| abako | kalkulhelpa instrumento |
| ablacio | konsumiĝo de glacisurfaco kaŭzita de vento kaj pluvo |
| adiabata | termoŝanĝa, sen ŝanĝo de kaloro kun la ekstera medio |
| pseŭdoadiabata | kurblinia termoŝanĝo rilata al humido |
| advekcio | horizontala alfluo de aeramaso tra reto da izotermoj (kp. konvekcio) |
| advekcia nebulo | nebulo kaŭzata pro interago de diversvarmaj aerfluoj |
| aero (PV) | atmosfera gaso, ankaŭ pseŭda prefikso pri atomosfera tavolo |
| aerpremo normala | 1013 mb ĉe marnivelo, varia laŭalte |
| aerdenso | specifa maso de la aero (en unuo de volumeno) |
| aerdenso balistika | meza denso laŭlonge de trajektorio |
| aerografo | registrilo de pluraj meteoj |
| aerostato = balono | gasplena ŝvebanta ŝtofa aŭ kaŭĉuka sako |
| aerolito | meteorŝtono falinta teren el kosma spaco (A: meteorite) |
| aersolo | mikroskopaj solideroj kaj fluideroj en la atmosfero |
| aerkavo | malvasta konvekcia aerspaco sentebla dum aviadila flugo |
| aerfluo | regula, nenecese horizontala aermoviĝo |
| aerflua vojo | linio de aerfluo |
| aergliso | kliniĝa aerfluo |
| aera rezisto | komplekso de aerfortoj (precipe frikcio) agantaj kontraŭ la movado |
| aeramaso | vasta, samdevena aerkvanto moviĝanta unudirekten |
| aeramasa analizo | diagnozo de sinoptika aeramasa evoluo |
| aeramasa transformiĝo | ŝanĝiĝo de fizikaj kvalitoj de aeramaso |
| aeramasa klimatologio | studo pri ofteco kaj karaktero de aeramasoj |
| aeramasaj tipoj laŭdevene | polusmara (PM), poluskontinenta (PK), tropikmara (TM), tropikokontinenta (TK), sendifina (X), arkta (A), ekvatora (E) |
| aerodinamiko | branĉo de mekaniko pri aerfluoj |
| aerodinamika turbulento | neregula aerfluo |
| aerologo | spertulo pri altaj aertavoloj; (aparato, S, ne rek.) |
| aerologio | branĉo de meteologio pri altaj aertavoloj |
| aerologia servo | regula informservo pri veterprognozo |
| aerodroma meteaj minimumoj | lokaj statistikaj grandoj |
| aeronaŭtiko | scienco pri aerveturado |
| aeronaŭtika klimatologio | branĉo de klimatologio aplikata al aviado |
| aeronaŭtika meteologio | branĉo de meteologia aplikata al aviado |
| agocentro | regiono, kiu determinas la vetertipojn |
| agro | kultivebla kampo |
| agrometeologio | branĉo de klimatologio aplikata al agrokulturo |
| agroklimatologio | studo pri klimata influo je agrokulturo |
| akrecio (N) | alkresko de malmola depozito (A: accretion) |
| aktin- | pseŭda prefikso pri sunluma radiado |
| aktinaj radioj | kemiaktivaj sunaj radioj |
| aktinometro = pirheliometro | mezurilo por sunluma potenco |
| akustiko metea | branĉo de fiziko pri sonfenomenoj en atmosfero |
| akustikaj sondaĵoj | esploro de altaj tavoloj pere de sonondoj |
| akvo (PV) | likvaĵo en maroj kaj riveroj |
| akva vaporo | akvo gasiĝinta pro varmiĝo |
| akvozeco de nuboj | proporcio de akvoenhavo en nuboj |
| akvozeco de la atmosfero | proporcio de akvoenhavo en la aero |
| akvokolekta tereno | pluvdrena baseno |
| akvodividiĝo | altaĵo inter najbaraj drenbasenoj (G: Wasserscheide) |
| albedo (S) | lumreflekta koeficiento |
| alidado (S) | turnebla parto de angulmezurilo |
| alto relativa (PV) | vertikala distanco super iu baza nivelo |
| alto absoluta | vertikala distanco super la marnivelo |
| altapremo = alto permesata mallongigo | regiono de anticiklono |
| alta maro | maro kun ondiĝo de indico 6 |
| altometro (S) | mezurilo de aviadila alto super marnivelo |
| altoelektrografo | aparato por studo de elektra ŝarĝo en nuboj |
| altokumuluso | ondaspekta rondnubeta ĉielkovraĵo (A:mackrel sky) |
| altostratuso | stria vuala, travidebla nubo |
| efika alto de anemometro | ekvivaltenta alto super tereno |
| altitudo (S) | angulo de ĉiela aŭ anaera korpo super la horizonto |
| ambia (N) | kompara kun la ĉirkaŭa medio (A: ambient) |
| ambosnubo = pseŭdociruso | supra disfluanta parto de kompakta kumulonimbusa nubo (L: incus) (A: anvil) |
| amplitudo | ĉiuflanka maksimuma devio de mezvaloro |
| ampolo (PV) | likvujeto de termometro |
| nigrampola termometro | solariza termometro por mezuri sunradiadon |
| duampola termometro = psikrometro | termometro kun seka kaj malseka ampoloj |
| anabata vento (S) | dekliva ascenda vento, pelata per malvarma fronto |
| analizo (S) | diagnoza esplorado de observita veterstato |
| aeramasanalizo (S) | diagnozo de probabla evoluo de aeramasoj |
| analobara areo | regiono de kreskanta aerpremo |
| analogometodo | dedukto de similaj situacioj (A: analogy) |
| anemo- | pseŭda prefikso pri ventorapido |
| anemoskopo | ventoflageto aŭ ventomaniko |
| anemometro portebla (PV) | ilo por mezuri ventoforton |
| anemografo (S) | registrilo de ventorapido kaj direkto |
| anemologio (S) | branĉo de meteologio pri vento |
| anemobiagrafo (S) | registrilo de vertikala ventkomponento |
| anemometrio (S) | branĉo de meteologio pri mezurado de ventorapido kaj direkto |
| anerojda barometro (S) | ilo por mezuri aerpremon pere de elasta vakutubeto |
| anerojdografo = barografo | registrilo de aerpremo |
| anstromo (S) | unuo de luma ondolongo. 1 A = 10**-7 mm |
| angulrapido | angula ŝanĝo de direkto en unu sekundo |
| anomalio (PV) | devio de normaleco ĉe iu fenomeno |
| anomalia sonpropago | anomalia radiopropago: propagoj neegalaj diversdirekte |
| antarkto (PV) | sudpolusa regiono de la terglobo |
| antarkta fronto | antaŭa surfaco de sudpolusa aerfluo |
| antarkta aŭroro | = aurora australis |
| antarktiko (S) | sudpolusa kontinento |
| anti- | prefikso pri kontraŭeco de pozicio aŭ movo (kp. kontraŭ) |
