| labilo (N) | nestabila atmosfero kun gradiento pli ol adiabata |
| Lagrange-transformigo (S) | matematiko procedo en hidrodinamiko |
| Lambrecht-polimetro | kombina higro- kaj termometro |
| latenta (PV) | kaŝita, nevidebla sed ekzistanta |
| latenta nestabilo | kondiĉa nestabilo rilata al alto |
| latenta kaloro | kalorkvanto ensorbata aŭ ellasata dum statoŝanĝo de medio |
| latitudo (PV) | grada distanco de iu loko al ekvatoro, ekz. alta, meza, mezalta |
| lavango (PV) | subita falo de amaso de glacio kaj neĝo el monta deklivo |
| lavanga vento | loka ventego post okazinta lavango |
| lavanga pluvo = pluvtorento | subita pluvego (A: cloud burst) |
| lazuro (PV) | blua koloro de la ĉielo |
| lentoforma nubo (S) | ĉapnubo (A: lenticular cloud) |
| lesteo | vento en Madeiro |
| levanto | vento en Gibraltaro kaj Kanaria insularo |
| leveĉo | vento en Hispanujo |
| liflanko (S) [PIV: leo, mallofo] | ŝirmita flanko de montaro kun malhumida klimato |
| liflanka ondaro (S) | ŝirmitaj ondoj (A: leewaves) |
| likva (PV) | flueca, malsolida |
| supervarmigita likvaĵo | likvaĵo super la vaporiĝa temperaturo |
| subfridigita likvaĵo | likvaĵo sub la frida temperaturo |
| limo (PV) | finloko de iu spaco aŭ tempo |
| limometro | ilo por mezuri distancon al objekto (A: limit gauge) |
| limo de videblo | maksimuma distanco de klara observado per limometro |
| linio de skvaloj [PIV: skualoj] | = skvalfronto (A: linesquall) |
| lite- (N) | pseŭda prefikso pri solidaĵo |
| litemeteoro | meteoro el solidaj polveroj (A: lithometeor) |
| litesfero | ekvivalenta solida tavolo de la terkrusto |
| litro | unuo de volumena enhavo |
| -lizo | pseŭda sufikso pri nuliĝo, ekz. ciklonolizo, frontolizo |
| lizimetro | ilo por mezuri pluvan perkolaton |
| logarimta spiralo (PV) | matematika kurbo laŭ kiu la ventrapido kreskas kun la alto |
| -logo | pseŭda sufikso pri scienculo, ekz. geologo, meteologo k.a. |
| loka (PV) | malvastarea |
| loka horsistemo | tempo uzata en 15 gradoj larĝa intermeridiana fuzo |
| loka klimato | klimato rilata al difinita distrikto |
| longitudo (PV) | angulo inter loka kaj Grinviĉa meridianoj |
| lumo (PV) | radiado sentebla per okulo |
| infraruĝa lumo | nevideblaj longondaj radioj en lumspektro |
| ultraviola lumo | nevideblaj mallongondaj radioj en lumspektro |
| superalpa lumo | krepuska lumiĝo de neĝkovritaj montpintoj (G: Alpenglühn) |
| postlumo | postkrepuska lumiĝo de nuboj |
| lumaj makuloj | enxcielaj ŝajnreflektoj de suno (A: sun dogs) |
| luminesko | lumelsendo pro kemia reago (kp. fluoresko) |
| mara luminesko | lumelsendo el marsurfaco kaŭzata de mikroorganismoj |
| luno (PV) | satelito de nia terglobo |
| luna kalendaro | tempodivido bazita sur la luna cirkulado |
| luna monato | periodo de kompleta cirkulado de la luno videbla el tero |
| sidera lunperiodo | lunperiodo rilata al astraro |
| sinoda lunperiodo | lunperiodo rilata al lunfazoj |
| lunfazoj | novluno, plenluno, lunkvaronoj |
| lunaj perturboj | neregulaĵoj ĉe la cirkulado de la luno |
| lustro (N) | jarkvino: 5-jara periodo uzata en meteaj statistikoj (L: lustrum) |
| maestro | vento en Adriatika maro |
| magneto (PV) | objekto (peco de ŝtalo) havanta povon altiri feron |
| magneta dekliniĝo (S) | horizontala devio 'D' de la norda direkto |
| magneta subkliniĝo | devio 'S' sub la horizontala direkto de libere movebla magneto |
| magnetoforto | horizontala 'H' kaj vertikala 'V' fortoj devenaj de magneto |
| magnetografo | 3-magneta aparato por registri la grandojn D, S, H, V. |
| magenetogramo | registra folio de magnetografo |
| termagnetismo | fenomeno kaŭzanta tersurfacan magnetokampon |
| magnetisma ŝtormo | tuttera magnetokampa perturbo |
| magneta indekso | = magneta karakterizo kun indicoj 0, 1, 2 |
| makro- | prefikso pri grandeco |
| makroklimatologio | scienco pri vastspacaj klimataj elementoj |
| maksimo (PV) | preciza esprimo de iu principo |
| vetermaksimo | proverbo rilata al vetero |
| maksimumo | plej granda kvanto aŭ valoro |
| maksimumkvadrata metodo | matematika procedo por ekarta kompensigo |
| makulo | senlumo olko sur helo fono |
| sunmakuloj | malhelaj kampoj sur sunsurfaco |
| lummakuloj | ŝajreflektoj en ĉielo de la suno aŭ luno |
| malĵiro (N) | maldekstruma ventoturno (A: backing) (kp. ĵiro) |
| malmultpluvo | nesufiĉo da pluvo por agrokulturo |
| malmultpluva klimato | sezono, periodo, k.a. |
| malpuro atmosfera | seaera fumo, planktona polvo (kp. aerosolo) |
| malsekaĵo | grunda akvozo |
| mamatuso | mamforma nubo |
| mamatokumuluso | nubo kun marmoraspekta bazo (A: pocky cloud) |
| manometro (PV) | ilo por mezuri premon en gaso |
| maro (PV) | akvokovrita parto de la terglobo, larĝe ligita kun aliaj akvokovritaj terenoj |
| marbrizo | demara aerfluo |
| marfluego | konstanta fluo de vastaj akvoamasoj |
| martemperaturo | temperaturo ĉe la marsurfaco |
| marbordo | ĉemara terlimo |
| maronda indekso | kun numeraloj 0 ĝis 9, (vd. marondiĝan liston) |
| marondiĝo = svelo (N) | ondiĝo kaŭzata de distanca vento |
| marnivelo | alto ĉe marsurfaco |
| marpolusa aero = M.P.A. | depolusa supermara aerfluo |
| mapo (PV) | geografia karto |
| mapdiagramo | mapo kun surpresita grafikaĵaro de isolinioj |
| klimatologia mapo | mapo montranta distribuon de iu meteo |
| margules-formulo | formulo pri surfaca nekontinuo de frontoj |
| marprofunda termometro kaj termografo |
| marsden-kvadrato | mapa subdivido de oceana surfaco |
