundamento mem de la estažoj de tiu æi mondo. Per tiu emano la mondo aperis, laý la enteco mem, simple per emano de la Unuo, nomata Dio.

En si mem la metafizika emano estas laýmateria speco de emano, kontraste al aliaj emanoj. Sed tuj divideblas la metafizika emano en plurajn formojn, kaj kiuj estis historie prezentataj.

 

5. Historie emanismo, en metafizika kampo, jam estis proponata de pluraj filozofoj.

Historiaj formoj de emanismo estas îefe la plimulto de la neoplatonismaj sistemoj, precipe de Ploteno, Proklo, Jambliko. En tiu kadro okazas la kristana gnostikismo.

Emanismo influis al la kristanoj, precipe al Pseýda Dionizo, Skoto la Eriugeno, Majstro Echart, Nikolao el Kuzo.

Ankaö emanismo estis la linio de la juda kabalo.

Same, de la arabaj neoplatonanoj.

Menciindas ankaö la naturalisma panteismo de Giordano Bruno, ideisma panteismo de Schelling.

Escepte en kelkaj karakterizoj, ne estis emanismaj la monismo de stoikistoj kaj de Spinozo, por kiuj la mondo estas Dio mem.

 

6. Ploteno (c. 205-270) disvolvis la koncepton de emano, kies uzado jam ekzistas antaö li îe la unuaj neoplatonanoj, sed li pli amplekse organizis øin per granda sistemo, kiu rekte influis la kristanan doktrinon pri la Triunuo.

"Îiuj estaëoj, dum ili daöras, produktas necese îirkaö si el sia substanco realon, kiu tendencas al ekstero kaj daöras dependa. Tiu îi realo estas speco de imago de la arketipo el kiu ûi naskiûis. Tiel fajro naskas el si varmon, kaj la neûo ne konservas en si la malvarmon. Îefe la parfumitaj objektoj estas pruvo de tio: dum ili ekzistas, emanas io el ili kaj en la îirkaöaëon, el kio ûuas îiuj kiuj estas proksimaj. Cetere, îiuj estaëoj atingantaj la perfektecon generas; pro tio la esto, kiu îiam estas perfekta, generas îiam; li generas eternan eston, sed kiu estas malsupera al li" (Ploteno, En. V, 1, 6).

Per similaj esprimoj kaj prikonsideroj la emano estas prezentata de aliaj neoplatonaj emanistoj: la pagana Proklo (Teologiaj institucioj, 27, la kristana Skoto Eriugena (De divisione naturae, III, 17).

Postaj panteistoj konceptas Dion kiel enan forton de la mondo kaj de ties estaëoj, îiuj interdependaj kaj sen vera multobleco. Dio laö Giordano Bruno estas la interna metiisto de la naturo, kiuj estis elmontriûoj de Dio mem, necesaj kaj eternaj (De la causa, I).

 

7. Spinozo, kvankam kiel absoluta monisto ne estas emanisto, havas tamen iom da emanismaj konceptoj, kiam li komparas la rilaton inter Dio kaj mondo kun la formaj efikoj.

La rilato inter forma kaýzo kaj forma efiko, - laö kiu el la esenco devenas la propraëoj, ekzemple, laö "el la naturo de la triangulo rezultas, ke la sumo de la anguloj de triangulo estas egala al du rektaj" (Etiko, I, 17), - estas speco de emano. Fakte tamen tiu rezulto, pri kio parolas Spinozo estas nur la interrilato de forma kaýzo kaj forma efiko.

8. Doktrino. En fizika kampo ne okazas problemo, por komprenigi la nocion mem de emano. Oni konstatas, ke el kelkaj substancoj emanas gasoj, aö ke el radioaktivaj elementoj emanas radioaktivaj radioj.

Sed oni estu atenta al la distingo inter akcidenca emano kaj substanca emano. En fizikaj aferoj la akcidenca emano klare emanigas aferojn jam plene ekzistantaj. En substanca emano oni ne havas konatan ekzemplon en fizika kampo.