| anticiklono (S) | regiono de alta premo rilate al ĉirkaŭaĵo |
| anticiklona baro | obstaklo al ciklona cirkulado |
| antikrepusko | postkrepuska lumzono en eosta parto de la ĉielo |
| antipasato | vento kontraŭdirekta al pasato k superfluanta ĝin (A: anti-trades) |
| antihelio | kontraŭsuna lummakulo en la sama ĉiela altitudo |
| antiseleno (S) | kontraŭluma lummakulo en la sama ĉiela altitudo |
| antitripta vento | vento fluanta en direkto de la premgradiento |
| antropoklimatologio (S) | scienco pri interrilato de homo kaj klimato |
| aplikata meteologio | metea studo kun praktika celo |
| appleton-tavolo = E-tavolo | parto je jonosfero 250 ĝis 400 km alta |
| arajometro (S) | densometro por fluidaĵo (A: aerometer) |
| areolo (S) | lumanta spaco ĉirkaŭ lumfonto |
| arido (N) | akvomanko en atmosfero kaj grundo |
| absoluta ardo | senpluva klimato |
| parta arido | malmultpluva klimato |
| arida zono = dezerto | senplanta regiono |
| indeksoj de arideco | klasifikoj laŭ diversaj aŭtoroj |
| arĝenta jodido | kemiaĵo ŝprucigata en nubon por instigi pluvon |
| arkto | nordpolusa regiono de la terglobo |
| arkta aero | speco de aeramaso, kiu venas rekte de la norda poluso |
| arkta aŭroro | = aurora borealis |
| arkta marfluo | frida marfluo devenanta de norpolusa regiono |
| arkta fronto | nekontinuo inter arkta kaj depolusa aerfluoj |
| arko | kurbaspekta fenomeno; ekz.: ĉielarko, pluvarko, nebularko |
| arka skvalo | skvalo karakterizata per nubarko |
| arkuso | kumulonimbusa rulnubo, nubarko (A: rollcloud) |
| ascendi (S) | supreniĝi |
| ascenda aero | supreniĝanta aerfluo |
| ascenda vento | anabata vento k.a. |
| ascenddegelo | degelo propagiĝanta supren laŭlonge de deklivo |
| aspiratoro = enspirilo (pref.) | rotacianta parto de iu speco de psikrometro |
| atlaso klimatologia | maparo pri klimataj elementoj |
| atmometro (S) | = vaporiĝometro: ilo por mezuri elvaporiĝan rapidon |
| atmosfero (PV) | ĉirkaŭtera aertavolo |
| atmosfero adiabata | homogena, izoterma, politropaalta, meza, k.a. |
| normala atmosfero | teoria atmosfero kun difinitaj valoroj |
| atmosfera elektro | fenomeno, kiu kaŭzas tondron, fulmon kaj aŭroron |
| atmosfera malpuro | eroj de polvo, fumo kaj planktono (kp. aerosolo) |
| atmosferaj tajdoj | malfortaj dumdiurne variiĝantaj aerpremoj |
| atmosfera cirkulado | tridimensia venta sistemo ĉirkaŭ kaj super la terglobo |
| atmosfera premo normala | aerpremo ĉe marnivelo, egala al 1013 mb |
| atmosferologio (S) | scienco pri rilato de atmosfero al vetero |
| atmosferografio (S) | scienco pri rilato de atmosfero al tera vivo |
| atmosferaĵoj (S, ne rek.) | = atmosferaj radioperturboj (pref.) (A: atmospherics) (kp. sferikoj) |
| aŭdeblo anomalia | neregula sonpropago diversdirekten zonoj de aŭdeblo aŭ silento |
| aŭguro | antaŭsigno pri okazonta vetero, ekz. ĉielruĝo, ĉevalvostaj nuboj, k.a. |
| aŭroro (PV) | ĉielluma radiado pro elektra ŝarĝo |
| aŭroro arkta | aurora borealis (L) |
| aŭroro antarkta | aurora australis (L) |
| aŭroro konstanta | nokta lumflagreto de ĉielo |
| aŭroro matena | apudhorizonta ĉielruĝo dum sunleviĝo (G: Morgenröte) |
| aŭroro vespera | apudhorizonta ĉielruĝo dum sunsubiro |
| aŭtokonvekcio | spontanea vertikala aerfluo |
| aŭtuno | jarsezono inter somero kaj vintro |
| averaĝo | mezvaloro |
| averto (PV) | antaŭsciigo pri danĝero |
| aviada averto | prognozo pri danĝeraj flugkondiĉoj |
| ŝtormaverto | avizo pri okazonta ŝtormo |
| aviado | flugarto |
| veteraviadilo (S) | aeroplano kun meteografoj |
| azimuto (S) | angulo inter aerflua direkto kaj meridiano |
| bagujo | ĉiklono en Filipina insularo |
| balistiko (PV) | scienco pri trajektorioj de pafitaĵoj |
| balistika | konstanta ekvivalenta valoro de meteo laŭlonge de la trajektorio, ekz. aerdenso, vento, temperaturo |
| balono (PV) | = aerostato: gasplena ŝvebanta sfera aŭ cilindra ŝtofa sako |
| libera balono | balono ne ankrigita al la tero |
| halta balono (S) | = kajto: balono ankrigita al la tero |
| direktebla balono | motorhelice pelata cilindra balono |
| pilotbalono | kaŭĉuka baloneto 50 cm diametre, uzata por ventesplorado |
| sondbalono | kaŭĉuka balonoeto ĝis 2 metroj diametre kun radioaparatoj, uzata por esploro de supra atmosfero |
| bankizo (PV) | vasta ĉepolusa glacikampo |
| baro | averaĝa tutatmosfera premo = 1013 mb = 705 mm Hg |
| milibaro | praktika unuo de aerpremo, simb. 'mb' |
| baro- | pseŭda prefikso pri aerpremo |
| barografo (PV) | registranta barometro |
| baroskopo (PV) | hejma montrilo de premŝanĝoj en atmosfero |
| baroklina kampo | aeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj kliniĝas al la izobaroj |
| barotropa kampo | aeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj paralelas al la izobaroj |
| barometro (PV) | mezurilo de aerpremo, hidrarga aŭ anerojda |
| barometra tendenco | trihora vario de aerpremo |
| Fortin barometro | barometro kun konstantnivela ujo kaj ĝustigebla nulo |
| anerojda barometro | barometro kun elasta vakutubeto |
| fiduca temperaturo de barometro (N) | senekarta temperaturo ĉe iu difinita alto |
| barometra karakterizo | indekso pri ŝanĝoj de aerpremo |
| barotermografo | registrilo de temperaturo kaj premo |
| benard-ĉelo | konvekcia ĉelo okazanta dum surfaca fridiĝo aŭ varmiĝo de likvaĵo |
| bildo de veterstato | = vetermapo: ĝenerala inferenco pri vetera stato |
| bio- | prefikso pri vivaĵoj, ankaŭ bionto- |
| biometeologio | = bioklimatologio (pref.): scienco pri klimata influo je vivkondiĉoj |