| maso (PV) | kvanto de materio en korpo |
| mateno | komenca parto de tago |
| matenruĝo = aŭroro | ĉiela koloriĝo |
| mega- | prefikso pro miliono aŭ grandeco |
| megadino | unuo de forto egala al unu miliono da dinoj |
| megaterma klimato | klimato studata pri la longtempa evoluo de meteoj |
| mejlo | unuo de distanco (brita) |
| marmejlo | sesdekono de grado ĉe la ekvatoro |
| menisko | kurba surfaco de likvaĵo en tubeto |
| meridiano (PV) | ĉefa cirklo sur terglobo tra la polusoj |
| merkatora projekcio | mapdesegna metodo laŭ Merkator |
| meteo (N) | atmosfera elemento aŭ fenomeno rilata al klimato kaj vetero ekz. humido, nubo, vento |
| meteaverto | prognozo pri danĝera vetersituacio |
| metebulteno | perioda veterprognozo |
| metegrafo | registrilo de iu ajn meteo |
| metegramo (S) | desegnaĵo de veterevoluo ĉe iu stacio (G: Meteogramm) |
| meteologo | spertulo pri atmosferaj fenomenoj kaj la vetero |
| metestacio | oficiala observejo de meteaj fenomenoj (F: meteo) |
| meteologio | scienco pri atmosferaj fenomenoj kaj elementoj |
| aeronaŭtika meteologio (S) | branĉo de meteologio aplikata al aviado |
| dinamika meteologio (S) | branĉo de meteologio pri aermovaj fenomenoj |
| eksperimenta meteologio | branĉo de meteologio uzanta laboratoriajn metodojn |
| sinoptika meteologio | vastspaca studo de meteaj fenomenoj okazantaj samtempe |
| meteoro | sablero aŭ ŝtono vaganta tra interspaco de nia planedaro |
| meteorŝtono (PV) = aerolito | mondspaca korpo falinta teren (A: meteorite) |
| metro (PV) | unuo de longo |
| dinamika metro | unuo egalvalora al 10**5 ergoj |
| geopotenciala metro | energio de masunuo falanta unu metron ĉe marnivel = 0,98 gd.m. |
| -metro (PV) | pseŭda sufikso pri mezurilo, ekz. manometro, termometro, k.a. |
| mezo (PV) | punkto egaldistanca de la ekstremaĵoj |
| mezkvadrata ekarto | mezumo por devioj ĉe ekartokalulado |
| mezoklimatologio | scienco pri lokaj meteaj kondiĉoj |
| meza tempo | egaligita loka horsistemo |
| mezosfero | aertavolo inter 40 kaj 80 km alta |
| mezopaŭzo | supra limo de la mezosfero |
| mezumo = averaĝo | vd. mezkvadrata ekarto |
| mezanto (L) | duonsumo de maksimuma kaj minimuma valoroj (A: Median) |
| mikro- | prefikso por milionono aŭ malgrandeco |
| mikroskopo | aparato ebliganta observadon de etaj korpoj |
| mikroklimato | klimata modifo en malvasta specifa spaco |
| mikroklimatologio | laboratoriaj observadoj sur malvastaj spacoj |
| mikrobaro | milono de milibaro |
| mikrobarografo | registrilo de etaj premŝanĝoj |
| mikrosismoj | kontinuaj etaj tertremoj |
| milibaro | unuo de atmosfera premo = 0,75 mm Hg, sim. 'mb' |
| minimumo | malplej alta valoro de iu grando |
| minimumo metea | regiono okupita de sistemo de malalta premo |
| minimumkvadrata regulo | matematika metodo pri kalkulado kun ekartoj |
| miraĝo | vidiluzia fenomeno pro luma refrakto dum ĝia paso tra nehomogena aertavolo |
| mistralo (PV) | malvarma vento en suda Francio |
| modvaloro | plej ofte okazanta grando |
| molo (N) | specifa molekula pezo |
| monato (PV) | tempa periodo, dekduono de jaro |
| kalendara monato | plentaga periodo, 28 ĝis 31 tagoj |
| sinoda kalendaro | observebla preciza periodo inter du novlunaj fazoj, proksimume 27 1/4 tagoj |
| Monda Meteologia Organizo (M.M.O.) | apartenanta al U.N.O. |
| morsa signaro | telekomunika alfabeto el strekoj kaj punktoj, laŭ Morse |
| musono (PV) | ventego en Azio kies direkto ŝanĝiĝas laŭ sezonoj (monsumo, S, ne rek.) |
| musona pluvo, | klimato, nubo, vento, k.a. |
| nadiro (PV) | ĉielcentro de la kontraŭobserva hemisfero |
| nebulo (PV) | atmosfero kun ŝvebantaj akvogutetoj (A: fog) |
| malseka nebulo = brumo (S) | nebulo akvoza pro subfridiĝo (A:mist) (G:Dunst) |
| advekcia nebulo | nebulo kaŭzita de varma aerfluo en malvarman regionon |
| disradia nebulo | nebulo kaŭzita de nokta malvarmiĝo de grundo |
| glaci-nebulo | atmosfero kun ŝvebantaj glacieretoj (A: ice mist) |
| nebulpluvo = drizelo (N) | etguta precipito (A: drizzle) |
| nebularko = Bouguer haloo | blanka ĉielarko (A: fog bow) |
| nebulnumero (N) | indico por nebulo laŭ ĝia diafaneco (A: nebule) |
| nebula tago | tago kun malklara aero, videblo ĝis 1 km |
| nebulgenezo kaj nebulizo | formiĝo kaj malapero de nebulo |
| indekso de nebuleco | kvalifiko de nebuloj laŭ indicoj 3f ĝis 8f |
| neĝo (PV) | precipito de floketaj glacikristaloj (F: neige) |
| neĝkristaloj = neĝeroj | sesangulaj branĉitaj glaciformaĵoj |
| neĝodrivo | aero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: snow lying) |
| neĝolimo | cirkonferenco de neĝkovrita regiono |
| neĝoŝtormo = blizardo (N) | forta neĝofalo kun vento |
| neĝometro = nivometro | ilo por mezuri la dekecon de neĝtavolo |
| neĝotago | tago kun daŭra neĝofalo |
| neĝpluvo = slito (N) | pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet) |
| nefo- | pseŭda prefikso pri nubo |
| nefoskopo (S) | montrilo de nubvoja direkto kaj angulrapido |
| nefometro (S) | ilo por mezuri nubrapidon kaj kvanton |
| neŭtra punkto | loko de ĉielo kie reflektita sunlumo ne estas polarizita |
| nigrampola termometro | = solariza termometro |
| nimbo | difraktaj lumringoj en nebulo (glorkrono, ne rek.) (A: glory) |
| nimbostratuso | mezalta unuforma pluvnubo (nimbuso, PV, ne plu uzata) |
| nipher-ŝirmilo | ventŝirmilo de pluvometro |
| nitrogeno | gasa komponento de aero |
| nivo- | pseŭda prefikso pri neĝo |
