skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmen pluen

reenal la enhavo hejmen pluen

16. La Skolteta Promeso

Mi ĉiam helpos aliajn homojn, kaj mi obeos la skoltan leĝon.

MOSM-lilifloro
Emblemo de la skolta movado

reenal la enhavo hejmen suprenpluen

17. Devizoj

Skolteta:
Faru vian eblon!
Skolta:
Estu Preta!
aŭ: Ĉiam Preta!
Pliaĝula:
Rigardu vaste!
Rovera:
Servu!

Por ĉiu skolto validas : “Estu Preta!”,
praktikata en la ĉiutaga bona ago.

18. Emblemoj

La emblemo de la Skolta Movado estas lilifloro, kiu en Eŭropo antaŭ jarcentoj estis ofte uzata por ornami la kompason sur mapoj. Indikilo ĝi estas, ĉar skoltado montras la vojon tra la vivo. Tripinta floro ĝi estas por memorigi nin pri la triparta promeso .

La internacia insigno estas blanka lilifloro kun ŝnuro ĉirkaŭ ĝi sur violkolora fono. La skoltinoj uzas flavan trifoliaĵon, kiu estas sur blua standardo.

Skoltetoj ofte uzas la lupan kapon.

La skoltaj koloroj estas verda, ruĝa kaj flava.

MSA-trifoliaron
Emblemo de la skoltina movado

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 19 Ĉapitro 19