Kiam el kelkaj substancoj emanas gasoj, tiu emano estas nur akcidenca, æar fakte estas nur foriro de jam ekzistantaj aferoj, kiuj plene ekzistas, kaj ne estas aperigataj en si mem.

Fruktoj de arbo prezentas aspektojn de emano. Tamen, la procezo de fruktigado ne estas substanca emano, sed nur per pli profunda kaj komplika akcidenca emano, per kunmeto de jam antaýekzistantaj partikloj.

 

En moralaj aferoj eblas ankaö paroli pri emano de malbonaj efikoj. Tamen la fenomeno estas nur emano analogie, æar fakte okazis kaýzo kaj efiko.

9. Takse. En metafizika kampo la emano de la ento mem el alia ento, - kvankam defendata de pluraj, - ne prezentiøas klara procezo. Æu eblas la metafizika emano, jen demando kiu jam prezentas malfacilaëojn en la demando mem.

Malfacile estas komprenebla, îu fakte okazas emano laö la difinita koncepto de ento el alia ento. Ofte pruvoj estas nur analogioj malbone uzataj.

  La emana interpreto havas pli da ïancoj en imanentaj operacioj de konoj kaj ago, kaj pro tio kelkaj priskriboj de la emanistoj uzas vortojn, kiuj estas propraj de la operacio de kono kaj de volo.

Ankaý okazas ebleco de komparo, kiam oni atentas, ke forma kaýzo kaj forma efiko intime interrilatas. Tio okazas, ekzemple, inter esenco kaj prpropražo: el la esenco eliras la propražo.

Sed tio ankoraý ne estas la samo ol aserti, ke el unu ento emanas la alia.

 

10. Unuflanke emanismo estas transcenda, îar io fariûas nova: emaniganto kaj emanažo ne estas la samaj aferoj, kvankam tre interrilataj.

Oni komparu emaniganto kun la forma kaözo kaj la forma efiko, kiel ekzemple okazas inter fakulto pensi (forma kaözo) kaj ideo elpensita (forma efiko), kiuj estas transcendaj unu rilate la alian, sed tamen ne reduktiûas unu al la alia, kaj nek estas reale apartigeblaj inter si. Aliflanke, tamen, emanismo estas monisma sistemo, îar fundamente ne okazas totala multobligo per la konkreta apartigeco inter emaniganto kaj emanigato; pro tio, emanismo direblas ankaö panenteismo (vd). Îar tio, kio venas el Dio, restas tamen en Dio.

Aliflanke, emanismo restas monisma, en la senco ke fakte ne okazas pli da entoj, kvankam fariûas iom da distingo inter la emaniganto kaj la emanato. Same, fakulto de peno kaj elpensita ideo ne estas du apartaj konkretaj estaëoj.

Sed ne îiu monismo estas emanisma, îar ne enkondukas tiun procezon. En absoluta monismo ne okazas la distingo inter emaniganto kaj emanigato. Ekzemple, en absoluta monismo nomata absoluta panteismo, la mondo ne emanas el Dio, sed la mondo mem estas Dio.

 

11. La neceso en emanismo. En emanismo, laö kiu îio emanas el Dio, tiu emano okazas per du karakterizoj: neceso pro la superabundeco de la perfekta estaëo kaj degradiøo.

La karakterizo de perfekta estažo estas ne resti pasiva, sed necese esti aganta, kaj do emaniganta ion. La emano okazas, ne pro bezono de io mankanta, sed kiel neceso de superabundeco.

Do, emanismo estas konceptata kiel pozitiva propraëo de la unua estaëo, per speco de elverïanta superabundeco, ne kiel neceso de bezono de io mankanta; pro tio, la emanisma monismo estas samtempe panteisma, en la senco ke pro ûia perfekteco la unua estaëo estas konceptata kiel Dio mem. Jen postulo de la perfekteco mem de Dio, ene de kiu nur povas esti necesaëo.