| nivometro (S) | neĝometro |
| nivelo (PV) | horizonta ebeno (A: level) |
| nivellinioj | = izohipsoj |
| nodo (S) | unuo de ŝipvetura rapido, po marmejlo en horo |
| nokto (PV) | malhela periodo de diurno |
| nokta radiado | konstanta malforta aŭroro |
| nomogramo | kalkulhelpa diagramo |
| normo (PV) | konsentita grando por fari komparojn |
| norma atmosfero | teoria atmosfero kun ĉiuj normaj kvalitoj |
| norma ekartoleĝo | matematika formulo pri ekartoj |
| norma devio = ekarto | devio kalkulita per konvencia metodo |
| norma tempo | = loka horsistemo |
| laŭnormigo (S) = kalibrigo | ĝustigo de aparato |
| nortero | vento en Texas kaj Centra Ameriko (A: norther) (Hisp: norte) |
| nubo (PV) | videbla amasiĝo de densa nebulo en supra aero |
| nubaj tipoj | ĉefaj karakterizoj de nuboj |
| nubaj specoj | specoj de nuboj laŭ formo, strukturo kaj grando |
| nubaj varioj | varioj de nuboj laŭ travideblo kaj makroskopa elemento |
| nublumiĝo | elnuba radiado |
| nubenŝprucigo | injekto de etaj kristaloj en nubon por pluvinstigo |
| nubreflektoro | lampo ĵetanta fortan lumfaskon al nubbazo |
| nubŝvelaĵo (S) | branĉa nuboparto, aperanta pro aera nestabilo |
| nubeĥo | nuba reflekto de radiaj ondoj |
| plennuba tago aŭ ĉielo | tago kun nubtego de indico 8/8 (A: overcast sky) |
| nuboza ĉielo | ĉielo mezgrade nubkovrita |
| nubtega indekso de Bofort | klasifiko de nubkovriĝo per frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8 |
| nukleo de glaciiĝo | polvero kolektanta aerhumidon |
| numera kvanto = skalaro (S) | sendirekta grando |
| objektiva | prognozado, farata laŭ fiksa numera regulo |
| observi (PV) | atente rigardi por esploradi per aŭ sen instrumentoj |
| veterobserva flugo | specifa flugo de aviadilo kun registriloj |
| veterobserva ŝipo | oceana meteostacio |
| solobservisto | ununura meteologo ĉe stacio |
| oceano (PV) | vasta marsurfaco sur terglobo |
| oceana fluego | daŭra kaj vasta akvofluo en oceano |
| oceana veterŝipo | ŝipstacio ekipita por veterobservado |
| oceanografio (PV) | scienco pri oceanaj fenomenoj |
| Okcidento | landoj kuŝantaj vestre de Azio (kp. vestro) |
| okluso (S) | levigo de varma aero per malvarma fronto sekvanta ĝin (kp. sekluso) [PIV: okluzio] |
| oksigeno | gasa komponento de aero |
| ombro (PV) | spaco ŝirmita de lumo |
| terombro | malluma konuso en spaco kontraŭsune de la terglobo |
| enombra temperaturo | temperaturo de termometro ŝirmita kontraŭ lumo |
| ondo (PV) | perioda oscilo de akvosurfaco aŭ aeramaso |
| ondolongo (S) | distanco inter du samfazaj punktoj de ondo, sim. 'X' |
| ondoamplitudo | duondistanco inter ekstremaj pozicioj |
| ondorapido | tempa intervalo inter du samaj fazoj de ondo |
| ondokresto = ondovertekso | plej supera punkto de ondo |
| ondotrogo | plej malsupra punkto de ondo |
| onda kurblinio | = ondoforma grafikaĵo (laŭ y = sin x) |
| optiko (PV) | branĉo de fiziko pri lumaj fenomenoj |
| optikaj fenomenoj | ĉiellazuro, haloo, korono, aŭroro, ĉielarko, k.a. |
| Oriento (PV) | Aziaj landoj kuŝantaj eoste de Eŭropo (kp. eosto) |
| orientiĝi (PV) | determini la sekvatan direkton |
| orografia vento | vento influata de lokaj montformoj |
| orografia | konverĝo, okluso, nubo, ciklogenezo, k.a. |
| ozono (PV) | alotropa formo de oksigeno en aero |
| ozonometro | mezurilo de ozonozo pere de fotoelektra ĉelo |
| ozonosfero | atmosfera tavolo kun plej granda ozonhavo (12 ĝis 18 km alta) |
| -oza (S) | sufikso pri enhavo, ekz. saloza, vaporoza, ktp. |
| pakiso (N) | dispecigita glacitavolo |
| paleo- | pseŭda prefikso pri praepoko |
| paleoklimatologio | studo pri klimato en praepokoj |
| paliuso (N) | pluva vuala nubo super nimbostratuso L: palium) |
| pampero | ventego en Urugvajo |
| paralakso (S) | ŝajna ŝanĝo de pozicio de objekto |
| paralaksa ekarto | eraro pro oblikva observado de indikilo |
| parametro (PV) | konstanta grando ĉe variantoj |
| parahelio (S) | apudsuna lummakulo |
| parahelia haloo | horizontala ĉielringo tra la suna altitudo |
| parantihelio (S) | kontraŭsuna laummakulo |
| paraseleno (S) | apudluna lummakulo |
| paraselena haloo | horizontala ĉielringo tra la luna altitudo |
| parantiseleno (S) | kontraŭluna lummakulo |
| pasatoj (N) | regulaj ventoj blovantaj en tropikaj zonoj al ekvatoro de NE - norde, kaj de SE - sude de la ekvatoro (trado, PV, ne rek.) (G: Passaten) |
| pasata regiono | limo, zono, pluvo, tavolo, nuboj ktp. |
| kontraŭpasato | vento super pasato blovanta en kontraŭa direkto al ĝi |
| -paŭzo | pseŭda sufikso pri divida surfaco inter atmosferaj tavoloj, ekz. tropopaŭzo, stratopaŭzo, k.a. |
| perihelio | punkto ĉe tera orbito plej proksima al la suno |
| periodo (PV) | tempodaŭro, nombro da sinsekvaj tagoj |
| periodeco | regula tempa variado |
| periodogramo de Schuster | statistika metodo pro difini periodajn variojn |
| perkolato (S) | penetrado de surfaca akvo en grundon (A: percolation) |
| permafrosto (N) | daŭra frosteco de grundo |
| persistemo | longdaŭra ekzisto de fenomeno |
| persona ekarto | ripeta neprecizo de iu observisto |
| perturbo (PV) | rompo de reguleco de fenomeno |
| marperturboj | neregulaj ondiĝoj |
| atmosferaj perturboj (S) | neregulaj aerfluoj |
| radioperturboj | ĝenaj bruoj dum radiodisaŭdigo (A: atmospherics) (atmosferaĵoj, S, ne rek.) |
| akvaj perturboj | kirliĝo de akvo kies flurapido superas certan gradon |
| pikno- | pseŭda prefikso pri likvodenso |