| biro (N) | laŭangula serĉo pri pozicio (A:bearing) (G: Peilung) |
| ŝtormbirado | laŭangula lokalizo de ŝtormo pere de radio |
| birometro | radiobirilo = radaro: aparato por esplori la direkton kaj distancon de objekto |
| biŝopringo | ĉirkaŭsuna korono |
| bizo (S) | malvarma vento en la Meditraneo |
| blinko (N) | ennuba respeguliĝo de glacio |
| blizardo (N) | forta neĝoŝtormo en Ameriko kaj Antarktiko |
| blokago = kontraŭago | obstaklo al ciklona cirkulado |
| blokaga anticiklono | obstaklo al disvolviĝo de serio da ciklonoj |
| bloksamo (N) | statistika kurbadaptiga metodo laŭ Bloxam |
| boforto = Beaufort | familia nomo |
| boforta veterindekso | litera signaro por veterelementoj |
| boforta ventindekso | numera difino de ventoforto, kun indicoj 0 ĝis 12 |
| bolido (PV) | meteoro postlasanta en la aero luman trenaĵon (kp. aerolito) (A: shooting star) |
| bolpunkto de akvo | 100 gradoj C ĉe normal premo |
| boleometro | mezurilo de etaj altfrekvencaj kurentoj pere de temperaturaj ŝanĝoj (A: bolometer) |
| borao (N) | frida dekliva ventego en Suda Eŭropo (A: Bora) |
| borasko (S) | ventega vetero kun pluvo kaj neĝo (F: Bourasque) |
| borealo | frida vetero en moderaj zonoj |
| Bouguer (buge)-haloo | ekstera blanka ringo de Brocken-fantomo |
| Boys-kamero | fulmofotografilo laŭ Boys |
| bravaj ventoj | vetraj ventoj en moderaj latitudoj (G: Brave Winde) (A: Brave west winds kaj Roaring Forties) |
| brilo | forta lumelsendo |
| trembrilo | ŝajntremo de surtere vidataj objektoj |
| verda ekbrilo | subita verdiĝo de la supra sunrando en tropikaj landoj |
| Brita Somera Tempo (B.S.T.) | horloĝa tempo 1 horon antaŭenigit de Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.) |
| brizo (N) | regule okazanta milda konvekcia vento, ekz. marbrizo, marborda brizo, gleĉera brizo, k.a. |
| dekliva brizo | vento ĉe montflanko, anabata aŭ katabata |
| Brocken-fantomo | ennebula miraĝo de propra ombro |
| bronto- | pseŭda prefikso pri fulmotondro |
| brontologio | scienco pri burkoj |
| brontometro | mezurilo de fulmotondraj fenomenoj |
| Brückner-ciklo | 35-jara humidvetera ciklo |
| brumo (S) | malseka nebuleto, videblo 1000-2000 metroj (F: brume) (A: mist) |
| bulteno metea | perioda veteravizo, skriba, parola, grafika |
| burano (N) | malvarma ventego en Azio |
| burko (N) | ŝtormo kun fulmo kaj tondro |
| burstero (N) | ventego en Aŭstralio |
| Buys Ballot-leĝo | regulo pri ventodirekto en la suda kaj norda hemisferoj |
| celio (N) | superterena alto de nubbazo (A: ceiling) |
| celimetr-o (N) | ilo por mezuri nubbazan alton (A: ceilometer) |
| celsiusa termoskalo | kutima skalo ĉe termometro |
| centro de efiko | = agocentro: regiono kiu determinas vetertipon |
| cianometro | mezurilo de ĉielkoloroj |
| ciklo (PV) | periodo de kompletiĝo de serio da fenomenoj |
| ciklostrofa vento = gradienta vento | komponento devenanta de vojkurbiĝo de aeramaso |
| ciklono (PV) | regiona malaltaprema sistemo kun maldekstruma aercirkulado en la norda hemisfero |
| anticiklono | regiona malaltaprema sistemo kun dekstruma aercirkulado en la norda hemisfero |
| ciklongenezo = ciklondeveno (S) | origino de ciklono |
| ciklonolizo | dissolviĝo de ciklono (ciklolizo, S, ne rek.) |
| ciklona pluvo | pluvo kaŭzita de pasanta malaltaprema regiono |
| interciklona selo | regiono inter 2 altoj aŭ 2 malaltoj (A: col) |
| cirulado (PV) | rondira fluo |
| atmosfera cirkulado | sistemo de aeramasa moviĝo sur tuta terglobo |
| cirkulada indekso | polusa, subtropika, meridiana, ciklona, anticiklona, tutgloba, k.a. |
| cirkum- | pseŭda prefikso pri ĉirkaŭigo, ekz. cirkumhorizonta, cirkumĉiela, k.a. |
| cirkumzenita arko | malvasta difrakta lumringo ĉirkaŭ zenito |
| cirostratuso | hela vuala nubo, simb. "Cs" |
| cirokumuluso | hela kompakta nubo, simb. "Cc" |
| ciruso (PV) | hela maldensa nubo, simb. "Ci" |
| Coriolis | familia nomo, vd. koriolaj fenomenoj |
| cunamo (N) | postsisma altega marondiĝo (A: tidal wave) (Japane: tsunami) |
| ĉapnubo = pileuso (N) | kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus) |
| ĉelo | vastvolumena aeramaso komune influata |
| ĉevalvostaj nuboj | plumformaj cirusoj |
| ĉielo (PV) | supertera spaco |
| ĉiela lazuro | blua koloro de ĉielo |
| ĉielarko | arko kolorata pro lumrefrakto |
| ĉielokono | frakcia indico uzata por difini nubkovriĝon de la ĉielo |
| ĉielstata indekso | klasifiko de nubozeco kun frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8 |
| klara ĉielo | ĉielo nubkovrita ĝis indico 2/8 |
| tutnuba ĉielo | ĉielo nubkovrita kun indico pli ol 6/8 |
| rondnubeta ĉielo | ĉielo kun ondaspektaj kumulusoj (A: mackrel sky) |
| ĉifraro | konsentita signaro precipe telekomunika |
| ĉiklono (N) [PIV: ciklono] | ensuĉa malgranddiametra fortega ciklono en tropika zono (A: whirlwind) |
| ĉiklonaj ŝtormoj | tifono, bagujo, tornado, k.a. |
| Ĉinuko | varma vento en Roka Montaro |
| ĉionografo (S) | registrilo de neĝokvantoj |
| degelo (PV) | reakviĝo de glacio sur rivero kaj grundo pro varmo (A: thaw) |
| dekliniĝo magneta (S) | angulo inter magneta kaj geografia meridiano |
| deklivo (PV) | klinita tereno |
| dekliva vento (S) | anabata aŭ katabata vento kaŭze de varmiĝo de deklivo |
| dekliva degelo | malglaciĝo propagiĝanta malsupren |
| dekstruma ventoŝanĝo = ĵiro (N) | (A: veering) |
| denso (PV) | maso en unuo da volumeno |
| aerdenso | maso en unuo da aera volumeno |
| densometro (S) | mezurilo de specifa pezo de neĝo |
| depozito (N) | kondensita tavolo de amasiĝintaj solideroj |