 

12. Degradiøo en emanismo. Alia karakterizo de emanismo estas la degradiøo, per la malplia signifo de la emanigato. Se la eminagatoj estas egalaj al la unua emaniganto, okazas almenaý la degradiøo per sinsekvo. Ekzemple, la dua estas malpli honora ol la unua; la filo ol la patro.

Neoplatonanoj konceptis la emano kiel sinsekva degradiøo. Pro tio, la unua emanaëo povas esti io ankoraý tute signifa estažo. Tiu estis Logos, la aliaj grade malpli signifaj, ekzemple, kiel en la sekvo animo de la mondo, la individuaj animoj, la fina materio.

Ankoraö eblas la cikla movo de emano kaj reveno de la emanaëo al la emaniganto, el kiu ili emanis. Car la emano estas eterna, ankaý povas okazi la eterna sinsekvo de la cikloj, foje tutažaj, foje nur en malgrandaj kadroj de la naturaj þanøoj.

Mistika reveno al la Unuo estas la mensa reiro, ekde la lastaj gradoj, reen tra la mezaj øis la emaniganto.

13. La kristana Triunuo, kiel ûi estis difinita de la ekumenaj koncilioj de la kvara kaj kvina jarcentoj, estas formo de sinsekva emano, sed nur ene de Dio:

- el la persono de la Patro devenas la persono de Filo (Logoso),

- el ambaö (aý el unu post alia) devenas la persono de Sankta Spirito.

Sed , kiel avertite, tiu emano estas deveno nur ene de Dio, kies ununura naturo estas en la posedo de la tri personoj. La procedo okazas en la senco, ke la deveno fariûas per ordo de origino tiamaniere, ke la unua estas la Patro, la dua estas la Filo kaj la tria estas la Sankta Spirito.

Tamen, en la kristana Triunuo, per emano, îiu dia persono restas ene de la sama naturo, kiel en monisma sistemo, sen fariøi pluraj realažoj en senco de pluraj dioj.

Koncerne al ekstera mondo, tiu devas aparte aperi, aý emani kiel nova emanažo, aý simple esti kreata. En la kazo de kreo, kiu kreos øin? Æu la personoj de Dio kreos la mondon? Æu la dia naturo kreos øin?

14. Gravas en la teologia interpreto de la kristana Triunuo distingi inter persono kaj naturo. Laö la katolika teologio persono estas difinita kiel termino de poseda rilato. Naturo estas la enhavo konsiderate absolute.

La personoj de la kristana Triunuo diferenciûas nur per la rilatoj al la naturo, æiu posedanta øin per alia maniero:

- la unua persono havas absolute la naturon, kaj pro tio la unua persono estas en rilato de Patro;

- la dua ricevas la naturon kiel tio, kio estas io komprenebla, kaj pro tio la dua persono estas en rilato de inteligenteco (greke logos, latine, verbum);

la tria persono ricevas la naturon kiel io, kio estas amebla, kaj pro tio la tria persono estas en rilato de Amo, aö Sankta Spirito.

 

15. Îu eblas defendi la kristana triunuo kiel emano de diaj personoj? La triunua doktrino de la katolika dogmaro prezentas du momentojn en sia pruvo.

En la unua momento, tute filozofia, estas necese montri, ke la propono ne havu internajn kontraödirojn. Precipe estas necese, ke ne okazu kontraýdiron kun la fundamenta koncepto de la unueco de Dio.

Aldone, en tiu unuamomento, estas necese meti la ne realan distingon inter personoj, por ke ili ne estu nur abstraktaëoj laý la propono de modalismo, kaj samtempe nei la realan distingon inter la naturo kaj la personoj, por garantii la minacitan unuecon de Dio.