| piknometro (S) | ilo por mezuri likvodenson |
| pileuso (N) | = ĉapnubo: kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus) |
| pilotbalono | libera baloneto por esplorado de supraj atmosferaj tavoloj |
| piranometro | speco de pirheliometro por mezuri ĉielan radiadon |
| pirgeometro (S) | ilo por mezuri noktan terradiadon |
| pirheliometro (S) | ilo por mezuri rektan sunradiadon |
| piŝtonado | hidrarga oscilo en barometro |
| pitota tubo | tubforma rapidometro uzata ĉe aviadilo |
| planktono (S) | mikroorganismoj ŝvebantaj en aero kaj en maro |
| pliaĵo = inkremento | pligrandiĝo de grando |
| pluvo PV) | precipito de akvogutoj (F: pluie) |
| pluveto | etguta pluvo |
| pluvometro | ilo por mezuri precipitaĵan kvanton (G: Pluviometer) |
| pluviografo | registrilo de nivelo en akvokolekta tubo |
| pluvarko | ĉielarko okazanta pro lumrefrakto (A: rainbow) |
| pluvostriaro | striaro en luma spektropro aera humido (A: rainbands) |
| pluvinstigo | pluvfarado pere de nubŝprucigo per arĝentajodidaj kristaloj |
| pluvokvanto | ĝenerala, regiona, perioda, k.a. |
| pluvtorento | subita pluvego kun tondro (A: cloud burst) |
| nebulpluvo (S) = drizelo (N) | pluvo de maldikaj pluveroj |
| neĝopluvo = slito (N) | precipito de malseka neĝo (A: sleet) |
| sangopluvo | ruĝsalboza pluvo |
| pluvmanka sezono | periodo de pli ol 15 tagoj sen luvo (A: drought) |
| spurpluvo | precipito nemezurebla pro ĝia malgranda kvanto |
| pluvŝirmita aero | malmultpluva regiono ĉeflanka de montaro |
| fridigita pluvo | pluvgutoj de subnula temperaturo |
| pluvkolekta baseno | derniĝareo ĉirkaŭita de altaĵoj |
| pluvkolekta dividiĝo | altaĵo inter drenareoj |
| pluva sezono | sezono de pluvo en tropikaj regionoj |
| pluva tago | diurno kun pli ol 0.2 mm da pluvo |
| pluva periodo | 15 sinsekvaj pluvaj tagoj |
| pluverometro | ilo pro mezuri grandon de gutetoj |
| orografia pluvo | pluvo kaŭzata de ascenda humida aerfluo |
| pluvguto | pluvero |
| polarizo (PV) | orientado de lumondoj kiu kaŭzas refrakton aŭ reflekton de ĉielaj lumradioj en sola ebeno |
| polarizoskopo | indikilo de luma polarizo |
| polarizometro | ilo por mezuri lokan polarizan proporcion (A: polarimeter) |
| polimetro de Lambrecht | = higrometro kun termometro |
| politropa atmosfero | atmosfero kun terorie rektlinia termofelo laŭ alto |
| polvo (PV) | sableroj kaj malpuraĵoj en la atmosfero |
| polvometro (=konimetro, S, ne rek.) | nombrilo de polveroj en uno de aera volumeno |
| polvoŝtormo | maldikgrajna sabloŝtormo (A: dust storm) |
| polva trombo | konvekcia kirlovento super dezerto (A: dust devil) |
| poluso | ekstrema fino de la terakso (norda, suda) aŭ de iu alia rimarkinda punkto |
| polusa aerfluo | frida aeramaso venanta el norda regiono |
| polusa jaro | konsentita tempo por polusa esplorado |
| polusa fronto | linio de termoŝanĝo inter polusa kaj tropika aerfluo |
| polusmara aerfluo | aerfluo venanta supermare el poluso |
| sudpolusa kontinento | = Antarktiko |
| polusaj cirkloj | norda kaj suda cirkoj je 67 gradoj de latitudo |
| poniento (S) | vento en Gibraltaro |
| potencialo (PV) | laŭpozicia mezuro de latenta energio |
| potenciala temperaturo | temperaturo kiu okazas dum adiabata premvario |
| precipito (PV) | nesolvebla komponaĵo en likvaĵo kiu amasiĝas funde (fizika nocio) |
| metea precipito | kondensaĵo de akvo en atmosfero |
| precipitaĵoj | akvoelementoj falantaj el nuboj |
| precipitakvo | ekvivalenta akvotavolo de la suma precipito |
| instigita precipitaĵo | precipitaĵo artefarita pere de nubenŝprucigo |
| precipitorozio | cirkla diagramo de precipito |
| preciza (PV) | detale determinita, tute ĝusta |
| preciza mezuro | mezuro kun antaŭe difinita ekarto |
| premo metea | pezo de aerkolono super unuo de surfaco |
| atmosfera premo | aerpremo ĉe marnivelo, 1013 mb |
| alta premo = alto (uzenda mallongigo) | regiono de anticiklono (A: high) |
| malalta premo | malalto (uzenda mallongigo): depresio, regiono de ciklono (A: low) |
| premgradiento | premfalo kalkulita je certa distanco kaj direkto |
| ĝeneral premŝanĝo | vastaera premfalo (A: surge) |
| printempo | jara sezono inter vintro kaj somero |
| probabla ekarto | speciale difinita meza ekarto el nombro da observaĵoj |
| prognozo (PV) | antaŭdiro laŭ probablaj kondiĉoj, avizo |
| veterprognozo | antaŭdiro de veterstato |
| postprognozo | du- aŭ tritaga prognozo |
| sezona prognozo | longperioda prognozo pro pli ol 7 tagoj |
| solobserva prognozo | antaŭdiro fare de sola observisto |
| prognostiko | kolekto de vetermaksimoj (A: weather lore) |
| projekcio (PV) | mapdesegna metodo, ekz. merkatora, ortomorfa, stereografa, k.a. |
| prokrasto | memĝustiĝa tempo de aparato (A: lag) |
| prujno (PV) | mola kovraĵo de glaciiĝinta nebulo (A: hoar frost) |
| prujnofadenoj | glacikistalaj prujneroj |
| pseŭda (PV) | falsa, ŝajna |
| pseŭdoadiabato | satura adiabato |
| pseŭdociruso | = ambosnubo |
| pseŭdotajdoj = sejŝoj (N) | nivelŝanĝoj okazantaj ĉe lagoj, ekz. la ĝeneva (A: Saiche) |
| psikro | pseŭda prefikso pri humido |
| psikrometro (S) | higrometro kun duampola termometro (A: hygrodeik) |
| psikrometro enspira | psikrometro kun enspirilo |
| pura (PV) | sen iu materia aldono |
| atmosfera malpuro | fumo kaj polveroj en la aero |
| purgo | vintra ventego, kun neĝo, en Rusujo |
| purpura lumo (PV) | krepuska ĉiellumo |
| radaro = radiobirilo (pref.) | ilo por determini direkton kaj distancon de objekto |