| depresio (PV) | regiona malalta premo |
| branĉa depresio | neĉefa depresio sekvanta la ĉefan |
| descenda aerfluo = aergliso | klina malsupreniĝo de aeramaso |
| devio (PV) | devojiĝo el normala pozicio aŭ direkto |
| devio de vento | diferenco inter direkto de surfaca vento kaj izobaro |
| devio probabla | ofte okazanta devio |
| dezerto (PV) | arida senplanta regiono |
| diafana (PV) | tralumigebla, sed ne travidebla |
| diagnozo (S) | konkludo farata el observitaĵoj |
| diagramo (PV) | grafika desegno montranta interrilaton de valoroj (A:chart) |
| aerologia diagramo | grafiko pri supraj aertavoloj |
| mapdiagramo | mapo kun surdesegnitaj linioj de egalvaloroj |
| diatermanco | travarmeblo (A: diatermancy) (kp. diatermo, S) |
| difrakto (PV) | deviiĝo de lumradioj, pasantaj el unu medio en alian (G: Beugung) |
| difraktaj fenomenoj | korono, Biŝopringo, k.a. |
| difuzo metea (PV) | ĉiudirekta propago (A: scattering) |
| difuzo | luma, radia, gasa, fronta, k.a. |
| dilatiĝo (PV) | linia aŭ volumena plivastiĝo de substanco |
| diluvo | degelo dum glaciara praepoko (biblia iundego) (A: flood) |
| dino (S) | fizika unuo de forto |
| dinamiko (PV) | branĉo de mekaniko pro fortoj kaj movoj |
| dinamika meteologo | scienco pri atmosferaj movadoj |
| dinamika fridiĝo | fridiĝo kaŭzata per eskpansio de la aero |
| direkto (PV) | alcela linio aŭ vektoro |
| direktoskopo = birilo (kp. radaro) | |
| laŭkompasa direktiĝo | orientiĝo pere de kompaso (A: orientation) |
| disfluo | diverĝo de izolinioj, ekz. izobaroj aŭ izohipsoj |
| disglaciiĝo | printempa dispeciĝo de glacitavolo (F: débâcle) |
| diurno (PV) | 24-hora periodo |
| diurnaj varioj kaj interdiurnaj varioj | ofte uzataj periodoj por statistikaj komparoj |
| diverĝo (S) | horizontala larĝiĝo de aerfluo, malproksimiĝo de izolinioj (kp. konverĝo) |
| do-faktoro | diferenco inter la ekzakta kaj observita altoj de aviadilo |
| doktoro = harmatano | vento malhumida en subtropika Nordafriko |
| doldrumo (N) | zono de ekvatora kalmo kun oftaj ŝtormoj inter la 2 pasataj zonoj (A: doldrums) |
| dreni (PV) | forigi akvon el grundo per subteraj tuboj |
| drenbaseno | regiono kolektanta precipitakvon |
| drendividiĝo | terena altaĵo inter drenbasenoj (A: watershed) |
| drizelo (N) = nebulpluvo | densa precipito de etaj gutoj (A: drizzle) (G: Rieseln) |
| drizeleto = montara drizelo | nebulo portanta nedensajn gutetojn (A: Scotch mist) |
| drivi (PV) | flosi laŭ puŝo de akva aŭ aera fluo (A: drift) |
| neĝdrivaĵo | amasiĝo de kunblovita neĝo (A: snowdrift) |
| neĝdrivo | aero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: drifting snow) |
| drosometro (S) | rosometro (pref.) |
| ekarto (PV) | diferenco inter la ekzakta kaj observita grandoj |
| ekartologio | scienco pri probablo de neekzaktecoj |
| persona ekarto | kutima neekzakteco farata de observisto |
| ekartoleĝo = leĝo de Gaŭsa distribuo | reguleco en distribuo |
| eĥo (PV) | reflekto de sono aŭ radia impulso de distanca objekto |
| eklipso (PV) | ŝajna malapero de astro |
| eklipsa vetero | subita fridiĝo pro foriĝo de sunradioj |
| eklipsaj influoj | dumeklipsaj varioj optikaj, aerpremaj, k.a. |
| suneklipso | kovro de sunfaco per la malhela lundisko |
| luneklipso | eniro de luno en la terombron |
| eksikatoro (S) | sekigujo kun higroskopaĵoj |
| ekzosfero | ekstrema supra atmosfera tavolo, pli ol 800 km alta |
| ekspansio (PV) | plivastiĝo de gaso pro malpremiĝo |
| linia ekspansio | unudirekta plilongiĝo |
| volumena ekspansio | spaca pligrandiĝo |
| eksponi (PV) | elmeti al influo de eksteraj fortoj |
| ekstremoj (PV) | maksimumaj kaj minimumaj grandoj de meteoj |
| lokaj ekstremoj | ekstremaj observitaĵoj en iu regiono |
| aerodromaj ekstremoj | ekstremaj observitaĵoj karakterizaj al iu aviadejo |
| absolutaj ekstremoj | longperiode okazantaj ekstremoj |
| ekvatoro (PV) | tergloba cirklo egaldistanca inter la polusoj |
| ekvatora aero = tropika aero | venanta el malaltaj latitudoj |
| ekvatora kalmo = doldrumo (N) | zono de ventostagno inter la pasataj zonoj |
| ekvi- | prefikso pri egaleco |
| ekvinokso (PV) | dato de taga kaj nokta egaldaŭro |
| ekvivalento (PV) | anstataŭebla egalvaloro |
| ekvivalenta konstanta vento | balistika meza ventrapido laŭlonge de la trajektorio |
| ekvivalenta potenciala temperaturo | balistika meza temperaturo laŭlonge de la trajektorio |
| elektro (PV) | formo de fizika energio |
| atmosfera elektro | elektra ŝarĝo en nuboj aŭ atmosferaj tavoloj |
| precipita elektro | elektra ŝarxgo en falantaj pluveroj |
| elektrometro | ilo por mezuri otencialan diferencon |
| elektroskopo | montrilo de ekzisto de potenciala diferenco |
| altoelektrografo | registrilo de nuba elektra ŝarĝo |
| elektrometeo | fulmo, tondro, k.a. |
| elementoj de meteologio = meteoj | temperaturo, aerpremo, vento, precipito, humido, nebulo, nubo, k.a. |
| elma fajro | intermita senfulma nublumiĝo (A: Et Elm's fire) |
| Emagramo | termodinamika diagramo pri supraj aertavoloj |
| energio (PV) | fizika forto kapabla je laboro |
| energia balanco | transformiĝo, distribuo, ekvacio, k.a. |
| entropio (S) | termodinamika grando pri energio |
| eosto (N) | kompasa direkto, (kp. oriento); (G: Osten); (A: east) |
| erozio (PV) | forfrotado de tersurfaco kaŭzata per meteoj |
| etezioj | someraj nordaj ventoj ĉe la eosta Mediteraneo |
| etrioskopo (S) | termometro por spacradioj, (kp. pirheliometro) |
| Eŭler-transformigo | ciklostrofa vento kaŭzata de aera ekceliĝo |
| evagramo | termodinamika diagramo |