En la dua momento, karakterize teologia, necesas montri, ke la Triunuo estas fakte revelacio fare de Dio. Jen tasko denove ne facila. Okazas antaöaj similaj formoj de doktrinoj el kiuj la kristana povas esti simpla sinkretisma evoluo.

 

16. Aldone al tiuj du fundamentaj momentoj de la doktrino pri la Triunuo, restas apartaj detalo, pri Jesuo kaj pri la Sankta Spirito.

Estas necese montri, ke Jesuo estas tiu dua persono nomata Logoso. Ne sufiæas nur kredi je tio. Necesas antaýe pruvi tion.

Æu la tria persono de la Triunuo estas tiu Sankta Spirito pri kiu parolas la Biblio kiel sendito de Dio?

Ankoraý pri la Sankta Spirito oni demandas, æu Li devenas rekte el ambaö la du antaöaj personoj (laö la katolika kredo)? Æu rekte el la dua, kaj malrekte el la unua (laö la ortodoksa kredo).

 

17. En la filozofio de Platono troviøas tri eternaj principoj, kiuj aspektas kiel praa origino de la nocio de Triunuo:

- la realaj arketipaj eternaj ideoj (ordigitaj îirkaö la ideo de Bono);

- la eterna Demiurgo (organizinto de la mondo);

- la eterna materio.

Sed tiuj fundamentaj platonaj principoj ne devenas unuj el la aliaj. Nur la posta neoplatonismo, enkondukis tiun emanan rilaton en sinsekvo, kiel vidiøas precipe en Plotino (æ. 205-270). Per tiu proceso aperis formoj de triunuaj doktrinoj, karakterizata precipe per tiuj tri nomoj, - la Unuo, la Logoso, la Animo de la Mondo.

Historie oni devas esplori, æu fakte em tiuj doktrioj fontas la kristana Triunuo. Kompreneble, kristanoj zorgis pruvi, ke la kristana doktrino pri la Triunuo aperis per la dia revelacio, kaj ke la neoplatonismaj doktrinoj nur helpis klarigi øin.

E.Pauli.

 


EMBLEMO. 1732.

§ : $ 8 0 : " , -" J @ H . L: emblema, -atis.

A: emblem. F: embleme. G: Emblem. H: emblema. I: emblema. P: emblema. R: (emblema).

1. Etimologie, emblemo devenas, tra la latina emblema, el la greka § : $ 8 0 : " (= emblemo, tiu parto de lanco en kiu estis metata la fera parto). Siavice, § : $ 8 0 : " devenas el la verbo Ķ : $ V 8 8 T (= enmeti), kunmeto el Ķ : - (= en) kaj $ V 8 8 T (= meti, surmeti, faligi).

 

  2. Emblemo estas øenro de esprimo, per kiu figuro konvencie prezentas abstraktan ideon, kaj kun la celo, ke io (komunumo, ofico, abstrakta kvalito) aö iu (persono, oficisto) estu rekonata de alia. Ekzemple, verda stelo estas emblemo de Esperanto. Aldone, emblemo signifis ornamon sur vazo kaj mozaikan figuron.

Îar la sama figura esprimo kapablas averti pri diversaj funkcioj, la konkretaj aferoj povas roli foje kiel emblemoj, foje kiel aliaj rimedoj de esprimo. Sekve la vortuzo dependas ofte de la celata kunteksto.

Nuance, insigno (vd) per emblemo distingas rangon, oficon, societon, dum emblemo en si mem nur atentigas abstrakte ideon kaj ordinare per simplaj rimedoj

Simbolo nur signifas ideon, kaj povas klarigi øin, dum emblemo enhavas funkcio de rekono. Sekve, simbolo signifas kun kampo pli vasta ol tiu de emblemo, kaj surbaze de analogaj ecoj. Ekzemple, blanko estas simbolo de pureco; literoj estas simboloj de sonoj, cele al skribado.

Alegorio (vd) sugestas dinamike, ordinare per malrektaj vojoj; ekzemple, justeco esrimato per matrono kun pesilo.

