Antaŭparolo | Terminoj A - K | Terminoj L - Z | Tabeloj |
La ĉi-supra titolo kaŭzis al mi iom da embaraso, ĉar mi timis, ke ĝia leganto unuavide povos
supozi, ke pro preseraro du literoj estis ellasitaj el la vorto "Meteorologia": Mi do dekomence volas
konfirmi, ke tiu ellaso estas intence farita kaj klarigi la kialon.
La termino 'METEORO' komence signifis ĉiun ajn enatmosferan fenomenon, kio inkluzivis kaj enspacajn korpojn kaj precipitajn, elektrajn aŭ lumajn fenomenojn. Sed dum la lasta jarcento ĝi estiĝis uzata precipe por korpoj, ŝtonoj aŭ eĉ sableroj vagantaj tra la kosma spaco, iam forbrulantaj en la supra atmosfero kun videblaj lumaj trenaĵoj (bolidoj), iam falantaj teren (aerolitoj). "Meteorologio" konsekvence signifu studon pri tiaj fenomenoj. Por la ceteraj atmosferaj okazaĵoj, kiuj aŭ influas la veteron kaj klimaton, aŭ estas de ili influataj, kiel pluvo, fulmo miraĝo, mi do proponas le neologismon 'METEO'. Tiel en la scienco "Meteologio" ni traktas pri lumometeoj, meteogramoj (G: Meteogramm), meteostacioj (F: meteo) ktp. La termino "metea" ripetiĝas ofte en ĉi tiu verko kaj mi esperas, ke fakuloj trovos ĝin konvena por uzado.
Mi komencis ĉi tiun verkon en formo de angla-esperanta vortaro, sed post kelka pripenso mi decidis doni al ĝi la nunan formon de tutesperanta terminaro por fari ĝin kongrua kun la Plena Vortaro kaj la Scienca kaj Teknika Terminaro, el kiuj verkoj mi ĉerpis multajn fakterminojn kaj difinojn.
Tiujn mi indikis per la literoj (PV) kaj (S). Sed por limigi la disponeblan spacon mi tenis la difinojn laŭeble mallongaj kaj rilatigis ilin specife al Meteologio, sen intenco larĝigi ilin por vastscienca aplikado. Fakterminaro ja ne pretendas esti studlibro.
Okaze mi devis malkonsenti pro diversaj kaŭzoj kun la supre cititaj fontoj kaj tion mi inidkis per la vortoj (ne rek.).
Ĉar Meteologio havas mondskalan aplikadon, ĝia nomenklaturo evoluis paralele en la diversaj mondlingvoj sur la bazo de latino-grekaj radikoj, kaj tiun tendencon mi devas sekvi, esperantigante laŭeble la akceptitajn esprimojn per simpligo de ilia literado. Tamen kiam ajn ĝi aperis farenda, mi kreis por ili esperantradikajn sinonimojn, kaj kunigis la parojn per la signo =
Mi penis trakti la sinonimojn egalvalore, kaj vicigis ilin en la alfabeta ordo, pro kio kelkaj difinoj okazas dufoje en la terminaro. Mi lasas al la estonta uzado en la faka literaturo la decidon kiu ero el la paro estos preferata.
En diversaj kazoj estas nerekomendinde transpreni ĝenerale akceptitajn internaciajn terminojn sen ŝanĝo, ĉar en Esperanto ili montras tute aliajn signifojn, kio povus okazigi konfuzon. - ekz: radaro, aerostato, aerolito k.a. Mi tamen ne kuraĝis elimini ilin tute, mi nur rekomendas doni preferon al iliaj sinonimoj. Nur en malmultaj kazoj mi enkondukis etajn ŝanĝojn de literado, ekz. arajometro (anst. areometro), boleometro (anst. bolometro) k.a.
Restis tamen multaj terminoj por kiuj neologismoj aperis la ĝusta solvo, kaj tiujn mi enkondukis en espero ke la fakuloj kaj la Akademio aprobos ilin. Mi indikis ilin per la litero (N).
Eble unu paro de tiuj neologismoj estas ĉi tie menciinda. Por indiki la kompasajn direktojn mi proponas la neologismojn "Eosto" kaj "Vestro", anstataŭ "Oriento" kaj "Okcidento", tial la kvar kompasaj flankoj havu simbolojn N, S, E, V similajn al la internacia uzado. La novaj vortoj ankaŭ estos pli klare aŭdeblaj dum parola signalado inter maristoj. La terminoj "Oriento" kaj Okcidento" retenos siajn nociojn rilatajn al kulturo, popolo, lingvo, ktp. laŭ difinoj donitaj en la Plena Vortaro.
Sekvante la metodon de la Scienca kaj Teknika Terminaro mi ofte aldonis en parentezoj nacilingvajn tradukojn en la angla, franca, germana kaj latina lingvoj kaj indikis ilin per la literoj "A", "F", "G" kaj "L".
Ĉi tiun laboron antaŭ kelkaj jaroj iniciatis s-ro E. D. Durrant, kiu preparis du-lingvan Angla-Esperantan Vortareton, sed bedaŭre pro malsanceco kaj trookupateco li devis ĉesigi ĝin; li transdonis al mi la materialon, kiun mi laŭeble uzis. Krom tio mi ricevis voloran helpon en la Esperantigo de anglaj terminoj de s-roj Butler, Francis, D-ro Bean, kaj D-ro Osborn, ĉiuj el Britujo, ankaŭ de D-ro Happach, Germanujo, Prof. Popoviĉ, Jugoslavio, kaj de aliaj esperantistoj. La verkon en ĝia nun redakto kontrolis Inĝ. Isbrucker, Nederlando, rilate al lingvo, meteologoj Knecht, Maroko kaj Ivanov, Sovetunio kiuj tre detale trastudis la tekston, kaj korektis multajn fakajn difinojn. Al ĉiuj menciitaj personoj mi esprimas elkoran dankon, sen ilia helpo ĉi tiu terminaro ne povus estiĝi.
Tamen mi portos la tutan respondecon pri la nun prezentata verko, kaj esperas ke ĝi servos por pliriĉigi nian terminologian trezoron.
Maurice Lewin
Fonto: | Meteologia terminaro. Aperis en la dua parto de la jarlibro de UEA en 1961. |
Enkomputiligita de Detlef Meier | |
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/ |