| evaporado | elvaporiĝo (pref.) |
| evapotranspirado | vaporiĝo de akvo el la tero kaj la vegetacio kune |
| factavolo | aerpartoj en kontakto kun korposurfaco |
| Fahrenheit-termoskalo | ne estas ofte uzata por scienco |
| fali | akcepti pli malgranda valoron |
| falperiodo de barometro | ĝustiga daŭro dum ŝanĝo el klina al vertikala pozicio |
| fatamorgano (N) | multobla miraĝo videbla en dezerto |
| fazo | momenta stato de iu perioda fenomeno, ekz. de angulo, de pozicio |
| fazo luna | perioda aspektoŝanĝo de la luno (A: phase) |
| fenologio (N) | scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj (A: phenology) |
| fenomeno (PV) | neofte okazanta meteo |
| fiduca (N) punkto | referpunkto ĉe iu skalo, ekz. 100 gradoj C, 760 mm premo, k.a. |
| fiduca temperaturo de barometro (N) | kompensa senekarta temperaturo ĉe iu difinita premo |
| filtri (PV) | trafluigi likvon por purigi ĝin |
| trafiltriĝo | vd. perkolato |
| firno (N) | neĝo firmiginta al glacikernoj (F:névé) (A: firn) |
| flagnubo | senmova nubo super montpinto, ekz. helmnubo |
| floti (S) | resti sur akvo ne mergiĝante (A: to float) |
| flotforto (S) | vertikala premo de fluidaĵo al objekto (A: buoyancy) (G: Auftrieb) |
| flui (PV) | samdirekte moviĝi (nur pri fluidaĵoj) |
| flurapido | fludistando en unuo de tempo |
| flukirlo | rotacianta parto de fluo, turbulento |
| fluvojo | samdirekta propago de aera aŭ akva amaso, (kp. trajektorio) |
| fluego | konstanta telefluo en maro aŭ oceano, ekz. Kuroŝivo, Galfa fluo |
| flulina movo (S) | = lamena fluformo: regula fluvojo flanke de obstako (A: streamline) |
| forfluo | dreniĝa volumeno de precipito (A: run off) |
| fluida (PV) | malsolida, facile fluanta |
| fluoreski (PV) | kolore lumi dum ekspono al malpli longaj ondoj |
| fluso | periodo de tajdo kiam la maro altiĝas (A: flow) |
| malfluso | periodo de tajdo kiam la maro malaltiĝas (A: ebb) |
| foeno | varma deglisa vento (Feno, PV, ne rek.) (G: Föhn) |
| foenefiko | fenomeno kiu kaŭzas sekiĝon de la aero kaj sennubiĝon de la ĉielo |
| fortin-barometro | hidrarga barometro kun ĝustigebla nulpunkto |
| fosforesko (PV) | postlumiga senkalora elsendo de lumradioj (kp. luminesko) |
| foto- | pseŭda prefikso pri lumo aŭ ekspono al lumo |
| fotometro (PV) | mezurilo de luma intenso |
| fototelegrafio (PV) | elektraonda bildigo de meteoj kaj fenomenoj |
| fotometeo | optika atmosfera fenomeno |
| Fourier-serio | matemaika prezento de serio de trigonometriaj funkcioj |
| frakto- | pseŭda prefikso pri nubdispeciĝo |
| fraktostratuso, ~kumuluso, ~nimbuso | (vidu skudoj) (A: scuds) |
| frekvenco (PV) | nombro de fenomenaj cikloj en unu sekundo |
| frido (S) | fizika stato de subnula temperaturo ĉe normala aerpremo |
| frida punkto | temperaturo de akva glaciiĝo (A: freezing point) |
| dinamika fridiĝo | fridiĝo pro aera ekspansio aŭ malpremiĝo |
| frida fronto | surfaco de atako de malpli varma aera ondo |
| frida ondo | subita termofalo pro frida aeratako |
| frida sektoro | parto de ciklono okupata de frida aerfluo |
| fridaj zonoj | terpartoj ĉirkaŭataj de la arktaj cirkloj |
| subfridiĝinta pluvo | pluvo kun neglaciiĝintaj gutoj de subnula temperaturo |
| postflua frida fronto | neĉefa sekvanta aerfluo |
| frikcio | frotforto inter aerfluo kaj tersurfaco, aŭ inter diversaj aerfluoj |
| frikcia | alto, forto, koeficiento, spiralo, rezisto, tkp. |
| fronto (S) | surtera linio de disiĝo inter diverstermaj aeramasoj |
| varma fronto | antaŭa surfaco de varma aerfluo |
| malvarma fronto | antaŭa surfaco de malvarma aerfluo |
| pasata fronto | fronto inter du subtropikaj anticiklonoj |
| maskita fronto | fronto ne montrebla en la terma mapdiagramo |
| skvalfronto | longa linio de skvaloj |
| branĉa fronto | fronto sekvanta la ĉefan fronton |
| intertropika fronto | fronto inter tropika kaj ekvatora aeramasoj (disigas musonon de harmatano en Afriko) |
| frontogenezo | procedo de formiĝo de du diverstermaj aeramasoj |
| frontolizo | procedo de nuliĝo de fronto |
| frosto (PV) | vetero kun subnula temperaturo |
| frosta tago | tago kun maksimuma temperaturo de 0 gradoj C |
| kontraŭfrosta ŝirmo | rimedo por protekti rikoltojn kontraŭ frosto (hejtado, kovranta fumo k.a.) |
| disradia frosto (S) | frosto kaŭzata de tera fridiĝo (A: radiation frost) |
| terfrosto | grunda glaciiĝo |
| permafrosto (N) | konstanta frideco de grundo den tundro |
| permasanktuloj | St. Bonifacius, St. Gervasius, St. Mameritius, St. Pankratius |
| permopunkto | saturiĝa temperaturo de humida aero en kontakto kun glacio (A: frostpoint) |
| fulmo (PV) | fenomeno de elektra malŝarĝo internuba aŭ inter nubo kaj tero |
| zigzaga fulmo | rompata lumlinio inter nubo kaj tero |
| stria fulmo | rubandaspekta lumlinio |
| globa fulmo | lumanta sfero ŝvebanta en aerfluo |
| raketfulmo | raketforma fulmo |
| tavola fulmo | senlinia interna lumiĝo de nuboj (A: sheet lightning) |
| telefulmado | sentondra distanca lumiĝo de nuboj kaj de ĉielo apud horizonto (A: heat lightning) |
| gvida fulmofrapo | elnuba fulmgivda linio (A: leader stroke) |
| fulmaĵo | fulmoŝtono (A: thunderbolt) |
| fulmsuĉilo | pinta kondukilo de atmosfera elektro teren |
| fumo (PV) | speco de vapora nebulo kun nebruligita karbopolvo |
| arkta marfumo | advekcia supermara nebulo |
| funelo | parto de tromba kolono |
| funelnubo | nubo ĉe mezo de tornado |
| fuzo (N) | intermeridiana segmento de 15 gradoj da longitudo rilate al najbaraj fuzoj (F: fuseau) |
| gaso (PV) | aersimila fluida ŝtofo |