Blazono (vd) kutime estas ankaö pli kompleksa ol emblemo.

Flago (vd) estas emblemo, sed ankaö simbolo.

3. La estetika vidpunkto de emblemo estas ofte konsiderata de la artistoj kaj de la homaj preferoj. Ekde Mezepoko emblemoj gajnis ankaý la atenton de heraldiko.

E. Pauli

 

 


EMBRIO. 1734.

Gr: Ķ : $ D b @ < , -@ L .

A: embryo F: embryon. G: Embryo. H: embrion. I: embrione. P: embrião R: zarodytch.

 

1. Etimologie, embrio devenas el la greka Ķ : $ D b @ < (= novnaskita, embriono), kunmeto el Ķ < (= en) kaj $ D b T (= ûermi), kun signifo de nova animalo (en Homero).

Substantiva radiko. Vortformoj: embrio, embria, embriigi, embriiûi, embriologo, embriologio, embriotomio. Samfamiliaj radikoj: embriologenezo (vd 1738), embriogenio.

 

2. Embrio estas la formo de vivo ekde la fekundiûo de ovolo per spermatozoo, ûis atingi la evoluintan staton de feto, kiam ûi vidigas trajton de la definitiva estaëo. La homa embria kresko daöras tri monatojn, post kiam do aperas pli specife la homo.

 

3. Dum la embria vivo okazas la fenomeno de embriogenezo (vd), laö kiu la plej diversaj animaloj tre multe similas inter si.

Tiu ripeto de la historia evoluo, fare de la plej diversaj animaloj per la sama formo, kontribuas por konfirmi la evoluismajn doktrinojn pri la ioma post ioma diversiûo de la vivaj specoj. La evoluo enkadre de la sama individuo klarigas demandojn de la antropologio pri la fundamenta unueco de la sistemo de vivo kaj forigas la mitajn rakontojn pri la aparta kreo de æiu speco.

  Kiel sciate, la vivaj formoj estas kontrolataj per genoj. La homa specio havas pli ol cent mil variajn genojn. Estas genoj tre stabilaj, kaj pro tio ankaý estas stabila la figuro de la animaloj. Sed, tra la jarmiloj genoj ïanøigas sufice multe, kaj sekve ankaý varias la animalaj specoj kaj la individuoj ene de æiu specio.

4. Moralaj kaj juraj aspektoj atingas la embrian vivon. Tamen, principe jam dum la embria vivo homo estas tiel specife homo kiel poste.

Pro la imago, ke dum la embria vivo ankoraý ne ekzistas la specifa homo, pli facile estas praktikata la aborto (vd).

Kiam en la pasinteco oni supozis, ke la animo alvenas nur kiam aperas la homa karaktero, estis ofta la doktrino, ke øis tiam estis permesata la aborto.

Embriotomio konsistas en la rekta mortigo per tranîo de la embrio. Se la perdo de la embrio okazas nur kiel sekundara sekvo, la afero ne estas tiel grava kiel la rekta mortigo per la embriotomio.

E. Pauli.

 

 


EMBRIOGENEZO. 1736.

A: embriogeny. F: embryogenie. G: Embryogenesis. H: embriogenia. I: embriogen. P: embriogênese, embriogenia. R:

1. Kiel vorto, embriogenezo estas erudicia formado el la greka Ķ : $ D b @ <, (= embrio) kaj ( X < , F 4 H (= kaözo, principo, origino).

Substantiva radiko. Aliformo: embriogenio.

 

2. Embriogenezo diriûas pri la embrioneca kreskado, kies ekstera karakterizo estas sekvo de formoj îiam pli karakterizaj de la specio.

La vertebrulaj embrioj je la komenco havas la samajn karakterizojn de la fiïoj, ekzemple kun brankoj kiel tiuj îi. Poste ili estas nur similaj al la diversaj genroj de vertebruloj, fine prenas la apartan formon de la koncernaj specoj.

E. Pauli.