| radio (PV) | rektlinia propago de elektromagneta energio (A: ray) |
| radiado | atmosfera, difuza, polariza, altonda, k.a. |
| ĉirkaŭsunda radiado (S) | energielsendo de suno al spaco |
| radia nebulo, frosto, vetero | meteoj kaŭzataj pro tera fridiĝo |
| eltera radiado | radiado kaŭzanta perdon de tera varmo |
| kosma radiado | radiado ricevata el ekstertera spaco |
| radioaktiva (S) | emananta radiumajn korpusklojn |
| radio- | pseŭda prefikso pri elektromagneta ondpropago |
| radiofotografio = radiobildigo | radiotranssendo de faksimiloj |
| radiobirilo (S) | aparato por serĉado de direkto kaj distanco de ŝtormoj aŭ de telegrafaj dissendoj |
| radioastronomio | studo de steloj per esplorado de diversaj radioj |
| radiometeologio | studo de vetero per radio |
| radiosondilo = meteografo | libera meteoesplora balono kun radioaparato (A: radio sondes) |
| radiosondaĵoj | serio de mesaĝoj elsendataj dum esplora flugo (A: radio sondages) |
| radioeĥado | perradia birado por direkto kaj distanco de objekto (A: radar) |
| rafalo (N) = ventofrapo | aerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio (A: guste) (F: rafale) |
| Rayleigh (Rejli) -difuzo | lumdifuzo per aermolekuloj (A: Rayleigh scattering) |
| rebato (S) | vento sur Lago de Ĝenevo |
| redukto almarnivela | ĝustiga transformigo de barometraj observaĵoj |
| reflekto (PV) | respeguliĝo de lumradioj de korpa surfaco |
| refluo (S) = malfluso (pref.) | forflua mara tajdo (A: ebb) |
| refrakto atmosfera (PV) | direktoŝanĝo de lumradioj pasantaj la atmosferon |
| refraktaj fenomenoj | miraĝo, haloo, pluvarko k.a. |
| registra balono | libera, kaŭĉuka baloneto kun meteaj registriloj |
| regresia ekvacio | linea interrilato inter du aŭ pluraj grandoj |
| rejfo (N) | firma kovraĵo de glaciiĝinta roso (G: Reif [rim.: Reif = prujno!, devas esti G: weisser Tau; propono: glacia roso aŭ rosglacio])(A: silver thaw = rime) |
| rekurbiĝo | direktoŝanĝo de tropika ĉiklono |
| renverso (N) | pli ol 90 gradoj da diferenco de fludirekto inter la supra kaj malsupra aeramaso |
| réseau mondial | mondreto de meteostacioj |
| réseau mondial | metea internacia jarlibro |
| reŝabaro | vento en Kurdistano |
| revenfrapo | kontraŭira branĉeto de flumolinio |
| Reynolds-nombro | koeficiento de turublento en viskeca fluidaĵo |
| reziduo | diferenco inter observita kaj kalkulita valoroj |
| rezultanto | geometria sumo de vektoroj |
| Richardson-nombro | aerodinamika konstanto |
| rikoltvetero | vetero rilata al agrokulturo |
| rikolta stacio | studejo de agrometeaj elementoj |
| roso (PV) | surgrundamalsekaĵo pro nokta kondensiĝo |
| rosero | akvoguto estiĝanta nokte sur planto |
| roslageto | altmonta lago retenanta akvon eĉ dum daŭra senpluveco |
| rosopunkto | vaporsaturiĝa temperaturo en kontakto kun akvo (A: dew point) |
| rosometro | ilo por mezuri kvanton de rosa precipitaĵo (drosometro, S, ne rek.) |
| Rossby-diagramo | aerologia diagramo pri humido kaj premo |
| ruli (PV) | |
| rulkumuluso | stratokumuluso |
| rulnubo = arkuso | arko de nuboj (A: roll cloud) |
| neĝrulaĵoj | moviĝantaj neĝocilindroj |
| rutino (PV) | kutima procedo |
| sablo (PV) | malgrandaj grajnoj de kvarco |
| sabloŝtormo | dikgrajna polvoŝtormo |
| sablokirlo | kirlovento super dezerto (A: dust devil) |
| salo (PV) | kemia kombinaĵo de acido kun bazo |
| mara salozeco | salenhavo en akvo ĉe marsurfaco |
| sastrugoj (N) | neĝondegoj sur gleĉero |
| saturo (PV) | maksimuma vaporpremo je iu temperaturo de aero |
| satura deficito | diferenco inter premoj observata kaj saturo |
| Schuster-periodogramo | statistika metodo por difini periodajn variojn |
| Scintilo (S) | trembrilo de astroj |
| sejŝoj (N) | pseŭdotajdoj sur lagoj, ekz. sur la ĝeneva lago |
| sejstano | vento en Persujo |
| seka (PV) | ne enhavanta akvo, (kp. humida) |
| grunda malsekaĵo | akvozo de la grundo, perkolita akvo |
| instigita sekigo | laŭvola forigo de grunda akvozo (A: exciccation) |
| forsekiĝo | daŭra perdo de akvozo, dreniĝo (A: desiccation) |
| seka | kaj malseka ampoloj de la psikrometro |
| sekulara vario | longperioda (centjara) veterŝanĝo |
| sekulara tendenco | longperioda inklino ŝanĝiĝi |
| selo interciklona | malaltapremo inter ciklonoj (A: col) (G: Sattel) |
| serejno (S) | precipitaĵeto el sennuba ĉielo (G: Serein) |
| senventeco (S) | = kalmo (N) |
| serena (PV) | hela sennuba kaj senventa, ekz. serena vetero, serena tago, (A: fine day) |
| subtropika sereno | = kalma zono (A: hores latitude |
| sezono (PV) | laŭtemperatura jarperiodo |
| sferikoj (N) | radiobiraj ŝtorminformoj (A: sferics) |
| sidera (S) | stelrilata, ekz. sidera tempo, horsistemo, horloĝo |
| signalo (PV) | telekomunika signo por transsendi sciigon k. a. |
| signaro metea | interkonsentita telekomunika simbolaro |
| signaro de Morse | telekomunika alfabeto formita el strekoj kaj punktoj |
| simboloj meteaj | internacie akceptitaj etaj desegnaĵoj por meteaj ecoj |
| simpiesometro | speco de barometro |
| simuno (N) | nedaŭra sukfoka polvovento en Arabujo |
| sinoptiko (S) | kolektado de smatempaj tutmondaj observaĵoj |
| sinoptika periodo | interkonsentita tempo de observoj |
| sinoptikaj stacioj | observejoj en la sinoptika reto |
| sinoptika meteologio | scienco pri tutmondaj kaj samtempaj observaĵoj |
| siroko (PV) | varma suda vento en Nordafriko kaj Mezoriento |
| sismo (PV) = tertremo | rapida oscilo de terkrusto |