| gasospaco | enhava volumeno de balono |
| gaŭso (S) | unuo de magneta indukto |
| gaŭsa distribuo | plej ofta, simetria ekartoleĝo |
| geo- | pseŭda prefikso pri la tergloba krusto |
| geodinamika metro | unuo por mezuri geopotencialon (1 gd.m. = 10**5 ergoj) |
| geoterma profundo: | grunda profundo de kie temperaturo komencas altiĝi je 1 grado Celsius |
| geofiziko | branĉo de fizika scienco pri la terkrusto kaj atmosfero |
| geosfero | kompleta terkrusto |
| geomagnetismo | magnetismo kaŭzata de la tera rotacio |
| geostrofa vento | ventkomponento kaŭzata de la tera rotacio |
| negeostrofa vento | ventkomponento influata de gravito |
| geopotencialo | potencialo de pezpovo rilata al marnivelo |
| geopotenciala metro | unuo por mezuri geopotencialon (1 gp.m = 0.98 gd. m. |
| genezo | pseŭda sufikso pri deveno kaj evoluo, ekz. frontogenezo, ŝtormogenezo, ciklongenezo, k.a. |
| glacio (PV) | akvo solidiĝinta pro frido |
| glacia praepoko | geologia epoko de malalta temperaturo |
| glacia kovro | maldika galacitavolo sur grundo (A: icecover) |
| glacitegmento | dika tutakovraĵo de kontinento (A: icesheet) |
| glacikerno | eta glacikristalo |
| glacifloso | vasta flotanta glacikoampo (A: floe) kp. (bankizo) |
| gruzglacio (N) | dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice) |
| disglaciiĝo (N) | glacikreviĝo: printempa dispeciĝo de glacitavolo (A: débacle) |
| glaciblinko (N) | = blinko(N) (pref.): ennuba respeguliĝo de glacio |
| glacimonto | vasta flotanta glacibloko (A: iceberg) |
| glaciumo | glacitavolo super aviadila surfaco (A: icing) |
| deglaciumigo | forigo de glacitavolo de aviadila surfaco (A: deicing) |
| glaciiĝinta neĝo | = firno (N) (A: firn) |
| glaciiĝinta roso | = rejfo (N) (A: rime) (G: Reif) |
| glaciiĝinta nebulo | = prujno (PV) (A: hoar frost) |
| glacinebulo | aero plena de ŝvebantaj glacieretoj (A: icemist) |
| glaciprismoj (N) | precipito de etaj glacieroj ne disbranĉigitaj (A: ice needles) |
| glatiso (N) | superglaciiĝo de grundo (A: glazed frost) (G: Glatteis) |
| Glaisher-stativo | stativo por eksponi termometron |
| gleĉero (N) [PIV: glaĉero] | konstanta glacitavolo en valoj inter montoj (G: Gletscher) |
| gleĉera brizo | malvarma vento sur gleĉera deklivo |
| gliso (N) | senfrikcia movo de la korpo (aeramaso) sur surfaco de alia korpo (aeramaso) |
| aerogliso | klinita fluo de aeramaso supren aŭ malsupren |
| glisa surfaco | surfaco de klinita intermovo de aeramasoj |
| glitkalkulilo pilotbalona | = kalkulstango: aparato por kalkulado de altaj ventrapidoj |
| glitskalo de Gold | skalo de termometro fiksita al marnivela barometro |
| globfulmo | sferforma koncentriĝo de elektra energio |
| golfa fluo | transatlantika marfluego |
| goniometro (S) | ilo por mezuri klinangulon inter du surfacoj |
| grado (PV) | dividero de iu aparata skalo |
| termogrado | laŭ Celsius, Réaumur, Fahrenheit, Kelvin |
| gradotago | unuo por komparo de ĉiutaga temperatura variado (A: degree day) |
| gradiento (S) | (ĝenerala nocio): vario de iu elemento laŭ unuo de longo en difinita direkto |
| gradienta vento | vento kiu komplementas la aerpreman venton |
| vertikala termogradiento | temperatura falo per unuo de alto |
| aerprema gradiento | prema falo je 100 km de horizontala distanco |
| grafiko (PV) | arto reprezenti rilatojn inter grandoj per kurbaj linioj |
| grafikaĵo (PV) | = diagramo: kurblinio esprimanta rilaton inter fenomenaj ŝanĝoj |
| grajlo (PV) | maldikgrajna hajlo (G: Frostgraupel) |
| -grafo | pseŭda sufikso pri registrilo, ekz. telegrafo, anemografo |
| gramo | unuo de maso |
| gramokalorio | unuo de kaloro |
| -gramo | pseŭda sufikso pri diagramo aŭ registrilfolio, ekz. telegramo, radiogramo, emagramo, nomogramo |
| gravito (PV) | tirforto inter materiaj korpoj specife al tera centro aŭ al aliaj ĉielkorpoj |
| gravita | energio, ĝustigo, ondo, potencialo, ktp. |
| gregalo | vento de la Mediteraneo |
| grundo (PV) | supra tertavolo laŭ ĝiaj kvalitoj por agrokulturo |
| frida grundo | tersurfaco kun subnula temperaturo |
| surgrunda frosto | falo de temperaturo al 0 gradoj C |
| grundostata indekso | indekso kun 10 numeraj indicoj por diversaj statoj de grundo |
| gruzglacio (N) | dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice) |
| ĝenerala (PV) | tutampleksa |
| ĝenerala bildo | klimata bildo laŭ vastareaj observaĵoj |
| ĝenerala inferenco | dedukto pri probabla vetera evoluo |
| ĝenerala prognozo | vastarea antaŭdiro pri vetero |
| ĝenerala premŝanĝo | vastarea kresko aŭ falo de premo (A: surge) |
| ĝustigo | normigo de aparato |
| haaro | marborda nebulo en Skotlando |
| habubo | polvovento den Sudano |
| hajlo (PV) | precipito de glacieretoj (A: hail) |
| hajlero | peco de hajlo (A: hailstone) |
| hajlneĝo (PV) | = krupio (N): mola hajlo (G: Graupel) (A: soft hail) |
| haloo (PV) | lumringo kaŭzata de refrakto de radioj |
| suna haloo | kolora ĉirkaŭsuna lumringo |
| luna haloo | blanka ĉirkaŭluna lumringo |
| harmatano | malhumida vento en Mezafriko |
| harmona analizo | esplorado de vetermapa grafikaĵo laŭ Fourier |
| hazo (N) | polva nebulo kun videblo ĝis malpli ol 1000 metroj (A: haze) |
| helio- | pseŭda prefikso pri sunluma radiado |
| heliografo (S) | = sunografo: registrilo de ĉiutaga sunhela daŭro |
| heliografio (S) | telekomunika metodo prere de lumsignalo |
| helmo | frida eosta vento en Kumberlando |
| heterosfero | atmosfera tavolo 100 ĝis 800 km alta |
| Heaviside (hevisajd) -tavolo | = E-tavolo: parto de jonosfero 100 ĝis 225 km alta |