| sismografo | registriolo de sesmaj osciloj |
| mikrosismoj | etaj sismoj ĉiam observeblaj |
| situo de meteostacio | geografia pozicio de observejo |
| skalo (PV) | gradlinio de instrumento |
| termometra skalo | de R mur, Celsius, Fahrenheit, Kelvin |
| tricentgrada skalo | termoskao por mezuri absolutan temperaturon laŭ Kelvin |
| skalaro (S) | sendirekta grando |
| -skopo | pseŭda sufikso pri montrilo aŭ observilo, ekz. teleskopo |
| skvalo [PIV: skualo] | nedaŭra ventofrapo kun aŭ sen pluvo (G: Bö) (A: squall) |
| skvalnazo (S) | subita direktoŝanĝo en barogramo (F: crochet de grain) |
| skvalfronto | longa linio de antaŭeniĝantaj skvaloj (A: line squall) |
| skvalnubo | = kumulonimbuso |
| burka skvalo | skvalo kun fulmo kaj tondro |
| skudoj (N) = fraktostratusoj | rapidmovaj nubpecoj (A: scuds) |
| slito (N) | pluvo kaj neĝo kune falantaj (A: sleet) |
| solano | varmega eosta vento en Hispanujo |
| solarizo (N) | ensorbo de suna energio (A: Insolation) |
| solarizografo = sunografo | registrilo de sunradia daŭro kaj potenco |
| solarizometro | ilo por mezuri sunradian energion falantan sur unuo de surfaco (A: solarimeter) |
| solariza termometro | nigrampola termometro |
| solariza klimato | klimato influata sole per suna energielsendo |
| solariza konstanto | energio ricevata ĉiutage el suno sur unuo de tersurfaco |
| solenojdo (S) | aerkolono inter 2 izobaraj kaj 2 izoteraj surfacoj (A: solenoid) [PIV: solenoido] |
| solstico (PV) | dato de plej alta aŭ malalta sundeklino |
| somero (PV) | varma jarsezono |
| somero de St. Luko | somero je 18a de oktobro |
| somero de St. Marteno | somero je 11a de Novembro |
| pseŭdosomero | varma post somera sezono (A: indian summer) |
| sondo (PV) | prova esplorado de supra atmosfero kun posta detaligo |
| sondilo | balono, aviadilo, raketo aŭ kajto kun registriloj |
| sondbalono | balono, 1.2 ĝis 2.0 m diametre kun subpendigita registrilo (F: ballon sonde) |
| sorbo (PV) | ensuĉo de fluaĵo |
| atmosfera ensorbo | perdo de sunradia energio dum ĝia paso tra la atmosfero |
| spektro | multkolora bildo de difrakta lumfasko |
| spektroskopo | montrilo de kolora strio de lumradioj |
| spektrometro | ilo por mezuri spetran absorbon en aera vaporo |
| spektraj nevideblaj radioj | infraruĝaj kaj ultraviolaj radioj |
| sporada (PV) | nedaŭra kaj ripeta: ekz. sporada veterŝanĝo, subrilo, pluvo k.a. |
| spurpluvo | etguta precipitaĵo ne atinganta teron (vidu: virgalo) (G: Spur) |
| stabilo | ekvilibra stato de la atmosfero kiam vertikala termogradiento estas ne pli ol adiabata |
| nestabilo | termogradiento superanta adiabatan |
| absoluta stabilo | stabilo nerilata al aera saturo |
| stacio metea | oficialigita observejo de veterelementoj |
| internaica stacireto | tutmonde distribuitaj observejoj (F: réseau mondial) |
| stacia indico | kvinlitera simbolo de ĉiu ajn observejo |
| stagno (PV) | senflua restado |
| stagnanta akvo | senflua akvosurfaco en marĉo |
| ventostagno | senventeco, (vd. kalmo) |
| stato (PV) | maniero de estado de ĉielo, maro, grundo, k.a. |
| statoskopo | montrilo de aerpremaj ŝanĝoj |
| statistiko | listigo de kolektitaj ciferaj informoj kaj ilia scienca perlaboro |
| Stephan-leĝo | leĝo pri disradiado |
| Stephenson termometra ŝirmilo | normaprotekto de termometro kohntraŭ senpera sunradiado |
| stepo (PV) | senarba ebena grandskala kerbejo en Siberio kaj Ukrajno |
| strato- | pseŭda prefikso pri mezalto |
| stratosfero | atmosfera tavolo inter 10 kaj 40 km alta |
| stratpaŭzo | divio inter strato- kaj mezosfero 40 km alta |
| stratuso (PV) | malalta tavola nubo |
| stratokumuluso | vuala sterna nubo |
| Stuve-diagramo | interrilato inter temperaturo kaj premo |
| subsido | malsupreniĝo de aeramaso sen horzontala movo |
| sublimado (PV) | senpera ŝanĝo el solida al vapora stato |
| subtropika | zono, aero, altapremo, k.a. |
| suestadoj (N) | ventegoj en La Plata |
| sulko ciklona | linio de malalto tra la ciklona centro (A: trough) |
| sumatrnaso (S) | skvalo en Malako |
| suno (PV) | centra astro de nia planedaro |
| sun | -brilo, -lumo, -spektro, ktp. |
| sunhelo | tempo kiam estas videbla ombro |
| sunleviĝo, sunsubiĝo | krepuskaj periodoj |
| sunradia termometro = solarizometro | nigrampola termometro |
| sunografo = heliografo | registrilo de sunbrila daŭro |
| sunkolono | lumreflekta fenomeno super la suno |
| sunmakuloj | malhelaj kampoj sur la sunsurfaco (A: sunspots) |
| sunmakulaj numeroj de Wolf | karakteriza indekso de periodeco de sunmakuloj |
| sunaltitudo | angulo de suna pozicio super la horizonto |
| ĉirkaŭsuna korono | lumanta zono ĉirkaŭ la suno videbla dum eklipso |
| sunumi | eksponsi al sunradioj (kp. solarizo) |
| surfaco (PV) | supraĵo de korpo |
| surfaca nekontinuo | ŝanĝiĝo de regulaj aerkondiĉoj |
| surfaco izobara, | surfaco izotera |
| surfaco deglisa | surfaco de descenda aerfluo |
| surfaca inversio | ĉegrunda temperaturkresko laŭ alto |
| subsida surfaco | surfaco de malsupreniĝo sen vento |
| svelo (N) | mara ondiĝo kaŭzita de distanca vento |
| ŝajnleviĝo | optika altiĝo de la horizonto aŭ objekto |
| ŝamalo | somera vento en Irako |
| ŝaŭro (N) | nedaŭra precipito el konvektica nubo (G: Schauer) (A:shower) |
| nestabila ŝaŭro = pasanta ŝaŭro | kaŭzata de elter radiado |
| ŝinuko (N) | varma vento en Rocky Montaro |
| ŝprucigo (PV) | disĵeto en nubon de glacieretoj aŭ arĝenta-jodido por instigi precipiton |
| ŝpruigvento | horizontala rapidega altnivela vento (A: jet stream) |
| ŝtormo (PV) | forta atmosfera perturbo |
| ŝtormokulo | centra kvieta areo de tropika ŝtormo |
| ŝtormocentro | regiono de oftaj ŝtormogenezoj |
| ŝtormokonuso = anemometro | ŝtormaverta maniko super havenoj |
| ŝtormsistemo | vastspaca aeramasa cirkulado |
| ŝtormoleĝoj | reguloj por eviti danĝerojn de tropikĉiklonoj |
| ŝtormaverto | avizo pri danĝera vetero |
| ŝtormbirado | ŝtormlokalizo de ŝtormo per radio |
| kirloŝtormo | tropika ĉiklono (A: revolving storm) |
| ŝtormkurbiĝo | deviigo de ŝtorma direkto |
| ŝtormovojo | longdistanca ŝtormpropago (kp. trajektorio) |
| tago | luma parto de diurno |
| meza suna tago | meza periodo de kompleta tera rotacio rilate al suno |
| sidera tago | laŭstela periodo de tera rotacio |
| klara tago | tago kun nubkovro de indico ĝis 2/8 |
| tagiĝo | lumiĝo antaŭ la sunleviĝo (A: dawn) |
| tagdeko | periodo ofte uzata en metea statiskiko (A: decade) |
| tagnokto (ne rek.) (vd. diurno) | |
| tajdo (PV) | regula alterna nivelŝanĝo de maro ĉe la marbordo: tajdo alta, malalta, granda, malgranda, novluna, mezluna, k.a. |
| atmosfera tajdo | eta aera premŝanĝo kun duontaga periodeco |
| tavolo (PV) | vastarea horizontala aeramaso super la terglobo |
| -Heavisidetavolo (S) | atmosfera tavolo 100 ĝis 225 km alta |
| tefigramo | diagramo de atmosferaj kvalitoj en supraj tavoloj |
| tele- | prefikso pri granddistanca ago |
| telemeteografo (S) | aŭtomata distanca veterstacio |
| telemetro (PV) | ilo por mezuri distanco de objekto |
| teleindikilo (S) | mekanika distanca informilo pri temperaturo, vento, ktp |
| teleskopo (PV) | optika ilo por observi astrojn |
| televizio (S) | = televida sistemo |
| tempo (PV) | |
| loka tempo = fuza horsistemo | laŭsuna meza tempo (L.A.T) |
| sidera tempo | laŭstela horsistemo |
| Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.): | horsistemo ĉe Greenwich Observejo |
| brita somera tempo (B.S.T.) | dumsomera horloĝa tempo antaŭenigita je 1 horo de G.M.T. |
| temperaturo (PV) | grado de varmo aŭ frido |
| absoluta temperaturo = kelvina temperaturo | Celsiusa temperaturo + 273 gradoj |
| enombra temperaturo | temperaturo en loko ŝirmita de sunlumo |
| potenciala temperaturo | temperaturo de nesatura aero, adiabate kunpremita al 1013 mb |
| ekvivalenta temperaturo | temperaturo ĝustigita laŭ aera humido |
| temperatura inversio | kresko de temperauro rilate al alto |
| temperatursuma devio de normo | supervaloro de temperaturo |
| temperaturogradiento | ŝanĝiĝo de temperaturo rilate al alto |
| tendenco barometra | trihora premŝanĝo antaŭ observo |
| teodolito pilotbalona | aparato por determini la direkton de pilotbalono |
| tero (PV) | nia planedo, precipe ĝia ekstera krusto |
| tervento | vento venanta el interna regiono de kontinento |
| terkurento | elektrofluo en la terkrusto |
| terradiado | energio dissendata el la tersurfaco |
| termagnetismo = geomagnetismo | magnetismo kaŭzata de teraj elektraj kurentoj |
| tertremo = sismo | rapida oscilado de terkrusto |
| tertermometro | termometro por esplori temperaturon je diversaj terprofundoj |
| termalo (N) | ascenda aerfluo favora al velglisado |
| termo- | pseŭda prefikso pri varmo kaj frido |
| termoekvatoro | ĉirkaŭgloba linio de maksimuma temperaturo iom norde de la geografia ekvatoro |
| termosfero | atmosfera tavolo kun konstanta temperaturo pli ol 80 km alta |
| termosumo | sumo de temperaturoj observitaj dum iu periodo |
| termogrado | mezurunuo ĉe la termometra skalo |
| termografo profundmara | registrilo de subakvaj temperaturoj |
| termogramo | diagramfolio de termografo |
| termometro (PV) | ilo por mezuri temperaturon |
| termometro nigrampolo | ilo por mezuri maksimuman temperaturon en sumlumo |
| termometro enkadrigita | termometro firme fiksita ĉe barmoetro |
| termometro svingebla | termometro pendanta je ŝnuro (A: whirled thermometer) |
| termometro surrazena | = termometro tersurfaca |
| geotermometro | termometro enterigita 30 - 100 cm profunde sub la tersurfaco |
| termometra ŝirmilo | de Andersen, Sthephenson, k.a. |
| duampola termometro = psikrometro | termometro kun seka kaj malseka ampoloj |
| termohigrografo | termoregistrilo kun harfaska higrografo |
| termodinamiko | branĉo de fiziko pri kaloro kaj varmo |
| termodinamikaj diagramoj | adiabata, aerologia, k.a. diagramoj |
| termodinamika rosopunkto | rosopunkto en malvarma aero |
| tetagramo | aerologia diagramopri aeramasoj |
| tifono | ĉiklono en Pacifiko (tajfuno, PV, ne rek.) |
| tindalometro (S) = polvometro | ilo por mezuri aeran polvon |
| tipo (PV) = specio | karakteriza modelo |
| veteraj tipoj | ekz. ciklona, norda, vestra |
| nubaj tipoj | vidu aldonan nubliston |
| tondro (PV) | postfulma krakbruego |
| tondronubo | kumulonimbuso |
| tondroŝtormo | = burko (N) |
| topo- | pseŭda prefikso pri regiona tereno |
| topografio (PV) | scienca pri tersurfaca diversece |
| topogramo | diagramo pri terena variado |
| torento (PV) | rapida akvofluo |
| torenta pluvo | = pluvoverŝo (A: cloud burst) |
| tornado (N) | rapidega mallarĝa ĉiklono (A: whirlwind) |
| totalizatoro = telehietometro | ilo por mezuri pluvkvanton ĉe distancaj observejoj |
| trado, | antitrado (PV, ne rek.) (vd.pasato) |
| trajektorio | vojo de moviĝanta korpo, ekz. de aerero aŭ pafitaĵo (kp. fluvojo) (G: Flugbahn) |
| tramontano | vento en S.V. de Francujo |