| hidro- | pseŭda sufikso pri fluidaĵo |
| hidrometro | ilo por mezuri denson de fluidaĵoj |
| hidrometrio (PV) | scienco pri mezurado de kvanto de fluidaĵoj |
| hidroskopo (S) | observilo de mara fundo |
| hidrografio (S) | scienco pri stato de maroj |
| hidrodinamiko (S) | branĉo de fiziko pri fluo de likvaĵoj |
| hidrometeo | vetera elemento kaŭzata de aerhumido, ekz. nebulo, pluvo, roso |
| hidrosfero | ekvivalenta akvotavolo en la terkrusto |
| hidrarga oscilo de barometro | = piŝtonado (A: pumping) |
| hieto- | pseŭda prefikso pri precipitaĵoj |
| hietografo | registrilo de ĉiutaga pluvokvanto |
| higro- | pseŭda prefikso pri humido |
| higrografo (S) | registrilo de aera humido |
| higrometro (PV) | ilo por mezuri aeran rosopunkton kaj humidon |
| higroskopo (PV) | indikilo de aerhumido |
| higroskopia akvo | grunda humido ensorbita el la aero |
| harhigrometro | mezurilo de humido pere de ensorba harfasko |
| higrotermometro | = Lambrecht polimetro |
| hipso- | pseŭda prefikso pri alteco |
| hipsometro (S) | ilo por mezuri alton pere de bolgrado de akvo |
| homosfero | atmosfera tavolo ĝis 100 km alta kun homogena aera konsisto |
| horo (PV) | unuo de tempo |
| horkorekto | = horĝustigo (A: equation of time) |
| sidera horsistemo | preciza horsistemo laŭ stela tempo |
| fuza horsistemo | sistemo de loka tempo inter ĉiuj 15 grado meridianoj |
| horizonto (PV) | cirkla limo de videbla tersurfaco |
| videbla horizonto | horizonto observebla de surmara ŝipo |
| horizonta subiĝo (S) | optika fenomeno; angulo inter horizontalo kaj videbla horizonto (A: dip) |
| horizonta ŝajnleviĝo | optika fenomeno (A: looming) |
| humida (PV) | vaporoza aŭ vaporkovrita (kp. seka) |
| absoluta humido | maso de akvovaporo en unuo de aervolumeno |
| relativa humido | grado de aera humideco |
| humida aero | aero kun pli ol 85 % de relativa humido |
| malhumida aero | aero kun malpli ol 60 % da humido |
| humidmiksa proporcio = humidozo | proporcio de akvovaporo al seka aero |
| incido (PV) | falo de lumradio al korpa surfaco |
| incida angulo | angulo inter lumradio kaj surfaco |
| indekso (PV) | laŭorda listo aŭ tabelo, detalanta klasifikon |
| boforta veterindekso | indekso kun indicoj de majuskloj kaj minuskloj |
| boforta ventindekso | indekso kun numeraj indicoj 0 ĝis 12 |
| indeksoj | konvenciaj de arideco, marondiĝo, geomagnetismo, nebulozeco, aera cirkulado, k.a. |
| indico | detalo de indekso, signero |
| indiki (PV) | precize montri |
| indikilo | parto de aparato movebla rilate al skalo |
| indikila ekarto | devio de ĝusta valoro pro malpreciza observo |
| indikila korekto | ĝustigo de la observita valoro |
| infraruĝa | longonda nevidebla parto de lumspektro |
| inkremento (N) | valorkresko, aldonaĵo |
| interfero (S) | interago de lumfaskoj |
| intermita (PV) | periode interrompata |
| interpolo (PV) | takso de grando inter donitaj grandoj laŭ kalkulo, grafikĵo aŭ tabelo |
| intervalo (PV) | intertempo aŭ interspaco |
| inversa (PV) | kontraŭa |
| inversio (S) | ŝanĝo de direkto al kontraŭa |
| sufaca inversio (S) | ĉegrunda renversiĝo de temperaturo (A: ground inversion) |
| ventinversio (N) | pli ol 90 gradoj ŝanĝo de fludirekto inter ĉegrunda vento kaj supra aerfluo |
| inundo (PV) | subakviĝo de grundo per alta tajdo aŭ rivera superpleniĝo (A: flood) |
| irigacio (PV) | konduko de akvo al agrokultura kampo |
| irizo (PV) | delikata koloriĝo pro refrakto de lumo |
| irizaj nuboj | nuboj kun diversforma koloriĝo de la randoj |
| izalobaro | egala vario de prema gradiento |
| izalobara vento | ventkomponento kaŭzata de premŝanĝo |
| izalotermo | egala vario de temperaturo |
| izo- | prefikso pri egaleco |
| izola nubo | nubo sen kontakto kun alia |
| Izogramoj ofte uzataj: | |
| izo anemono | sama meza ventrapido |
| izo anomalo | sama devio el la mezvaloro |
| izo baro | sama aerpremo |
| izo bronto | sama ektondra tempo |
| izo entropo | sama entropio |
| izo feno | sama ekesto de sezonoj |
| izo foto | sama lumhela potenco |
| izo geotermo | sama surfaca temperaturo |
| izo gono | sama ventodirekto aŭ magneta dekliniĝo |
| izo helo | sama daŭro de sunhelo |
| izo hieto | sama precipito |
| izo hipso | sama geopotencialo |
| izo humido | sama humido |
| izo kasmo | sama ofteco de aŭroroj |
| izo keraniko | sama ofteco de ŝtormoj |
| izo kimeno | sama dumvintra martemperaturo |
| izo kiono | sama nombro de neĝotagoj |
| izo klino | sama magneta subkliniĝo |
| izo maro | sama pluvkvanto |
| izo morfo | sama formo de kristaloj |
| izo nefo | sama nubozeco |
| izo ombro | sama akvovaporiĝo |
| izo pekto | sama glaciiĝo |
| izo pikno | sama denso |
| izo pleto | sama D-faktoro |
| izo rosotermo | sama rosopunkto |
| izo stero | sama aerspaco |
| izo tero | sama dumsomera martemperaturo |
| izo tako | sama malglaciiĝo |
| izo talanto | sama temperatura diferenco ĉiumonate |
| izo termo | sama meztemperaturo |
| izo tono | sama osmoza tensio |
| izo tropo | sama eco en ĉiu direkto |
| izo velo | sama ventrapido |
| jaro (PV) | periodo de ĉirkaŭsuna cirkulado de la tero |
| kalendara jaro | plennombro da tagoj, 365 aŭ 366 |
| sidera jaro | preciza laŭŝtela daŭro de tera ĉirkaŭsuna cirkulado |
| jarlibro metea | listo de tutmonda staciaro (F: réseau mondial) |
| jono (PV) | rapidmova atomparo kun elektra ŝarĝo dum elektra kurento |
| jonosfero | plej supra atmosfera tavolo, 100 ĝis 500 km alta |
| ĵiro (N) | dekstruma ventoturno (F: Detrogyre) (A: veereing) |