| trogo (N) | linio de minimuma premo en ciklono (G: Troglinie) |
| trombo | rotacianta funelforma nubo super maro dum tornado (A: water spout) |
| tropikoj (PV) | terglobaj cirkloj paralelaj al ekvatoro ĉe 23 gradoj de latitudo |
| tropika aero = ekvatora aero | stabila aerfluo devenanta de la intertropika zono |
| intertropika klimato | varmega zono inter du tropikoj |
| troposfero (S) | la malsupra atmosfera tavolo 0 ĝis 17 km alta |
| tropopaŭzo (S) | divido inter stratosfero kaj troposfero 10 ĝis 17 km alta |
| tundro PV) | marĉa stepo en Kanado kaj Siberio kun permafrosta grundo |
| turbulento (S) | kirla movado en fluidaĵo (A: eddy) |
| turbulenta | kirle moviĝanta (turboza, S, ne. rek.) |
| turbilimetro (S) | ilo por mezuri rotacian rapidon |
| urltraviolaj radioj | mallongondaj transviolaj nevideblaj lumradioj en spektro |
| unuoj | de longo, rapido, premo, humido, precipito, k.a. |
| uragano (PV) | ventego de Boforta indico 12 |
| Vaisala-diagramo | interrilato inter temperaturo kaj premo |
| vakuo | senaera spaco de nula premo |
| valbrizo | anabata vento laŭlonge de valo |
| varioj (PV) | sinsekvaj ŝanĝoj ekz. dumtaga, diurna, interdiurna, jara, sekulara, k.a. |
| variografo (S) | registrilo de aerprema ŝanĝiĝo |
| variometro (S) | ilo por mezuri aerpreman ŝanĝiĝon |
| varmo (PV) | fizika stato de korpo de supernula temperaturo |
| varma sektoro | tropika parto de depresia aerfluo |
| varma zono | intertropika regiono |
| varma fronto | ĉegrunda divida surfaco inter varma kaj malvarma aeramasoj |
| malvarma = frida | de subnula temperaturo |
| varma ondo | vastspaca estiĝo de vermega vetero (A: heat wave) |
| vaporo (PV) | gasforma akvo en atmosfero |
| vaporstreko | stria nubtrenaĵo sekvanta al aviadila flugvojo |
| vaporpremo | tensio de aera humidozo, mezurata en mm Hg |
| vapordenso | maso de vaporo en unuo de aera volumeno |
| vaporiĝometro (S) = atmometro (S) | ilo por mezuri vaporiĝrapidon (A: evaporimeter) |
| subfrida vaporo | vaporo je temperaturo sub la fridpunkto |
| vato | unuo de elektra potenco |
| vektoro (S) | reprezento de fizika kvanto per grando kaj direkto |
| velgliso | senmotora aerveturo (A: gliding) |
| vento (PV) | daŭra horizontala aerfluo |
| ventoforto | forto de vento esprimata kutime kiel ventrapido |
| ventodirekto = ventofonto | kompasodirekto de venta origino |
| ventodevio | devojiĝo de vento el sia teoria direkto |
| ventoinversio | kontraŭa ventofluo |
| ventofrapo = rafalo (N) | aerblovo rapide fluktuanta pro tera frikcio |
| ventoflageto aŭ maniko | anemoskopo (A: wind sleeve) |
| ventorozio (N) | cirkla ventodiagramo (ventocirklo, S, ne rek.) (A: windrose) |
| ventindekso boforta | (Vidu aldonan liston) |
| ventostagno ekvatora = doldrumo (N) | kalma zono kun oftaj ŝtormoj |
| anabata vento | ascenda vento super deklivo |
| katabata vento | descenda vento super deklivo |
| geostrofa vento | komponento de vento influata de terrotacio |
| negeostrofa vento | komponento de vento neinfluata de terrotacio |
| ciklostrofa vento | vento influata de centrifuga forto |
| plejofta vento | vento blovanta dum la plimulto de la tempo |
| gradienta vento | influata nur de la aerpremo |
| vendavalo | skvalo en Hispanujo |
| ventoli (PV) | trasendi freŝaeran fluon |
| verano | somera senpluva sezono en Mez-Ameriko |
| veranilo | nedaŭra senventa sezono en Mez-Ameriko |
| verda ekbrilo | subita verdkoloriĝo de la supra sunrando antaŭ ĝia subiro |
| vertekso (N) = kresto | kojno de altapremo en ciklona regiono |
| vestro (N) [PIV: uesto] | kompasa direkto, (kp. okcidento) (G: Westen) (A:west) |
| vetero (PV) | stato de la atmosfero laŭ mallongtempa vidpunkto |
| serena vetero | senventa, senpluva kaj sunhela vetero |
| rikoltrilata vetero | vetero prognozata por agronomoj |
| veterprognozo | antaŭdiro de veterkondiĉoj |
| veterkonsilado | informado pri probabla stato de vetero |
| veterservado aerologia (S) | perioda publikigo de veterprognozoj |
| veterstato ĝenerala | longperioda prognozo de vetero |
| veterŝipo | aerologia oceana ŝipstacio |
| veteraviadilo | veterobserva aeroplano |
| vetermapo sinoptika | vastspaca mapo kun veteraj grafikaĵoj |
| vetermaksimo | proverba esprimo pri vetero |
| veterĉifraro (S) | numera signaro pri la stato de veterelementoj (A: code) |
| vetersentemeco | sentokapablo por vetera influo je homa bonfarto |
| vespero (PV) | fina parto de tago |
| vesperiĝo | postkrepuska periodo (A: dusk) |
| vili-vili | ĉiklono en Aŭstralio |
| vintro (PV) | frida jarsezono |
| vintrumo = pseŭdovintro | humida vintrosimila sezono en subtropika klimato |
| virazono | marbrizo en Hispanujo |
| virgalo (N) | branĉo de altokumuluso aŭ altostratuso kies precipito ne atingas teron (A: virga) |
| virtuala temperaturo | imaga temperaturo laŭ humido |
| viskeco (S) | interna froto de aero kaj fluidoj |
| vo-depresio | vo-forma sulko de ciklono |
| vortico | flukirlo |
| absoluta vorticeco | flukomponento orta al aerflua vojo |
| vulkana polvo | ŝvebantaj polveroj de vulkana deveno |
| zefiro | vestra brizo dum solstico |
| zenito | centra ĉielpunkto super la observanto (kp. nadiro) |
| magneta zenito | direktiĝa punkto de libera magneto |
| cirkumzenita arko | malvasta difrakta lumringo |
| zianometro (S) | mezurilo de ĉiela lazuro |
| zodiako (PV) | ĉiela zono tra la ekliptiko |
| zodiaka lumo | nokta lumiĝo dum ekvinokso |
| zono | geografie difinita terparto, vasta aŭ ĉirkaŭgloba |
| |