| malĵiro | maldekstruma ventoturno (F: Levogyre) (A: backing) |
| ĵulo | unuo de elektra energio |
| kajto (S) | halta senmotora aerodino |
| kajtbalono | ankrigita gasplena aerostato kun stabiligiloj |
| kalendaro (PV) | sistema divido de la tempo |
| kalendaro | gregoria, julia |
| rikolta kalendaro, precipita kalendaro | specialaj kalendaroj por agronomoj |
| kalkulstango pilotbalona | glitkalkulilo por altaj ventoj |
| kalibrigi = laŭnormigi | ĝustigi al preciza diametro |
| kalino (S) | varma nebulo (A: heat mist) (H: calina) |
| kalmo (S) | kompleta senmoviĝo de aeramasoj (A: calm) |
| ekvatora kalmo | = doldrumo (N) |
| kaloro (N) | varmoenergio kaŭzata per movoj de molekuloj (F: chaleur) |
| kalorbalanco | termobalanco de kaloro pro advekcio, ekz. ekvilibro de varmo devena el suno kaj tero |
| latenta kaloro | ensorba aŭ ellasata dum ŝanĝo de stato |
| latenta fridiĝa kaloro | kalorkvanto ensorbata dum fandiĝo de glacio |
| kalormetro (S) | mezurilo por la specifa kaloro necesa por altigi la temperaturon de likvaĵo je 1 grado C |
| kalorio | mezurunuo de kaloro |
| kamsino | varma vento en Egiptujo |
| katabata vento | dekliva descenda vento kaŭzata de konvekcio |
| katatermometro (S) | mezurilo de kalorperdo kaj ĝia influo je homa sano |
| kaŭlo (N) | montpinto kun konstanta glacitegmento (A: cowl) |
| kernarko | cirkumzenita haloo, malofte observata |
| kew-barometro | portebla barometro |
| kinematografio metea | nubobservado pere de malrapida filmado |
| kirlo (PV) | = flukirlo: rotacia fluo (A: eddy) |
| kirlofluo | linio de flukirloj |
| kirlovento | malvasta aerkirliĝo (A: whirlwind) |
| kirla viskeco | kinetika eco de kirloflua aero |
| klimato (PV) | regiona sumo de veteraj elementoj, laŭ longtempa vidpunkto |
| klimatogramo | grafika prezentado de regiona klimato |
| klimataj zonoj | ekvatora, tropika, moderaj, borealaj, polusaj |
| alklimatiĝo (PV) | kutimiĝo kaj adaptiĝo al klimataj kondiĉoj |
| klimatoterapio | kuracado per klimata influo |
| klimataj indeksoj | klasifikoj de klimato laŭ diversaj aŭtoroj |
| klimatologio | branĉo de meteologio, studo pri klimatoj |
| matematika klimatologio | studo bazita sur tera solarizo |
| aeramasa klimatologio | studo de vastaj aeramasoj |
| megaterma klimatologio | scienco pri longperiodaj devioj de klimato |
| klimatologia atlaso | maparo pri distribuo de klimataj elementoj |
| kodo = leĝaro | leĝa terminaro (ne rek.) |
| kojno de altapremo | langforma alto inter du proksimaj depresioj (A: ridge) |
| kolono (PV) | longa vertikala formo de iu substanco |
| akvokolono | akvo levita el marsurfaco per trombo |
| sablokolono | sablo levita el dezerto per kirlovento |
| kompaso (PV) | aparato kun magneta indikilo direktita norden |
| kompasaj direktoj | norda (N), suda (S), eosta (E), vestra (V) |
| kompensigo (PV) | ĝustigo de aparato aŭ de grando al normo |
| konao | kirla polvovento en Havaja insularo |
| kondenso | ŝanĝo el vapora al likva stato |
| kondesaĵoj nevideblaj | (A: occult precipitation) (vd. spurpluvo) |
| kondensa kerno | humidokolekta polvero aŭ glaciero |
| kondensiĝnivelo = kondensiĝpunkto | tempertaturo de kondensiĝo dum adiabata ekspansio |
| konstelacio (PV) | grupo da steloj |
| kontinenteco | stabila mezkontinenta klimato pro malproksimeco al la maro |
| konteso (N) | kirliĝa nubo super la Etna deklivo (I: Contessa di vento) |
| kontraŭ- | prefikso pri kontraŭa agado aŭ influo, ekz. kontraŭfrosta. kontraŭventa, k.a. (kp. anti-) |
| konvekcio (S) | vertikale ascenda aerfluo pro varmiĝo de la suba tersurfaco (kp. advekcio) |
| konvekcia pluvo | pluvo kaŭzata de ascenda aerfluo |
| aŭtokonvekcio | spontana vertikala aerfluo |
| konvekto (S) | propago de kaloro tra likva medio |
| konverĝo metea | horizontala interproksimiĝo de aerfluoj aŭ izolinioj (kp. diverĝo) |
| konverto (N) | transkalkulo de valoro al aliaj unuoj |
| korelativo | interrilato de kvantoj kaj observaĵoj |
| koriolaj fenomenoj | fenomenoj kaŭzataj de terrotacio, ekz. koriola akcelo, forto, devio, parametro, k. a. |
| korodo (PV) | kemia difektado de metala surfaco |
| korono (N) | koloraj ringoj pro difraktaj lumradioj (kp. krono) |
| korona radiado | energio venanta el apudsuna spaco |
| korona polvo | etaj solideroj ŝvebantaj en kosma spaco |
| kosma radiado | radiado ricevata el ekstere de nia planedaro |
| krepusko (PV) | vespera lumŝanĝa periodo (A: twilight) |
| krepuskaj radioj | diverĝaj lumradioj el sub la horizonto |
| krepuska lumo | = ĉiela postlumo |
| krespuska arko | arko aperanta dum sunleviĝo je altitudo de 3 gradoj aŭ 4 gradoj |
| krepuskaj koloroj | refraktaj koloroj de ĉielo aŭ montpintoj |
| kresto = vertekso (N) | akso de kojno de altaprema regiono en ciklona fronto |
| kriologio | scienco pri fridiĝo de likvoj |
| krono (PV) | ĉirkaŭkapa florringo (ne rek.) (G: Kranz) (kp. korono) |
| glorkrono | aŭreolo de sanktuloj (ne rek.) (A: glory) (nimbo pref.) |
| krono- | pseŭda prefikso pri tempo kaj datoj |
| kronometro | preciza tempomezurilo (A:chronometer) |
| krupio (N) = hajlneĝo (PV) | mola hajlo (G: Graupel) |
| kumuluso (PV) | kompakta nubo |
| kumulonimbuso | tondra nubo |
| kurbo (PV) | nerekta linio |
| kurbadaptigo | glatigo de grafikaĵo |
| ŝtormkurbiĝo (N) | ŝanĝo de direkto de ĉiklona vojo |
| kurento (PV) | elektrofluo tra kondukilo |
| teraj kurentoj | kurentoj en la terkrusto dum magnetaj ŝtormoj |
| kuroŝivo | marfluego en la japana maro |
| kvieto (PV) | = kalmo: senmoveco de aeramaso |
| kvieta vetero | senvento, ventostagno |
| |